ANTAŬEN 2/17 JUNIO 2009

 

 

ANTAŬEN 2/17 JUNIO 2009

 



 

Enhavo:
Po-ŝtupe Travivaĵo 1.5.2009 Reago je enketo Anekdotoj

 



 

Po-ŝtupe

 

Sen
„falsa modesteco“ oni povas diri, ke Esperanto po-ŝtupe fariĝas
partoprenanto de kelkaj literaturaj entreprenoj. La lasta (la 2-an de
junio) okazis omaĝe al neĝisvivita 86-a jariĝo de la poetino
Zdenka Bergrová. La favorantojn kaj amikojn invitis ŝia edzo kaj
ilustranto de ŝiaj verkoj Věroslav Bergr. Ni jam skribis, ke li
estas neevitebla kunaŭtoro, do la ambaŭ nomoj meritas esti
skribitaj apude. La evento okazis en grava institucio – ne bezonas
klarigi, kio estas PAMÁTNÍK NÁRODNÍHO PÍSEMNICTVÍ (La Muzeo de
la Nacia Literaturo), en Prago, Strahov. Sed por ni –
esperantistoj, estas tre ĝojiga la fakto, ke same Jaroslav Krolupper
estas „neevitebla kunaŭtoro“. Ĉar en la historiaj spacoj ni
omaĝis ankaŭ la libron de poeziaĵoj, kiu havas titolon „Podzimní
měsíc – Aŭtuna luno“.
Por karakterizi la versaĵojn, ni
citu la postparolon fare de J. Krolupper: „ La prezentitaj
versaĵoj de Zdenka Bergrová, inspiritaj de ĉina poezio, estas
verŝajne ankaŭ ŝia implice eldirita kredodeklaro de la poeto. Ne
nur tiuj, sed ĉiuj ŝiaj versaĵoj estas ja impresaj emociaj bildoj,
esprimantaj sentojn de la homo en diversaj gravaj eĉ petolaj
situacioj.“

 

Kiam
ni plene ĝuis kaj deklamadon kaj muzikan akompanon, ni salutis la
aktorojn. Al Alferd Strejček estis enmanigita la
BULTENO
(li
estas jam delonga ricevanto de ĝi, danke al Jiří Patera). Kiam ni
liveris la poem-librojn de Čestmír Vidman kaj Zdenka Bergrová al
la aktorino Tatjana Medvecká, ŝi ĝoje proklamis: „ Fine mi vidas
iun vivan esperantiston“.

 

Kaj
ni estis eĉ tri (Krolupper, Patera, Turková). Ni estis kvar! Ĉar
la sinjorinon
Věra
Ludíková
oni
povas „alproprigi“ pro ŝia daŭra favorado al Esperanto. Ni estu
dankemaj, ke ankaŭ okaze de la menciita evento ŝi eksplikis ĝin –
ne nur inter ni – sed ankaŭ antaŭ la partoprenantaj repor-teroj.
Ŝi plene komprenis, kia peranto inter kulturoj povas esti Esperanto.

 

Kun deziro, ke ankaŭ
esperantistoj tion komprenu, mi skribas jenan riporton. Margit
Turková, Prago, 3.6.09

 

 

Mia
interesa travivaĵo de la 1-a majo 2009

 

 

Kiel
gastigantino de Pasporta servo en Pardubice mi ricevis retpoŝte
leteron de nekonata franca samideano, ke en la apuda urbo, 22 km for
de mia urbo – en Hradec Králové – post 5 tagoj li estos
kantanta kun 60 aliaj kantistoj en la kantĥoro CANTUS FELIX. La ĥoro
havas ĝemeliĝkontakton kun simila kantĥoro SMETANA en Hradec
Králové. Estis preparitaj du koncertoj – por la tagoj 1.-2. 5.
2009.

 

Li
skribis, ke li tre emus paroli kun geesperantistoj. Sed li ne sciis,
kie troviĝas la muzik-salono, je kioma komenciĝos la koncerto, eĉ
ne, en kiu hotelo ili tranoktos.

 

 

Jam
ne estis tempo demandi aliajn geklubanojn pri ilia libera tempo por
la posttagmezo de la 1-a majo. Rapide mi respondis retpoŝte, ke mi
klopodos alveturi kaj partopreni la koncerton. Kaj feliĉe en
interreto mi trovis pli multe da informoj, ankaŭ kontakton al
sekretariino de la kantĥoro Smetana en Hradec Králové, al kiu mi
tuj telefonis.

 

 

Post
la 16-a horo mia nepino per aŭtomobilo veturigis min al la Urba
muziksalono en Hradec Králové kaj mi persone konatiĝis kun s-ino
sekretariino, kiu jam atendis min kaj afable permesis al mi
partopreni ilian ĝeneralan kantprovon, kiu sonis tra la tuta domo.
En mia mano estis E-flageto kaj kvankam mi envenis tre silente, inter
sesdekoj da kantistoj leviĝis unu brako. Kiam venis paŭzo, la
franca esperantisto alrapidis al mi por prezenti sin. Kun pluaj kvar
gefrancoj poste ni eksidis en proksima sukeraĵejo por mendi
glaciaĵojn kaj ni babilis, kaj la franco Vincent ĉion tradukis al
siaj konatoj ĉe la tablo; nian interparolon aŭskultis ankaŭ la
homoj ĉe ambaŭ apudaj tabloj kaj miris, ke ni babilas kiel malnovaj
geamikoj, kvankam ni ĝis nun ne konis unu la alian.

 

 

De
la 18-a horo komenciĝis koncerto de ambaŭ grandaj grupoj. La ĉeĥan
kantĥoron Smetana gvidis juna, eleganta dirigentino Lenka Lipenská,
la francan grupon Cantus Felix dirigentis simpatia viro Yves
Delecluse. Estis por mi granda travivaĵo spekti ambaŭ dirigentojn,
iliajn stilojn kaj gestojn, ankaŭ gestojn de la vizaĝoj. La kantojn
de mondfamaj klasikaj komponistoj kiel Bach, Brahms, Mozart, Händel,
Dvořák, Martinů ktp., pliemociigis la akompano de orgenmuziko kaj
belega mozaiko kaj pentraĵoj sur muroj kaj plafono de la salono.

 

En
la tria parto de la koncerto venis sur podion ambaŭ grupoj por kanti
komune – entute 120 homoj; tri kantojn gvidis la franco kaj du
kantojn la ĉeĥa virino. Mi petis apude starantan fotografistinon
foti per mia fotoaparato la kantistojn dum la kantado. Kiam ŝi
informiĝis pri celo de mia vizito, ŝi post la koncerto proponis, ke
mi kun la franca esperantisto Vincent venu al la grandega orgeno por
komuna fotografado, kiam mi admiris ĉarmon de la franca dirigento,
kiu ĝuste preteriris, li haltis ĉe ni por komuna foto.

 

 

La
franca kantĥoro devis forveturi per buso al solena vespermanĝo kaj
hotelo, kaj mi forveturis kun la nepino hejmen. En miaj oreloj ĝis
la nokto sonis belegaj melodioj de tiu ĉi posttagmezo kaj multaj
demandoj de francoj pri la Pasporta servo kaj pri Esperanto.

 

Jarmila
Rýznarová l. 5. 2009

 

 

Reago
je enketo

 

 

El
130 forsenditaj enket-paperoj al niaj legantoj revenis nur 22
plenigitaj. Mi esperis pli grandan intereson. Ĉiuj membroj, kiuj
respondis, estas kontentaj kun la enhavo kaj aranĝo de nia gazeto
kaj bone taksas nian regulan eldonadon. Nur du membroj interesiĝas
pri poemoj, pli multaj ŝatus legi ankaŭ humuraĵojn. Tiuj, kiuj ne
estas tro grandaj lingvo-spertuloj, ne ŝatas legi longajn artikolojn
kaj plej multe interesas ilin raportoj el ceteraj E-kluboj kaj el
diversaj renkontiĝoj.

 

La
lingvaj anguletoj estas alte taksataj, sed pli ol duono da legantoj
pli ŝatas ilin en la ĉeĥa lingvo (kun resumo en Esp), ili klopodas
lerni laŭ ili, tamen iujn tro fake skribitajn ili ne memoras.

 

En la
ANTAŬEN la legantoj volus legi vojaĝraportaĵojn kaj rakontojn, se
ili ne tro longas. jary

 

 

Anekdotoj
! – Anekdotoj !Anekdotoj
! –
Anekdotoj
!

 

 

La
familio interkonsiliĝas, kien ili iru libertempi. La 17-jara filo
enmiksiĝas: – Mi ŝatus iri ien, kie mi jam longe ne estis.

 

La patro
tujege reagas:

 

– Do,
jen vi havas sesdek kronojn kaj iru al la frizisto!

 

 

Ĉe
benzinstacio ekhaltas aŭto de la porŝofora lernejo. Venas pumpisto
kaj diras al la virino ĉe stirrado:

 

– Mi
petas, malfunkciigu la motoron, dum mi pumpos al vi benzinon..

 

– Ja, la
motoro estas nefunkcianta.

 

– Ne
diru, ĉiu povas vidi, ke la tuta aŭto tremas.

 

– Tion
kaŭzas ne la motoro, sed tremas la instruktoro.

 

 

Mi
preskribadas al vi fortajn dorm-medikamentojn, kaj poste renkontas
vin post noktomezo eliri el vintrinkejo – riproĉas kuracisto al
sia paciento.

 


Sed tiujn pilolojn ne prenadas mi, – diras la paciento. – Mi
liveradas ilin al mia edzino, por ke ŝi ne vekiĝu, kiam mi malfrue
revenas hejmen.

 

 

Estimata
sinjoro fabrikestro! Mi venas anonci al vi, ke je la hodiaŭa tago mi
estas ĉe vi okupita dudek kvin jarojn.

 

– Ho,
kaj kies merito tio estas? Mia !

 

Rigardu, ĉu dum la hodiaŭaj tempoj
iu firmao kapablas bone funkcii dudek kvin jarojn?