ANTAŬEN 3/19 AŬGUSTO 2011

 

ANTAŬEN 3/19 AŬGUSTO 2011



Enhavo: Artikoloj de la literatura konkurso


En la literatura konkurso de AEH tiu ĉi artikolo ricevis la unuan lokon. Ĝi rilatas la ĉeĥan popolan tradicion dum Paska lundo.                                                                                                                            

  Paskado

Longaj tempoj pasis …
Tiam mi estis knabeto proksimume 11 jaraĝa, kreskanta en vilaĝo kaj unu el la plej grandaj okazaĵoj dum la jaro estis la ĉeĥa kutimo dum la Paska lundo – pelado de knabinoj per kunplektitaj salikvergoj. Nu, diru, kiam oni povus libere kaj senpune peli knabinojn kaj bateti ilin aŭ per paskvergoj aŭ, en nia regiono, per branĉeto de pikanta junipero kaj ankoraŭ ricevi kolorigitajn ovojn.

Tiam mi iris kun la grupo de pli aĝaj knaboj jam fakte plenkreskaj. Kune ni vizitis iliajn kunstudentinojn, amikinojn. Mi zorgeme “batis” knabinojn, la knaboj fraŭlinojn nur “tiklis”, sed malgraŭ tio la knabinoj vivĝoje kriis. La plej aĝaj knaboj ricevadis vinon kaj brandon kaj mi baldaŭ havis poŝojn plenajn de kokinaj kaj ĉokoladaj ovoj kaj la branĉeton de junipero ornamitan per multo da
diverskoloraj rubandetoj.

En unu domo estis silento. Neniu bonvenigis nin. Nur en la lasta ĉambro atendis nin surprizo. Sube de litkuseno videblis du kapetoj de trankvile dormantaj fraŭlinoj. Kvazaŭ ne estus paska lundo! La hejman knabinon vizitis ŝia amikino el urbo, ambaŭ vespere longe babilis kaj frumatene ne vekiĝis. La knaboj mallaŭte ĉirkaŭis la liton kaj subite forĵetis ilian kovrilon. La surprizo estis ambaŭflanka. La knabinoj havis sur si nur noktoĉemizetojn, ian puntan “neniaĵon”, kiu nenion, fakte tute nenion kovris, kvankam la knabinoj, post la unua ektimo, klopodis per manoj iel sin kaŝi.
Vane. Post la unua surprizo la knaboj ekkriegis per entuziasmo kaj nun ili komencis per forta batado. La knabinoj kriegis kvazaŭ iu murdus ilin kaj iliaj “ovalaĵoj” ekkovriĝis per ruĝaj strioj
de vergoj kaj makuloj de juniperoj.

 Nur mi staris ĉe la pordo kun faŭka buŝo. Kion mi vidis, tion mi ne konis. Vere, mi havis du fratinojn, sed ili portis solidajn flanelajn noktajn ĉemizojn, do iliaj korpformoj estis antaŭ mi kaŝitaj. Fakte, en tiuj tempoj tio ankoraŭ ne interesis min.

Post batado, kiam la fraŭlinoj sukcesis volvi sin en kovrilojn, eliris la knaboj kun gaja krio kaj kun du “ŝtelitaj” mamzonoj ligitaj sur la paskvergoj sur vilaĝ-placon kaj al ĉiu kun entuziasmo rakontis, kian gajecon ili travivis. Por la knaboj la amuzo finiĝis, ili iris en gastejon kaj mi, kun kapo plena de novaj pensoj, iris hejmen.

 La tuta vilaĝo havis temon por babilado. La avulinoj staris ĉe pordoj kaj krucis la manojn: “Ĉu vi aŭdis tion? Tute nudaj! Fiĉastulinaĉoj! Ĉu la patrino ne povis ilin inspekti?”
Mi pensis, ke la knabinoj pro la honto eĉ nazon el domo ne elŝovos. Sed jam posttagmeze ili promenadis sur la vilaĝplaco kaj portis sin kiel
pavinoj. Kaj aliaj? Ŝajnis, kvazaŭ ili envius tiujn du.                                                                                                                      Jaroslav Pokorný

La dua loko en la literatura konkurso:

La aventuro, kiun mi neniam forgesos

Mi rememoras pri la tempo, kiam mi estis juna 18-jaraĝa, kiam mi post la unua tutjara laboro utiligis la ŝparitan salajron por la 18-taga vojaĝo al Jugoslavio pere de la vojaĝagentejo Čedok. La restadon ĉe la maro rekomendis mia kuracisto. En la urbo Split mi loĝis en la pensiono Bačvice. Ĉiuvespere en ilia ĝardeno ludis danc-orkestro kaj mi kaj mia amikino Dana konatiĝis dum la dancado kun du simpatiaj italaj maristoj. Foje ili invitis nin al posttagmeza velŝipa ekskurso al la proksima insuleto Ĉijovo. (Vidu foton)

La ĉielo estis sen nura nubeto, sur la arboj estis multe da maturaj olivoj, ankaŭ la banado estis ĉarma. Post horeto da sinbanado la knaboj ekvidis malantaŭe sur la horizonto nubeton. Ili tuj ordonis al ni rapide vesti nin, ĉar ni devos forveturi. Sed mi kun Dana ridis ilin, kial ili faras problemon el ia malgranda nubeto. Kaj kiam ni, fine vestitaj, eksidis en la ŝipon, subite la tuta ĉielo estis plena de nuboj.

La knaboj surtiris la velon, sed kiam ili tiel rapidis, rompiĝis la masto kaj la veltolo duone falis en la akvon. Komenciĝis la vento, la ondoj grandiĝis. La knaboj komencis remi, ni knabinoj, ĉiu en alia flanko, tenis ekvilibron tenante sin ĉe la rando de la ŝipo kun piedoj fiksitaj ĉe laŭlonga ferfosto de la ŝipplanko, ĉar la balancado de la ŝipo neagrable grandiĝis. La ventego tiris nin al la bordo, sed al alia direkto. Mi ege timegis, pensante, ĉu mi ankoraŭ revidos miajn gepatrojn.

Kiam la knaboj kun grandega peno finremis al la bordo, staris tie du soldatoj kun pafiloj kontraŭ ni kaj ili ne permesis al ni surbordiĝi. Tamen ili kompatis nin kaj kaptis ŝnurojn de la ŝiptolo kun la masto, ke la ondoj ĉe la bordo ne rompu la ŝipon. La soldatoj gardis la belvederon de la prezidento Tito.

Post ne longa tempo la knaboj aŭdis muĝadon de kargŝipo kaj per la marista alfabeto (manbalancado) konstatis, ke ili remorkos nin. Ni dankis al la soldatoj kaj la knaboj ekremis al la kargŝipo, kiu atendis nin. La ventego iom trankviliĝis, sed ekpluvegis.

urbo SPLIT

Kvankam tiu ĉi travivaĵo okazis en la jaro 1948, ne eblas ĝin forgesi.
Jarmila Rýznarová

La trian lokon en la literatura konkurso ricevis interesa travivaĵo en la rimoj. Ĝi estis sendita
ankaŭ en la ĉeĥa lingvo.

La montrofingro
Eta Petro, mia nevo, li jam estas naŭjarul´,
respondeco, mia devo, ĉiam estu protektul´.
Dum somero en arbaro, ni ja ŝatas promeni,
iam ankaŭ iujn fungojn, povas ilin eĉ preni.

Al arbaro mi veturis kun la nevo por fungoj.
Nekredeble! Mi tuj trovis boteleton – granda ĝoj!
Post momento venis hundo, danĝerega – preskaŭ lup´,
malgraŭ ĝia mienado, senzorgeco – estus kulp´.
Hundo estis tute milda, sed la paco ŝanĝiĝis,
Peĉjo estis faligita, ĉio bona finiĝis.
Poste Peĉjo ekis krii, tuj eĉ sekvis granda plor´,
momente mi devis iri, interrompi la horor´.
Kuŝi sub hund´malagrable, hund´ ne bone kondutis,

ĉi tempe mi timon havis, kol-zonon mi tenegis.
Petron mi tuj liberigis kaj li ŝate elsaltis,
bedaŭrinde fiag´daŭris, la hund´grave ekscitis.
Mi ne estas fortikulo, nek por hundo ludilo.
Hundo kun mi ŝanceligis, kaj mi falis al tero.
Mi rigardis multajn dentojn, buŝegon mi ekvidis
tre rapide tempo pasis, nekredeblo okazis.
Hundo mordis mian manon,
montrofingron eĉ pistis.
Mian sangon mi tuj vidis, murmuregon tre aŭdis.
Tranĉilon la Petro tenis, poste per il´ ĝin pikis,
besto tute surpriziĝis, ĝi konfuzis – ne mordis.
Poste mi tuj ekstariĝis, ekscitita pro horor´
hundo poste iris for, trankviliĝis mia kor´.

Ni revenis al la aŭto kaj veturis por flegad´,
bezone ja tralokiĝi, hospitalen por kudrad´.
Multenombraj estis vundoj, por ne dolor´ injektoj,
kuracistoj decidis por Vysoké nad Jizerou.

Kuracistoj tuj komencis montrofingron boradi, sekvante
ja ili devis speciale eĉ drati. En aŭgusto de la dua ĝis dek tria
mi kuŝis, personaro konscience miajn vundojn bandaĝis. Ses monatoj jam forpasis, rememoroj viviĝas, hodiaŭ mi devas diri, ĉiu hund´min fantomas.

Se venonte en arbaro, mi la hundon ekvidos, necese mi volus scii, kiu al mi konsilos.

Karel Čada

La kvara loko en la konkurso:

Neforgesebla travivaĵo el junio 2010

La travivaĵoj akompanas nin la tutan vivon. Kelkaj restas en la memoro, aliaj baldaŭ perdiĝas, sed post plua tempo venas novaj kaj novaj travivaĵoj. Mi volas skribi pri tio, kio okazis al mi pasintjare.

Dum nia vojaĝo tra Norvegio ni preparis nin por montara rondiro…

Ni ricevis etan man-desegnitan mapeton kun plano de la vojo kaj certigon, ke fakte estos belega vetero, la sama, kiel dum la pasinta tago. Montokrestojn mi jam frekventis, ekzemple en Slovakia „Malá Fatra“, do el miaj spertoj mi scias, ke plej malbone estas superi supreniron kaj
malsupreniron kaj la irado sur la montarkresto estos jam agrable trankvila.

Frumatene ni tri geamikoj ekiris al du kilometroj fora lago Gjende, kie post la 20minuta ŝipveturo ni komencis supreniri al norvegiaj krestoj. La suno brilas, la blua ĉielo kaj neĝkovritaj pintoj de la montoj estas fascinaj. Ni tie ne estas solaj, multe da homoj tie promenadas kaj ĉiu demetas varman sportjakon, ĉar la suno kaj la supreniro varmigas nin.

Ankoraŭ kelkajn metrojn kaj ni jam estos supre. Sed aj! Post la monto-supro altas pinto ankoraŭ pli alta. Sur plua pinto ni havis antaŭ ni profundan descendon kaj denove alian montopinton supren. Mi ne kalkulis, kiomfoje ni iris supren kaj malsupren. Ni paŝas sur ŝtonoj, je kiuj ni ne kutimiĝis en Bohemio. Kaj voj-rimarkiloj „ruĝa T“ desegnita sur la ŝtono ne montras direkton, nur certigas, ke ni iras bone.

Ĉirkaŭ tagmezo sidante sur la ŝtonoj ni manĝas el la ricevita paketo kaj ekvestas nin per ĵerzoj kaj sportjakoj, ĉar la ĉielo jam ne estas tiel helblua kaj la vento fortiĝas. Ni paŝas plu kaj pensas, kiom da montopintoj kaj valoj ankoraŭ atendas nin post la horizonto. La fortoj malgrandiĝas, iomete pluvetas, la itinero estas pli kaj pli pretendema; ni ne povas reveni, ĉar ni ne sukcesus atingi forveturon de la ŝipo, kiu veturas nur unufoje tage.

Ni grimpas eĉ helpe de manoj sur altaj ŝtonegoj, mi timas, mia kapo ekdoloras pro laco, la knaboj krias al mi, ke mi ne rigardu dekstren, maldekstren aŭ sub min, nur al la ŝtonoj super mi, kiujn mi povos kapti. Sur ambaŭ flankoj estas krutaĵoj en la fundon proksimume 1700 metroj.

La densa pluvo ŝanĝiĝis al hajloj; la ventobatas kontraŭ nin, kaj ankaŭ falis la nebulo. La grupetoj de homoj estas senkonsilaj, la vojrimarkiloj ne estas videblaj kaj ni kelkfoje devas reveni al la lasta signo. Ni estas tute pluve malsekiĝintaj, la pluvmanteloj ne helpas, en la ŝuoj la akvo plaŭdetas, por trinki jam ne estas akvo eĉ ne alkoholaĵo. Senforta mi sidis sur la ŝtono ĉirkaŭita per blanka mallumo; ĉirkaŭ mi estas profundaj krutaĵoj kaj mi pensas, ĉu tion ĉi ni travivos aŭ ĉu alflugu helikoptero por ni.

Tamen ni devas rekolekti la fortojn, ĉu ni estas tiaj gemalfortuloj? Unu grupeto de homoj havis pli bonan mapeton, do ni ekiris kun ili, sed ili estas junaj kaj pli rapidaj kaj post la momento ili perdiĝas en la nebulo. Ni glitas sur malsekaj ŝtonoj malsupren, ni helpas unu la alian kun
eksterlandanoj. Lingva bariero ĉi tie ne estas, ĉar ĉiu plendas simile.

Egan doloron de la genuo mi klopodas mildigi per medikamento, al kiu mi trinkas pluvan akvon el la roko. Lastajn ŝton-ŝtupojn mi iras kvazaŭ kun protezoj, movi la genuojn jam ne eblas. Sur la kapo mi havas mallongan pantalonon de la edzo (ĉar la ĉapon mi ne kutimas porti). Ni estas totale malsekiĝintaj, frostaj, lamaj sur senfina dukilometra ŝoseo. La rigardo sur nin eble estas kvazaŭ je fantomoj.

En la kabanoj ni estas bonvenigitaj kvazaŭ mondkonkerantoj, ili jam timis pri ni. Varmega
ajlosupo, kuirita vino kaj granda saŭno revenigis nin en la normalan staton, kvankam la genuoj kaj muskoloj doloris nin kelkajn pluajn tagojn.

Ĝojigas nin, ke ni tiun grandan ekskurson sukcesis sen ia akcidento, sed neniam ni jam fidos la
veterprognozon en montaro.

Lenka Angelová

La tria recepto

Mia atendejo estas plenplena. Oni trovas tie homojn de ĉiuj popoltavoloj.
Inter ili troviĝas multaj kamparanoj kaj kamparaninoj.

Inter ĉiuj estas plej okulfrapa iu interesa mezaĝa vilaĝano. Lia eksteraĵo kaj sinteno supozigas, ke li apartenas al tiu speco de kamparanoj, kiuj disponas pri bela sumo en sia ŝparujo. Liaj viglaj okuloj fiere briletas el lia sunbruna vizaĝo, kvazaŭ li volus diri: „ankaŭ mi estas iu!“

Sur liaj genuoj balanciĝas dika meleagro. Ili ambaŭ – la vilaĝano kaj la meleagro – sidas malkviete sur siaj sidlokoj kaj en ilia brusto batas malkvieta koro: la koro de la vilaĝano pro konstanta zorgo pri sia malsano, la koron de la meleagro ekscitas la homamaso, kunpremita
kiel sardeloj en bareleto.

La vilaĝano meditas deprimita kaj malĝoja pro la longedaŭra atendado, kiamaniere li povus veni al mi kiel eble plej baldaŭ kaj ekster la ordo; ankaŭ la meleagro ŝajne senpacienciĝas, ĉar ĝi ĉiam ektremetas kaj rektiĝas, kiam mi malfermas la pordon kondukantan en mian konsultejon, kvazaŭ ĝi volus flugi al mi. Mi ofte ĵetas al ili komplezan kaj afablan rigardon, kiu kuraĝigas ilin kaj petas ilin atendi pacience sian vicon.

Ju pli tiu momento alproksimiĝas, des pli sereniĝas ilia vizaĝo. Fine venis la liberiga momento, kiam ili ekkuregis al mi. La vilaĝano metis sian meleagron singarde sur mian skribotablon kaj klarigis senceremonie la kialon de sia alveno kaj la signifon de la meleagro.

Mi alportis al vi tiun ĉi belan besteton kiel donaco kaj krom tio mi pagos al vi vian viziton, sed sub unu kondiĉo.“

Kio estas tiu kondiĉo?“ mi scivolemis ridetante.

Ke vi preskribu al mi jam hodiaŭ la trian recepton“ li respondis gravtone.

La trian recepton?!
Kion vi volas diri per tio?“ mi demandis lin.

La vilaĝano fiksrigardis min, kaŝridetante, kvazaŭ li volus diri:„Ne ŝajnigu
esti tiel naiva kaj malsperta.“ Sidiĝinte laŭ mia propono sur la komfortan apogseĝon li malpezigis sian koron:

Ni kamparanoj scias bone, ke ĉiu malsanulo devas konsulti la kuraciston almenaŭ trifoje por resaniĝi. Ofte nur ĉe la tria vizito li ricevas la ĝustan,
lian malsanon forigontan recepton. Tiamaniere li perdas multe da tempo kaj estas devigata suferi unu monaton aŭ pli, kvankam li povus resaniĝi post kelkaj tagoj. Mi ne havas tempon veni al vi trifoje, pro tio mi donacos al vi tiun ĉi meleagron, se vi preskribos al mi tuj la trian recepton.“

Li serioziĝis kaj aldonis energie: „Ĉu vi akceptas mian kondiĉon?“

Mi povis reteni mian eksplod-ridegon nur per granda penado. Post rigora kaj konscienca esploro mi preskribis al tiu interesa ulo la deziratan, la ĝustan, la trian recepton, kiu forigis lian malsanon kaj alportis al mi bongustan rostaĵon. Mi preskribis al li tiun rimedon, kiu estas efika senescepte:

Grandegan dozon da ricin-oleo.

Transprenite el la libreto „Ĉe doktoro“ de D-ro Ante Grgurina .