Informilo 12 2008

 

Enhavo:
Kristnaska pripensado
Biologia libraro
Studadsesio en Silezio
KAEST
Ĝangalo portugaliĝis B. Golden forpasis

Ni aŭdis
Lingva angulo

Kristnaskaj marcipanetoj

 

La Kristnaskofestoj denove frapas  je niaj pordoj. Ni elkore deziras al  ĉiuj legantoj kaj membroj de  AEH-IKEH travivi la festojn kaj la jarfinon en bona harmonio, kontento  kaj ĉefe en bona sano.

Samtempe ni rememoru la 15. 12.  la naskiĝ-datrevenon de nia Majstro  Doktoro Ludoviko L. Zamenhof.

Via redakcio de AEH-IKEH kaj la komitato de E-klubo de d-ro Schulhof en Pardubice

Karaj samideanoj, karaj geamikoj!

La jaro 2008 iom post iom foriras kaj ni baldaŭ bonvenigos la jaron venontan. Do venas tempo, kiam ĉiuj homoj kutimas bilanci kaj reen rigardi. Kaj samtempe multaj denove promesas al si mem kaj al siaj proksimuloj pli bone kaj pli sane vivi, pli multe da tempo dediĉi al la familianoj, al amikoj. Same la organizantoj de diversaj asocioj kaj kluboj, inkluzive de la nia, klopodos pli bone gvidi diversajn aranĝojn, renkontiĝojn kaj pli bone organizi sian bonvolan laboron.

Mi opinias, ke ne eblas diri „ĉio estis bona kaj sukcesa“, sed samtempe oni devas diri, ke ĉiu faris maksimumon rilate al siaj ebloj kaj povoj. Dis-vastigo de la informoj pere de nia gazeto INFORMILO estas unu el la agado, per kiu ni regule komunikadas kun niaj membroj. Kaj kredu, ke ne temas pri bagatela agado. Plej multon faras sekretariino de la Asocio kaj redaktorino de niaj gazetoj Jarmila Rýznarová kaj ŝiaj fidelaj gehelpantoj Luďka Srbová kaj Jirka Kosnar. Kaj mi tre dankas al ili. Estas necese danki ankaŭ al ĉiuj, kiuj sendas al nia redakcio diversajn informojn, artikolojn ĉu nur en la ĉeĥa lingvo aŭ rekte en Esperanto. Kaj apartajn dankojn mi esprimas al kelkaj bonvolaj korektistoj, kiuj faras tian merithavan laboron nur por la sincera vorto „dankon“.

Mia danko apartenas ankaŭ al la gvidantino kaj al ŝiaj helpantoj de niaj lingvaj seminarioj en Skokovy. Lastatempe ni decidis pri la divido de kompetencoj rilate al la seminarioj. La aŭtunajn gvidos EK Mladá Boleslav kaj la printempajn AEH.

Sed ni ĉiuj scias, ke nombro da ĉeestantoj malkreskas, do eble venas tempo cerbumi, ĉu estus taŭga organizi la printempajn seminariojn aliloke.

Nia pripensado fontas el nia bona volo, ke la gesinjoroj Hradil ne malprofitu pro tio, ke ili rezervas tutan pensionon nur por ni. Kompreneble ni ĉiuj kaj ĉiam tie ĉi estis tute kontentaj.

Jam 26 restadoj okazis en Skokovy kaj eble la homoj ŝatus ekkoni novan lokon, novan regionon, eble tiel pligrandigos la intereso. Mi jam demandis pri tio plenan komitaton de AEH, nun mi demandas vin, niajn membrojn. Ni bezonas vian helpon. Bonvolu skribi al ni vian opinion, ankaŭ, ĉu la restadon organizi por pli mallonga tempo – eble kvar-tagan, aŭ nur dum semajnfino kaj ĉu dufoje en la jaro kiel ĝis nun.

Estas necese konstati, ke unuopaj kluboj kaj pluaj organizaĵoj ĉiujare proponas multajn aranĝojn kaj estas bone, kiam la homoj povas renkontiĝi. Do Vi mem decidu. Ni antaŭdankas pro viaj respondoj.

Mia danko apartenas ankaŭ al oferema Josefo Hron, kiu denove organizas, por venonta jaro, partoprenon de la UK en Bjalistoko. Aliĝintoj jam plenigis tutan buson. Ankaŭ ni rememoru ĉiujn niajn anojn, kiuj jam ne estas inter ni. Ja, dum tiu ĉi jaro forpasis ok membroj.

Ĉe la fino mi volus deziri al vi por la tuta venonta jaro sukceson kaj precipe firman sanon, kio estas grava kondiĉo por nia kontentiga agado.

Pavel Nechvíle

Biologia Libraro


En la retejo
http://www.biolib.cz/en troviĝas 10 mil da sciencaj latinaj esprimoj pri fungoj, plantoj kaj animaloj, 4.000 el ili estas tradukitaj al Esperanto (laŭ PIV kaj aliaj fontoj).


Verŝajne temas pri unu el la plej ampleksaj biologiaj nomenklaturoj esperantlingvaj en la interreto. Oni povas plu redaktigi kaj kompletigadi ĝin, ne nur per esperantaj, sed ankaŭ alilingvaj esprimoj (tridek lingvoj). La sistemo ebligas poste elekti vortarojn laŭ ĉiu ajn kombino inter la enkondukitaj lingvoj (Esperanta-hungara, hungara-franca, dana-angla, Esperanta-dana ktp.) kaj samtempe elekti fakon (la tuton aŭ ekz. nur plantojn, nur mamulojn ks.).

Por pli facila kompreno flanke de esperantistoj ekzistas klariga paĝo http://members.chello.cz/malovec/BioLib.htm

Estus bone, se esperantistoj helpus kompletigi la esperantlingvan nomenklaturon kaj ankaŭ esprimojn en sia gepatra lingvo, por ke la libraro povu rilatigi Esperanton al la ceteraj lingvoj.

Miroslav Malovec malovec@volny.cz

Studadsesio en Silezio

En la monato novembro 2008 okazis en Silezio solena kaj bunta programo de Silezia-Studadsesio. Oni ligis ĝin kun kelkaj aliaj festoj. Partoprenis ĝin studentoj kaj lernejanoj, anoj de juda, ukraina, germano-pola asocioj (kun honora gasto – Prof. Bartoszewski), sciencistoj el Pollando, Ĉeĥio, Bulgario, Ukraino, Mongolio, Slovakio.

Dum la sesio prelegis multaj scienculoj pri diversaj temoj, ankaŭ okazis kursoj krom Esperanto en aliaj kvin lingvoj. La partoprenantoj vizitis ankaŭ diversajn historiajn lokojn.

La sesio pasis en tre amika kaj tamen scienca etoso. Multe helpis la Klubo en Gliwice (PEA), tre alte estis pritaksitaj kelkaj ekspozicioj.

La ĉeestantoj povis senpage viziti aranĝojn en Teatro – Zabrze, en la Domo de DE-PL kunagado – Gliwice kaj en pluraj Sileziaj muzeoj.

Raportas: Alicja Lewanderska-Quednau (AIS-Pl)

Nova etapo de KAEST

La 7-9-an de novembro okazis en la urbo Dobřichovice apud Prago Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) kun 48 partoprenantoj el 13 landoj.

Oni komencis la konferencon rekte per la sciigo, ke ĉi-jara KAEST estas la lasta, okazanta en Ĉeĥio kaj la lasta, kiun organizas ĝisnuna motoro de la aranĝo Petro Chrdle (kun granda helpo de sia dekstra mano Zdeněk Pluhař).

Laŭ interkonsento kun la teamo de E@I estas ĝuste ĝi, kiu transprenos organizadon de la aranĝo kaj zorgos pri ĝia pluekzisto kaj disfloro. Per tio KAEST revenos tien, kie ĝia historio komenciĝis: en 1978 la unua Konferenco okazis en la slovaka urbo Žilina. Ĝis 1989 ĝi estis organizita alterne en Slovakio kaj Ĉeĥio, post naŭjara paŭzo ekde 1998 nur en Ĉeĥio.

Post la enkondukaj vortoj jam okazis prelegoj, diversfakaj, diverstemaj, diversnivelaj. La komenco apartenis al Detlev Blanke kaj lia temo – ege taŭga por nia E-komunumo: „La rolo de amatoroj ĉe la progresigo de scienco“.

Sekvis la prelego „Kvar jaroj de Konstru-Forumo“ de Jan Werner, poste László Szilvási resumis la kvinjaran funkciadon de la Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko (STEB). Ne eblas mencii ĉiujn prezentojn kaj prelegojn – temoj abundis kaj oni eblis ekscii multon de tiom diversaj fakoj kiel gastronomio, robotiko, geodezio, medicino, juro, mekaniko…

Ĉi-jara novaĵo estis mini-trejnseminario pri Vikipedio – por instrui kaj spertigi diversflankajn fakulojn iĝi ne nur pasivaj uzantoj de tiu ĉi libera interreta enciklopedio, sed ankaŭ ĝiaj aktivaj kontribuantoj. Ankaŭ tiamaniere eblos levi la fakan nivelon de Esperanto-artikoloj, kiuj tie aperadas.

En la seminario estis prezentitaj la manlibro de Ziko van Dijk „Vikipedio por vi“, ĵus eldonita de E@I, kaj la projekto „Vikipedio por ĉiuj“.

Ege grava por plibonigi rilatojn kaj starigi novajn kontaktojn, elpensi novajn projektojn kaj kunlaborojn estis la neformala parto de la programo en koridoroj post kaj antaŭ prelegoj.

Laŭ ĉiuj vidpunktoj ĉi-jara KAEST estis ege bona kaj sukcesa – certe imitinda aranĝo ankaŭ por aliaj mondopartoj.

La lasta programero estis publika diskuto pri la estonteco de KAEST. Peter Baláž prezentis la lokon kaj kondiĉojn de la venonta konferenco KAEST, kiu okazos novembre 2010 en la urbeto Modra apud Bratislava. La plano estas aranĝi KAEST je unu tago pli longa, kun aldonaj trejnseminarioj kaj du paralelaj sekcioj –la ĉeftema kaj ceteraj fakoj.

Ĉiufoje post KAEST aperas prelego-kolekto. Interesatoj pri la ĉi-jara (kaj pri la antaŭaj) turnu sin rekten al la organizanto (www.kava-pech.cz) aŭ al la libroservo de UEA.

Peter Baláž, E@I-kunordiganto transprenita el la gazeto La ondo de Esperanto 12/2008

Ĝangalo portugaliĝis

Definitive malaperis el la reto la iam furora esperantlingva retejo Ĝangalo. La adreso plu ekzistas, sed la enhavo nun estas en la portugala lingvo. La portugala paĝaro anstataŭanta Ĝangalon temas pri la konata pola pedagogo Janusz Korczak, kun la anglalingva nomo “Korczak Books”. Rilato al Esperanto ŝajnas tute foresti, se ne kalkuli la fakton, ke la adreso estas posedata de esperantisto.

Bernard Golden forpasis


La 19-an de oktobro en la aĝo de 82 jaroj forpasis la konata esperantisto kaj dumviva membro de UEA, Bernard Golden. Lin funebras la vidvino Éva Golden kaj la du filoj Dániel Lariko kaj Dávid Alko. Bernard Golden naskiĝis la 23-an de novembro 1925 en Newark, Nov-Jerzejo, Usono. Li estis arkeologo kaj aŭtoro de pli ol 1.800 artikoloj, recenzoj, beletraĵoj kaj tradukoj en Esperanto. Lia verkado estis tiel abunda, precipe sed ne nur en la esperantologia kampo, ke iutempe oni uzis la neologismon goldeni en la signifo “abunde verki por ĉiaj periodaĵoj”.


El liaj beletraj verkoj elstaras la rakontaroj Hieraŭ – hodiaŭ – morgaŭ (1982) kaj Bestoj kaj homoj (1987), la romanetoj Infero en aŭtuno (1993) kaj Samanoj en la kosmo (1994), kaj la teatra volumo Antaŭ la kulisoj (1994).


Li lernis Esperanton en 1946, edziĝis al hungarino kaj ekloĝis en Hungario en 1971. Ankaŭ liaj du filoj scias Esperanton. Bernard Golden estis multjara korespondanto de la internacia magazino Monato, ano de la Akademio de Esperanto, estrarano de Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo. Li zorgis pri pli ol mil Esperantaj terminoj en Dictionarium museologicum (1986).

En 1998, koincide kun la alveno de reta epoko, Bernard Golden publike deklaris verkoĉeson, sed ne kabeis. Ankoraŭ ne ekzistas kompleta bibliografio de lia vasta verkaro. el [Libera Folio]

Ni aŭdis – ni legis……

En la urba kulturcentro de la urbo Moravské Budějovice okazos ekspozicio de J. A. Komenio al L.L. Zamenhof en la tempo 7.–27. 2. 2009. La ekspozicio utiligos panelojn de la muzeo en Přerov kaj nia membro Viktor Dvořák zorgas pli plua materialo. Li demandis nian redakcion kaj petas pluajn membrojn pri iuj novaj dokumentoj kun E-temo, prospektoj ktp., escepte korespondaĵo, poŝtmarkoj aŭ insignoj. Se vi havas ion novan, interesan, skribu al V. Dvořák, Čs. armády 37, Mor.Budějovice 676 02.

***

La redakcio gratulas al s-anino Milada Zemanová el la urbo Pacov, kiu kelkfoje sukcese aperis en televida kvizo kaj parolis ankaŭ pri sia hobio Esperanto kaj pri sia restado en Skokovy.

red.




Koran dankon, ke Vi ne forgesis pagi Vian AEH-kotizon por la jaro 2009

 

Lingva angulo:

Diferencigu la sufiksojn –ebl- kaj –iv-

En konferenca prelego mi aŭdis (nov. 2008): Konkludoj nesufiĉe konvinkeblaj… Tute certe preleganto deziris diri, ke „konkludoj ne estas sufiĉaj por iun konvinki“. Sed kion li fakte diris?

Ebl/a signifas (PAG § 348): taŭga por esti -ata. Ekzemploj: legebla (taŭga por esti legata), martelebla (taŭga por esti martelata). Ni povas konstati, ke la aga karaktero kaj pasiva senco apartenas kiel atributo al la koneksa substantivo, egale ĉu tiu funkcias kiel subjekto aŭ objekto.

La esplorata esprimo do signifas: Konkludoj nesufiĉe taŭgaj por esti konvinkataj (mem la konkludoj). Tute certe preleganto ne celis konvinkadi konkludojn, li volis diri, ke la konkludoj estas taŭgaj por konvinki iun, iun celatan objekton. Por tio konvenas la sufikso –iv-: Konkludoj nesufiĉe konvinkivaj. Aŭ li povis uzi simplan verban adjektivon sen ajna sufikso.

Tiu formo plenumas la rolon de „cela (verba) adjektivo“. Ekzemploj: sega maŝino (maŝino destinita por segado), labora ilaro (ilaro destinita por labori), puriga teĥnologio (teĥnologio destinita por purigado) ktp.

Rim.: Pri „celaj adjektivoj“ vi povas legi en mia libro „Terminologiaj konsideroj“ (eld. KAVA-PECH, 2004), paĝo 148-152.

Ĉeĥlingva resumo. Esperantská přípona -ebl připojená k slovesnému kořenu vyjadřuje, že význam (činnost) tohoto slovesa se může aplikovat na podmět nebo předmět, u něhož je adjektivum jako přívlastek, a to v pasivním tvaru (taŭga por esti –ata).

Sdělení „závěry nedostatečně přesvědčitelné“ však nedává smysl, použití přípony –ebl- je zde chybné. Autor sdělení chtěl říci: „závěry nedostatečně přesvědčivé“ a měl použít mezinárodní příponu –iv- (konvinkiva) nebo se spokojit s účelovým slovesným adjektivem, které je bez přípony (konvinka). O této poslední možnosti je podrobné pojednání v knize zmíněné v předposledním odstavci.

Jan Werner 2008-11-20

Kristnaskaj marcipanetoj

5 dkg da butero,
25 dkg da pulvora sukero,
10 dkg da mielo,
4 ovoj – ĉion miksi en la elektra kirlilo.

 

 

Ni aldonu:
du kuleretojn da natria hidrogenkarbonato, du kuleretojn da muelita marcipana spico, 65 dkg da delikata faruno (laŭ la bezono eblas iom aldoni, por ke la pasto ne estu glueca).

La tutan paston ni bone prilaboru. Poste ni disruligos ĝin en la platon, ni eltranĉos diversajn formetojn aŭ figuretojn kaj ni bakos. Tuj poste ni ŝmiros ilin per kirlita ovo.

Glazuro: 1 ovoblanko + 14 dkg da pulvora sukero kune miksi (kirli) kaj ornami Bonan apetiton deziras Mirka Kosnarová

Represo: Ĉiuj homoj rajtas represi artikolojn de la AEH-gazetoj, kondiĉe ke oni indiku la fonton.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

INFORMILO – monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto:
www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.