Informilo 06/2012

 

Enhavo:
La kongreso de AEH,
E-staĝo en Francio,
LBV,
Mitologio en Vikipedio,
E-infana tago Svitavy,
IFEF-Herzberg,
Seminario Jevany,
Lingva ĥaoso,
Muzea nokto en Svitavy,
Eredakcia poŝto

 

Ĉu Vi volas viziti kun ni tiun ĉi unikan  pilgrim-preĝejon?

Partoprenu la 6-an Internacian kongreson de Asocio de Esperantistaj Handikapuloj en la tagoj 13.-16.9.2012 en Štíří Důl ĉe Krucemburk.

La aliĝilojn ni akceptas ĝis la 25.7.2012. La kongreso okazos en Somerejo, do ne en ia luksa hotelo, tamen en tre agrabla naturo. Tiuj, kiuj pli ŝatas dulitajn ĉambretojn ol plilitajn, devas pli rapidi kaj sendi frue la aliĝilon kaj antaŭpagon.

Tiun ĉi interesan pilgrim-preĝejon „Zelená Hora“ (Verda Monto) ni vizitos en la sabata ekskurso.

La tuta restado inkluzive de manĝado, kongresa kotizo kaj busekskurso kun enirbileto en la preĝejon kostas 1760,-Kč (85 eŭrojn).

Pri pluaj informoj aŭ aliĝiloj skribu al la redakcio de AEH ĉe J.Rýznarová. aeh-ikeh@volny.cz

La 4-a staĝo por lerni Esperanton en translima regiono 

La kvara staĝo por lerni kaj praktiki Esperanton disvolviĝis la 23–28.4. 2012 en Nilvange (nord-orienta Francio). La loka asocio Esperanto Thionville kaj Franca Fervojista E-Asocio, kiuj kunorganizis la staĝon, allogis pli ol 20 partoprenantojn el Belgio kaj el diversaj francaj regionoj por riĉa programo.

Ĉiumatene okazis kurso por komencantoj, progresantoj kaj paroliga kurso por spertuloj. La posttagmezoj estis dediĉitaj al vizitado de la translima regiono: Vizito de la romiana vilao Borg Germanio, vizito de fuortoj kaj tombejegoj en Douaumont kaj Vaux apud Verduno, Francio, vizito de Nacia Fermineja Muzeo en Rumelange Luksemburgo, kaj finfine Thionville, Francio grava ekonomia lorena urbo.

Ĉiuvespere okazis kultura programo, kadre de kiu estis montritaj du filmoj: pri vojaĝo al Hamburgo en 2011 kaj aparta filmo pri la 96-a Universala Kongreso Kopenhago en 2011; okazis ankaŭ prelego kun bildoj pri Uralo en Rusio. Ĉiuj estis kontentaj pri la programo kaj manĝaĵo. La regiono estas verda kaj belega, ĝi situas apud tri najbaraj landoj (Belgio, Luksemburgo, Germanio), kaj la restado estis malmultekosta.

Ni rendevuos post unu jaro. Por instigi lernantojn paroli Esperante, ni serĉas instruist(in)on el eksterlando kaj invitos alilandajn partoprenantojn por praktiki kune Esperanton. Bruno Henry
Retmesaĝoj: esperanto-thionville@laposte.net
Retejo: http://esperanto-thionville.ass0.fr/

Legio de Bona Volo prelegas en simpozio ĉe Unuiĝintaj Nacioj

LBV prezentis videon pri sia komunika laboro. La prelego temis ankaŭ pri la E-lecionoj gvidataj en la Eduka Centro de José de Paiva Netto, de la Institucio, en la ĉerfurbo Rio-de-Ĵanejro, Brazilo kaj Novjorko, Usono.

La 1-an de majo, Universala Esperanto-Asocio (UEA) organizis simpozion ĉe Unuiĝintaj Nacioj pri la temo “Lingvoj kaj UN”. Tiuokaze, distingitaj gastoj kaj fakuloj pri la temo, venintaj el pluraj landoj, kunsidis por pridiskuti la gravecon de lingvoj en la laboroj disvolvataj ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj kiel lingvaj temoj helpas al la evoluigo de homaj socioj.

Tiu internacia organizaĵo ĉiutage uzas tradukadon kaj interpretadon en siaj aktivadoj por diskonigi informojn al siaj ŝtatoj-membroj kaj al la ĝenerala publiko. UNESKO (Organizo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo), cetere, dediĉas sin al konservado de lingva diverseco.

Per invito de la simpozia prezi-danto, d-ro Humphrey Tonkin, pro-fesoro pri humanistiko kaj emerita prezidanto de la Universitato de Hartford, Legio de Bona Volo (LBV) prezentis al la publiko sian sperton pri internacia komunikado. Ĉiam konscia pri la kultura di-verseco de la popoloj, en diversaj lingvoj, de pli ol ses jardekoj la Institucio diskonigas al la mondo sian sociedukan laboron, funda-mentitan sur la ekumena idearo de la Bona Volo cele al konstruo de ia Kulturo de Paco.

vizito de E-aŭtoritatuloj en LBVNovjorko

D-ro Humphrey Tonkin tiel sin esprimis pri la prelego de la Institucio en la evento: “Mi tre dankas al LBV pro la grava kontribuo igi tiun tagon sukcesa. La prezentado helpis elstarigi la kontribuon de Esperanto. Resume, la kontribuo de LBV estis perfekta”.

Konu la Reprezentan oficejon de Legio de Bona Volo por la Unuiĝintaj Nacioj, en Novjorko, situanta ĉe 36 W 44th Street Mezzanine. Por pliaj informoj telefonu al: (1646) 398-7128. Helpu vi LBV-on ampleksigi ĝian agadon. Vi povas aliri al www.legionofgoodwill.org.

De maldekstre: s-ro Neil Blonstein, reprezentanto de Universala Esperanto – Asocio (UEA) ĉe Unuiĝintaj Nacioj; la junulo Felipe Duarte, de LBV; kaj d-ro Humphrey Tonkin, profesoro pri humanistiko, emerita prezidanto de la Universitato de Hartford kaj iama prezidanto de UEA. Ili tenas la libron “Meditadoj el la Animo”, de la verkisto Paiva Netto.

Felipe Duarte, esperantigita de Maria Aparecida da Silva

Mitologio en Vikipedio

La Vikipedio en Esperanto nun enhavas ĉirkaŭ 180 000 paĝojn. Por esperantistoj ili estas fonto de vastaj fakaj scioj, sed ankaŭ eblo por kompletigi siajn konojn de Esperanto, ĉefe de vortprovizo kaj ligaĵoj.

Unu el la fakoj, kiujn la E-Vikipedio pritraktas, estas mitologio, aparte la riĉaj mitologioj greka kaj romia. Origine temis pri parola transdonado de antikvaj okazaĵoj de la dioj kaj herooj, kiuj poste estis prilaboritaj de antikvaj verkistoj kaj dramistoj kaj tiel fariĝis fontoj de la eŭropa novtempa kulturo. En la enciklopedio temas pri fako tre grava, ĉar scioj de ĝi ĝenerale tre malaltiĝis post eligo de la latina lingvo, kiel deviga lernofako en gimnazioj kaj demandoj pri ĝi, pro tio estas oftaj. Nun en la E-Vikipedio estas proksimume 650 artikoloj pri mitologio, dum la bezono estas minimume duobla.

Pro tio mi lastatempe pri tiu ĉi fako de la Esperanta Vikipedio intense okupiĝas penante kontribui al kovro de la bezono per enmetado de novaj paĝoj. Ilia kreado estas sufiĉe facila, ĉar en la ĉeĥa estas pri mitologio riĉa literaturo kun bona nivelo. Sed ĉefe mi utiligadas fakton, ke en la ĉeĥa Vikipedio estas multaj belaj artikoloj, kiuj en Esperanto ne ekzistas. Multajn mankantajn paĝojn do sufiĉas nur traduki el la ĉeĥa Vikipedio en Esperanton. Praktikado de la tradukoj estas laŭ reguloj de Vikipedio ne nur allasebla, sed eĉ postulata, ĉar per tio estas prezentataj informoj atingeblaj al esperantistoj de la tuta mondo. Per praktika uzo de Esperanto estas aparte subtenata ideo de la internacia lingvo.

Mi provizore metis en la enciklopedion nur 40 paĝojn pri mitologio, sed mi esperas, ke mi aldonos ankoraŭ pluajn. Per siaj konsiloj kaj korektoj al tio kontribuas ankaŭ sekretariino de AEH Jarmila Rýznarová. Josef Hron

Esperanta infana tago en Svitavy

La klubo de E-geamikoj en la urbo Svitavy preparis la 19-an de majo 2012 la tradician infanan tagon, pro kio infanoj jam tre antaŭĝojis. Partoprenis la infanoj el Svitavy, Ratíškovice kaj el Česká Třebová. Post trarigardo de la nova stadiono en Svitavy, kie la infanoj povis enrigardi kabinojn de sportistoj, masaĝejojn, vestejojn, fortigejon, krome ili povis spekti futbalmatĉon de sur la tribuno.

Poste ili okupiĝis pri propraj konkursoj, ili serĉis paperojn kun mesaĝoj. Ilia konkurso finiĝis ĉe ba-lanciloj kaj glitejoj. Posttagmeze ili daŭrigis en la Muzeo de Esperanto, kie ĉiuj tri infanaj grupoj prezentis sin en kulturaj, E-gramatikaj kaj ankaŭ en gimnastikaj lernofakoj. La infanoj ricevis multajn premiojn kaj dolĉaĵojn, kiujn preparis svitavaj esperantistinoj. Prezentis sin ankaŭ hundeto de Zdenka el Č.Třebová, kiu dancis, saltis, alportis kaj serĉis ŝlosilojn laŭ ordonoj en Esperanto.

Ĉiuj estis kontentaj kun interese travivita tago. Zd.Novotná

IFEF kongreso en Herzberg – Germanio

La 64-a IFEF kongreso okazis inter la 9-25 majo 2012 en la bela urbo Herzberg am Harz. La kongreson ĉeestis 160 personoj el 21 landoj. Inter ili partoprenis esperantistoj el Ganao, Ĉinio kaj Brazilo, el Ĉeĥio 15 personoj.

En la parko ĉe stacidomo oni inaŭguris Esperanto-placon kun E-memor-ŝtono kaj nomumis vojon honore al E-pioniro, la multjara herzberga fervojisto, „Joachim Giessner-vojo“. De la jaro 2006 la urbo portas la oficialan titolon „Esperanto urbo“ kaj funkcias tie Inter-nacia kultura centro. En la urbo staras marmora statuo de L. L. Zamenhof.

Dum la kongreso la fervojistoj pridiskutadis fakajn okazaĵojn el diversaj landoj. La ekskursoj en ĉirkaŭaĵon plaĉis al ĉiuj ĉeestantoj.

La venonta IFEF-kongreso realiĝos en Francio. Jana Křížková

Jam la trian jaron

realiĝis la lingva seminario en privata kabano en Jevany ĉe Prago. La 26-an de majo 2012 tie partoprenis 15 personoj, inkluzive de unu bulgara esperantisto, kiu revenis el IFEF kongreso en Herzberg. Post duhora diligenta tradukado de preparita teksto, dum kiu ĉiuj klopodis difini plej precize la traktitajn esprimojn, la bulgara gasto rakontis pri bulgaraj novaĵoj (ĉefe pri okazonta tutlanda kongreso en Blagoevgrad, de kiu li mem estas ĉefa organizanto, al kiu li invitis nin) kaj poste ĉe gitaro li komencis kanti kaj ekkantigis nin ĉiujn. Ne mankis kafo, teo, etaj sandviĉoj kaj dolĉaĵoj. Posttagmeze ĉe bivakfajro ĉiuj rostis siajn kolbasetojn kaj ĉar ankaŭ la vetero estis agrabla kaj amuzo estis gaja, ĉiuj vizaĝoj brilis pro amikeca sento. Nur post la 17-a horo la kabano kaj ĉirkaŭa arbaro denove silentiĝis.

Jarmila Rýznarová

Lingva ĥaoso

Kiom da lingvoj estas en la mondo? Tion scias neniu, eĉ ne lingvistoj, tial taksoj pri la nombro de lingvoj varias inter tri mil kaj dek mil. Fakte tiu ĉi nombro senĉese ŝanĝiĝas, ĉar multaj lingvoj malaperas, formortadas, kaj aliflanke aperadas iom da novaj lingvoj. Multaj lingvoj havas du aŭ pli da varioj, versioj, formoj, dialektoj ktp. kaj ofte estas disputinde, ĉu temas pri memstaraj lingvoj, aŭ nur pri varioj de unu lingvo. Multaj lingvoj, opiniitaj dialektoj, estas nun agnoskitaj memstaraj lingvoj, ekzemple jenaj: la kaŝuba en Pollando, la frisa en Nederlando, la gotlanda sur la sveda insulo Gotlando, la erzja kaj mokŝa en la rusia aŭtonoma respubliko Mordvio, la friula en Italio kaj multaj aliaj. La leceburga eĉ iĝis la ĉefa oficiala lingvo de Luksemburgo.

La malaperanta soraba (luzacia) lingvo havas du literaturajn variojn: supraluzacian kaj malsupraluzacian. Germanoj parolas per tri komunaj lingvoj: en la norda Germanio per basgermana (malaltgermana, platdiĉa), en la suda Germanio kaj Aŭstrio per la altgermana, kaj en Svislando la alemana (svisgermana). Por kompreni unu la aliajn necesas uzi literaturan lingvon. La galega lingvo uzas la hispanan ortografion. Antaŭ pluraj jaroj ĝi transiris al portugala ortografio kaj tiel ĝi tre proksimiĝis al portugala lingvo. La moldava lingvo uzas la cirilan skribon de alfabeto. Post la disfalo de Sovetunio ĝi ekuzis la latinan skribon kaj iĝis preskaŭ identa kun la rumana lingvo.

Ankaŭ la karela lingvo estis ciril-skribata, sed la kareloj ĉesis skribi karele kaj ekskribis en la literatura finna lingvo, kiun ja oni skribas latinskribe. La kurdoj vivas en pluraj landoj kaj en diversaj landoj oni skribas la kurdan lingvon per diversaj skriboj: en Turkio latina, en Sirio kaj Irako araba, en Irano persa modifaĵo de la araba kaj en Azerbajĝano, Armenio kaj Kartvelio cirila. En pasinteco eĉ per armena skribo. En pluraj landoj vivas ankaŭ arumanoj, parolantaj per dialekto de rumana lingvo kaj vivantaj en Makedonio, Serbio, Grekio kaj Albanio.

Lubomír Středa, Úpice (Daŭrigo venonte)

Muzea nokto en Svitavy

okazis la 2-an de junio 2012 de la 14-a horo kaj daŭris ĝis la noktomezo. La programo enha-vis inaŭguron de la nova tutjara ekspozicio okaze de 125-a jariĝo de Esperanto, ankaŭ prezentadon de kelkaj E-filmoj, kantoj kaj ni aŭdis registritan sonon de la voĉo de L. L. Zamenhof.

La E-eldonisto el Slovakujo s-ano Peter Baláž prezentis al ni projektojn de E@I, la redaktoro de la nova „Verda stacio“ el Ostrava informis nin pri radio-elsendadoj. La partoprenantoj aŭdis pri la vivo kaj verko de la unua esperantisto en Ĉeĥio Francisko Valdomiro Lorenz.

La tutan programon vorte akompanis Pavla Dvořáková, kiu poste invitis nin al la proksima urba muzeo, kie estis ankaŭ inaŭgurita nova ekspozicio, de „Namibia safaro“. Ĝi enhavis fotografaĵojn, remburitajn bestojn kaj objektojn tipajn por Afriko. Ne mankis refreŝiĝo kaj ni ĉiuj estis kontentaj.

jary

El la redakcia poŝto:

1) Informo el E-klubo Mladá Boleslav: Estis eldonita la kolekto de „Legolibreto numero 7 + 5 kun verda birdo“. Ĝi enhavas facilan legaĵon verkitan de diversaj esperantistoj kaj tradukojn el la ĉeĥa lingvo. La prezo = 100,-Kč kaj la libro estas akirebla ĉe J. Drahotová, tel. 720 652 320, adreso: 293 01 Mladá Boleslav, Sadová 745, retadreso:

drahotova@esperanto.cz. Krom tio Vi povas legi la libron „Bona espero – idealo kaj realo“de Roman Dobrzyňski, tradukitan en la ĉeĥan lingvon ĉe la adreso: www.mlboleslav.cz/esperanto  www.esperanto.wz.cz. Se Vi vizitos la urbon Mladá Boleslav, Vi povas peti ĉe J.Drahotová E-informon pri „instrua vojo“.

2) Al la 97-a Universala kongreso en Hanojo – Vjetnamio (28.7.-4.8.2012) aliĝis ĝis komenco de junio 799 esperantistoj el 60 landoj, el tio tri ĉeĥoj. Tuj post la UK sekvos en Hanojo la 68-a IJK (Internacia junulara kongreso) de la 5-11.8.2012.

3) La venonta UK 2013 okazos en Rejkjaviko – Islando.

4) Trista informo: La 4-an de junio 2012 forpasis unu el eminentaj multjaraj esperantistoj Lubomír Středa el Úpice (80j.), aŭtoro de multaj fakaj artikoloj. La redakcio ekpublikis en tiu ĉi numero de Informilo parton de lia ampleksa artikolo pri lingva ĥaoso. Honoron al lia memoro.

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.