Informilo 5/2006

Informilo 5/2006

Enhavo:
Denove Skokovy  nia ŝatata loko
Printempa renkontiĝo ĉe adonidoj
Pri la dancbaloj en Česká Třebová
Miaj spertoj pri ZEOj tra landoj
Ĉu vi volas instrui?
El la blindula sekcio
Freŝa vento el suda Bohemio
El la redakcio

Denove nia ŝatata loko – Skokovy

Kun alveno de printempaj tagoj post longa vintro komenciĝis la XXII-a lingva seminario en Ĉeĥa paradizo en la vilaĝeto Skokovy. Oni diras, ke se estas bela vetero, ĉio sukcesas pli facile, kaj tion ni povas diri pri la aranĝo de la seminario. La pensiono estis plena. De la paska lundo – la 17-a de aprilo – alvenadis homoj de diversaj lokoj kaj aĝoj. Entute venis 53 homoj. Ni havis ŝancon konigi kun nia lando kaj niaj kutimoj tri afablajn gefrancojn el norda Francujo kaj aŭstralaninon. Pluraj eksterlandanoj el Germanio, Nederlando kaj Francio venis al la loko jam por ili konata. Jam marde matene surprizis nin apero de ĵurnalistino, al kiu ni sukcesis prezenti pruvon pri belsoneco kaj facileco de la lingvo. Du artikoloj kun fotoj aperis en loka tagĵurnalo kaj estis tre pozitivaj. Ankaŭ la loka radio Jizera salutis la partoprenantojn per E-vortoj.

      Kiel kutime ni lernis en kvar grupoj antaŭtagmeze kaj ĝuis amikan etoson. Nia societo allogis personojn tute diversajn – handikapulojn kaj sanajn homojn, homojn simplajn kaj la homojn kun vico da titoloj, homojn gajajn aŭ afliktitajn pro malfeliĉo, homojn kreivajn, sociemajn, toleremajn…

Posttagmeza ekskurso direktis la partoprenantojn al Mladá Boleslav, kie ni povis grimpi turon de la urba magistrato kun diablo kaj hororaj scenoj el historio de la urbo kaj rigardi la urbon kaj malproksiman horizonton. Vicurbestrino, s-ino Pešková akceptis nin en solena salono, kun granda kolĉeno sur la kolo kaj proklamis sin favorantino de la homa komunikado. Ŝi donacis al ni CD kun bildetoj de gravaj konstruaĵoj en Mladá Boleslav kaj Kosmonosy, kun bela muziko, sen komento; vere konvena donaco por eksterlandanoj.

Pluan ekskurson ni okazigis al la kastelo en Mnichovo Hradiště kaj al Domo de infanoj – kie junularo muzikas, fabrikas ceramikaĵojn, prezentas teatraĵojn kaj okupiĝas per diversaj aferoj.

Eble eĉ pli interesaj estis la ekskursoj kaj promenoj tra pitoreska printempa naturo. Kiu volis, povis krei por si suveniron sub konsilo kaj helpo de nia sperta fakulino Eva.

El vesperaj prelegoj estis tre diskutita tiu pri solenaj menuoj de ĉeĥaj prezidentoj kun karakterizado de iliaj edzinoj. Ni konstatis, ke tre konvene kaj utile estus verki broŝuron aŭ kajeron por eksterlandanoj pri klarigo de specialaĵoj kaj ĉeĥaj kutimaj manĝoj. Per videofilmo ni povis reveni al la pasintjara UEA kongreso en litovia Vilno. Dum vesperiĝo  bicikle alvenis praga studento de fiziko Pavel Brom, por ke li klarigu al ni, kiel maristoj determinas sian pozicion sur la maro; li sukcesis admirinde.

Sabata vespero enhavis vere amuzan distran programon, pri kiu meritis preskaŭ ĉiuj partoprenintoj.

La venontaj seminarioj okazos de 16-a ĝis 22-a oktobro 2006 kaj de 16-a ĝis 22-a aprilo 2007. Venu partopreni.

J.Drahotová

 Printempa renkontiĝo ĉe adonidoj

Jam tradicie renkontiĝis geesperantistoj kun siaj familioj en la suda Moravio en Vracov por admiri belecon de printempaj protektitaj orkoloraj floretoj – adonidoj.

Post la vendreda vespermanĝo okazis kegla turniro ankaŭ por tiuj, kiuj neniam ludkeglis, marcipanan donaceton ricevis tri la plej bonaj el ĉiu kategorio. En la agrabla vespero ne mankis ruĝa kaj blanka vinoj, kun pluaj frandaĵoj.

Matene brilanta suneto eltiris ĉiujn el la litoj kaj granda grupo de ĉeĥaj partoprenintoj kun tri eksterlandanoj marŝis por vidi kaj admiri deziratajn floretojn. La unua parto de ĉarma promeno tra arbaro, direkte al Milotice, finiĝis sur kastela kortego, interesiĝantoj vizitis la kastelon. Tien alveturis buso de E-infanoj kun siaj gvidantoj.

Post la tagmeza plenigo de stomakoj atendis nin iom peniga vojo sur la monteton Horky, sed la rekompenco estis grandioza. La verda deklivo estis ornamita per belegaj orkoloraj floretoj de adonidoj. La okuloj de ĉiuj admire brilis, vidante tian florantan deklivon de tre ravaj, protektitaj floretoj, kaj neniu kuraĝis forŝiri eĉ unu solan floreton.

Sed nia migrado daŭrigis ĝis la lernejo en Ratíškovice. Ĉi tie sekvis plua parto de la programo. Estis preparitaj marcipanaj pastoj kaj lignaj tabuletoj por ĉiu partoprenanto kaj sub la gvido de fakulino s-anino Vyšinková ĉiu provis krei marcipanan besteton, kiun ĉiu povis alporti hejmen kun plua marcipana suveniro.

Reen al nia tranoktejo ni estis transportitaj per aŭtomobiloj. Agrabla vespero okazis en vinkelo, kie estis bela etoso kompletigita per bonega gulaŝo, vinoj kaj diversaj ĝu-manĝaĵoj. La partoprenintoj kantis akompane de gitaro ĝis malfruaj noktaj horoj.

Ankaŭ en la dimanĉa antaŭtagmezo ni partoprenis interesan programon en la lernejo de Ratíškovice. Prezentis sin kun granda sukceso infana grupo sub gvido de la prezidantino de ĈEA J. Melichárková.

Ni ĉiuj estis tre kontentaj pro ĉarma vetero, bonega manĝaĵo kaj trinkaĵo, sed ĉefe pro eminenta kolektivo de esperantistoj. Al ĉiuj organizantoj mi sendas multajn dankojn.

Mirka Kosnarová

Ĉu E-dancbaloj en la  urbo Česká Třebová ne plu ekzistos?

        La E-klubon en Česká Třebová fondis kelkaj entuziasmuloj en la jaro 1960. Agado de la  klubo rapide kreskis, sed membroj volis pli kaj pli propagandi Esperanton. La 23-an de februaro 1970 ili aranĝis la unuan E-balon por atentigi civitanojn de la urbo pri Esperanto. Senpage estis pruntita konvena salono de tiama Uzina klubo de fervojistoj, al kiu apartenis la E-klubo. Sed  problemo okazis  pri danc-orkestro. Mia kunlaboranto Jan Škeřík en fervojista oficejo gvidis grupon da muzikistoj kaj kun li mi faris ĉi tiun kontrakton. Se la organizantoj de la balo finance sukcesos, tiam la muzikantoj ricevos salajron kaj vespermanĝon, se ne, tiam ili ludos senpage kaj sen vespermanĝo. Sed okazis miraklo! Plenplenan salonon kun 232 sidlokoj okupis dancemuloj kaj la muzikistoj ricevis ĉion promesitan, eĉ bieron.

Dum venontaj jaroj E-baloj sukcese daŭrigis.  Alveturadis esperantistoj el multaj lokoj de nia respubliko, ankaŭ el Pollando, Hungario, Aŭstrio, Bulgario, Italio, Nederlando, Francio kaj Svedujo. En la jaro 1977 ni proklamis, ke en la salonoj ĝis noktomezo oni ne rajtas fumi, post la noktomezo jes. Kaj ekde tiu jaro jam dum ĉiuj E-baloj oni tute ne fumis. Iujn interesantojn allogis riĉa tombolo kun premio de granda porka kapo, pluaj interesiĝis pri dancado kaj amika babilado en  senfuma medio. Dufoje ni invitis ŝatatan kaj multnombran blovmuzikon el la urbo Humpolec. Ni tion jam povis fari, ĉar ni organizis en jubileaj jaroj de E-baloj  du dancbalojn en la sama jaro. La sukceso estis granda, ja ne sufiĉis duoble po 232 sidlokoj en la granda salono kaj  la dancemuloj ankaŭ okupis malgrandan salonon kun 60 sidlokoj.

Dum lastaj jaroj la intereso pri dancbaloj, ne nur pri E-baloj, entute ŝanĝiĝis. Ne plu ekzistas Uzina klubo de fervojistoj. Nove fondita Kultura centro postulas por la salono kun 100 sidlokoj 960 Kč por unu horo.

Anstataŭ la balo ĉiuj anoj de E-klubo en Česká Třebová nunjare realigis solenan kunvenon, sed ili ne ploris pro malfacilaĵoj. Ili rememoris 39 sukcesajn balojn kaj imagu,  la geklubanoj cerbumas pri somera E-balo en proksima arbara restoracio „Hory“.

Jiří Pištora

Miaj personaj spertoj pri ZEO-j tra kelkaj landoj

En kelkaj lokoj mi havis bonŝancon viziti straton aŭ placon nomitan laŭ Esperanto aŭ L.L.Zamenhof. Kutime tio okazis lige kun mia partopreno ĉe Esperanto-kongresoj, plejparte la Universalaj. Tio estis ekzemple en Varno, Valencio, Tel-Avivo, Zagrebo, Gotenburgo… En Tel-Avivo mi vizitis la straton de D-ro Zamenhof eĉ plurfoje: tage kaj vespere. Kiam estis jam tenebro, tiam mi ĝuis la rigardon al eĉ lumantaj ŝildoj kun surskribo „strato de L .L. Zamenhof“.

La strato estis iom longa, tial la indikoj troviĝis kelkfoje. En iuj lokoj la skribaĵo estis nacilingva, do la nomo tekstis Eliezer Zamenhof. Interne de la strat-indikilo estis enmuntita elektra lumigilo. Kelkoble troviĝis ĉe la persona nomo eĉ epiteto „sderot“, kio en la hebrea signifas „instruisto, kleriganto de popolo“. Tiulande estas ja kutimo doni tian atributon al sociaj gvidantoj (cetere havas ĝin tre proksime al la Z-strato ankaŭ la skvaro de T. G. Masaryk – la unua ĉeĥa  prezidento.

En la jaro 1983 mi ankaŭ partoprenis la 68-an U. K.en Budapeŝto kaj tie troviĝas du ZEO-stratoj, nome Zamenhof kaj Esperanto (krom aliaj ZEOj). Bedaŭrinde mi ne vizitis ilin pro mia tiama nescio.

Koncerne la lumantajn E-indikilojn – ion similan mi spertis en Montpeliero en la jaro 1998. Tie ne temis pri la nomo Zamenhof, sed pri vojmontriloj en la ĉefa strato. Indikita estis direkto al la kongresejo de la 83-a U. K. La surskribo estis nacilingva, do franca. Sed mi memoras, ke tie troviĝis eĉ alia lingva varianto – nome la angla kaj Esperanta. Ankaŭ ĝi estis elinterne lumigita. Do sufiĉa teknika lukso por uzi ĝin nur dum unu semajno el la tuta senfina tempo. Cetere, la urbo Montpeliero fieras ankaŭ pri Zamenhofa strato, sed tiun mi ne sukcesis viziti.

J.Rada

Ĉu vi volas instrui?

       Kun granda ĝojo mi volas informi vin, ke la publika universitato “University of New South Wales” (esp: “Universitato de Nova Sud-Kimrujo”), en Sidnejo, Aŭstralio, baldaŭ ofertos „oficialan“ kurson pri Instruado de Esperanto.

“University of New South Wales” estas moderna kaj prestiĝa publika universitato, kiu jam ofertis diversajn oficialajn kursojn pri instruado de diversaj lingvoj – angla, japana, indonezia, franca, germana, ktp. La kurso por instruado de Esperanto estas nova aldono al la listo.

Finstudinto ricevos oficialan profesian kvalifikon, aprobitan kaj agnoskitan de la loka aŭstralia registaro, kiu ebligas instrui la lingvon profesie, ekzemple ĉe etnaj aŭ komunumaj kolegioj, aŭ en la “Universitato de la Tria Aĝo”.

La kurso daŭras 6 monatojn, kaj kvankam nur part-tempa (lecionoj okazas nur dum 2 vesperoj ĉiusemajne), ĝi estas profunda, kaj inkluzivas: lingvan teorion: kio estas ‘lingvo’, lingvaj trajtoj kaj strukturo, fonetiko, ktp., historion kaj specifajn problemojn de lingva instruado, teknikojn kaj metodologiojn de lingva instruado, ekde la 19-a jarcento ĝis nuntempo, analizon de la diversaj bezonoj kaj problemoj de lingvaj studentoj kaj studgrupoj,identigon kaj elekton de taŭgaj instrumetodo, tekniko kaj materialo, preparon de lecionoj, preparon de plena kurso, specifajn trajtojn kaj problemojn pri la instruado de Esperanto  kaj multe pli!

La kurso havas teorian parton – pli-malpli 100 horojn da lecionoj – kaj ankaŭ praktikan parton: la studento instruos Esperanton al lernanta grupo dum 6 horoj, kaj ĉe la fino de la kurso devas verki ne nur lecionan planon, sed plenan koheran kaj profesian kurson de Esperanto.

La lecionoj estos instruataj plejparte en la angla lingvo. La lecionoj specife pri Esperanto estos instruataj aparte al la Esperanto-studantoj, de prof. Daniel Kane.

La kosto de la kurso estos inter 3500 kaj 4000 AU$. La unua klaso espereble komenciĝos fine de aprilo kaj finiĝos en septembro. Se vi loĝas malproksime de Sidnejo, kaj la kurso interesas vin, sciu, ke nia esperantistaro de Sidnejo feliĉe pretas aŭ gastigi vin, aŭ helpi vin trovi taŭgan loĝejon.

Krome, la Esperanto-Federacio de Nova Sud-Kimrujo nun ofertas stipendion por tiu kurso: se vi pretas labori parttempe kiel Instruisto de Esperanto por la Federacio, dum almenaŭ 2 jaroj post la kurso, la Federacio pagos por vi la kurskotizon!

Ĝeneralaj informoj pri la kursoj por instruado de fremdaj lingvoj ĉe la University of New South Wales troveblas – en la angla lingvo – ĉe: http://www.lang.unsw.edu.au/teacher_education/index.htm

Sendu senhezite iun ajn demandon pri la kurso, aŭ pri la disponebla stipendio, rekte al mi!

Igor de Oliveira Couto, prez. de Aŭstralia Esperanto-Asocio

prezidanto@esperanto.org.au

 

El la blindula sekcio

S-ano Jiří Vychodil (66), longjara redakciestro de la fama blindula gazeto Aŭroro, decidiĝis fini sian funkcion. Li faras tion pro sia malsano, sed li promesis, ke li klopodos laŭ siaj fortoj transdoni siajn spertojn al sia posteulo kaj helpi al li en lia laboro, por ke li havu certecon, ke la gazeto estas transdonita en bonajn manojn.

La gazeto estis lanĉita en la jaro 1920 de Karel Emanuel Macan. Ekde la jaro 1925 ĝis la jaro 1939 redaktis ĝin s-ano Josef Stejskal. Dum la militaj jaroj la gazeto kompreneble ne aperis. Post la 2-a mondmilito relanĉis ĝin eminenta samideano Vuk Echtner, kiu transdonis sian funkcion al s-ano Vychodil en la jaro 1975.

Lia posteulo fariĝas s-ano Jiří Jelínek, kiu do estas la kvina redakciestro de tiu ĉi fama blindula gazeto. La redakta kolektivo de Informilo dankas al s-ano Vychodil por lia longjara laboro kaj samtempe deziras al s-ano Jelínek sukceson en lia nova laboro.

Freŝa vento el suda Bohemio

Belega, suna sabato akompanis la unuan renkontiĝon de esperantistoj en suda Bohemio. Naskiĝis nova okazigo „Sablaj printempoj“, renkontiĝo en la urbo Písek (=Sablo), kiuj povus regule ripetiĝi. En Písek renkontiĝis tridek entuziasmaj gesamideanoj ne nur el Bohemio suda, sed ankaŭ el la meza kaj okcidenta.

      Zorgeme preparita programo sub la gvido de Pavla Dvořáková kaj de ceteraj oferemaj membroj de la E-klubo „La Ponto“ ĝojigis ĉiujn partoprenantojn. Mallonga, sed interesa estis vizito de la muzeo. Poste sekvis festa paska programo en la preĝejo nomata „Altigo de Sankta Kruco“ (Povýšení svatého kříže). Post komuna tagmanĝo okazis la ĉefa traktado en la restoracio „U Reinerů“, kie ni estis informitaj pri multnombraj E-aranĝoj, ankaŭ pri novaj libroj ktp.

La geedzoj Jiří kaj Mirka Tomeček el České Budějovice transdonis informojn pri Universala kongreso de UEA en itala Florenco, Mirka parolis pri sia sukcesa E-kurso, kiun ĝuste finigis 8 lernantoj. Pri E-kurso en la urbo Hluboká informis ankaŭ simpatia aŭstralianino.

La suda Bohemio montris renovigon de Esperanta vivo, al kiu metis bazon familioj Tomeček kaj Dvořák, tamen la tradicio de komunaj renkontiĝoj de okcident- kaj sudbohemiaj esperantistoj komenciĝis pasintjare en la urbo Pilzeno.

 El la redakcio

      En pasinta numero de Informilo ni publikigis artikolon pri atenco ĉe la tombo de doktoro Zamenhof, kiu estis disvastigita al multaj ĉeĥaj kaj eksterlandaj geesperantistoj. Ni opiniis, ke tia komunikaĵo veninta de serioza redakcio kun multaj detaloj, ne povas esti aprila ŝerco.

Tamen. Sur interretaj paĝoj post kelkaj tagoj estis trovitaj diversaj negativaj kaj ankaŭ pozitivaj reagoj de Usono, Rusio, Francio, Pollando ktp., sed la brazila redakcio de Ĝangalo reagis jene: (fragmento):

Indikoj pri la ŝerco

La redakcio de Ĝangalo kontentas pro tio, ke la ĉi-jara unua-aprila notico-ŝerco provokis tiom da reagoj, pozitivaj kaj negativaj. La eĥo montras, ke la E-komunumo ne estas ia nemovebla amaso, sed ja vivanta komunumo, kiu verve reagas al okazintaĵoj.

Ni bedaŭras pro tiuj, kiuj ne ŝatis la ŝercon, kaj gratulas al tiuj, kiuj havas la humuron kapabli ridi pri si mem kaj pri siaj amataj ĉevaletoj. Laste-haste, ni sincere esperas, ke la ĉi-jara ŝerco almenaŭ pensigu kelkajn pri la bezono praktike gravigi iom nian Esperanton, kiu estas nuntempe, domaĝe, ege malgrava internacie – jen la trista vero.

Ni opinias, ke ne estas bezona plua komento. Konkludon faru ĉiu mem, ĉu ĝi estis humurplena aprila ŝerco.

red.

Anonco de germana membro:

Mi serĉas malnovajn trajnmodelojn en skalo „0“ (1:45) de la ĉeĥa produktanto Merkur kaj Ikaria, prefere la tutan kolekton. Kiu volus ĝin vendi al mi, bonvolu skribi al Peter Lohausen, Nach dem Waldhaus 12, D 08529 Plauen. e-mail: peter.lohausen@arcor.de

E-klubo en la urbo Česká Třebová aranĝos renkontiĝon la 10-an de junio 2006 en la restoracio „Na Horách“  ekde la 14-a horo ĝis noktomezo. Pri detala vojo al la celo, pri la programo kaj pri intereso vespermanĝi skribu al Zd. Novotná, Na Strouze 1720, 560 02 Č.Třebová (zdenkanovotna@quick.cz)

Atentigo por ĉeĥoj – Upozornění:

Na peněžní poukázku prosím pište adresu AEH česky, tak jak je uvedeno v rámečku na konci Informila: Svaz zdravotně postižených esp….. Poštovní úřad má výhrady.
Děkuji. jary

En la redakcion venis malgaja anonco: Forlasis nin por ĉiam nia membrino Jarmila Pavlíková el Domažlice. Honoro al ŝia memoro! 

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬENEldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapulojRedaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Patera, J. Rýznarová, L. SrbováAdreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů,   Na Okrouhlíku 953/21,530 03  PARDUBICE,  CZ tel. 466 611 941e-mail: aeh-ikeh@volny.cz interreto:  www.volny.cz/aeh-ikehBankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300 Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol! La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj