ANTAŬEN 4/16 DECEMBRO 2008

 

 

ANTAŬEN 4/16 DECEMBRO 2008

 



 

Enhavo:
Poemo Kvar kandeloj M. Malovec K .E. Macan aforismoj

 



 

 

Ĉiam mi havas kialon
ĝoji je io

 

 

Mi ŝatas bildojn kaj librojn,

 

vortojn tenerajn kaj freŝajn.

 

En mian leterkeston ĵus

 

kun tinto falis letero.

 

Dankon por la silento,

 

por la donaco de vizitoj,

 

por la kisoj donitaj preterfluge,

 

por pentrinda linio de viaj brakoj.

 

Se mi vivus jarojn mil,

 

mi ĉiam havus je kio antaŭĝoji.

 

Griza vivo atendas nur

 

grizajn homojn.

 

tradukis Jaroslav Mařík

 

 

 

Kvar kandeloj

 

 

La kvar kandeloj sur
advent-krono brilis mallaŭte, sed estis aŭdeble, kiel la kandeloj
ekparolis. La unua kandelo ekspiris kaj diris: Mi nomiĝas Paco.
Kvankam mia lumo brilas, sur la tero ne regas paco. Kaj ĝia lumeto
malgrandiĝis, ĝis tute estingiĝis.

 

La lumo de la dua
kandelo trembrilis kaj la kandelo diris: Mia nomo estas Kredo,
sed mi estas superflua. La homaro nenion volas scii pri Dio, do estas
senbezone, ke mi lumu. Subite trablovo estingis la duan kandelon.

 

Malgaje ekparolis la
tria kandelo: Mia nomo estas Amo kaj mi ne plu havas forton
bruli. La homoj malatentas min, ili vidas nur sin mem kaj neniun
alian, kiujn ili emus ami. – Kaj ankaŭ tiu ĉi lumo estingiĝis…

 

 

Subite en la ĉambron
eniris infano kaj ĝi rigardante la kandelojn, diris: Ja vi devas
brili! Kaj la infano ekploris. Jen ekparolis la kvara kandelo
dirante: Ne timu! Se mi ankoraŭ lumas, ni povas ceterajn kandelojn
ekbruligi. Mi nomiĝas Espero.

 

La infano de tiu ĉi
kvara kandelo la ceterajn kandelojn denove ekbriligis.

 

 

La flamo de espero
neniam estingiĝu en nia vivo kaj ni senĉese zorgu, ke flamoj de
paco, kredo, amo kaj espero senĉese lumu, brilu.

 

***** ***** *****

 

Mi deziras al vi belan
adventan tempon, ankaŭ trankvilajn kaj kontentajn
Kristnasko-festojn. Via Jarmila Rýznarová

 

 

Ni bondeziras

 

 

Nun kiam vi ricevas
tiun ĉi numeron de nia gazeto, pasis jam kelkaj tagoj, de la
naskiĝdatreveno de nia bona multjara amiko, la redaktoro de Starto –
Miroslav Malovec. Li volonte ĉiam helpas al nia AEH kaj ni scias, ke
li multe laboras por Esperanto-movado kaj ke li meritas nian dankon.

 

 

Ni deziras al li multe
da sano kaj kontento, pluan vitalan elanon kaj sukcesojn en lia
poresperanta laboro kaj en lia privata vivo.

 

En Vikipedio pri li
estas skribite:

 

Miroslav MALOVEC
(8.12.
1953*
en
Brno),
estas multjara redaktoro de
Starto
(organo de
Ĉeĥa
Esperanto-Asocio
), iama
kronikisto
de
Ĉeĥa
E-Junularo
, fondinto de la
ĉeĥlingva
Vikipedio
kaj aktiva
kontribuanto
de la
Vikipedio
en Esperanto
.

 

Sian poresperantan
laboron li komencis per instruado en
SET
Lančov
(Somera E-tendaro),
lektorado de korespondaj kursoj kaj kiel membro de ekzamena komisiono
de ĈEA. Por ekzamenotoj li publicis koncizan Gramatikon de
Esperanto.

 

Kun Zdeněk
Rusín
li tradukis la romanon
pri Komenio de
František
Kožík
„Lumo en tenebroj“,
kun
Jiří
Patera
la rakontojn de Jaroslav
Hašek
„Ne nur la soldato
Švejk“, kunlaboris ĉe novaj vortaroj (Kraft-Malovec:
Esperanta-ĉeĥa vortaro, Kraft: Ĉeĥa esperanta vortaro), kaj ĉe
broŝuro de fundamentoj de la ĉeĥa lingvo por eksterlandaj
esperantistoj (Chrdlová-Malovec: Baza ĉeĥa konversacio), kiu estis
tradukita ankaŭ en la anglan, germanan, francan, italan kaj rusan
lingvojn. El Esperanto en la ĉeĥan li tradukis kun
Václav
Pecák
filozofian verkon de
Bruno
Vogelmann
Nova realismo.

 

 

La menciitajn
publikaĵojn eldonis la firmao
KAVA-PECH,
kun kiu M. Malovec kunlaboras redaktore ankaŭ ĉe preparo de
publikaĵoj de aliaj aŭtoroj kaj tradukistoj, ekz. Milito kontraŭ
Salamandroj de
Karel
Čapek
, Propra biografio de
Karolo la 4-a, Aŭdienco de
Václav
Havel
, Bandenlanda legendaro de
Benoît
Philippe
kaj La Besto de
Vakareso de
Joseph
d’Arbaud
.

 

Kune kun Jaroslav
Mráz
li tradukis kaj redaktis
la libron de
Věra
Ludíková
Ekaŭdi la animon,
preparis por publikigo aliajn tradukojn de Jaroslav Mráz (el Věra
Ludíková,
Zdenka
Bergrová
kaj Jiří
Karen
).Li enĉeĥigis el
Esperanto la verkon de
Detlev
Blanke
pri interlingvistiko.
Por la Taglibro de mia frato de Chava Pressburger li esperantigis du
poemojn de
Petr
Ginz
.

 

 

Gravan
parton de lia laboro konsistigas enkomputiligado de manuskriptoj,
postlasitaj de forpasintaj esperantistoj. Sisteme li enkomputiligis
la verkojn de Josef Vondroušek, Miloš Lukáš, František Omelka
kaj unuopajn verkojn de aliaj esperantistoj, interalie teknikan
vortaron de iama scienc-teknika sekcio. Por arkivaj celoj ankaŭ
malnovajn esperantlingvajn publikaĵojn, kiuj restis nur en kelkaj
ekzempleroj.

 

En interreto li
kontribuas al la enciklopedio Vikipedio,li preparis paĝojn por
Starto kaj Dio benu, paĝon de ĉeĥaj Esperanto-verkistoj kaj de
faka literaturo. Plie li laboras en la kluba komitato de Brno
(biblioteko, bulteno), en la pedagogia kaj ekzamena komisionoj, en la
sekcio de informadiko.De la 12-a ĈEA kongreso en Přerov li fariĝis
ano de nove elektita komitato.

 

Mezlerneja
abituriento, en civila vivo li laboris dudek jarojn kiel teknika
normigisto en konstruktejo de komputila tekniko, nun vendisto de
elektronikaj partoj por radioamatoroj, li vivas en Brno. jary

 

 

La 150-a naskiĝdatreveno
de Karel Emanuel Macan

 

( * 25. 12. 1858
Pardubice , + 6. 2. 1925 Praha)

 

 

Nunjare dum la decembro
ni rememoru 150-an naskiĝdatrevenon de kunkreinto de ĉeĥa
blinduleca kulturo, la blindan komponiston kaj pedagogon K. E. Macan.
Li estis esperantisto de la jaro 1904.

 

Lia vidkapablo komencis
malfortiĝi ekde lia 12-a jaro kaj dum studado li tute blindiĝis. Li
trovis konsolon en muziko, li studis en privata orgena lernejo, poste
en praga muzik-konservatorio. Post la studado li fariĝis instruisto
de muziko en la praga porblindula Klár-instituto. Li tie ankaŭ
zorgis pri okupado de blinduloj en Prago. Kune kun la direktoro de
blinduleca instituto en Vieno li projektis ordonon de metalaj literoj
de la skribmaŝino de Klein. Kiel la unua li komencis transskribadi
ĉeĥajn librojn en brajlan skribon kaj por tiu ĉi agado sukcesis
varbi eĉ siajn amikojn.

 

Por ĉeĥaj blindaj
legantoj li fondis en Prago publikan porblindulan bibliotekon kaj
presejon, kiu ĝis nun portas lian nomon, plue la gazeton Zora kaj la
esperantan gazeton Aŭroro. Por muzikistoj li postlasis 207
komponaĵojn, 170 kantojn kaj 25 instrument-komponaĵojn

 

.Lian tombon oni eblas
trovi en la Nacia tombejo de Prago –Vyšehrad.

 

tradukis Pavel Nechvíle

 

************************************************************

 

Kelkaj
aforismoj
de Patricie
Holečková

 

Saĝulo
estas tiu, kiu kapablas silenti, kiam parolas aliaj kaj paroli, kiam
aliaj malparolas.

 

Tragedio
de la geedzeco fontas el tio, ke ĝi estas okazigata el – pro racio

 


pro malracio.

 

Kiom
da saĝaj ideoj restis sen atentemo nur pro tio, ke ili estis
eldiritaj de stultuloj.

 

Dum
la mizero vi ekkonos vin mem. Ne havas sencon incitiĝi pro tio, kion
ni ne povas ŝanĝi. Ne havas sencon incitiĝi pro tio, kion ni povas
ŝanĝi.

 

Kiu
paftrafadas aliulojn, ofte mem falas.

 

Dume
al la bono ni devas helpi, al la malbono sufiĉas trovi okazon.

 

Feliĉo
signifas ĉiam io alia.

 

Esperantigis
MUDr. Josef Hradil.