Informilo 06 2009

Enhavo:
E-oficejo en Berlino
E-sintezo de voĉo
Diano Lukes
Esperanto malaperas en universitato en Budapeŝto
E-renkontiĝo Rybitví
Polaj infanoj en ČT
Helpu propagi muzikon
Lingva angulo
Mort-anoncoj

 

E-oficejo en Berlin

Germana Esperanto-Asocio inaŭguris sian oficejon en Berlin la 4-an de aprilo kaj tiel realiĝis multjara revo de la Asocio. La prezidanto d-ro Rudolf Fischer senvualis ŝildon, kiu atentigas, ke la nova federacia oficejo de GEA troviĝas en Einbecker Strasse 36, Berlin-Lichtenberg. Samtempe Julia Hell por Germana E-Junularo kaj Peter Kühnel por E-ligo Berlin malkovris pliajn ŝildojn, kiuj montras, ke ankaŭ tiuj du E-organizoj hejmas en la sama loĝejo.

Per tio finiĝis grava etapo de iom post iom realiĝanta renovigo de la sufiĉe kaduka domo, kiun posedas la konata esperantisto Johano Pachter. Antaŭ pli ol tri jaroj granda incendio detruis la tegmenton de la konstruata domo kaj nur per obstina laboro realigas la rekonstruado, oni eĉ povis alkonstrui plian tegmentan etaĝon. Ne ĉio estas preta, restas multe da laboro. La Berlinaj E-organizoj devos serĉi mecenatojn por garantii stabilan ekonomian staton dum pli longa tempodaŭro.

Transprenita el la gazeto „E-Informilo por Berlino kaj Brandenburgio“

Esperanta sintezo de voĉo en interreto

Ne ekzistas nun bona sintezilo de voĉo en Esperanto. Tamen mi eksperimentis kun la plej bona nun en la merkato, pola sintezilo Ivona – mi enmetis mallongan Esperantan tekston en la demonstran fenestron de Ivona, kun pola voĉo Ewa, kaj … ĝi legis la tekston preskaŭ senerare, farante erarojn nur tiam, kie ili estis antaŭvideblaj – ĝi moligas “pole” kelkajn literojn kaj legas numerajn valorojn de la ĉapelitaj literoj. Do, preparo de Ivona por Esperanto estus miaopinie tre facila – bedaŭrinde ne mi pri tio decidas 🙂 Adreso de la sintezilo ‘Ivona’: http://www.ivona.com/say/1uuHh5Qy

Federico Atentu : se vi deziras fari eksperimenton, gluu en la maldekstran fenestron nur mallongan tekston, ne pli ol 5 linioj. Tiam elektu “legantulon” meze (Ewa aŭ Jacek, ktp) kaj premu la ruĝan butonon “Read” sub la teksto. laŭ [blogo de Paweł Wimmer] ĉe:  http://esperantorapide.blogspot.com/2009/04/esperanta-sintezo-de-voco.html
– pere de Germain Pirlot fonto: Ret-Info El ricevitaj leteroj:

La letero de Diano Lukes el Aǔstralio

Skribis al ni amikino, kiu partoprenis la seminarion en Skokovy en la jaro 2006. La letero certe interesos niajn legantojn, kiuj ŝin konas, eĉ tiujn, kiuj ne konas ŝin.

Mi memoras je la restado en la Bohemia paradizo, kiam mi ĝuis la E-interkomunikadon kun vi kaj kun multaj pluaj. Dankon por la raporto pri ĉi tiu renkontiĝo. Nun mi estas tre okupita, ĉar mi havas grandan respondecon, kiel prezidantino de nia landa Esperanto-asocio. Ni preparas grandan projekton por enkonduki Esperanton en bazajn lernejojn tra nia vasta lando. Ni penas fari ĝin por doni la rimedojn al la normalaj instruistoj, kiujn ili bezonus por instrui siajn lernantojn, eĉ kiam ili mem ankoraŭ ne konas la lingvon. Sendube post kelkaj jaroj ankaŭ la instruistoj estos esperantistoj, ĉu ne? 

En Aŭstralio ni havas proksimume 100 000 instruistojn en bazaj lernejoj kaj ili estas nur en la publika sistemo. Ni preparas tiun projekton nun, ĉar la Aŭstralia registaro volas subteni fremdan lingvolernadon en lernejoj, sed dum la pasintaj 20 jaroj, malgraŭ la elspezo de multe da mono, la lernado malbone sukcesis.

AEA proponas, por ke ĉiuj infanoj lernu la bazan lingvon Esperanton dum unuaj jaroj en bazaj lernejoj kaj tiam ili estos bone preparitaj por lerni iun ajn fremdan lingvon dum pluaj jaroj en la altlernejo. La infanoj, kiuj lernus Esperanton dum la unuaj kvar jaroj, poste povus kontakti aliajn esperantistojn (espereble je la sama aĝo) en aliaj landoj kaj lerni pri iliaj kulturoj kaj moroj rekte per interreto aŭ eĉ poŝto.


La situacio pri la projekto nun, du jaroj post la komenco estas, ke Penny Vos jam verkis 40paĝan dokumenton nomita
Australian LOTE (LOTE estas la nomo, kiu estas uzita ĉi tie por “Languages Other Than English”) kun akademiaj referencoj por gravuloj, kiuj havas respondecon por fari decidojn pri lerneja lernado. Tiu ĉi libro jam estas presita kaj ni jam ekdistribuas ilin. Peni, kiu mem estas instruistino de baza lernejo, antaŭ dek jaroj instruis Esperanton en sia klaso kiam ŝi mem eklernis ĝin, do ŝi bone scias, ke tio estas ebla. Ŝi nun preparas rimedojn por subteni instruadon kaj instruistojn. Ili estas preskaŭ finitaj kaj aspektas tre alogaj kaj utilaj.

Ni jam havis unuan kunvenon kaj unu parlamentisto bone subtenas la ideon. Eĉ la vicministro de nia parlamento, skribis subtenon de la ideo!


Nun mi ekpetas AEA-membrojn (ĉ. 150), ke ili vizitu lokajn lernejojn kaj parolu kun la estroj pri Esperanto kaj petu, ke ili povu prezenti prezentadon pri Esperanto en instruista kunveno kaj en gepatraj kunvenoj ĉe la lernejo.

La prezentadoj informos la popolon pri Esperanto. Se la reago je tiu ĉi projekto estos favora, ni provos enkonduki la planon en provlernejo por la venontaj ses jaroj. Salutas Vin Diano el Aŭstralio

al la redakcio sendis J. Drahotová

Esperanto malaperas el Budapeŝta universitato

La mondfama E-fako ĉe la ĉefa Budapeŝta universitato ELTE malaperas. Jam antaŭ kelkaj jaroj oni ĉesis akcepti studentojn, kaj la lastaj du nun okupiĝas pri siaj diplomlaboroj. La usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation faris provon savi la Esperanto-fakon, proponante financan subtenon, sed la internaj konfliktoj de la hungara Esperanto-movado malebligis konstruan aliron.

Ekde la jaro 1966 ĉe la Katedro de Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko de la Budapeŝta universitato ELTE (Eötvös-Loránd-Universitato) funkciis altnivela Esperanto-fako. Esperanton oni povis studi ne kiel ĉeffakon, sed kiel la unuan kromfakon.

Unu el la ĉefaj motoroj de la Esperanto-fako ekde 1966 ĝis sia morto en 1987 estis István Szerdahelyi. En la Budapeŝta Esperanto-fako studis multaj konataj Esperanto-aktivuloj hungariaj, sed ankaŭ alilandaj. Post la falo de komunismo en Hungario falis ankaŭ la prestiĝo de Esperanto kaj la ĝenerala interesiĝo. Samtempe la financado de la universitato estis striktigita kaj antaŭ kelkaj jaroj la akceptado de novaj studentoj por la Esperanto-fako estis ĉesigita.

Dum kelkaj jaroj la nombro de studentoj en ELTE trioniĝis al malpli ol 10.000 kaj por ŝpari monon oni decidis devige pensiigi preskaŭ ĉiujn instruistojn pli ol 62-jarajn. Inter tiuj estis ankaŭ lekciisto de la Esperanto-fako, Iván Bujdosó, kiu iĝis 62-jara en la jaro 2006.

Lia maldungo signifis ankaŭ, ke la universitato rezignis pri la planoj transformi la malnovan, universitat-nivelan Esperanto-fakon en novan, malpli ampleksan lingvoinstruistan programon, kiu tamen ebligus al la studentoj ankaŭ estonte havi kursojn pri Esperanto kiel parton de sia universitata eduko. Ĉar la oficiala kialo por la maldungo de la lekciisto estis manko de financado, la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation serioze konsideris la eblecon kontribui al la salajrokostoj por konservi la Esperanto-programon ĉe la universitato.

La sekcio de aplikata lingvistiko pozitive sintenis al la propono pri financa subteno, kaj printempe de la jaro 2007 Humphrey Tonkin kiel reprezentanto de Esperantic Studies Foundation persone vizitis la universitaton por diskuti la praktikajn detalojn. Tamen la dekano de la katedro tute rifuzis renkonti lin kaj la rektoro de la universitato ne konsentis subskribi kontrakton pri la financa subteno.

En la sama periodo kulminis la interna skismo de la Esperanto-movado en Hungario. La nova, sed mallongtempa prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio, György Nanovfszky, denuncis la antaŭan prezidanton László Szilvási ĉe la polico pro asertataj financaj misagoj kaj la tuta hungara movado disfalis en du batalantaj frakcioj. La skismo evidente influis la etoson de la vizito de Humphrey Tonkin, ĉar unu el tri instruistoj de la Esperanto-fako eĉ ne partoprenis la kunvenojn. Sendube la skismo ankaŭ malaltigis la jam nealtan prestiĝon de Esperanto ankaŭ en la okuloj de la universitata estraro kaj do ne rekte kontribuis al la fina malapero de Esperanto el la programo.

Intertempe la polica esplorado estis finita, financaj misagoj ne estis trovitaj kaj la nova estraro de Hungaria Esperanto-Asocio publike pardonpetis al la senkulpe akuzita eksprezidanto. Tamen la skismo ne malaperis kaj el la iam elstara Esperanto-fako de la Budapeŝta universitato restas nur du studentoj. La trista fakto estas, ke ni estas la lastaj studentoj, ĉar la “kara” dekano decidis, ke la fako ĉesu la funkciadon. Verdire ni ofte sentas, ke ni estas superfluaj malgravaĵoj en la okuloj de la universitata burokratio, skribis unu el la studentoj lastatempe en diskutlisto de hungaraj esperantistoj.

ret-info
************************************************************
Esperanto-klubo de doktoro.Schulhof atendas vin okaze de

100 jaroj de Esperanto en Pardubice

3.-5.7.2009 en Konstrulernejo Rybitví.

Solena inaŭguro sabate 4.7. je la 9-a. Tiuj, kiuj ne povas veni vendrede, venu almenaŭ sabate matene kaj antaŭmendu sabatan tagmanĝon, por ke ni sciu, ke Vi venos. Informoj: Pavel Nechvíle, Fügnerova 23, CZ 533 51 Pardubice-Rosice, tel. 737 606 559, aŭ 466 611 941;

retadreso: nechvilep@seznam.cz, aeh-ikeh@volny.cz,

Ĝojas je vi komitato de E-Klubo kaj AEH.

************************************************************

Polaj E-infanoj denove en Česká Třebová

Ĝemeliĝo kun polaj infanaj esperantistoj daŭras. Vendrede la 22-an de majo alveturis grupo de polaj E-lernantoj por kvar tagoj .La gastoj travivis vendredan posttagmezon en familioj de ĉeĥaj infanoj en Opatovec, Rybník, Ústí n/O kaj en Č. Třebová. Por ambaŭ grupoj estis preparita „Infana E-tago en Svitavy“; ili trarigardis E-muzeon, tra floranta parko ili venis al la monumento de O. Schindler, savinto de judoj. En la konstruaĵo de fajrobrigadistoj ĉiuj konatiĝis kun ilia aŭtomobilo, trarigardis ĉiujn ekipojn, tra-grimpis spacon por la teamo. La fajrobrigadistoj montris (je unu oferema panjo), kiel ili savas homon el karambolita aŭtomobilo.

En la plua domo, „Servo al lernejo“, la grupanoj estis atestantoj, kiel bone funkcias alarmo-sekurigo kaj kiel rapide povas veni policanoj; kiam la gastigantino el Svitavy erare senkodigis la sistemon kaj alarmo eksonis. Poste infanoj de ambaŭ grupoj en la salono konkursis, kantis, la polaj infanoj prezentis nacian kostumon el Silezio kaj la plej bonaj ricevis belajn premiojn.

La tuta grupo havis pluajn travivaĵojn, kiam en la ĉevalejo Karlen en la urbo Dlouhá Třebová povis trarigardi, karesi, eĉ rajdi ĉevalojn, poste sur fajro rosti kolbasojn, eĉ bani kaj ĝui toboganon en kovrita baseno.

La lastan tagon ambaŭ grupoj vizitis malgrandan duklasan lernejon en la vilaĝo Opatovec, kiu havas malpli ol 30 gelernantojn. La lernejo ĝemeliĝas kun pola lernejo en la urbo Rybnik. Tie okazis ĉeĥa-pola konkurso kaj infanoj reciproke kontrolis, ĉu ili ne eraras. La ĉeĥaj infanoj miris, ke pola plej bona lerneja noto estas 6 kaj noto 1 estas ĉe poloj la plej malbona. Restis iom da tempo ankaŭ por kantoj kaj danc-prezento. Sed kiam alveturis pola ŝoforo, ni devis
adiaŭi kaj ĝoji je plua jaro.

Zdenka Novotná

Helpu propagi nunan internacian E-muzikan kulturon!

Pavla Dvořáková el la urbo Písek petas niajn legantojn (estas publikigita ŝia tuta letero): Kara redakcio, mi ĵus alŝutis al Ludlisto en mia Ipernity-paĝo de mi kantatan kanton Foka familio (Lachtani) de Jarek Nohavica. La E-tradukon faris konata E-kanzonisto Georgo Handzlik el Pollando. Ĉar la kanto kaj elparolo estas sufiĉe rapida, en mia albumo Muziko troviĝas ankaŭ teksto kun gitar-akordoj.

J. Nohavica havas en sia retpaĝaro www.nohavica.cz
ankaŭ versiojn kun tradukoj al la pola, angla, germana, itala kaj hungara. En la pola sekcio aperas ankaŭ la menciita traduko „Foka familio“. Vláďa Türk el nia urbo skribis rekte al J. Nohavica kaj petis lin, ke li aperigu la kantotradukon rekte en Esperanta sekcio (kreota), ne kaŝitan en la pola sekcio kaj ricevis lian afablan respondon, ke li transsendas lian peton al sia retmastrumanto kaj promesas fruan solvon. Do ŝajnas, ke sufiĉas nur ankoraŭ kelkaj voĉoj kaj petoj de aliaj esperantistoj por konvinki lin.

Kiel vi povas helpi?
1) bonvolu klaki al tiu ĉi adreso, 
http://www.nohavica.cz/_pl/tvorba/texty_pl/texty_jh.htm#FOKI, kie troviĝas la traduko, tiel la administrantoj vidos laŭ statistiko, ke estas intereso pri E-versio.
2) Bonvolu peti ĉe
 polski@nohavica.cz  ĉeĥe aŭ en Esperanto aperigon de pliaj E-tradukoj en la retpaĝaro de la kantisto (sufiĉas koncize – unu-du frazoj!) Se tio sukcesos, tio certe povos prestiĝigi Esperanton inter ŝatantoj de moderna folkmuziko en nia lando. Krome mi esperas, ke aperigo de pliaj E-tradukoj (kaj ilia posta ev. muzika registro) povos konsiderinde riĉigi la nunan internacian E-muzikan kulturon!

P.S. Mi invitas vin ankaŭ vidi www.icpisek.cz
– nove lanĉitan E-version de la oficiala turisma retpaĝaro de mia urbo Písek, kiun plejparte tradukis mia edzo kaj mi. Ev. favoraj reeĥoj al icpisek@mupisek.cz  (kaj kopie al pisek@esperanto.cz) sendube helpos fortigi pozicion de Esperanto ĉe la urbaj instancoj, ĉar ne ĉiuj daŭre kredas, ke Esperanto estas vere uzata kaj ke ĝi praktike valoras. Mi antaŭdankas por via eventuala helpemo kaj subteno. Pavla Dvořáková

Lingva anguleto:
Atentu la pozicion de adverboj

Postavení příslovce ve větě je z hlediska významu věty zásadní. Existuje mnoho příslovcí, která se ve větě mohou vázat k jakémukoli slovu (ne, ankaŭ, ankoraŭ, eĉ, nur, aj.) a ne pouze ke slovesu (existují učebnice, v kterých se mylně praví, že la adverbo devas stari antaŭ la verbo“). Podívejme se na příklad, který uvedl André Cherpillod v příručce „Vortkonsisto, vortfarado, vortanalizo, vortordo“ (1996):

Ankaŭ ŝi dancis hieraŭ en la korto (krom aliaj).

Ŝi ankaŭ dancis hieraŭ en la korto (krom kanti).

Ŝi dancis ankaŭ hieraŭ en la korto (krom alian tagon).

Ŝi dancis hieraŭ ankaŭ en la korto (krom en alia loko).

Tyto čtyři věty obsahují zcela stejná slova, přesto se jedná o zcela různé věty, jejichž význam je různý. Pokud v těchto větách zaměníme příslovce ankaŭ příslovcem ne, dále nebo nur, vždy se bude jednat o čtyři různé nezaměnitelné věty. Nepodceňujte proto problém slovosledu. Zamyslete se nad tím, co říkáte a píšete.

Resumo en Esperanto:
Malpravas tiu, kiu diras, ke adverbo devas stari antaŭ verbo. Estas multaj adverboj, kiuj sin povas ligi al kiu ajn vorto en la frazo. Ilia pozicio esence influas signifon de la frazo (vidu supre la kvar samkonsistajn frazojn kun la adverbo „ankaŭ“). Jan Werner

Ni kondolencas:

Josef Flídr z Litomyšle mortis 3. 6. 2009 en sia 62-a jaraĝo.

Linhart Rýznar, honora membro de ĈEA, estis multjara ĉefdelegito de UEA por nia lando; li estis ankaŭ bone konata kiel instruisto de Ĉe-metodo, kiu dum la instruado tre volonte uzadis sian hobion – sorĉadon. Li mortis kviete 9. 6. 2009 en sia 87-a jaraĝo. Multajn lastajn jarojn li vivis en Germanio en Salgast kun sia edzino Rosi Werner.

Honoron al iliaj memoroj. red.

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.