Informilo 11 2008

 

Enhavo:
Pri D-ro Hradil
Kongreso ĈEA en Přerov
IZo en Togolando
Paradiza trapasejo
E-polica kongreso en Moskvo Omnibuso,
aŭtobuso
Kvar lernolibroj 27-a
Skokovy Invitoj
Lingva angulo

Nia kara amiko MUD-ro Josefo Hradil jam ne estas inter ni

Estas tre triste komenci nian etan gazeton per tiu ĉi malgaja informo. Tamen mi ne povas alie.

Nia multjara amiko, bonkora, ĉiam tre helpema doktoro Josefo Hradil el Mnichovo Hradiště mortis la 26-an de oktobro 2008 en sia 84-a jaraĝo. Ja li proponis kaj instigis instrui al invalidoj Esperanton kaj fondi kolektivon, por ke handikapitaj homoj havu ian eblon grupiĝi kaj ne esti tiel solaj kun siaj sanproblemoj. Tiun impulson donis doktoro Hradil antaŭ 23 jaroj al unu el siaj 400 lernantoj de skribaj kursoj, al tiu, kiu estis la plej talenta kaj kiu sukcesis ekregi Esperanton dum nur kelkaj mona-toj.

Kaj tiam malrapide (poŝtupe) grupiĝis la unua kolek-tivo de invalidoj, kiuj volis lerni Esperanton per skriba kurso kaj sekve estis fondita, de tute surda esperantisto Josefo Vaněček, unue sekcio de Espe-ranto-handikapuloj, el kiu poste iĝis memstara la Asocio de E-handikapuloj. Kaj la doktoro Hradil ankaŭ proponis sian pensionon en la eta vilaĝo Skokovy al ni por semajnaj lingvaj seminarioj. Jam dudeksesfoje ĝi okazis kaj ĉiam nia amiko doktoro Hradil kun sia bonkora rideto bonvenigis multajn konatojn. Nur tiu ĉi lasta dudeksepa seminario restis sen lia sincera manpremo, ĉar en la malsanulejo li ĝis fino batalis sian vivon.

Doktoro Hradil havis grandajn meritojn kiel kreinto de la Esperanto-kuracista terminologio, li aktive laboris en UMEA (Universala Medicina Esperanto-Asocio, kiel redaktoro de la bulteno Verda familio, li ricevis jubilean medalon de Koperniko pro sia tutviva laboro en la Internacia E-kuracista klubo. Kiam ni be-zonis ian konsilon eĉ privatan, nia bona amiko doktoro Hradil ĉiam helpis kaj trankviligis nin.

Honoron al lia memoro. Jarmila Rýznarová

La 12-a kongreso de ĈEA en la urbo Přerov

En la tagoj 3. – 5. 10. 2008 okazis en la moravia urbo Přerov la 12-a kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Partoprenis ĝin pli ol 110 ĉeestantoj el tuta Ĉeĥa res-publiko, sed ankaŭ kelkaj eksterlandaj gastoj el Germanio, Slovakio kaj Pollando. Okaze de la kongreso estis elektitaj novaj funkciuloj de ĈEA.

Jen la komitato: prezidantino Jana Melichárková, vicprezidantoj: Petr Chrdle kaj Jiří Tomeček, sekretario Pavel Polnický, kasistino Libuše Hýblová, membroj Pavla Dvořáková kaj Miroslav Malovec. La kontrolgrupon gvidos Libuše Dvořáková (el Svitavy), membroj Vratislav Hirš kaj Ludmila Srbová.  Interesatoj pri la venontjara Universala kongreso estis atentigitaj, ke la kongresa peranto por Ĉeĥio estas ekde nun la UEA-ĉefdelegitino Lucie Karešová <Lucie.Karesova@seznam.cz>

La novaj komitatanoj de ĈEA kun gvidantino de la kontrolgrupo kaj prezidanto de ĈEJ (Ĉeĥa E-junularo) fariĝas ankaŭ novaj membroj de la redakto-konsilio por la ĈEA-retkomunikoj.

La kongreso aprobis ankaŭ novajn honorajn membrojn de ĈEA: Jana Cíchová-Hrdličková, Petr Chrdle, Ludmila Klegová, pastro Josef Xaver Kobza, Pavel Polnický kaj Jindřich Tomíšek. Gratulon al ili! Post la laborkunveno sekvis riĉa diskuto, kie la membroj parolis pri siaj aktivaĵoj kaj partoprenantoj aŭdis vicon da interesaj instigoj.  transprenite kaj mallongigite el ret-komunikoj

Nova E-kurso en la Instituto Zamenhof (IZo)

Dum la nova lernej-jaro en la afrika Togolando, kiu komenciĝis la 6-an de oktobro 2008, okazas en la Instituto Zamenhof nova E-kurso. Tiu ĉi IZo havas pli ol 400 gelernantojn, inter ili pli ol duono komencis lerni Esperanton. Pri tio estas okupata speciala instruisto, kiu instruos krom la ĉefa instruobjekto Esperanto ankaŭ informadikon kaj eble ankaŭ ilian evean lingvon.

Baldaŭ komenciĝos preparo de la 16-a Togolanda E-kongreso kaj estas necese havi bonajn E-parolantojn. Ne sufiĉas nur lerni la lingvon, sed la utiligado de ĝi estas tre grava. Tial la Instituto Zamenhof deziras rilati kun aliaj lernejoj, kie Esperanto estas instruata. La gelernantoj de tiuj lernejoj povos korespondi por interŝanĝi spertojn. Interesiĝantoj pri tiu interlerneja korespondado kontaktu la Instituton Zamenhof ĉe unu el jenaj adresoj : esp.togo@cafe.tg, i_zamenhof@yahoo.fr el ret-info

Paradiza trapasejo
(Paradiesische Passage)

de la aŭstra aŭtoro kaj komponisto Gerhard RÜHM (RIM) estas aŭdebla en Vieno ĉe la Muzea Loĝejo (Museums Quartier) en la publika korto 7 kaj 8, ĉiutage ekde la 10-a ĝis la 20-a la horo, ĝis la 31-a de decembro 2008.

La radia versio – elsendita de Aŭstria Radio 1 (Ö 1) la 14-an de septembro – aŭskulteblas ĉe http://www.kunstradio.at/2008B/14_09_08.html, klaku al “MP 3 PLAY”.

La artisto serĉis belsonan lingvon por la teksto, pro tio li elektis Esperanton. La tekston legas kvin virinoj el koruso (neesperantistinoj).

Bonan aŭskulton! Leopold Patek leopold.patek@esperanto.at

 

Eksa faka E-asocio kongresis en Moskvo

Kiel informis rusaj amaskomunikiloj, en Moskvo komenciĝis kongreso de la Internacia Polica Asocio. La kongreso kunvenigis 526 personojn el 60 landoj. Por ni la menciita asocio estas interesa pro tio, ke ĉirkaŭ la jaro 1920 ĝi naskiĝis kiel unuiĝo de policistoj-esperantistoj. Ĝi unuigis pli ol 400 mil policanojn el 64 landoj. Ĝis nun nur kelkaj el ili estas esperantistoj.


La esperantisteco daŭre videblas sur blazono de la organizo, kie oni trovas E-lingvan sloganon “Servo per amikeco”

Andrej Grigorjevskij – (el ret-info) grigorjevskij@yahoo.co.uk

Omnibuso, aŭtobuso kaj aliaj “busoj” …

Vivis iam, etan tempon post la napoleonaj militoj, komercisto Omnes en la nord-franca urbo Nantes. La sinjoro Omnes elpensis originalan reklaman sloganon kiu estis bazita sur lia nomo. La latina vorto “omnes” signifas “ĉiuj”. La dativo de tiu vorto estas “omnibus” – do li skribis sur sian ĉapelvendejon OMNES OMNIBUS. Per tiu slogano li intencis diri al siaj klientoj, ke la sinjoro Omnes kapablas servi al ĉiuj. Interesa, sed iomete komplika slogano, ĉu ne?

Proksime de Nantes troviĝas la urbeto Richebourg. Tie iu napoleona eksserĝento Baudry havis sian banlokon. Lia entrepreno ne estis granda kaj en la tempo post la milito ĝi staris antaŭ bankroto. Granda malavantaĝo de tiu banloko estis, ke en Richebourg ne estis sufiče da loĝiglokoj, do liaj klientoj devis trovi loĝigon en la proksima Nantes. Tamen tio estis nekomforta.

Do, la sinjoro Baudry elpensis originalan servon. Li establigis regulan trafikkonekton inter Nantes kaj Richebourg. La konekto estis efektivigita per speciala multseĝa veturilo tirata de ĉevaloj, kiu regule iradis inter ambaŭ urboj tien kaj reen. Tiu regula trafika linio havis sian finan stacion en Nantes ĝuste antaŭ la vendejo de la sinjoro Omnes.

Tiu servo ne nur savis la entreprenon de la sinjoro Baudry, sed ankaŭ por ĉiam famigis la sinjoron Omnes. Kial? Jen, la nova servo ne havis sian nomon. Kaj nun la popola kreeco interese efikis. Iu prenis la duan vorton el la reklama slogano de sinjoro Omnes – kaj “omnibus” naskiĝis kaj ekiris sian vojon tra la tuta mondo.

Angloj mallongigis ĝian nomon je nura “bus”, sed kiam oni bezonis diferencigi diversajn specojn de “busoj”, oni pliriĉigis tiun vorton je pluaj aldonaĵoj – do nun ni havas esprimojn: “aŭtobuso”, “mikrobuso”, “trolebuso” k.a. Jen, la latina kaza finaĵo ekestis kiel nova memstara vorto signifanta “veturilo por amasa transporto de homoj”.

Josef Krob

Ni parolu pri Esperanto

Ĉu vi estas surprizitaj, ke artikolo por vi, esperantistoj, havas tiun ĉi titolon? Eble, ke multaj el vi pensas, ke tio certe estas iu eraro, sed vere ne – tute male. Ĉu vi estas sciemaj kiel tio estos plue?

Antaŭ vi sur la paĝo de via Informilo troviĝas bildeto, sur kiu vi povas vidi kvar librojn kun la titolo NI PAROLU PRI ESPERANTO 1 – 4. Se vi malfermos iun ajn el tiuj libroj, vi ekvidos, ke la enhavo de ĉiu libro estas legebla kvarlingve: ĉeĥe, esperante, germane kaj angle. Do nun estas klare, ke tiuj libroj estas legeblaj por tiuj, kiuj konas tiujn ĉi kvar lingvojn kaj ilin povas uzi ankaŭ instruistoj, gepatroj, geavoj, kiuj konas Esperanton, por ĝia instruado.

Krom tio la libroj povas esti uzataj kiel legolibroj en ĉiu lernejo, kie estas parolata aŭ instruata iu el tiuj kvar lingvoj.
Tiamaniere oni povas disvastigi scion pri Esperanto, ĉar ordinare ne multaj scias pri ĝi kaj ili ĉiuj ekvidos, ke Esperanto estas egalrajta lingvo kiel la lingvo angla aŭ germana. Tiel ĉi tiuj libroj plenumos la ĉefan taskon – konatigi infanojn, junularon, instruistojn kaj gepatrojn kun la lingvo Esperanto.

Nun ni iomete parolos pri la temoj, kiujn enhavas tiuj kvar libroj. Nuntempe oni povas vidi, ke la homoj malbone ŝirmas siajn familiojn, ili ofte eĉ ne amas siajn infanojn, malmulte da tempo oni donadas al pripensado, parolado. Sed familia rondo estas fundamento de ĉio, ĉu?

Por ni, homoj, ne estas agrable diradi veron, kiu montras nian ne ĉiam ĝustan agadon sur nia planedo. Kaj aŭskulti respondojn de nia junularo, kiam ili ricevadas demandojn pri historio de nia nacio sur la stratoj, de televid-komentistoj, certe ne akordiĝas al nia aŭdosenso. Do tio signifas, ke kun ambaŭ tiuj temoj vi renkontiĝos en la libroj.

Kelkaj paĝoj montras amikecon de esperantistoj el la tuta mondo dum la Universala kongreso de Esperanto en la itala Florenco kaj ankaŭ amikecon de junaj homoj per Esperanto. Al junuloj, kiuj foriras el fundamenta le rnejo, aŭ kiuj jam studas, al tiuj apartenas la kvara parto, kie ili povas pensi iomete pliprofunde pri filozofio de la vivo, pri la universo. Ne nur infanoj kaj junularo estas en ĉiu parto de la libro gvidataj al amo de ĉio, al etiko, al Esperanto, nur en alia pensa medio laŭ sia aĝo, sed alparolataj estas ankaŭ la gepatroj kaj instruistoj plenumi sian taskon en tiu ĉi sfero.

Mi esperas, ke niaj pensoj kunvenados sur la paĝoj de tiuj ĉi libroj. Růžena Vlková

Impresoj el ĉi-aŭtuna restado en Skokovy

En koloriĝinta naturo, ne tro kaprica vetero kaj en agrabla etoso fluis ankaŭ ĉi-aŭtuna 27-a seminario.

Malgraŭ, ke ni ne estis multnombraj, ni estis diligentaj kaj dum la lingvo-instruado kaj dum la manlaboroj, ni prezentis nian lertecon kaj kapablecon krei eĉ „artaĵojn.“

La lingvo-instruado okazis en du kursoj (gvidataj de Liba Filipová kaj Margit Turková). En ambaŭ regis bona humoro, kaj dank´ al tio pliprofundiĝis nia „lingvo-emo.“ Tio montriĝis dum la vespera prelego de Margit. Ŝi altiris nian intereson per analogio ĉe la vortoj „pudingo“ kaj „knedlikoj.“ La afero estas grava, sed estis tiel humure prezentita, ke ni elkore ridis.

La „longa ekskurso“ gvidis nin al Mladá Boleslav. Posttagmeze ni vizitis novan altlernejon, kiun posedas kaj mastras la firmao Škoda VW. La arkitektura aspekto de la edifico plene harmonias kun aliaj, diversstilaj konstruaĵoj sur la historia placo „Na Karmeli.“ La studcela ekipo de la altlernejo superis niajn imagojn, la intereso pri Esperanto, montrita de nia juna gvidantino, ĝojigis nin.

Vespere ni estis gastoj de nia ŝatata juna esperantisto Pavel Brom. En sia „reĝejo“ li projekciis por ni diverstemajn amatorajn filmojn. Kiam „eliris steletoj“, li gvidis nin en observejon; dank´al pura ĉielo ni malkovris, ke unu en la tri-stela grupo estas stelo „verda“.

La „amuza vespero“ – plena de amuzaĵoj, sed ankaŭ diskutoj pri gravaj aferoj koncernis la lingvan problemon en la eŭro-zono, nome la Esperanton.

Baldaŭ post nia reveno hejmen atingis nin la trista sciigo, ke mortis nia ŝatata samideano, d-ro Hradil. J. Drahotová kaj M. Turková

Invitoj

1) 28. – 30. 11. 2008 okazos la 20-a Internacia kultura festivalo kune kun la 29-a Ĉeĥa-Saksa tago en Ústí nad Labem. Informo ĉe Miroslav Smyčka,

Č.Budějovice, m.smycka@seznam.cz

2) 13. 12. 2008 Antaŭkristnaska renkontiĝo en la urbo Písek. Zamenhofa kaj tradicia kristnaska kultura programo. Info: esperanto.pisek@seznam.cz

3) 29. 12. 2008 La 31-a Internacia Silvestro en la urbo Česká Třebová, temo de la vespero „kabareto“. Aliĝilojn sendu al Zdenka Novotná: zn.esperanto@seznam.cz

4) 7. 2. 2009 Renkontiĝo omaĝe al la centjariĝo de la Esperantista klubo en Prostějov. Info: dundeejarek@seznam.cz

Atentigo:

La 29-an de novembro ne okazos sabata lingva seminario en Prago, ĉar multaj partoprenantoj kutimas ĉeesti la festivalon en Ústí n.L., kiu okazos la saman tagon.

Per eraroj ni lernas:

Kolekto de diversaj lingvaj eraroj el niaj gazetoj

Li diĝitadis E-literaturon …“. Sloveso diĝitadi zde má znamenat digitalizovat. Esperantský kořen diĝit je adjektivní, jeho významem je tedy diĝita (digitální). Odvozené sloveso diĝiti pak znamená „být digitální“ (v digitálním – číslicovém – stavu) a nemůže být použito ve významu digitalizovat. I čeština pro vytvoření tranzitivního tvaru používá příponu (-iz), v esperantu uplatníme příponu -ig: diĝitigi. Správné znění: „Li diĝitigadis E-literaturon.

Nur estis malmulte da tempo …“ Je zřejmé, že autor nechtěl říci „Jen zůstalo…“, nýbrž „jen málo“. Většinu příslovcí nemůžeme vkládat do věty jak se nám zlíbí, vždy si musíme uvědomit, co chceme sdělit, každá pozice má svůj specifický význam. Nesprávným umístěním příslovce měníme smysl věty. Jde zvláště o příslovce: almenaŭ, ankaŭ, ankoraŭ, apenaŭ, eĉ, ja, jam, ne, nur, preskaŭ. Ilustrativní příklad:
ne mi iris promeni (verŝajne iu alia), mi ne iris promeni (mi sidis hejme), mi iris ne promeni (sed ludi futbalon).

Katarakto trafas pli aĝajn homojn“ Česky: …postihuje starší lidi. Zatímco český tvar „starší“ je správný, esperantské vyjádření „pli aĝajn“ je chybné. Esperanto nezná absolutní komparativ, tj. druhý stupeň adjektiv (starý, starší, nejstarší). Samostatné slůvko (příslovce) „pli“ můžeme použít pouze tehdy, srovnáváme-li dva subjekty, kdy u druhého je slůvko „ol“: Karlo estas pli aĝa ol Paŭlo. A jak přeložit český absolutní komparativ? V závislosti na kontextu, v uvedeném případu je možné „pli“ vynechat, nebo užít opis, např.: iom aĝajn, nejunajn, maljunetajn.

la sono rezonas tiel, ke…“ Sloveso rezoni není ve významu rezonovat, ale vyvozovat, uvažovat, argumentovat (1. Logike kunmeti argumentojn kaj tiri el ili konkludon, 2. Prezenti pli-malpli logikajn argumentojn, por ne obei). Správně: „la sono resonas tiel, ke…“

En la duono de decembro…“ České „v polovině (půli) prosince“ nelze přeložit otrocky slovem duono. Prosinec i každá jiná časová jednotka má dvě poloviny a mezi nimi je střed – mezo – který měl pisatel na mysli. Správné: „En la mezo de decembro.“

Ĉu nunjare ne okazos Zamenhofaj vesperoj?“ Uvědomte si, na co se tazatel ptá. Ptá se, zda se budou konat Zamenhofovy večery, neptá se na jejich „nekonání“. Použít zde otrocký přepis češtiny se záporem „ne“ je typický čechismus, v esperantu působící kuriózně. Správné znění: Ĉu nunjare okazos „Zamenhofaj vesperoj?“

Jan Werner

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.