informilo 3/2004

Informilo 3/2004

Enhavo:
La 75-a datreveno de IEM
Mallonge el la mondo
Invitoj al E-aranĝoj

Lingva ponto kostos miliardon
El la kluboj
Literatura konkurso
Mi volas esti televidilo
Vidi la mondon alimaniere

La 75-a datreveno de IEM

       En tiu ĉi jaro Internacia Esperanto-Muzeo (IEM) festas jubileon: Antaŭ 75 jaroj ĝi fariĝis parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Estas unika fakto, ke Nacia Biblioteko oficiale vivtenas Esperanto-muzeon kaj Esperanto-bibliotekon. Pro tiu subteno IEM fariĝis la plej granda plene funkcianta biblioteko por Esperanto kaj Interlingvistiko, tute je la servo de esperantistoj kaj lingvistoj. Ĝia elektronika katalogo (TROVANTO) estas alirebla pere de nia hejmpaĝo: http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm

Okaze de tiu jubileo Aŭstria Nacia Biblioteko organizos simpozion:

Esperanto en la Uragano de Ideologioj

Internacia Esperanto-Simpozio en la Aŭstria Nacia Biblioteko.

La 8-an kaj 9-an de oktobro 2004 la Aŭstria Nacia Biblioteko en kunlaboro kun Universala Esperanto-Asocio organizos sim-pozion okaze de du Esperanto-jubileoj: la centa datreveno de la naskiĝo de Lidia Zamenhof (1904 – 1942) kaj la 75-jariĝo de la Internacia Esperanto-Muzeo (IEM, aligita al la Aŭstria Nacia Biblioteko en 1929). Prelegos Ulrich Lins (Germanio/Japanio, ĉefpreleganto), Vilmos Benczik (Hungario), Wera kaj Detlev Blanke (Germanio), Heiner Eichner (universitato de Vieno, Aŭstrio), Alex Kaefer (Aŭstrio), Herbert Mayer (IEM, Aŭstrio) kaj Claude Piron (Svisio).

La historio de Esperanto kaj la sorto de esperantistoj estas firme ligita al la ĝenerala historia evoluo. Verki historion de Esperanto signifas verki kadre de la historio de la mondo. Tion montris Ulrich Lins per “La danĝera lingvo. Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto”. Esperanto do ne estas io ekzotika kaj marĝena, kiel foje opinias la ĝenerala publiko, sed ĝi estas integra parto de historiaj evoluoj.

Tiu fakto estas la elirpunkto de la simpozio, kiu pritraktas la destinon de Esperanto en la politikaj-ideologiaj uraganoj de la pasinta jarcento, fokusante interalie la atenton al la sorto de Lidia Zamenhof (murdita en la koncentrejo Treblinka en 1942) kaj de la Internacia Esperanto-Muzeo (fermita en 1938 fare de la nazioj). Apud tio pritraktiĝos ankaŭ temoj, kiuj tuŝas la nuntempon: Kia estas hodiaŭ la situacio de Esperanto en la mondo? Kiel aspektas la rilato inter Esperanto kaj la nunaj politikaj regantoj? Kiel kondutu la esperantistoj en mondo, kiu almenaŭ en la publika diskurso ege malfavoras la ideon de artefarita internacia helplingvo, sed aliflanke pere de modernaj teknologioj ofertas novajn eblecojn?

Laborlingvo dum la unua duontago de la simpozio estos la germana por la ne-Esperanta publiko – la cetero disvolviĝos en Esperanto. Paralele okazos: malfermo de ekspozicio pri la sama temo en la Internacia Esperanto-Muzeo, prezento de la noveldonita plena verkaro de Lidia Zamenhof kaj internacia Cseh-kurso por tutkomencantoj.

(La germana nomo de la aranĝo estas: Die gefährliche Sprache). Partoprenkotizo: 50,- eŭroj, por studentoj kaj lernantoj 35,- eŭroj. Aliĝo: plansprachen@onb.ac.at

Christian Cimpa Internacia Esperanto-Muzeo Hofburg, Michaelerkuppel, AT-1010 VIENO

 Mallonge el la mondo

La retejo de la Komerc-Industria Ĉambro de Ĉuvaŝa Respubliko (Centra Rusio) ekde nun havas ankaŭ E-lingvan version apud la rusa, angla kaj itala. La paĝaro celas antaŭenigi komercan kunlaboron inter la entreprenoj de la respubliko kun la tuta mondo. Ĝi havas regulajn kontaktojn  kun komercistoj kaj industriistoj de la tuta Rusio kaj de dekoj da eksteraj landoj.

En Lahore, Pakistano, estis  en januaro malfermita la oficejo de E-asocio.

Informilo de Eŭropa E-Unio „Eŭropa Bulteno“ denove aperas en interreto en formato pdf kaj legeblas ĉe http://www.lingvo.org./bulteno

Redaktas
ĝin Dafydd ap Fergus, direktoro de la Brusela Komunikadcentro.

Ĵus aperis la neta versio, ĝisdatigita, de mia kompilado pri oficialaj E-kursoj en universitatoj kaj altinstitutoj. Estas iom pli da E-kursoj ol en la unua eldono: Nombro laŭlande: Aŭstrio : 3 – Belgio : 1 – Brazilo : 1 – Bulgario : 1 – Ĉeĥio : 2 – Ĉinio : 18 – Germanio : 5 – Hispanio : 2 – Hungario : 2 – Israelo : 1 – Italio : 1 – Japanio : 2 – Korea Resp. : 2 – Kostariko : 2 – Litovio : 3 – Meksiko : 1 – Nederlando : 1 – Pollando : 3 – Rusio : 4 – Slovakio : 1 – Svedio : 1 – Usono : 5 – Uzbekio : 1, sume: 63. Landoj: 23 [ili estis 43 por 20 landoj en la eldono de novembro 2002].

Mi opinias, ke temas ankaŭ pri interesa argumento por nia argumentado.

Germain Pirlot, rete: gepir.apro@pandora.be


Mongola Esperanto-Societo (MES) ekhavas sian propran oficejon pri fremdaj lingvoj, kulturoj kaj turismo. Oni permesis al la societo por subteni kaj helpi agadon de MES senpage posedi unu ĉambron kaj enkonduki nedevigan Esperanto-kurson en la Kolegio.

Estraranoj de la societo jam faris lekciojn pri Esperanto, nuntempa monda lingva problemo kaj Esperanto-movado, en kiuj partoprenis ĉirkaŭ 100 gestudentoj de la Kolegio.

 Ĉiuj gratulmesaĝoj estas bonvenaj ĉe la estro de la kolegio, G. Davaasuren, rete: tsog@mbox.mn

Tugchin Dogsuren Khurelbaatar, rete: pacosuno@magicnet.mn

En la lernojaro 2003-2004 komenciĝis en kvar eŭropaj mezlernejoj alternativa projekto por instrui E-on al lernejanoj, interŝanĝi la spertojn kaj kontaktigi la komencontojn. Ili jam ekis kontakton kun lernejoj en Portugalio, Hispanio, Pollando kaj Hungario. Ni atendas kontaktojn el nunaj aŭ estontaj eŭrop-uniaj landoj por eniri la projekton.

Luis Ladeira, rete: luisladeira@netcabo.pt transprenita el RET-INFO

Invitoj al E-aranĝoj

E-klubo en Plzeň aranĝas semajnfinan restadon en la tagoj 17. – 20. 6. 2004 en la bela naturloko Plasy, kiu troviĝas 25 kilometrojn norde de Plzeň en la ripozloko Máj. En la programo estas piedpromenoj, ekskursoj tra la regiono, vespere videofilmoj. Loĝado en kelklitaj ĉambroj  kun manĝo trifoje tage kostas 270 Kč (10 eŭrojn) por unu tago.

Pluajn informojn disdonos kaj aliĝilojn akceptos Václav Kaprál, CZ 33151 Kaznějov 252 ĝis la fino de majo 2004.

———————————–
Esperanto-klubo
Ústí nad Labem invitas vin al Printempa naturamika renkontiĝo
Memorialo Jíra – Hillebrand“ Kytlice – Luzacia montaro – norda Bohemio
la 21-a – 25-a de aprilo 2004
Kompleta taga restadkotizo 350,- Kč en la pensiono „Zátiší“ – Kytlice
Aliĝu ĝis la 31-a de marto ĉe
Miroslav Smyčka,
Kojetická 90, CZ-400 03  Ústí nad Labem,

tel.
721 851 502,
retadreso (nova):
 smyckam@seznam.cz
———————————–

      Klubo de Esperanto kaj mondaj lingvoj en Třebíč invitas ĉiujn, kiuj volas studi lingvojn, al la trietapa restado en Somera Esperanto-Tendaro en Lančov.
La kursoj de la Esperanta, angla, germana kaj aliaj lingvoj okazos en la
etapoj: 4. 7. – 17. 7., 18. 7. – 31. 7., kaj 1. 8. – 14. 8.
Dum la restado oni povas viziti la kastelojn Vranov kaj Bítov, partopreni busan ekskurson al Vieno ktp.

Pli detalajn informojn vi povas ricevi en la adreso Esperanto 674 01 Třebíč, tel. 568 850 156, rete podhradska@volny.cz

Lingva ponto kostos miliardon

Proksimume miliardon da eŭroj elspezos la Eŭropa Unio post ĝia disvastiĝo la 1-an de majo per ekfunkciigo de la tuta armeo da tradukistoj kaj traduk­tekniko. En Unio nome estos plena dudeko de oficialaj agadlingvoj kaj tio postulos ampleksajn investojn  por la tradukista tekniko.

Ĉiu membro nome rajtas esprimiĝi en sia propra patrina lingvo kaj en ĝi ankaŭ ricevadi uniajn dokumentojn. Tiel estis decidite en la Roma intertrakto en la jaro 1957. Tiama Eŭropa asocio havis nurajn ses membrojn, ĉe kiuj estis parolate france, germane, itale kaj holande.

“Lasi traduki la tuttagan agadon kostas en Bruselo preskaŭ 600 €, en Luksemburgio 900 €. Nome ĉiu ŝtato havas por la tradukado sian financan limiton,” rememorigas Ian Anderson el lakista kaj dablista ofico de Eŭropa komisiono. Ankaŭ pro tio multaj membroj ne postulas agadon en sia patrina lingvo kaj la tradukadon mendas nur dum komplikaj agadoj.

Ĉeĥaj diplomatoj proponas eluzi la tradukadon dum komplikaj juraj problemoj. Kiu ŝparos, povos nome uzi la monon eventuale por kovro de vojaĝelspezoj de hejmaj specialistoj. Krom la postulojn por tradukado de ĉiuj organoj de EU oni devas antaŭmeti duonjaron antaŭe kaj kiu venos pli malfrue, plipagos. 

La diplomatoj memkomprene traktas en unu el tri laborlingvoj – la angla, franca kaj germana. Per tio ili forte ŝparas. Tamen la rajto uzi patrinan lingvon restas kaj la Unio devas por tiu eventualaĵo esti preparita. 

Ĝis nun la Unio dungis 1250 profesiajn lingvistojn, kiuj dum jaro tradukis 1,3 milionojn da paĝoj en dekunu lingvojn. La akcepto de dek novuloj inkluzive Ĉeĥio postulos sinsekvan altigon de la nombro de tradukistoj al preskaŭ du mil kaj multe kreskos ankaŭ la nombro de tradukitaj paĝoj. Ĉe la ĉeĥa Unio oni kalkulas dungi 60 tradukistojn, tamen ne nur ĉeĥojn. En Bruselo nome pliperfektiĝis dum la lastaj ses jaroj en la ĉeĥa du dekoj da britoj, francoj kaj germanoj, kiuj jam en Unio laboras. La lingvistoj el membroŝtatoj devas perfekte scii sian patrinlingvon kaj du aŭ tri laborlingvojn de Unio: la anglan (en kiu realiĝas 57 procentoj da tradukaĵoj), la francan kaj germanan lingvojn. En la anglan oni tradukas ankaŭ ĉiujn poŝtajn  sendaĵojn, kiuj venas el la mondo. La tradukistoj nun pliparte laboros en Luksenburgio, kie estas finata konstruado de novaj konstruaĵoj kaj sidloko de ĉefoj de la nova tradukista direktorio.

Jos.Hradil

 El la kluboj

 La 16-a Kultura festivalo en Ústí n.L. okazinta en la tagoj 26.-28.9.2003 estis tre sukcesa. Pri holokaŭsta koncentrejo Terezín konatigis la partoprenantojn s-ano Jiří Laube – akompane persone eĉ  pere de memfarita videofilmo.

Kortuŝa estis prelego de s-ano Inĝ.Jan Werner pri E-movado en Ostrava-regiono dum la pasinta reĝimo, eĉ rememoro je neĝisvivita 90-a jubileo de konata muzik-pedagogo kaj edzo de ĉeĥa poetino Eli s-ano Ŝťefo Urban. Grandan travivaĵon havis la ĉeestantoj el akordeona majstra prezento de sveda gasto Kristina Nestorov.

Pinton de la festivalo faris muzik- kaj kant-koncertoj, okazintaj kiel sur la teatra podio, tiel en Ruĝa preĝejo pere de s-ano Miroslav Smyčka, prezidanto de la E-klubo, kiu ankaú havas grandan meriton pri sukcesoj de la tuta festivalo.

el la letero de Margit Turková mallongigis   jary.

El urbo Beneŝov :
Pri peranteco por SAT kaj ĝia organo Sennaciulo kaj pri peranteco por la gazeto Migranto – organo de Naturamika asocio  donas informojn Václav Stibůrek, J.Franka 1731, 25601 Benešov, tel.317721018, mobil: 608516206. Retposte: stiburek.@c-mail.cz

E-klubo Ostrava Nia membro Vlado Sládeček informis nin pri sia kunlaboro kun Eldonejo Eko-konzult, kiu eldonis slovak- kaj ĉeĥlingvajn librojn, tradukitajn el Esperanto.(Estis sufiĉe da problemoj, kiam neniu eldonejo volis presi ilin.)  Interesuloj povas informiĝi ĉe notitaj adresoj.

Prostějov: La 5-an de februaro 2004 okazis en E-klubo Prostějov jarkunveno. Proksimume 20 partoprenantoj aŭskultis raportojn de la sekretario Jiří Kincl pri la agado kaj mastrumado en la klubo. La jarkunveno ankaŭ balotis novan komitaton. Krom la gastoj el Přerov kaj Olomouc partoprenis ankaŭ reprezentantino de ĈEA Libuše Dvořáková, kiu informis pri tio, ke oni planas aranĝi la 10-an kongreson de ĈEA en proksima Olomouc kaj paroligan kurson en Ostrava.

Literatura E –  konkurso

       La redakcio de Informilo proklamas literaturan konkurson por ĉiuj membroj kaj nemembroj de AEH aŭ IKEH. Kondičoj estas jenaj:

1. Por la temo elektu unu el la tri proverboj de L. Zamenhof:
a)Ne ĉio brilanta estas diamanto 
b)Kapo majesta, sed cerbo modesta
c)Lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn

2. La rakonto ne estu pli longa ol unu paĝon A4 per tajpilo aŭ unu kaj duonon per bone legebla manskribo.

3. Viajn verkojn sendu ĝis la 15-a de junio 2004 al la adreso de la redakcio. Supre skribu la surskribon de la proverbo, la rakonton ne subskribu, sed Vian nomon kaj adreson enmetu en alian fermitan koverton, kiun malfermos nur la ĵurio.

Viajn laborojn tralegos kaj prijuĝos trimembra ĵurio laŭ stilo kaj gramatiko.La tri plej bonaj kontribuaĵoj estos deklaritaj kaj premiitaj en la 15-a E-tago en Pardubice la 28-an de aŭgusto 2004.

La redakcio

Mi volas esti televidilo

        En klasĉambro unu instruistino taskis al siaj lernantoj verki tekston, en kiu ili eldiru, kio ili dezirus esti, se ili povus elekti. Unu el la lernantoj skribis jenon:

Mi volas esti televidilo, por ricevi la tutan atenton, la tutan kareson de miaj gepatroj. La televidilo en mia hejmo ĉiam estas la centro de ĉies atentoj. Kiam ĝi parolas, neniu povas paroli, ĉefe se estas tempo de novelo aŭ de futbalo. Kiam mia patro revenas de sia laboro, li anstataŭ ludi kun mi, prenas ĝian telekomandilon sen eĉ rigardi al mi. Miaj gepatroj ne solvas miajn problemojn tiel rapide, kiel ili forigas ian difekton ĉe la televidilo, ĉar ilia vivo ja havus neniun guston sen tiu aparato. Fine mi volus, ke ili zorgu pri mi tiel same, kiel ili zorgas pri sia TV…“

Ĉiu tiu teksto bedaŭrinde bildigas la konduton de multaj gepatroj kontraŭ siaj gefiloj. La febra ritmo de la nuntempa vivo kondukas nin al streso: luktado por nin teni dungitaj; distanco irota kaj kaosa trafiko, kiun ni devas alfronti por atingi la laborlokon kaj de ĝi reveni; timo loĝi en tiel violenta urbo; dubo pri la estonteco; ktp, ktp …

Pro ĉio ĉi ni, gepatroj, revenas hejmen en stato de intensa nervozeco. „Kia korfaciliĝo! Mi sukcesis reveni al la hejma dolĉo!“

Kaj kion ni plej deziras, tio estas refortiga bano, bongusta manĝo, spekti la preferatan televidprogramon kaj poste dormi la dormon de la justuloj. Ĉar ja ĉion ĉi ni meritas post plena labortago! Kaj koncerne la gefilojn? Kiel statas la infanoj? Ni ĉiam demandas, sed ne ĉiam aŭskultas la respondojn.

– Paĉjo, jen kion mi faris hodiaŭ en la lernejo! – diras la knabo, montrante desegnaĵon, kiun li rigardas kiel sian ĉefverkon. Sed tiel intensas nia laceco, ke ni apenaŭ murmuras: – Kiel bela!

Kaj stresitaj, ni, la gepatroj, argumentas: – Efektive mi venas laca de la laboro, sed mi tiel agas pro lia bono. Mi bezonas certigi pli bonan estonton al miaj gefiloj. Kio fariĝos el ili, se mi morgaŭ mortos?

Jam estas tempo pripensi, kiom da tempo ni dediĉas al nia familio. Ja necesas labori, ke ni ĝuu ian stabilecon en la vivo, sed ĉio restu en konvenaj limoj. Pro ia materiala garantio de la estonteco ni neglektas garantii la nunon.

Sed kion helpas amasigi havaĵojn, se la sola havaĵo dezirata de filo estas la amo de liaj gepatroj – amo,kiun li ja ne ĝuas? Kion helpas posedi multe da propraĵoj, se en la hejmo ne estas amŝirmado.

Kion helpas ĉion scii pri informadiko, se ili ne sukcesas malkodi la lingvon kaj la senton de la animo de la gefiloj? Ne prokrastu elmontri la amon, kiun vi sentas por via filo. Faru ĝin hodiaŭ! Dediĉu multajn momentojn al li. Agu per la koro kaj vi ricevos la samon! 

Transprenita el brazila gazeto

Vidi la mondon alimaniere

      Estis trankvila vespero. Mi atendis buson kaj estis aŭdebla nur la sono de ĉirkaŭveturantaj aŭtomobiloj tra neĝokaĉo. Post iom da tempo alvenis al la haltejo blindulo kun du virinoj. La virinoj murmuris, ke dum unua printempa tago neĝas, sed la viro malopinias. „Provu rigardi tion aliel,“ li rekomendis al ili. „Imagu, ke vi estas sur la plaĝo kaj aŭskultu la ondojn. Tio estas tute sama sono – sufiĉas nur aŭskulti.“

Mi akceptis lian konsilon, aŭskultante la sonon de la aŭtomobiloj kaj mi subite aŭdis la ondojn puŝatajn al mara bordo. Mi rigardis la mondon per okuloj de blinda viro kaj mi sentis min ĝoja.

El la revuo Elekto de Reader´s Digest tradukis L. Srbová

 INFORMILO – monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Mráz, J. Patera, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Na Okrouhlíku 953/21, 530 03  PARDUBICE, ĈEĤIO
Tel.  466 611 941 e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Čes. spořitelna a.s. Pardubice, č. účtu 000000 – 1204917309/0800Při platbách uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.