Informilo 04/2012

 

Enhavo:
E-muzeo Vieno,
E-o antaŭ neesperantistoj,
Nunonia,
Osioka Hiroŝimo,
Finkalkulo,
Greziljono,
Duoblaj tradukoj,
Borso de filantropio,
60j. de Lančov,
Alvoko al eks-tendaranoj,
Renkontiĝo en Svitavy

 

Gajan Paskon kun multaj sunaj tagoj  en bona sano, kontenton kaj bonhumoron deziras al Vi

Via redakcio.

.

.

.

Esperanto-muzeo en Vieno: de rekordo al rekordo

Sensacian rekordon povas festi la Esperanto-muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko: 9 781 vizitantoj venis dum la jaro 2011 por vidi la ekspozicion. Por komparo: En 2009 ankoraŭ estis 5 886, en 2010 jam estis 7 523. La kialo de tiu duobliga kresko en nur du jaroj estas plurfaceta: La muzeo prezentas specialajn programojn, kiuj trovas grandan intereson ĉe la publiko: Longa Nokto de la Muzeoj, Longa Nokto de la Lingvoj, Tago de Monumento, Tago de la Malfermita Pordo.

41 lernejaj klasoj partoprenis la gvidadojn por infanoj kaj junuloj. 870 personoj, precipe lernejanoj kaj metilernantoj, ĉeestis rapid-kursojn por Esperanto. Al tio aldoniĝas, ke la Aŭstria Nacia Biblioteko, al kiu apartenas la Esperanto-muzeo, faras profesie altnivelan publiklaboron, kio kreskigis konsiderinde la averaĝan nombron de la ĉiutagaj vizitantoj.

Alia kialo de la pozitiva bilanco certe estas la fakto, ke la koncepto de la muzeo sin direktas al personoj, kiuj ĝenerale interesiĝas pri lingvoj, kaj metas Esperanton en la pli vastan kuntekston de la lingva problemo unuflanke, kaj de historia evoluo aliflanke. Esperanto prezentiĝas al la publiko do ne kiel kuriozaĵo, sed kiel parto de la monda kulturo.

El inter la tiel grandaj la Esperanto-muzeo estas la plej ofte vizitata muzeo en Vieno.

Iom el la historio de la Esperanto-muzeo en Vieno

La Esperanto-muzeon fondis Hugo Steiner en 1927 en formo de asocio, sed jam en 1928 ĝi fariĝis laŭ oficiala kontrakto parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko. La solena inaŭguro okazis en 1929 en la pompa salono de la tiel nomata Hofburg.

Post kiam la nazioj invadis Aŭstrion (1938), la gestapo fermis la muzeon kaj oni planis sendi la librojn al Berlino por kreota biblioteko de libroj malpermesitaj fare de nazioj. Sed la argumento, ke la havaĵoj de la Esperanto-muzeo apartenas al la Aŭstria Nacia Biblioteko, efike malebligis tiun transporton.

La remalfermo okazis en 1947 en la Hofburg sub la Mikaela kupolo. En 1990 fondiĝis per ministeria decido la Kolekto por planlingvoj kaj tiel strukture disiĝis la funkcioj de muzeo kaj biblioteko. En 2005 okazis solena malfermo de la komplete renovigita muzeo en Palais Mollard, kiu situas en la centro de Vieno.

Mag. Bernhard Tuider, Sammlung für Plansprachen und Esperanto-muse-um, Österreichische Nationalbibliothek, Palais Mollard, Herrengasse 9, 1010 Wien bernhard.tuider@onb.ac.at www.onb.ac.

Esperanto antaǔ la ne-esperanta publiko

Esperanto estas genia invento de d-ro L. L. Zamenhof. Ju pli multaj homoj la lingvon scipovas, des pli grandan utilon ĝi alportas al ili. Tial unu el la ĉefaj taskoj de ĉiu esperantisto estas informi pri Esperanto siajn amikojn kaj konatojn kaj provi konvinki ilin lerni la lingvon. Kaj estas tre grave, se Esperanto povas esti prezentata en neesperanta medio antaǔ la publiko, kiu pri Esperanto scias nur malmulton, aǔ kiu havas sciojn pri la lingvo tute negativajn. En tiaspecaj medioj la konvena informado pri Esperanto povas havi aparte efikan influon al la ĉeestantoj, ĉar ili povas aǔdi praktike la lingvon kaj diskuti pri konkreta utiligo de la lingvo inter diversnacianoj. Kaj estas aparte grave, se neesperantaj organizaĵoj mem invitas esperantistojn por prezenti al ili la internacian lingvon.

Tia evento estis la pasintjara haŝekologia konferenco, kiun, okaze de la centjariĝo de la „Partio de modera progreso en la limoj de leĝo“, aranĝis la 9-an de junio 2011 la „Unio de interpretistoj kaj tradukistoj en Prago“. Inter eksterlandaj kaj enlandaj haŝekologoj estis ankaǔ la esperantistino inĝ. Margit Turková, kiu prelegis pri tradukoj de verkoj de Hašek en Esperanton. Vivan intereson de la ĉeestantoj elvokis ŝia rakontado pri la rolo de Esperanto kiel pontolingvo por efektivigo de tradukoj de la verkoj de Hašek en la japanan lingvon.

Alia okazo por prezenti Esperanton al la publiko estis la Semajno de Volontulado inter la 31. 10. – 6 . 11. 2011, en la kadro de la Eǔropa jaro de volontulado, kiun proklamis EU. Sub aǔspicio de Ministerio por edukado, junularo kaj korpedukado ĝi okazis en la Ĉeĥa muzeo de muziko en Prago kaj la 2-an de novembro 2011 en aparta „Workshop esperanta“ (Ateliero Esperanta) la Ĉeĥa E-Junularo kun esperantistoj el diversaj urboj prezentis al la ĉeestantoj la filmon „Esperanto estas…“, librojn kaj gazetojn kaj aran-ĝis rapidan teston pri la Esperanta gramatiko.

Samtempe la praga esperantistino Pavla Zemanová kun sia kobajo „Butoneto“ prezentis al la publiko la t.n. kavioterapion, kiam ŝi kun la kobajo vizitadas pragajn hospitalojn kaj aliajn instituciojn por maljunaj kuŝantaj personoj kaj ebligas al la maljunuloj ludi kun la kobajo, kio pozitive efikas la psikan staton de la malsanuloj.

En la ekspoziciejo en Praha-Holešovice la 15-an kaj la 16-an de marto 2012 okazis Internacia lingva kaj eduka foiro Lingua Show, denove sub aǔspicio de la Ministerio por edukado, junularo kaj korpedukado. Ĵaǔde la 15-an de marto je la 16-a horo okazis laǔprograma prezento de minileciono de Esperanto. La taskon bone plenumis Dan Mrázek, la estro de la Ĉeĥa E-Junularo kun siaj gekolegoj; al preskaǔ deko da interesatoj ili koncize prezentis Esperanton kaj la ĉefajn finaĵojn kaj afiksojn de la lingvo kaj fine per mallonga testo la ĉeestantoj povis konvinkiĝi pri la facileco de Esperanto.

Sed antaǔ tio, je la 15-a horo en alia loko de la foirejo aliaj interesatoj estis informataj pri la plurlingva portalo pri lernado de la slovaka lingvo „slovake.eu“ fare de Peter Baláž kaj Marek Blahuš. Ankaǔ tie ne mankis informoj pri Esperanto.

Lastatempe aperis du ĉeĥlingvaj libroj kun mencioj pri Esperanto. La unua estas aǔtobiografio de pastro Josef Xaver Kobza „Dlouhá cesta k oltáři“ (Longa vojo al altaro); la aǔtoro estas esperantisto kaj honora membro de ĈEA. En la libro li priskribas la malfacilan vivon sub la germana regado dum la dua mondmilito kaj poste la persekutojn dum la komunista regado. Kaj multaj paĝoj estas dediĉitaj ankaǔ al Esperanto kaj al la laboro de katolikaj esperantistoj en la periodo de la komunismo.

La alia libro estas scienca verko „Osobní knihovna Karla Čapka“ (Persona biblioteko de Karel Čapek), verkita de la elstaraj ĉeĥaj ĉapekologoj B. Vorlíčková, R. Khel kaj P. Čechová. Ili enkatalogigis la librojn de plej diversaj aǔtoroj en la persona biblioteko de Karel Čapek kaj karakterizis la grandan ĉeĥan verkiston kiel leganton. Kaj estas tie prezentitaj koloraj bildoj de iuj libroj el la biblioteko, ekzemple la lernolibro de Esperanto de T. Kilian eĉ kun la dediĉ-skribo al K. Čapek: „Al sinjoro d-ro Karel Čapek kiel signo de admiro kaj profunda estimo dediĉas Theodor Kilian. Třebíč, 21-an de junio 1934.“ En la fino de la libro troviĝas konciza resumo en kvin lingvoj: en la angla, franca, germana, rusa kaj Esperanto. Jiří Patera, Praha

Nunonia – kio ĝi estas ?

Nunonia estas nova esperantlingva novaĵportalo – kun profesieca aspekto kaj enhavo – parte simila al la iama “Ĝangalo”, kaj inkluzivas kaj novaĵojn de la ekstera mondo, kaj tiujn de Esperantujo. Ĝi ekfunkciis fine de februaro 2012. En la sekcio “Artikoloj” estas legebla i.a. interesa artikolo kun Flavio Rebelo… Vizitu la portalon ĉe: http://nunonia.com

Szilvási L., Ret-Info


Osioka Taeko el Hiroŝima Esperanto-Centro

sendis raporton de la Internacia Virina Tago 2012, dankante por nia kunlaboro kun ili. Ili ricevis 235 mesaĝojn el 65 landoj kaj teritorioj, kiujn ili ekspoziciis en 3 kunvenejoj dum sia rememora kunsido. El Ret-info

Finkalkulo de AEH de la jaro 2011 kaj budĝeto por la jaro 2012

budĝeto 2011

realo 2011

budĝeto 2012

Enspezoj

vendo de varoj kaj servoj

400

2 067

400

interezoj el kuranta konto

200

13

10

dotoj, donacoj

3 000

10 000

5 000

membraj kotizoj

30 000

26 940

27 000

seminario Skokovy , kongreso 2012

60 000

55 665

120 000

ekskursoj

0

0

0

Enspezoj sume

93 600

94 685

152 410

Elspezoj

elsp.
por vendo de varoj kaj servoj

0

1 360

0

impostoj

0

0

0

materialo

28 000

21 252

25 000

gazetoj
kaj libroj

2 000

720

1 000

riparoj

3 000

0

3 000

poŝto

23 000

17 631

18 000

telefono

12 000

7 524

10 000

kunvenoj

1 500

1 134

1 500

vojaĝelspezoj

2 000

1 913

2 000

banko

500

436

500

seminario
Skokovy, kongreso 2012

60 000

53 765

120 000

salajroj

0

0

0

ekskursoj

0

0

0

Elspezoj
sume

132 000

105 735

181 000

Enspezoj
– elspezoj

-38 400

-11 050

-28 590

Pardubice 12. 3. 2012
Lenka Angelová p.p.m. & Josef Hron p.p.m prezidantino de AEH kontisto de AEH

Alloga programo

en la franca Esperanto-kastelo Greziljono

Somera programo kun 4 laŭtemaj semajnoj. Resumo interrete:  gresillon.org/somero
1) julio-21/28:
Art-amatora semajno kun teatro, muziko, dancoj, kantoj, korpomovoj kaj intensaj kursoj. Informoj interrete: gresillon.org/s1

2) julio-28/aŭgusto-04: Alternativa semajno kun verd-politika seminario kaj E-kursoj; por vegetaranoj, verduloj, ekologio-ekonomiko-alterna-tivuloj, naturistoj kaj tendumantoj. Informoj interrete: gresillon.org/s2

3) aŭgusto-04/11: Turisma kultura semajno, kursoj de la franca lingvo kaj Esperanto antaŭtagmeze, ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro Informoj interrete:gresillon.org/s3

.

.

.

.

.

4) aŭgusto-11/20: Pupteatra festivalo por infanoj, junuloj, familioj. Farado de manpupoj kaj vesperaj spektakloj kun Christoph Frank. Muziko, gitaro, sporto, ludoj kaj E-kur-soj. Informoj interrete: gresillon.org/s4

Kontaktoj: +33-241 89 10 34, kastelo@gresillon.org, www.gresillon.org

Adreso: Grésillon, 49150 SAINT MARTIN D’ARCE, France, Jara agendo: gresillon.org/agendo Bert Schumann

Konkurso pri duoblaj tradukoj
ripetu la faman eksperimenton!

En la unuaj jardekoj de la ekzisto de Esperanto tute ne estis evidente, ĉu Esperanto estas plenvalora lingvo, ĉu ĝi estas taŭga ankaŭ por literaturaj tradukoj. En 1913 okazis la fama eksperimento, kiam komisiono kun pluraj konataj personoj organizis konkurson pri duobla tradukado: la disdonitan franclingvan tekston oni tradukis al 6 lingvoj (rusa, germana, angla, itala, hispana kaj Esperanto), kaj poste novaj, aliaj tradukistoj retradukis ĝin al la franca. La ĵurio estis mirigita pri la rezulto, ĉar..: Jefim Zajdman, internacie konata aktivulo el la urbo Jalta, Ukrainio, lanĉis novan retejon kun propono organizi similajn “Konkursojn pri Tradukoj” en kadroj de Lingvaj Festivaloj aŭ en aliaj Esperanto-aranĝoj.

En la nova retejo oni povas legi pri la menciita unua tia konkurso, pri la pasintjara eksperimento en Jalta, celoj de la nova movado, kaj estas ellaboritaj ankaŭ metodikaj konsiloj por aranĝado de la konkursoj. Interesiĝantoj povas interŝanĝi spertojn kaj opiniojn ankaŭ per aparta forumo. Per ĝi oni povas kontakti ankaŭ la iniciatinton. Detalojn vi povas trovi ĉe: http://www.traduko.com.ua/intro.htm
Szilvási L., Ret-info

Borso de filantropio

La Asocio de E-handikapuloj en Pardubice partoprenis konkurson pri financ-subteno pri la projekto – por sia internacia kongreso en Štíří Důl. La borson aranĝis la senprofita organizaĵo „Nevládky“ kaj ĝi alvokis la pluajn, same senprofitajn neŝtatajn asociojn kaj grupiĝojn de la regiono Pardubice. En la demandilo devis esti responditaj multaj malfacilaj demandoj.

La konkurson partoprenis 33 asocioj, nia AEH ricevis la 10-an lokon kun 120 voĉoj. La publikan voĉdonadon entute partoprenis 3 431 homoj. De la dek sponsoroj (mon-donantoj) estis premiitaj ok organizoj, ĉefe kiuj zorgas pri nevidantoj, infanoj, pri varbado de zorgantoj ktp.

Kvankam nia asocio nenion gajnis, tamen ni ege sincere dankas al ĉiuj amikoj, membroj kaj konatoj pro iliaj voĉoj por nia projekto. Ni ĝojas, ke pri Esperanto kaj pri nia Asocio informiĝis multaj homoj de la regiono Pardubice kaj ni tiel povis iom videbligi nin.

Elkore dankas kaj salutas Lenka Angelová kun la kolektivo.

La 60-aj Someraj Esperanto-kursoj Lanĉov, CZ

E-klubo Třebíč aranĝas kiel ĉiujare 3 etapojn de la kursoj. La tendaro (kabanaro) situas ĉe la golfo de Lanĉov ĉe Vranov-valbaraĵo, distrikto Znojmo en la suda Moravio. La kursoj okazas en tri etapoj: 1.7.-14.7.2012, 15.7.-28.7.2012 kaj 29.7.-10.8.2012. Pluaj detaloj estas riceveblaj ĉe let.lancov@seznam.cz aŭ telefone +420 568 841 909, skribe al Esperanto-klubo Třebíč, PO Box, CZ 674 01 Třebíč.

Alvoko al estintaj Lanĉov-tendaranoj

Karaj eks-tendaranoj, certe Vi havas bonajn rememorojn pri la Somera Esperanto-tendaro en Lančov ĉe Vranova valbaraĵo. Nunjare oni aranĝas jam 60-an daŭron de la tendaro, la rememor-renkontiĝo cer-te estos solena. Ĝi realiĝos tuj post la finiĝo de la tria etapo en la tagoj de 10. – 12.8.2012.

Ĉar mi ne havas kontaktojn kun ĉiuj estintaj tendaranoj, mi petas Vin, informu pri nia afero ankaŭ aliajn, ankaŭ Viajn eksterlandajn amikojn. Pluajn informojn mi sendos, skribu al mi. Elkore salutas Vin Olga Lacinová. retadreso: let.lancov@seznam.cz , tel. 420 605 951 234.

La renkontiĝo en Svitavy

La membroj de la Klubo de E-amikoj en la urbo Svitavy elkore invitas Vin al regiona renkontiĝo, kiu okazos sabate la 14-an de aprilo en Svitavy. Ni atendos Vin je la 10.15 ĉe la trajna stacidomo. Detalojn de la programo skribos al Vi

Libuše Dvořáková, retadreso: dvor.libuse@seznam.cz

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.