Informilo 07-08/2011

 

Enhavo:
E en parlamentejo BR,
100j.en EK Olomouc,
denove IFEF en Liberec,
17-E-tago Pardubice,
UEA kongreso Kopenhago,
Nacia abilimpiado,
E-sukcesoj en Afriko,
Mallongaj raportoj,
AIS-Karlovo,
Almanako Lorenz 2011.

 

Esperanto en la brazila parlamentejo

En la nacia parlamentejo, kie estas aprobitaj la ĉefaj brazilaj politikaj decidoj, okazis de la 4-a ĝis la 10-a de aprilo ekspozicio pri Esperanto, la idiomo de frateco. Lokita en larĝa koridoro, kiu ligas la parlamentejon al 500 kabinetoj de la deputitoj, la ekspozicio ricevis la nomon “O Esperanto é…” (Esperanto estas…). Miloj da personoj (deputitoj, funkciuloj kaj vizitantoj) vizitis la ekspozicion formitan per grandaj paneloj kaj kun seninterrompa prezentado de filmoj.

La TV-stacio de la deputita ĉambro elsendis informojn pri la evento. La celo de la ekspozicio estis konsciigi la plejgrandan nombron da personoj pri la voĉdonado baldaŭ okazonta pri leĝpropono, kiu ebligas la nedevigan enkondukon de Esperanto en la mezgradaj brazilaj lernejoj. La leĝpropono estas jam aprobita de komisiono el la Senato kaj iros nun al la komisiono pri edukado de la Ĉambro de Deputitoj.

100 jara datreveno de EK en Olomouc.

Ĉe Esperanto-monumento en Smetana-parko de la moravia urbo Olomouc renkontiĝis la 11. 6. 2011 pli ol 50 personoj el diversaj anguloj de la ĉir-kaŭaĵo. Kore bonvenigis nin s-ano Jan Duda. Komence de la soleno li deklamis la poemon „Preĝo“ de Zamenhof kaj sekve violonludis. El la historio de la klubo, kiu ekestis la 14.3.1911 sub la titolo „Bohemia klubo esperantista“ ni eksciis , ke la klubanoj estis diligentaj. Ili tradukis literaturajn verkarojn,ludis teatraĵojn en Esperanto kaj eldonis gvidlibron tra la urbo. En la jaro 1932 okazis la 5-a kongreso de ĉeĥoslovakaj esperantistoj. Dum ĝi ili plantis Esperantan arbon „Liliodendron tulipifera“, alportitan de partoprenanto el Ameriko. Samtempe ili starigis E-monumenton kun surskribaĵo kaj nomumis apudan straton „Zamenhof-strato“.

Per solenvortoj s-ano Duda rememoris mortintajn anojn de la klubo kaj honore al ili ornamis monumenton per florkrono.

La urbestro Martin Novotný simpatie alparolis nin, dezirante pluajn sukcesojn. PhDr. M. Čejka, CSc., la filo de la E-pioniro Theodor Čejka, rememoris infanecon kun sia patro kaj parolis pri Zamenhofa ideo. Al la kluba jubileo gratulis ĉeestantaj gesamideanoj. S-ano Duda propramane kreis ceramikaĵojn, per kiuj li salutantojn pridonacis.

Dum la solena tago videblis tramoj kun desegnitaj verdaj steloj kaj la dato de la jubileo. Surprize por ni, eĉ por la civitanoj, veturis tagmeze historia tramo kun esperanta afiŝo.

La anoj de la klubo propagandis sian datrevenon ne nur en radioelsendo.

Interretaj paĝoj bone informis interesulojn pri la E-agado, same pri ekspozicio.

.

.

.

S-ano Lani gvidis la grupon da interesuloj por viziti ses el 25 ekzistantaj urbaj akvujoj kaj informis pri ilia historio.

La posttagmeza programo daŭrigis en subĉiela parto de la urbodomo.

S-ano Duda, akompanata per pianludo, violonludis, deklamis poemojn. Akordeonludis eĉ s-ano Nosek kaj komune ni kantis konatan kanton „Por ke Dio amu nin“.

Folklora virĥoro „ROVINA“ surprizis nin per popolkantoj kantitaj en plaĉa regiona dialekto. Post refreŝiĝo estis daŭrigita kantado en Esperanto ĉe la akvujo „ARION“. Akompanis nin s-anoj Duda kaj Nosek.

.

Ni travivis vere neforgeseblan kaj originalan tagon. Gratulon !

J.Křížková

.

.

.

.

.

Legu denove pri Liberec de alia aŭtoro:

.

La 63-a Internacia fervojista E-federacia kongreso

Ĉeĥaj esperantistoj preparis por fervojistoj eksterordinare bonan IFEF kongreson en la bela nordbohemia urbo Liberec en la tagoj 7-14.5.2011. La aranĝo okazis en la luksa Centro Babylon. Partoprenis ĝin 173 geesperantistoj el 18 landoj. Jam sabate, ĉe la alveno, la loka komitato kunsidis. Vespere okazis interkonatiĝo. Centro Babylon estas komplekso enhavanta hotelon, restoraciojn, konferencejojn, amuzejojn, naĝejon, butikojn kaj aliajn instalaĵojn.

La dimanĉa solena inaŭguro komenciĝis gaje per dancoj kaj kantoj fare de lernejana infangrupo “Jizerka”. La infanoj estis bele kostumitaj. Sur podio trafe ornamita per la slogano “La reloj ligas la landojn, Esperanto la popolojn” eksidis gravuloj, kiuj salutis kaj bonvenigis la ĉeestantojn. Sekvis salutoj de landaj sekcioj de IFEF kaj oni legis plurajn alvenintajn salutmesaĝojn kaj bondezirojn de eminentuloj.

Pro siaj meritplenaj agadoj por IFEF estis honorigitaj s-ino Anna Abelovská, kiu multe zorgis pri bona disvolviĝo de la kongreso, la prezidanto de LKK s-ro Ladislav Kovář kaj s-ro Jindřich Tomíšek, kiu konstante kontribuas al diversaj revuoj tradukante novaĵojn el la fervojsfero por la internacia esperantistaro. Post la kantado de Esperanto-himno la prezidantino de IFEF Rodica Todor el Rumanio malfermis la kongreson.

Antaŭ la komuna fotado sub la bonveniga banderolo de la hotelo Babylon kelkaj partoprenantoj prezentiĝis en siaj fervojistaj uniformoj.Vespere por ni koncertis la ĥoro Bendl el Česká Třebová, kies du membroj Marie kaj Alois Klumpar ankaŭ kongresis kun ni. El Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, venis kvarpersona delegacio kun la urbestro s-ro Gerhard Walter por prezenti la urbon kaj varbi por la venontjara IFEF-kongreso, kiu okazos tie de la 19-a ĝis la 25-a de majo 2012. Fine de la kongreso estis transdonita la banderolo kun la listo de la okazintaj kongresoj.

Belega kaj bunte ilustrita invitbroŝuro konatigis nin kun vidindaĵoj de Liberec, de ĝia ĉirkaŭaĵo kaj prezentis al ni la ekskursan programon. La kongresa libro enhavis ĉiujn aliajn necesajn informojn. En la kongresa teko troviĝis aliaj dokumentoj kaj donacetoj de la fervojo. Efektive ni estis plurfoje pridonacitaj. Krome la urba administracio de Liberec donacis al ĉiuj partoprenantoj senpagan veturadon per publikaj transportiloj dum la kongresa semajno.

Fervojistoj havis okazon en siaj kunsidoj trakti diversajn aktualaĵojn kaj movadajn aferojn. Dum la prelegoj kaj fakaj kunvenoj oni estis informitaj pri sekurec-sistemoj kaj instalaĵoj, pri trajn-trafikregado, pri eŭropaj fervojkoridoroj. Oni parolis ankaŭ pri aliaj interesaj temoj. Estis menciita nova moderna kaj multfunkcia trafikterminalo en la urbo Ĉeská Třebová, inaŭgurita pasintjare en septembro. Ĝi ricevas premiojn pro efika investo.

Bone funkciis libroservo, estis eldonitaj E-bildkartoj kaj glumarkoj pri la kongreso. Porokazan stampadon prizorgis oficistinoj de ĉeĥa poŝto. Ĉiutage aperis Kongresa bulteno, el kiu ni informiĝis pri okazintaj eventoj. Ankaŭ la ĉeĥa ĵurnalo “Mladá fronta Dnes” raportis pri la kongreso. Radioamatoroj povis radie kontakti aliajn interesulojn de tiu-ĉi hobio.

Dum la tri duontagaj ekskursoj la partoprenantoj konatiĝis kun kelkaj historiaj vidindaĵoj de Liberec, pri kiuj parolis la loka esperantisto Milan Kazdera en siaj prelego kaj promeno tra la urbo de li gvidita. Ni ankaŭ vizitis belan botanikan ĝardenon kaj la unikan ZOO-ĝardenon kun blankaj tigroj kaj aliaj ekzotikaj bestoj. Krome allogis nin ekskurso al la Valo de Kristoforo. Tie oni admiris astronomian horloĝon kaj romantikan trajnponton. Ne pretervidebla estas la monto “Ještěd” kun sia dominanta telekomunika blank-arĝenta turo kun hotelo. Tuttaga ekskurso gvidis iujn partoprenantojn al Prago, alia celis viziton de du regionaj kasteloj. Ambaŭ ekskursoj kontentigis ĉiujn.

El la vesperaj programeroj elstaris la Internacia balo kun tombolo kaj abunda bufedo. Ne mankis la tipa ĉeĥa (saniga) likvoro “Becherovka”, kiun ĉiuj povis laŭplaĉe konsumi. Per siaj kantoj ĝojigis nin la famkonata kaj ŝatata JoMo el Tuluzo. Krom li koncertis simfonia orkestro, ĵaza grupo “Big Band” kaj popola muzikgrupo “Dudáček”, kiu uzis krom aliaj instrumentoj, ankaŭ tipan sakfajfilon.

Ĉiuj vesperaj prezentoj plaĉis al la publiko, pri kio atestis longaj kaj entuziasmaj aplaŭdoj. IFEF okazis en Ĉeĥio la trian fojon. Koran dankon al la organizantoj de la ĉi-jara brila kongeso. La impresoj estas bonegaj!!! Ĉiuj estis ravitaj kaj ege kontentaj hejmenirante kun belaj kaj neforgeseblaj travivaĵoj. Espereble ankaŭ la venontjara IFEF allogos multajn esperantistojn al Herzberg.

Liba Gabalda

La 17-a Esperanto-tago en Pardubice

Post kelkjara paŭzo mi partoprenis la renkontiĝon „Esperanto-tago“.Ĝi okazis la 25-an de junio 2011 en bela nova restoracio „U jezera“ (Ĉe la lago). Partoprenis ĝin 44 personoj el 18 lokoj de Ĉeĥa respubliko kaj unu estinta loka klubano, kiu jam de multaj jaroj loĝas en Danlando.

.

Post bonvenigo de la partoprenantoj ludis kaj kantis kelkajn kantojn kvarmembra familio de eksmembrino de la E-klubo. Vojaĝi en Skandinavion ni sukcesis helpe de videobildoj, sprite akompanataj de Kvído Janík. Ĝi estis raportaĵo el granda, kompreneble privata trisemajna vojaĝo de tri AEH-membroj.

Poezio, prezentita de Margit Turková, kaptis atenton certe de ĉiuj ĉeestantoj, same kiel interesaj informoj pri la „hejma teatro“, kiu funkciis en ŝia loĝejo en Obořiště dum multaj jaroj kaj en kiu eminente aktoris Eva Seemannová (danke al sia dramaturgo Čestmír Vidman).

Ankaŭ interesajn informojn prezentis Martina Zlatohlávková pri la loka urba teatro kaj ĝiaj artistoj.

La literaturan konkurson pri temo „Mia plej granda aventuro, kiun mi neniam forgesos“ partoprenis 14 esperantistoj. La ĵurio premiis la plej bonajn per E-libroj. Kelkaj verketoj estas publikigitaj en „Antaŭen“.

Ni ricevis multajn informojn pri la agado de E-kluboj, de E-muzeo en Svitavy, pri planataj renkontoj, sed ankaŭ pri tiuj, kiuj jam sukcese estis realigitaj. La renkontiĝo finiĝis per promeno ĉirkaŭ la rivero Ĥrudimka al centro de la urbo. La organizantoj jam ricevis reeĥon de kelkaj anoj, ke ili estis kontentaj.

Jana Křížková

U E A kongreso en Kopenhago

Post kelkaj tagoj okazos la 96-a mondkongreso de UEA en la dana urbo Kopenhago. Al la dato 14.7.2011 aliĝis 1400 personoj el 66 landoj, el la Ĉeĥa respubliko aliĝis 20 esperantistoj. La kongreso okazos de la 23-a ĝis la 30-a de julio; la unuan tagon – la 23-a okazos tiel nomata Faka forumo, kie la fakaj asocioj, de kiuj estas pli ol cent, prezentos sur longaj tabloj sian agadon aŭ siajn produktaĵojn.

Kiel ni estis informitaj antaŭ nelonge, la ĉeĥa tablo (laŭ provizora listo) havos numeron 7 kaj pri la trimetra tablo dividos ĈEA, KAVA-PECH kaj AEH. La redakcio esperas, ke nia ĉeĥa tablo estos multe vizitata.

red.

Nacia abilimpiado

De la 27-a ĝis la 28-a de majo 2011 apartenis la granda sporthalo de ČEZ-areno en Pardubice al la 19-a nacia abilimpiado, konkursaj ekspozicioj, laboraj kaj hobiaj ka-pabloj kaj rutinoj de personoj kun diversa tipo kaj grado de handikapeco.

119 konkursantoj en 22 disciplinoj (ekzemple: korb-metio, floraranĝado, ornamaĵo de paskovoj, desegnado de afiŝoj, ceramiko) [foto Aleš Formánek] montris, ke handikapo ne devigas ilin sidi hejme senageme. Ili ne nur konkursis, sed pli grave estis, post unu jaro denove renkontiĝi kun siaj geamikoj, almenaŭ por mallonga tempo.

La tuttagan programon kompletigis dum ambaŭ tagoj ankaŭ pluaj interesaj programaranĝoj. Denove tie ne mankis ekspozicio de novaĵoj el la fako de korpterapia kaj kompensa helpiloj, vendado de produktoj de handikapuloj, kiuj laboras en gardlaborejoj, aŭ prezento de trejnado de hundoj, kiuj helpas kaj akompanas ĉaretulojn aŭ blindulojn.

Estis granda intereso ankaŭ pri malgrandigitaj modeloj de kamionoj, kiuj estis de fore manipulitaj, danco kun glavo kaj serpento, komuna baletprezentado de rulseĝuloj kaj irantaj dancantoj. Ĉiu povis provi faldadon de paperobjektoj laŭ pramalnova japana metodo-origami, iliaj artaĵoj ofte estas nekredeblaj. Abilimpiado estas unu el aktivecoj, kiujn preparas la Ĉeĥa abilimpia asocio por personoj kun handikapo. Pli detalajn informojn en la ĉeĥa lingvo pri ties agado vi povos trovi en interreto ĉe: www.caacz.cz.

Venontjare okazos la jubilea 20-a nacia abilimpiado en la tagoj 25- 26.5. 2012. Ĉiuj estas elkore invitataj jam nun de la redaktoro de Abilimpiada bulteno de Miloš Kajzrlík.

Elĉeĥigis J.Rýznarová

Sukcesoj de Esperanto en Afriko


Mi ricevis mesaĝon de mia korespondamiko Koffi D. el la Togolando, kiu menciis sukcesojn en ilia lernejo „Instituto Zamenhof“ en la ĉefurbo Lomé, kiu estis konstruita danke al helpo de esperantistoj.El lia mesaĝo mi elektas:

La rezulto pri la oficiala ekzameno de la lasta klaso de la unuagrada lernejo estas proklamita, ke nia lernejo prezentis 34 kandidatojn kun 34 sukcesintoj, do 100 %. Tiuj bonegaj rezultoj mirigas multajn personojn en nia urbo Lomé kaj multaj deziras, ke iliaj gefiloj daŭrigu ĉe ni siajn studojn proksiman jaron. Ne nur tio – mi informas vin, ke la ekzamenon partoprenis 1752 lernantoj de 29 lernejoj. Sep niaj sukcesaj lernantoj estis inter unuaj 11. Tio mirigas la ceterajn instruistojn el aliaj lernejoj.“

Mi kompreneble gratulis al ili kaj mi deziras multe da sukcesoj en ilia laboro. Mi sufiĉe ofte korespondas kun Koffi kaj pere de li mi ekkonas vivon en tiu malproksima lando.

Ludmila Srbová

Mallongaj raportoj:

1) Aŭskulti Esperantajn radioprogramojn ne estas problemo
– ja preskaŭ ĉiun el ili oni povas KUNE trovi en la retejo “podkastaro.org”
– kiu listigas jam 21 Esperantajn podkastejojn! La kolekto de Esperantaj radiostacioj funkcias danke al la juna aktivulo Wilfred Hughes (me heliko wil-fred.me.uk). Adreso de la retejo:
 http://podkastaro.org
– ne estas malfacile memori ĝin :- Aŭskultu Esperantajn radioprogramojn! L.Szilvasi


2) Reklamo por Utopio oficiale en Esperanto
Laŭ informoj de la reĝisoro Sam Green, reklamoj por baldaŭa spektaklo aperis ankaŭ en Esperanto ĉe la universitata urbo Ann Arbor. Ĝi estas iom unika, gratulinda afero. http://aafilmfest.org/49/index.php/events/penny_stamps_presents_utopis_in_four_movements/ Inf.: neil_nachum@yahoo.com
3) PUC-RS apogas Esperanton! Ĉu vi scias, ke la Universitato de Rio Grande do Sul subtenas hejmo-paĝon en Esperanto pri sia aktivado? Alklaku sube kaj vizitu ĝin:
 http://softwarelivre.org/fisl12/?lang=eo  Inf.: A. Sartorato, Rio, Brazilo 4) Nova podkasto de “La Ondo” Post duonjara silento, kaŭzita de la transloĝaj problemoj ligitaj kun grava operacio, la 5-an de junio en 2011 aperis en la reto la 27-a sonprogramo de “Radio Esperanto” de la Ondo, unuafoje registrita kaj produktita en Moskvo. La 20-minutan programon gvidas Halina Gorecka (HaGo) kaj Aleksander Korĵenkov (AlKo), ĝi estas aŭskultebla kaj elŝutebla ĉe http://esperanto.rpod.ru/all  fonto:
Ret-Info
 http://www.eventoj.hu

Internacia Universitato Karlovo, AIS-klerigejo

Akademio Internacia de la Sciencoj / AIS / San Marino

Internacia Universitato Karlovo, AIS-klerigejo akceptas studentojn kaj specialiĝantojn por la studadjaro 2011/2012 por ĉiutaga/ĉeesta studado kaj ankaŭ por reta/ekstera estas studado kaj specialiĝo. La studado kaj la specialiĝo estas universitat-nivela, surbaze de la studad-programoj de bulgaraj universitatoj kaj la Regularo de AIS. Nur universitataj profesoroj kaj docentoj rajtas instrui kaj gvidi kursojn.

La oficiala lingvo de studado estas Esperanto.

La jara studkotizo por ĉeesta fako estas 400 eŭroj, por reta studfako 250 eŭroj. La plej diligentaj studentoj povas ricevi stipendiojn. En la komenco de la studado/specialiĝo ĉiu studento rajtas studi SENPAGE la bulgaran

lingvon, kaj tio donos al li eblon daŭrigi la studadon en bulgara ŝtata universitato kaj akiri ankaŭ ŝtatan diplomon.

Samfamiliaj aliĝantoj ĝuas rabaton por la studkotizo kaj loĝado.

La loĝado en studentaj domoj kostas 100 eŭrojn monate. Pri la nutrado ĉiu zorgas mem, sed en Bulgario ĝi estas malmultekosta.

La studentoj/specialiĝuloj povas manĝi en la universitata bufedo, mem kuiri en la studenta domo, aŭ manĝi en malmultekostaj manĝejoj.

Bazaj studadfakoj kaj fakoj por specialiĝo:

Turismo, ekonomiko kaj gvidado de turismaj firmaoj, eŭrologio, komerco, ĵurnalistiko, administrado, librotenado, informadiko.

Kromaj studadfakoj kaj fakoj por specialiĝo:

Komputila tekniko, internacia patenta juro, scienc-teknika informado, turisma animado, organizado kaj gvidado de hoteloj kaj restoracioj, ekskursgvidado.

Post la sukcesa fino de la studado, la studentoj ricevos AIS-diplomojn por bakalaŭro kaj magistro kaj ankaŭ (post libervola aldona SENPAGA studado/specialiĝo) surbaze de la ŝtata licenco n-ro 201012879 ŝtate agnoskitajn (!) dokumentojn, validigeblajn en EU pri tiuj ĉi dek profesioj:

– komerca reprezentanto (341040), – librotenisto (344030),
– gvidanto de oficejo (346010), – komputila programisto (481020),
– teknikisto de komputila tekniko (523050), – hoteladministristo (8110101),
– kuiristo (811070), – turisma ĉiĉerono (812030), – organizanto de turisma priservado kaj vojaĝagentejoj (812010),
– animanto de la turisma agado (812040)

Aĝlimo de ontaj studentoj aŭ specialiĝuloj: 18-65 jaraĝaj. Tiuj, kiuj bezonos bulgarajn vizojn, ricevos invitleterojn por la studadvizoj.
ADRESO por informoj kaj aliĝo (preferinde rete):
Akademio Internacia de la Sciencoj / AIS / San Marino, Internacia Universitato Karlovo, AIS-klerigejo, pk 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario, poŝtelefono: +359-885056469 E-mail: leonov@rozabg.com

Uzu la okazon studi kaj specialiĝi en internacia, amika medio uzonte Esperanton kiel studad- kaj kontaktlingvon! Ni atendas Vin en Karlovo! Prof. Boĵidar Leonov leonov@rozabg.com
fonto: Ret-Info

Eldona asocio F. V. Lorenz en Brazilo:

AlmanakoLorenz 2011 estis eldonita !


Ĝi enhavas artikolojn de:

Renato Corsetti (Italio), Sun Minĝiao (Ĉinio), Johan Van Eenoo (Belgio), Bob Phelp (Aŭstralio), Lenka Angelová (Ĉeĥio), Roy McCoy  (Usono/Nederlando), Ileana Schroder  (Danio), Andreo Andrio (Francio) kaj de pluraj gravaj brazilaj verkistoj. Krom tio, estas du gravaj intervjuoj kun Trevor Steele aj Edgard Machado. Se vi aĉetos la ĉi-jaran numeron, vi ricevos, senpage, Almanakon 2010 kaj alian belan surprizon! Petu tuj la vian!

.

.

Trista anonco:

La 12-an de julio 2011 post longa grava malsano forpasis la ĉeĥa konata esperantistino el Česká Třebová Jaroslava Klumparová en sia 66-a jaro.

Honoron al ŝia memoro. red.

INFORMILO monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto:www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.