ANTAŬEN 2/12 MARTO 2004

ANTAŬEN 2/12
MARTO
 2004

 

Enhavo:
Datreveno de la ĉeĥa nacia
komponisto
Ĉu la dekalogo ankoraŭ validas?
La mondĉampionino
kaj ŝia trejnisto
La papero ĵetita al vento

 

Datreveno
de la ĉeĥa nacia komponisto

 

En
urbo Litomyšl, en unu el gemoj protektataj de UNESCO, naskiĝis la
2-an de marto 1824
Bedřich Smetana
(kune kun Antonín Dvořák fondinto de la ĉeĥa nacia muziko). Jam
kiel sesjara knabo li mirege debutis kiel pianludanto. Mezlernejan
kleriĝon li akiris en Jihlava, Praha kaj Plzeň. Tiam li komencis
ankaŭ  komponi, precipe danc-muzikon kaj miniaturajn
komponaĵojn. Poste en Prago li aktivis kiel muzikinstruisto en
familio de grafo Thun. Samtempe li mem studis, subtenata ankaŭ de
Ferenc Liszt, muzikon ĉe J. Proksch. En la jaro 1848 li inaŭguris
propran muzik-lernejon en Prago. Dum tiu ĉi ribeliga jaro li kiel
ano de la Nacia gardo partoprenis la revolucion en Prago.

 

Grava por
li estis la jaro 1856, kiam li persone renkontiĝis kun F. Liszt kaj
pro ekonomiaj kaŭzoj foriris al Gotenburgo, kie ĝis la jaro 1861
aktivis kiel pedagogo, muzikdirektanto kaj pian-virtuozo. Diligente
li komponis jam pli gravajn komponaĵojn. Post reveno al Ĉeĥio li
malfacile serĉis postenon, kiu respondus al liaj kapabloj kaj
ambicioj. Li gvidis kantĥoron Hlahol, organizis kaj direktis
koncertojn de Umělecká beseda (Artista societo), samtempe li
skribis kritik-kontribuaĵojn en Národní listy (Nacia gazeto).
Multe li koncertis kiel sola fortepianisto kaj denove li instruis
muzikon.

 

Nur dum la
jaro 1866, post sukcesoj de operoj Braniboři v Čechách
(Brandenburgianoj en Bohemio) kaj Prodaná nevěsta (Vendita
fianĉino), li iĝis orkestrestro en Prozatimní divadlo (Dumtempa
teatro). Dum la periodo 1867 – 1872 li komponis operojn Dalibor kaj
Libuše. La unuan prezentadon de opero Libuše li partoprenis jam
kiel surdulo.

 

En la jaro
1874 li grave malsaniĝis. Tiam li transloĝiĝis al kvieta medio ĉe
sia filino, kiu vivis kun sia edzo en arbaristejo en Jabkenice. Nerva
malsano gradiĝis ĝis totala surdeco. Tamen li plu komponis operojn
Dvě vdovy (Du vidvinoj), Hubička (Kiseto), Tajemství (Sekreto) kaj
Čertova stěna (Diabla vando), aron da simfoniaj poemoj Má vlast
(Mia patrujo). Lia muzik-kreado plue enhavas vicon da
kamer-komponaĵoj, kantoj kaj dancoj.

Post mallonga restado en sanatorio, kie li nur komencis komponi
operon Viola, la 12-an de majo 1884 li mortis en Prago.

 

Esperantigis
Pavel Nechvíle

 

La mondĉampionino kaj ŝia trejnisto

 

En la
sesdekaj jaroj Jaroslav Zaviačič estis monda vicĉampiono en
tajpado. Li estis estro de la kontoro por tajpado kaj stenografado en
tiam la plej granda ĉeĥa gazeto, hodiaŭ li estas jam sepdekjarulo.
Fakuloj asertas, ke li apartenas al la unuaj homoj en la mondo, kiuj
prilaboris unikan formon de ekzakta trejnado de tajpado kaj
komputiltajpado. Al li ankaŭ apartenas la aŭtoreco de iuspeca
komputila stenografio nomata Zavpis. Programado de klera komputilo
ebligas al tajpanto ne skribi kompletajn vortojn, sed nur
mallongigaĵojn kaj la komputilo mem tajpas la tutajn vortojn.

 

Ing.
Helena Matoušková jam kiel studentino atingis en la lernejo
rekordojn sur meĥanika tajpilo kaj pli poste sur elektra tajpilo kaj
sukcesis preskaŭ ses cent frapojn en minuto. Pri la talenta
studentino eksciis s-ro Zaviačič kaj li fariĝis ŝia trejnisto. Li
sciis, ke helpe de pli bona teĥniko ŝi povus atingi ankoraŭ pli
grandan  rapidecon. La lernejestro pruntis por ŝi
tajpkomputilon, per kiu neniu volis labori, IBM kun globa skribkapo,
kaj tiu signifis por ŝi la unuajn medalojn – titolon de juniora
respublika ĉampionino kaj bronzon en juniora mondĉampionado en
Dresdeno. Tiel ŝi ĉiam plibonigis sian propran rekordon.

 

La
trejnisto Jaroslav Zaviačič sciis, ke ekzemple la ĵetlancisto Jan
Železný ne nur ĉiam sin trejnas pri ĵetado, sed devas ankaŭ
pripense fortigi muskolojn, sprinti kaj kuri, por ke li bone lernu la
ekkuron kaj ne povas eĉ preterlasi psiĥan preparadon por konkursoj.
Same la konkursanto en komputila tajpado devas scii bone legi,
percepti la tekston komplekse kaj kapabli ĉion ĉi en cerba kortekso
rapide ŝanĝi en ordonojn de tuta serio de fingromovoj kaj ankaŭ
bone koncentriĝi. Simile kiel al pianludisto la instruisto taskas
pli kaj pli malfacilajn etudojn, la trejnisto taskas al la ĉampionino
en komputila tajpado pli kaj pli malfacilajn agojn kaj serĉas
mankojn kaj rezervojn en ŝia talento.

 

Hodiaŭ
havas Helena Matoušková sur sia konto la saman nombron de mondaj
honorigoj kiel menciita rekordulo Jan Železný. Tri titolojn de
mondĉampiono kaj mondan rekordon. Dum tridek minutoj ŝi skribis 24
624 frapojn, kiel la unua en la mondo ŝi superis la limon de 800
frapoj en minuto, do 13 frapojn en sekundo. Kiam ŝi revenadis el
mondkonkursoj hejmen, neniu ekzaltiĝita homamaso bonvenigis ŝin.
Kaj tamen la fakto, ke Ĉeĥa respubliko havas mondĉampioninon en
tajpado per komputila klavaro eĉ dufoje post si, estas granda afero.
Ne ĉiu havas korpan staton por supera sporto, ne al ĉiu la naturo
donacis brilan voĉon aŭ aspekton. Sed havi bonan kapon, lertajn
manojn, talenton kaj ideojn, kio ja ne estas ekkonebla unuavide,
ankaŭ per tio oni povas esti la unua en la mondo.

 

La tempoj,
kiam la lernejoj edukis sekretariinojn kaj ĉiu ĉefo havis ĉe si
administracian kunlaborantinon, estas jam for. Hodiaŭ tajpas mem sur
la komputila klavaro kuracisto, policano, juĝisto, bibliotekisto,
verkisto, oficistino en banko aŭ ĉe la poŝto, stokisto kaj simile.
Ni fieras, ke ni enkondukas interreton en la lernejojn. La brava
fakulo Jaroslav Zaviačič kaj ĉampionino Helena Matoušková
komunikas al ĉiuj, ke la bazo, kiun lernu la infanoj en lernejo,
estas ankaŭ rapide tajpi per ĉiuj dek fingroj. La esploroj pruvis,
ke tajpado per du aŭ kelkaj fingroj utiligas la komputilon trione.
Pli intensa koncentriĝo je serĉado de la literoj ĝenas pensadon.

 

Ĉu estos novaj ĉeĥaj
ĉampionoj?


Provizore en keletaĝo de unu el la pragaj ludomoj estas la laborejo
de Jaroslav Zaviačič kaj Helena Matoušková. En la laborejo estas
nur kelkaj komputiloj, sed la interreto ebligas de ĉi tie organizi
subtenon de la lernado en granda skalo, trejnadon kaj konkursojn en
komputila tajpado ekzemple por mil homoj. Tion oni povus efektivigi
en neniu salonego kaj povus financi neniu sponsoro. Ĉiutage
interreta komunikado kun vico da lernejoj jam subtenis la edukadon de
dekoj da elstaraj pedagogoj por fako „laboro per komputilo“ kaj
ĉiujare helpas lerni bone prilaboradi komputilan klavaron al ĉirkaŭ
20 000 distancaj studentoj.

 

Estas bone
scii, ke la dudekpersona ĉeĥa ekspedicio en la lasta mondĉampionado
en Hannover atingis 15 medalojn kaj tio signifas, ke por la Ĉeĥa
respubliko plu kreskas novaj ĉampionoj. Sinjoro Zaviačič kaj lia
kunlaborantino H. Matoušková, kiuj sukcese vastigas la arton bone
tajpi, estas ankaŭ konvinkoplenaj ideanoj de la internacia lingvo.
Sinjoro Zaviačič atestas ĝiajn avantaĝojn ankaŭ por komputila
rapidtajpado en sia funkciado en internacia organizo Intersteno. Vi,
kiuj disponas interreton, malfermu la paĝojn
www.zav.cz
kaj tie, inter diversaj temoj, vi ekscios ankaŭ multon interesan pri
Esperanto kaj en Esperanto.

 

Laŭ  Jindra Klímová
prilaboris membroj de la redakcio

 

La papero ĵetita al vento

 

Antaŭ ia
tempo viro Paŭlo parolis pri tio, ke lia juna najbaro Tom estas
ŝtelisto kaj ke li fine estis arestita.  Post kelkaj tagoj oni
konstatis, ke Tom estas senkulpa. Li fariĝis libera kaj estis juĝita
la viro Paŭlo pro maljusta akuzo.

 

En la
tribunalo Paŭlo diris al juĝisto: „Komentoj ne faros tiom da
doloro.“ Kaj la  juĝisto respondis: „Skribu la komentojn
sur la paperon, poste disŝiru ĝin kaj ĵetu la pecetojn survoje.
Revenu morgaŭ por aŭdi la decidon.“

 

Paŭlo
obeis kaj revenis  la pluan tagon. “Antaŭ mia decido iru
kolekti la paperpecojn, kiujn vi hieraŭ disĵetis“, diris la
juĝisto. Paŭlo respondis: „Mi ne povas fari tion. La vento
sendube dissemis ilin, mi ne scias, kie ili estas.“

 

La juĝisto
respondis: „Sammaniere simpla kalumnio povas frakasi la honoron de
la homo en tia grado, ke oni ne povas ĝin rebonigi. Se oni ne povas
bone paroli pri iu, pli valoras diri nenion. Kiel oni diras –
paroli estas arĝento, sed silenti oro.“

 

Laŭ motivo de brazila teksto esperantigis
Francoise Goetz