ANTAŬEN 2/14 MAJO 2006

 

ANTAŬEN 2/14 MAJO 2006

 

Enhavo:
Al la patrineto Medikamento
kontraŭ deprimiĝo

 

Paskofestoj
en Hamburg Kiu al kio similas?

 

Mallonga
amo

 

 

Al
la patrineto

 

Ĉiun
senton nur silente

 

portas
mi en mia koro,

 


la panjon mi sciigas

 

nek
pri ĝoj‘, nek pri doloro.

 

Kio
kaŭzas, mia panjo,

 

ke
vi tamen ĉion vidas –

 

kiam
ĝojas mia koro,

 

ke
okuloj viaj ridas?

 

Kio
kaŭzas, mia panjo,

 

ke vi ĉion klare vidas

 

kiam ploras mia koro,

 

ke vi en angul‘
eksidas?

 

de Jan Neruda tradukis
profesoro Miloš Lukáš

 

Pri
la tradukinto:

 

Miloš
Lukáš
postlasis en la Esperanta literaturo profundan spuron,
kiu ĝis nun ne perdis sian signifon por interŝanĝo de kulturaj
valoroj inter diversaj nacioj. Literaturaj verkoj, liaplume
interpretitaj en la internacian lingvon, atingas la mondpartojn, kiu
sen helpo de Esperanto restus fermitaj por ĉeĥaj kaj slovakaj
aŭtoroj.

 

Miloš
Lukáš naskiĝis la 15-an de septembro 1897 en Jilemnice, distrikto
Semily. Jam dum gimnazia studado li konatiĝis (en la jaro 1907) kun
Esperanto, al kiu li − krom nelonga periodo, kiam li interesiĝis
pri Ido − dediĉis sian tutan vivon. Plenuminte abiturientan
ekzamenon en Jičín kaj la trijaran militdeĵoron sur batalejoj de
la Unua mondmilito, li studis klasikan filologion en Prago. Lingvoj
fariĝis sekve lia okupo. Li instruis ilin en la gimnazioj de
Jilemnice, Trnava, Hradec Králové kaj en la Kuracista Altlernejo
en Hradec Králové. Inter la jaroj 1949 − 1951 li okupiĝis
profesie pri la internacia lingvo en la Esperanto-fako de la
Ministerio por Informoj kaj Kulturo. Post sia emeritiĝo li
nelacigeble okupiĝis per tradukado ĝis sia morto la 26-an de
aprilo 1976
.

 

La
tradukan arton de Miloš Lukáš karakterizas universaleco. Li
tradukadis Esperanten el la ĉeĥa kaj la slovaka lingvoj,(lia plej
konata traduko estas komedio de J.Vrchlický (Nokto sur Karlův
Týn), sed ankaŭ el la novgreka kaj la latina. Li famiĝis ankaŭ
per siaj ĉeĥlingvaj tradukoj el la estona literaturo. En sian
gepatran lingvon li interpretis ankaŭ ĉiujn poemojn de D-ro L.
Zamenhof kaj de kelkaj aliaj orginalaj poetoj (R. Schwarz k. a.)

 

Krom
sur la literatura kampo aktivis Miloš Lukáš ankaŭ en la movado
organiza. Li membriĝis en diversaj movadaj komisionoj kaj
komitatoj, gvidis kursojn kaj faris publikajn paroladojn.

 

Lia
kontribuo al la movado, speciale en Ĉeĥoslovakio, estas
neforgesebla. Restis eta almanako el liaj tradukaĵoj, kiel rememoro
pri lia tutviva literatura laboro.

 

Transprenita
el Panoramo.

 

 

Medikamento
kontraŭ deprimiĝo

 

Laŭdire
ĝi helpas kuraci depresion, timon, superi sentojn de la soleco:
KATO!

 

Tiun
rezulton publikigis specialistoj el psiĥologia instituto en Bonn.
Ili konstatis, ke tute ordinara hejma kato sukcesas ne nur helpi al
profundiĝo de psika sano kaj percepto de certeco ĉe sia posedanto,
sed ankaŭ plibonigi manieron de lia vivo.

 

Kvankam
tion la homo ne konscias, diras la profesoro Bergler, la kato edukas
lin diskrete. Merite de ĝi li estiĝas pli trankvila, pli
malstreĉa, pli agema.

 

Ĉefe
en la vivo de maljunaj kaj solrestintaj homoj povas la kato, laŭ
opinio de scienculoj, ludi signifan kaj pozitivan rolon. Ili havas
iun, kiu ĉiam hejme atendas ilin, kun ĝi ili neniam estas solaj.
Ili povas pere de ĝi akiri partneron por momentoj de tenero kaj
ludoj. Kompare kun hundoj la katoj bezonas pli multe da amo,
atentemo kaj karesado. Krom tio estas pli facila edukado de katoj ol
de hundoj en urbaj loĝejoj, ĉar kun la hundoj la posedanto devas
regule promenigadi ekstere en kia ajn vetero.

 

Ĉu
tio signifas, ke ni povas konsideri la katojn kiel idealajn
terapeutojn de ĉiuj civilizaciaj malsaniĝoj? Scienculoj el Bonn
jesas. Sana kaj vigla kato al sia bredanto ne donas okazon esti
letargia kaj turmentata pro malprudentaĵo

 

Oni
povas diri – konstatas la profesoro Bergler, ke la kato aktivigas
sian kunulon en plej bona vortsenco.

 

Dirite
per aliaj vortoj: esploroj de fakuloj konfirmis nur tion, kion la
katamantoj jam ekkonis antaŭ longa tempo en ĉiutaga kunvivo kun
sia kvarpieda amiko.

 

Antaŭ
pli ol tricent jaroj skribis franca filozofo René Descartes: Kiam
vi ludas kun kato, vi ne scias, ke fakte ĝi ludas kun vi.

 

Al
la redakcio sendis Helena Maudrová

 

Paskofestoj
en Hamburg

 

Tri
membroj de AEH el Pardubice akceptis inviton de siaj germanaj
geamikoj kaj alveturis per aŭtomobilo travivi Paskon en belegan
havenan urbon Hamburg. En tiu tempo estis en Ĉeĥio multloke
inundoj, la rivero Elbo inunde proksimiĝadis al Hamburg, do ni
veturis kun ioma timo, kio atendos nin.

 


Krom
multaj pluvegoj dum la vojaĝo (ankaŭ dum la revojaĝo) la inundo
ne tuŝis la centron de la urbo. Niaj geamikoj el Hamburg tre amike
bonvenigis nin kaj zorgoplene gastigis nin, rememorante sian viziton
en Pardubice-Rybitví, en la jaro 2004. Paskaj kutimoj en Hamburg
estas aliaj ol en Ĉeĥio. Per koloraj ovoj estas ornamitaj multaj
arbetoj ne nur en privataj ĝardenoj, sed ankaŭ antaŭ domoj.
Paskaj bivakfajroj sur la plaĝoj de la rivero Elbo (rememorantaj
nian ĉeĥan kutimon − bruligon de sorĉistinoj 30.4.), utiladas
posedantoj de proksimaj ĝardenetoj por likvido de branĉoj kaj
arbustoj dum la printempa ordigo. Altegajn pagodojn oni konstruas
helpe de ŝnuregoj kaj ŝtupetaroj.

 

Ni promenadis piede kaj
ŝipe tra la haveno kaj urbo, ni vidis projekton de nova kvartalo
sur la insulo, kie estos nova dominanto de la urbo „Elbfilharmonio“
kaj admiregis grandegajn kontraŭinundajn betonajn kaj ferajn barojn
altajn pli ol ses metrojn. Dum la ŝipveturado ni preterpasis altan
domegon por maljunuloj kaj ni estis informitaj, ke tie loĝas la
fama personeco de la Germana Esperanto-Asocio s-ro Werner Bormann. −
Subite en malfermita fenestro de tiu domego li svingis flageton (li
rigardis nin per teleskopa lorno, ricevinte per poŝtelefono
informon pri nia alveno). Kaj post la momento ni ĉiuj jam amike
babilis en la ŝiphalteja restoracio.

 

La
vespera vizito de amuzparko, simila al praga Matěj-kermeso,
revenigis nin por eta tempo en nian junaĝon kaj ni preskaŭ ne
spiris ĉe rigardado de ĉiuj atrakcioj. Ankaŭ historiaj pafejoj
akordiĝis kun la paska tempo kaj la interesuloj pafis per sagoj aŭ
per kriketaj kugloj en ovojn aŭ per hakilo al pomoj ktp. Ferma
piroteknikaĵ-fajro pligrandigis niajn travivaĵojn.

 

Ni vizitis ankaŭ tre
belan antikvan urbon Lübeck (en akompano de pluaj du E-amikoj), kie
estas ankaŭ multaj interesaĵoj, ekzemple – dum la milit-bombado
rompiĝis
grandega preĝeja sonorilo. Ĝi servas kiel memor-monumento kaj apud
ĝi estis konstruitaj du turoj de la nova preĝejo.

 

Kvankam
estis Paskofesto, ni estis invititaj en E-klubon, kien venis ankaŭ
pluaj membroj de EK Hamburg. Venontjare ili organizos la 84-an
Germanan Esperanto-Kongreson dum 25. − 28. 5. 2007, kiun ili jam
nun preparas.

 

Kun
prezidantino de Internacia klubo de EH amikino Delia Pick mi
pritraktis kelkajn aferojn.

 

Ni
nur bedaŭris, ke ni ne povis je propraj okuloj vidi la plej grandan
oceanan ŝipegon (pli grandan ol Queen Mary 2), kiu estis alvenonta
en Hamburgon unu tagon pli malfrue.

 

Jarmila
Rýznarová

 

 

Kiu
al kio similas?

 

La
instruisto diris al ni: „Ĉiu homo per sia sinteno similas al iu
animalo. Unu estas mallaborema, kiel ekzemple, urso. Alia estas
saltuleto kiel leporo. Ekprovu pentri proprajn gepatrojn en aspekto
de simpatiaj bestoj. Tio estos bona ŝerco, ĝi gajigos viajn
gepatrojn.“

 

Kiam
mi venis hejmen, mia paĉjo kuŝis sur la divano, legis ĵurnalon
kaj oscedis. Mi pentris lin kiel urson en ursokavo. Ĵusmomente la
panjo revenis el vendejo kun pezaj sakoj. Kaj mi pentris ŝin kiel
kamelinon kun grandegaj pakaĵoj.

 

Panjo
kaj paĉjo ekrigardis miajn pentraĵojn kaj ekridis. Kaj poste panjo
demandis: „Ĉu vi pentris tion ĉi por lernejo?

 

Certe!“
diris mi. „Estis tia hejmtasko por ni.

 

Nu,“
diris la paĉjo, „por kio do devualigi hejmajn sekretojn? Pentru
min − pli bone – en vido de kastoro, kiu senlace konstruas sian
domon, kaj panjo estu senzorge fluganta birdeto.“

 

Mi
tiel faris: la paĉjon en vido de kastoro, la patrinon − kiel
birdeton. Kaj mi alportis la pentraĵojn al mia instruisto. Tiam la
paĉjon oni devigis ripari nian lernejon. Kaj la panjon oni devigis
kanti en la lerneja gepatra ĥoro. Bona ŝerco rezultiĝis! El rusa
gazeto esperantigis Burgar Lilija

 

 

Mallonga
amo

 

Unu
limako amikiĝis en unu cepinon. Ili geedziĝis.

 

La
limako diris al la cepino: „Vi devas senvestigi Vin, karega“.
Sed la cepino hontis kaj respondis: “Sed nur, se vi fermos la
okulojn.“

 

Bone,
La limako fermis la okulojn kaj la cepino demetis unu ŝelon. Kiam
la limako malfermis la okulojn, li diris al ŝi: “Karega, vi devas
ĉion demeti.“ „Se vi fermos la okulojn.“ La limako denove
fermis la okulojn, kaj la cepino denove demetis unu ŝelon. „Vi
ankoraŭ estas vestita,“ diris la limako. „Bone, fermu la
okulojn!“

 

La
cepino demetis la trian ŝelon, sed la limako ankoraŭ estis
malkontenta. La cepino devis demeti la kvaran, kvinan kaj sesan
ŝelon. Sed la limako ĉiam ne estis kontenta. „Ni estas geedza
paro, antaŭ mi vi ne bezonas havi sekreton.“

 

Se
vi deziras,“ diris la cepino kaj demetis la sepan ŝelon. Kiam la
limako denove malfermis la okulojn, la cepino malaperis kaj ŝi ne
ekzistis plu.

 

Ĉu
vi scias, kiom da ŝeloj cepo havas?

 

Sendis Ilona Birkelbachová