Informilo 05/2012

Enhavo:
E-Retradio,
E-semajno en Francio,
Heroldo ĉesis aperi,
Renkon
tiĝo Svitavy,
Seminario Skokovy,
D-ro Haszpra,
Kiu li estas,
Ŝipkrozado Afriko-Eŭropo,
Avo kaj nepino

 

Pri la neceso de Esperanta Retradio

Kiu regule partoprenas en E-renkontiĝoj – kutime tio okazas unu- ĝis dufoje jare – povus kredi, ke jam tio kondukas al bona regado de la lingvo. Kaj se tiu sama homo estas abonanto de iu periodaĵo en Esperanto, tiam tiu kredo povas eĉ esti pli granda. Tamen ambaŭ ne sufiĉas: La partopreno en unu aŭ du aranĝoj jare lasas grandajn tempajn truojn, dum kiuj oni ne aŭdas kaj ne parolas la lingvon. Legi oni ja povas dum la tuta jaro, sed la legado mem ne multe influas la parolkapablon.

Por atingi parol-fluecon necesas regule almenaŭ aŭdi ĝin. Tio ja eblis dum la pasintaj jardekoj, se oni aŭskultis radioelsendojn en Esperanto. Bedaŭ-rinde en la epoko de la mallongondaj elsendoj la plezuro kaj la sekva lern-efiko estis minimumaj. Nur kiam la elsendoj disaŭdiĝis persatelite, tio decide ŝanĝiĝis. Por mi tio estis vere granda paŝo antaŭen. Kaj kiam la elsendoj fariĝis ankaŭ aŭdeblaj en la interreto, oni povis aŭskulti ilin en la tuta mondo.

Do oni povus supozi, ke ekde tiam la parolnivelo en Esperanto grave pliboniĝis. Sed tio bedaŭrinde ne okazis. La diversaj elsendoj ne fariĝis sufiĉe popularaj por esti regule aŭskultataj de granda parto de la E-parolantoj. Tio havas laŭ mi du kaŭzojn:

Unue estas la enhavo de la elsendoj. Temis do pli-malpli pri ŝtata aŭ religia propagando, kiun oni volis nur jen kaj jen digesti, aŭ estis ja E-temaj programoj, kiuj aliflanke pritraktis nur la vidon al nia tre malgranda Esperantujo.

La dua kaŭzo estas la komprenebleco: Ĝuste tiuj homoj, kiuj havas la plej grandan lernbezonon, ne uzis la radioelsendojn tiucele, ĉar la parolado estis aŭ tro rapida por ili, aŭ ĝi enhavis tro da nekonataj vortoj. Do ili ne kapablis transsalti tiun sojlon.

La Esperanta Retradio helpas en ambaŭ kazoj: La temaro estas laŭeble vasta kaj la programoj krome enhavas ilustraĵojn kaj filmetojn kaj forestas ĉia propagando. Por ebligi al progresantoj transpaŝi la sojlon de kompreno, la kompleta programo estas ankaŭ legebla. Tio estas vere unika novaĵo. La viglaj reagoj de la aŭskultantoj klare konfirmas tion kaj do la Esperanta Retradio nun ofertas servon, kiu vere povas kontribui al decida plibonigo de la parolnivelo de multaj homoj.

Oni povus pensi, ke tio estas varme akceptata en la tuta Esperantujo, precipe ĉe la E-organizaĵoj. Sed el tiu flanko la eĥo estas preskaŭ nula. Eĉ okaze de la unua datreveno de la komenco de la ĉiutagaj elsendoj de tiu flanko venis preskaŭ nenio. Tamen la belga eŭropa deputito Germain Pirlot sendis kuraĝigajn bondezirojn kaj tio ja signifas rekonon, ricevitan de grava persono. Sed mankas la rekomendo: Mi opinias, ke la E-Retradio ja estas vere tre rekomendinda. Mi miras pri la silentado. Tio estas malhelpo por la evoluo de Esperanto. Mi esperas, ke la koncernaj organizaĵoj kaj influhavaj personoj baldaŭ ŝanĝos sian sintenon tiurilate. Pri la neceso de la E-Retradio ja ne povas esti dubo. Anton Oberndorfer, Ref-info

Adreso de Esperanta Retradio: http://peranto.posterous.com

Mediteranea Esperanto-Semajno

Jam la 6-an fojon okazis en Francio ĉe Mediteraneo la Esperanto-Semajno. La 25.2. – 3.3.2012 organizis ĝin Monique Prezioso kaj Christine Graissaguel el la E-grupo de la urbo “Saint Raphaël”. Antaŭajn jarojn ĝi okazis en la urbo “Agay” kaj ĉi-jare oni elektis la rezidejon de “Vacanciel” ĉe la marbordo de “Les Issambres”. Ĝi troviĝas inter la urboj “Fréjus” kaj “Saint  Tropez”. La eventon partoprenis ĉirkaŭ cent esperantistoj, precipe francoj, sed venis gastoj el aliaj eŭropaj landoj: Belgio, Ĉeĥio, Finnlando, Germanio, Hispanio, Hungario, Italio, Svedio kaj Svislando. La aranĝo okazis en luksa apud-mara hotelo, kie en la pasinteco feriis miliarduloj. Post ilia for-iro ĝi estis transformita en libertempan restadejon kun bele aranĝita parko. Al ĝi apartenas ankaŭ kelkaj komfortaj dometoj situantaj sur monteto. En la apuda konstruaĵo okazis ĉiuj aktivaĵoj de la semajno.

Matene kaj vespere, antaŭ la manĝoj, okazis E-kursoj de diversaj niveloj. Ni povis pliprofundigi niajn sciojn pri la historio, perfektigi la E-lingvoscion kaj ĉefe de gramatiko. Instruis Perla Miele el Hungario, Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar el Germanio, Pascal Vilain kun sia edzino Mari-Roza kaj Daniel Moirand el Francio. Bone funkciis ankaŭ la libroservo. La posttagmezoj estis liberaj kaj ĉiu povis elekti aktivaĵon por si mem.

La bela naturo kun florantaj kaj bonodorantaj mimozfloroj logis al montaraj aŭ ĉemaraj promenoj. Pluraj el ni vizitis pli malproksiman ĉirkaŭaĵon peraŭte aŭ buse. Merkrede posttagmeze ni ŝipveturis al la famkonata (pro la filmoj pri Ĝendarmoj) apudmara somerrestadejo “Saint Tropez”. De la maro ni vidis luksajn domojn kaj vilaojn de konataj francaj aktoroj, artis-toj, kantistoj kaj de aliaj milionuloj. Post agrabla promenado en la pito-reska urbo ni revenis al “Les Issambres”.

Vespere ni povis ĝui programerojn de la hotelo (kabaredo, kantado, masko-balo…) kaj la niajn. Peter kaj Zsófia prezentis al ni la Esperanto-urbon “Herzberg” en Germanio, kie ili vivas kaj aktivas. Ili invitis la ĉeestantojn al la fervojista kongreso, kiu okazos tie en majo.

La geedza paro Hubert kaj Michčle el Belgio prezentis siajn E-aktivaĵojn dum la jaro 2011, Saliko el Finnlando parolis pri sia lando kaj ties kutimoj. Jean-François Cousineau el Francio prezentis unikan filmon pri sia vojaĝo al Sumatro kaj ties aventuroj.

La lasta vendreda vespero estis dediĉita al prezentoj de la partoprenantoj. Ni aŭdis kantojn, poemojn, skeĉojn, humuraĵojn kaj fine oni invitis nin al dancado en akompano de akordionoj. La etoso estis gaja kaj agrabla. Sabate matene okazis la lastaj kursoj kaj post la tagmanĝo ĉiuj disiĝis al sia hejmo. Ni ĝuis agrablan semajnon en bela regiono de suda Francio, kie abundis florantaj mimozoj.

Liba Gabalda

Heroldo ĉesis aperi
Ŝajne ĉesis aperi Heroldo de Esperanto, kiu iam estis unu el la ĉefaj gazetoj de la Esperanto-movado. La lasta numero laŭ la regula vicordo estas numero 10 por la pasinta jaro. Poste sekvis truo de tri numeroj, ĉar la sekva aperinta numero estis numero 14 por 2011. La lastaj tri pasintjaraj numeroj ne aperis, same ne aperis iu ajn numero de la jaro 2012, kiuj devus jam esti tri aŭ kvar.


Heroldo de Esperanto estis fondita de Teo Jung en la jaro 1920 en Kolonjo, Germanio kiel semajna gazeto … Dum multaj jaroj la gazeton redaktis Ada Fighiera Sikorska. Post ŝia morto en 1996 … Heroldo de Esperanto baldaŭ iĝis la organo de la Esperanta Civito, kio supozeble gvidis al malkresko de la abonkvanto. La tuta artikolo estas legebla ĉe:
http://www.liberafolio.org ret-info


red.: Nun ni estis informitaj, ke aperis numero 2186 3/2012, la redaktadon transprenis Anna Bartek.

E-renkontiĝo en Svitavy okazis la 14-an de aprilo 2012, partoprenis ĝin 33 esperantistoj el 21 lokoj.

Komune ni plantis pluan ZEOn – tilion, (Esperanto-arbo), poste ni vizitis la urban stadionon kun multaj internaj ejoj. Ekstere ni admiris elhakitajn kaj skulptitajn figurojn el iamaj arbotrunkoj, kiuj kreas interesan subĉielan galerion.

El plua programo, kiun gvidis Pavla Dvořáková, ni aŭdis konatan poemon “Ho mia kor´“ de L.L.Zamenhof en muzika formo. Poste ni spektis filmon pri ekesto de Pollando kaj pri la familio Zamenhof. Ni ankaŭ meditis pri liaj diversaj proverboj. Tiamaniere ni rememoris la 95-an mortodatrevenon de L.L.Z.

Plua interesa programero allogis la atenton de la partoprenantoj ĉe tri nove instalitaj ekspoziciaj paneloj. Ili enhavis multajn informojn rilate al la historio de Esperanto kaj la Zamenhof-familio kaj la homoj poste devis respondi demandojn de la preparita konkurso.

En la fermo de la programo ni aŭdis informon pri la novaj paĝoj de la E-Klubo Svitavy, kiujn kreis la plej juna klubano Matěj Nárožný. Ni gratulas! Serĉu ĉe www.esperanto.webz.cz

Jana Křížková

Printempa seminario en Skokovy

okazis jam la 35-an fojon, laste de la 16-a ĝis la 22-a de aprilo 2012.

Spite de malfavora prognozo la vetero permesis promeni sub suno. Entute venis 28 homoj, inkluzive de tiuj, kiuj venis nur por semajnfino aŭ nur por unu tago. Ĉiutage matene antaǔ la matenmanĝo okazis gimnastiko, kiun pliriĉigis Blanka Hužerová per jogaj elementoj.

Niaj lernantoj estis tiel diligentaj, ke ili petis lecionon eĉ en la tempo antaǔ la vespermanĝoj. Marde kelkaj el ni veturis al Mladá Boleslav, kie Petro Chrdle prelegis pri Japanio en la Domo de senioroj. Antaǔ ĝi ni promenis tra la urbo, kie estas nova instrua vojeto kun kolonetoj kun ĉeĥlingva, angla kaj germana informoj pri la vidindaĵoj kaj pri la historio. Nia E-rondeto en Mladá Boleslav sukcesis krei flugfolion pri la instrua vojeto, kiu estas vizitinda.

Reen al Skokovy: vespere okazis interesa diskuto pri gramatiko, instigita de Viktor Dvořák, poste la juna komputist-programisto Petro Diblík prezentis al ni kreon de mozaiko („puzlo“), kiun oni faras helpe de komputilo kaj en kiu li estas elstara, ĉar lia propra metodo estas unika.

Merkrede ni estis akceptitaj de la urbestro en Mnichovo Hradiště (kiel jam kutimas) en la modernigita akceptejo de la urbodomo. Poste ni disiĝis en la urbo, sed precipe ni ĝuis la jam malfermitan kastelo-parkon.Vesperan E-prelegon realigis Petro Chrdle – lian prelegon pri Japanio, kiu daŭris 2 horojn, ĝue akceptis ni ĉiuj. Ĵaǔde ni spektis (danke al M. Smyčka) la televid – filmon (el „Barvy života“) pri Eli Urbanová, pri kiu sincere parolis Petro Chrdle, la eldonisto de ŝiaj libroj, kaj Jar. Krolupper, kiu ŝin certagrade opinias „sia instruisto“ – rilate la poemadon. Vendrede antaǔtagmeze ni ĉiuj rigardis, kiel la E-movado (ne nur la ĉeĥa) publikiĝas en la interreta mondo. Ĝin regas kaj plenigas Pavla Dvořáková kun aliaj komitatanoj de ĈEA (ekz. la junularano Miro Hruška, kiu zorgas pri aktualaĵoj). Por multaj senioroj estis certe surprizo, ke „Esperanton oni povas lerni ankaŭ per aliaj metodoj“. Ĝuste pro tio estis la prezento grava!!

Vespere ni spektis filmon pri putetoj „kun saniga akvo“, kiuj troviĝas sub la monto Křemešník en Vysočina, ni lernis la E-tradukon de la ĉeĥa himno kaj kantis E-kantojn, kies vortoj estis projekciitaj sur la muron. En nia riĉa tombolo ĉiu lotbileto gajnis. Sabate tagmeze alvenis ing. Jan Pospíšil kun siaj fotoj kaj filmetoj kaj abundaj informoj el brazila Bona Espero kaj filmo de Roman Dobrzynski pri la „Lernejo en bieno“. Sur la ret-paĝoj www.knihabonaespero.cz, www.mlboleslav.cz/esperanto  www.esperanto.wz.cz vi povas legi libron, kiu estas tradukita el Esperanto al la ĉeĥa.

Sabate ni amuziĝis per naciaj kantoj kaj rakontado. Ni ne forgesu danki al oferema artistino Eva Pánková, kiu ĉiujare surprizas nin per novaj manieroj koncerne la plastik-artaĵojn, kiujn ni sukcese (aŭ mal-) strebas ankaŭ fari. Kaj jen – troviĝas inter ni „nova“ kreo-artistino – Majka Kráčmarová. Do, vico da Esperantaj artistoj plimultiĝas, ili ja povus nin reprezenti antaŭ publikaro – en la Svitavy-muzeo. Kvankam finiĝis la 35-a Skokovy-seminario, vivu la 36-a !!

La venonta seminario okazos de la 8-a de oktobro 2012. Jam nun vi povas aliĝi.

Jindřiška Drahotová kaj Margit Turková

La doktoro Haszpra Otto

forpasis la 18-an de aprilo en sia 84-a jaraĝo (*1928). Li estis emerita profesoro de la hidro-konstrua katedro de la Teknika Universitato de Budapeŝto, eksperto de UN, membro de la Hungara Akademio de Sciencoj. Esperanton li lernis en 1958. Li estis estrarano kaj vicprezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio, komitatano kaj estrarano de UEA. Ekde 2004 li membris en la Akademio de Esperanto. Li ankaŭ estis gvidanto de Scienca El-dona Centro de UEA en Budapeŝto komence de la 1980-aj jaroj.

La doktoro Haszpra verkis pli ol 1000 sciencajn publikaĵojn (librojn, studojn, artikolojn, ktp.), multajn el ili en Esperanto, ofte li prelegis. En la jaro 2000 aperis lia ampleksa lernolibro de Esperanto por hungaroj. Li ankaŭ aŭtoris studojn pri la kostoj de multlingveco, de lingvolernado, kaj pri egalrajteco kaj ekonomieco en la internaciaj rilatoj.


Li estis unu el la plej elstaraj kaj meritplenaj figuroj en la historio de Esperanto pri la evoluigo de scienca aplikado kaj faka lingvaĵo de Esperanto. Kune kun d-ro Máthé Árpád li fondis kaj redaktis la unikan revuon “Sciencaj Komunikaĵoj” aperinta kiel suplementaĵo al Budapeŝta Informilo inter 1974-82, en kiu li verkis pionirajn artikolojn en pluraj fakoj.

http://www.liberafolio.org/2006/uk0804b

Kiu li estas?

Antaŭ 140 jaroj naskiĝis la unua ĉeĥa esperantisto, kiu ekinstruis Esperanton en Prago, li eldonis la unuan E-lernolibron por ĉeĥoj, sed pro politikaj opinioj li enmigris Brazilon. Tie li estis ankaŭ la unua esperantisto, sed multe pli fama ol ĉe ni. Li konis 80 – 104 lingvojn. Ĉu vi scias, kiu li estas? (Lian nomon Vi trovos ĉe la fino de Informilo).

Ŝipkrozado Afriko – Eŭropo

Internacia Klubo ESPERANTOTUR en Bydgoszcz, Pollando realigis dum 28.03. – 17.04.2012 interesan ŝipkrozadon el Afriko al Eŭropo per 13-etaĝa ŝipo MSC SINFONIA, kiun partoprenis pli ol 2000 turistoj kaj 700 personoj de la ŝipanaro el 46 landoj de la mondo. Komence dum 25.-29. 03.2012 mi kaj mia 82-jaraĝa amiko Alojzy Graczyk vole ne vole devis fari rekordajn flugojn kun Esperantotur. Dum kvin tagoj ni devis reflugi el Aŭstralio – Sydney tra Bangkoko – Dubai – Frankfurto – Varsovio al Bydgoszcz, de kie nur post kelkaj horoj ni denove flugis per LOT kaj Emiratoj el Varsovio tra Londono – Dubai al Cape Town dormante dum kvar noktoj nur en aviadiloj, kvankam komfortaj. En la 27/28.03.2012 ni flugis 6 horojn per la moderna AIRBUS A-380 el Londono al Dubai konstante manĝante kaj trinkante. Nun Emiratoj kun siaj komfortaj flugoj al 260 destinoj en la mondo kaj bonaj prezoj fariĝis ege konkurenca flugkompanio.

Mia amiko Alojzy fariĝis ankaŭ rekordulo kun mi de Esperantotur, ĉar nur dum la lastaj ses monatoj ni kvar foje ŝipkrozadis en kvar kontinentoj Eŭropo – Afriko – Ameriko – Aŭstralio kaj sur tri oceanoj – Atlantiko, Hinda Oceano kaj Pacifiko. S-ro Alojzy Graczyk vojaĝos ankaŭ kun ni dum monato 15.07. – 13.08.2012 al Ĉinio-Vjetnamio – la 97-a UK en Hanoi – Hongkongo (22 IEK) kaj jam aliĝis por la ĉirkaŭmonda vojaĝo kun Esperantotur dum 22.04. – 15.05.2013 tra 12 landoj de la mondo ĉefe tra la Suda Pacifiko el Sydney al Honolulu. Do la aĝo de 82 jaroj ne malhelpas al li esti nun la plej aktiva turisto de Esperantotur.

La 29-an de marto ni atingis aviadile Cape Town – Kaba Urbon, kie surprize atendis nin en la flughaveno sespersona delegacio de E-firmao “Esperanto en Afriko”, vestita en belaj E-uniformoj. Ni faris tuj plurajn komunajn fotojn, per kiuj ni atentigis pri Esperanto-turismo. La dutagan restadon en Kaba Urbo bone organizis la E-Klubo kaj „Esperanto en Afriko“ eĉ kun renkonto kun kelkdekoj da esperantistoj, dum kiu ni diskutis pri internacia E-turismo.

El Kaba Urbo ni ŝipkrozadis dum du tagoj tra Atlantiko al Walvis Bay en Namibio. Tie atendis nin surprizo. La surŝipa enmigrada oficisto de Namibio ektimis de kvar poloj, nuligis niajn enirpermesojn al Namibio en niaj pasportoj, malgraŭ, ke Pollando estas ankaŭ Schengen-lando. Ĉu eble vize ili volis defendi la landojn plej riĉajn en la mondo je juvelaj diamantoj? Do ne nur Eŭropo diskriminacias vize Afrikon, sed foje afrika lando-Namibio venĝis vize kontraŭ Pollando. Viza diskriminaciado ekzistas kaj tial necesas surbaze de vizoebloj plani niajn vojaĝojn tra Afriko en 2013. Tial rezulte de vizoj ni dum dek tagoj ŝipkrozadis kaj sub ni en Gvinea Golfo estis 5 km profundeco de Atlantiko, kiu estis tre trankvila.

Kiam mi skribas tiun ĉi raporton, ni ĵus trapasis kun amasa ceremonio kun reĝo Neptuno la ekvatoron. Dum kelkaj tagoj ni vidis neniun ŝipon kaj el 35 kablaj kanaloj de la ŝipa televido la plej multaj silentis – la plej aktivaj estis EURONEWS kaj AFRIKA 24. Ne plaĉis al ni tre lastmomenta surŝipa gazetara informado. MSC Sinfonia kaj ĝia Krozdirektoro transdonadis samtempe ĉiujn informojn en kvin lingvoj: angla, franca, germana, hispana kaj itala kaj foje en portugala – tio plaĉis al ni. Nian grupon priservis kelneroj el Albanio kaj Indonezio kaj stevardoj el Honduro kaj Madagaskaro.

Kvankam la ŝipo estas pli modesta, tamen ĉiutage ni perdis kvar horojn por manĝado en memservaj bufedoj kaj vespere en restauracio JL Covo.

Indas substreki, ke nun nia 19-taga ŝipkrozado Afriko – Eŭropo kostis tri oble malpli multe ol marta 2012 ankaŭ 19-taga ŝip-krozado Australio-Tasmanio-Novzelando. Nun unu tago de la ŝipkrozado kostis al ni ĉirkaŭ 50 USD kun vojaĝo, loĝado, abunda manĝado kaj riĉa kulturprogramo. Interese, ke la itala ŝipkompanio MSC kalkulas ĉion en USDolaroj ne en EŬROJ. Ankaŭ iom pli modesta ĉiutaga kulturprogramo plaĉis al ni – kun pluraj festparadoj kaj eĉ operaj koncertoj en la ŝipa teatro. La longa ŝipkrozado (i.a. senpaŭze 10 tagoj sur Atlantiko) permesis fari komparojn.

Ni daŭrigis dum sekvaj du tagoj tra Atlantiko apud Ĝibraltaro – Ceuta kaj Maroko kun du pilieroj de Herkules al hispana Malaga-Costa del Sol. Post mallonga vizito en Malaga ni daŭrigis jam tra Mediteraneo, kie okazis adiaŭa koktelo kun kapitano Ciro Pinto kaj Granda Galo Vegas.

Trapasante Sardinion ni atingis havenon Civitavecchia, de kie ni buseks- kursis al Romo. Ĝi estis unika busekskurso – ĝi daŭris nur kvin horojn – Romo en pilolo – unuhora busvizitado kun ĉiĉerono, kiu montris kelkdek antikvaĵojn de la antikva Romo, unu horo libera en Vatikano kaj trihora busvojaĝo de la ŝipo al Romo kaj reen.

Ni adiaŭis Romon per lasta okmenua vespermanĝo. La 17-an de aprilo 2012 matene ni atingis la Ĝenovan havenon, de kie dum 12-horoj tre rapide per sep diversaj veturiloj ni atingis Bydgoszcz – Pollando, kontentaj, malgraŭ kelkaj problemoj. Nun ni jam planas laŭvicajn ŝipkrozadojn tra la maroj kaj pluraj landoj, al kiuj ni bonvenigas vin.

Andrzej Grzebowski, INTERNACIA KLUBO “ESPERANTOTUR”
str. M.SKŁODOWSKIEJ-CURIE 10, PL 85-094 BYDGOSZCZ TEL/FAX: +48 52 346-11-51 e-mail: esperanto-turismo@wp.pl kaj info@esperanto.bydgoszcz.eu

La tempo ŝanĝiĝis….. Avo kaj nepino

Foje vespere la avo babilis kun sia nepino pri samtempa vivo. Subite la nepino demandis : „Aveto, kiom da jaroj vi havas?

La aveto respondis: „Permesu al mi iom cerbumi. Mi naskiĝis en la tempo, kiam ankoraŭ ne ekzistis ĉe ni televidilo, kopiaparato, ankaŭ ne estis vakcinado kontraŭ infana paralizo, neniu sciis pri kontakta lenso, eĉ ne pri kontraŭgravedaj piloloj. Ne ekzistis kreditkarto, aŭ aŭtomataj lavmaŝinoj kaj sekigujoj, la tolaĵon simple la avino lavis kaj pendigis sur ŝnurojn en freŝa aero por sekigi ĝin. Homo ne estis sur la Luno, ne ekzistis jetaviadiloj.

Mi edziĝis kun via avino kaj ni vivis kune, en ĉiu familio estis patrino kaj patro. La vorto „gay“ estis angla vorto, kiu signifis gajan, kontentan kaj afablan viron. Ne samseksemulon. Pri samseksemulinoj ni eĉ ne aŭdis kaj viroj ne ornamis siajn orelojn per oreljuveloj. En tiu tempo ankoraŭ ne ekzistis komputiloj, neniu aŭdis pri grupterapio. Homoj ne devis partopreni profilaktinajn kontrolojn, sed la kuracisto, laŭ bezono, postulis de specialisto analizon de sango aŭ urino.

Dum mi ne estis ankoraŭ dudek kvin jara, mi nomis ĉiun viron „sinjoro“ kaj ĉiun virinon „sinjorino“ aŭ „fraŭlino“. Tiam, kiam la virino enbusiĝis, ĉiuj infanoj kaj junuloj rapidis por liberigi sidlokon por ŝi. Se la virino estis graveda, ili akompanis ŝin al la sidloko, eĉ iris aĉeti veturbileton, kiun reen ili alportis al ŝi. Sur la ŝtuparo virinoj ĉiam iradis ĉe balustrado, virinoj eniris en lifton kiel la unuaj kaj viroj ĉiam altiris seĝon, kiam la virinoj volis eksidi al la tablo. Viroj neniam salutis virinojn sidante, ĉiam ili ekstaris, viroj malfermadis por virinoj pordon de aŭtomobilo aŭ aliajn pordojn, ankaŭ ĉiam ili helpis al virino demeti mantelon.

En mia junaĝo virgeco ne kaŭzis kanceron kaj virgulinoj signifis por familio honoron, same por estonta edzo. Nian vivovojon gvidis la Dekalogo (dek ordonoj de Dio), racia cerbumado, estimo al maljunuloj, konduto laŭ la leĝoj. Gepatroj instruis nin diferenciigi bonon kaj malbonon, esti respondeca je siaj agoj kaj akcepti konsekvencojn.

Pri „rapida refreŝigejo“, aŭ bufedo mi pensis, ke ili servas nur por rapidantaj homoj. Ni ne konis „McDonald“ kaj „Pizzo go home“, instantan kafon kaj aliajn tiamaniere faritajn nutraĵojn.

Ni nenion sciis pri sendrata telefono des pli pri poŝtelefono. Ni ne konis videon, CD, DVD, komputilon. Notebook signifis – simplan kajeron. Nenio estis diĝita kaj horloĝan mekanismon mastris risorto, kiun ni devis regule, ĉiutage streĉi. Ne ekzistis elektronikaj skribmaŝinoj, aŭ bankaj aŭtomatoj. Fotografaĵoj estis nur nigre-blankaj, neniu havis diĝitan fotoaparaton aŭ kameraon. Glaciaĵo kostis nur unu kronon, nova aŭtomobilo 55 mil kronojn. Kio rilatas herbon, ni herbon falĉis, ne fumadis..

Do, kaj nun diru al mi, kiom da jaroj mi havas.

Oh, aveto, certe pli ol ducent“.

Ne, ne, karulino mia, nur sepdek“.

El interreto, elĉeĥigis Pavel Nechvíle.

***********************************************

Solvo: Kiu li estas? Francisko Valdomiro Lorenz, * 24.12.1872, + 24.5.1957.

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.