ANTAŬEN 1/18 Februaro 2010

 

ANTAŬEN  1/18 Februaro 2010

 



 

Enhavo: Intervjuo Ĉeĥa
gramatika furoro „Gendera problemo“

 



 

Kiel
mi fariĝis televid-stelo

 

Intervjuo
de Jarmila Rýznarová al Margit
Turková

 

La
29-an de januaro ni spektis en la televid-elsendo ČT -1-programon
„Koloroj de la vivo (Barvy života)“, en kiu M.T. prezentis sian
Esperanto-agadon tiel alloge, ke ni intencis fari jenan „intervjuon“,
ĉar ni opinias ĝin instrua ankaŭ por la agado de niaj legantoj.

 

 

J.R.: Margit, mi petas diri al
ni, kiel vi sukcesis penetri en tiun ĉi regokapablan
amas-komunikilon nomatan ČESKÁ TELEVIZE ?

 

M.T.:
Eble vi aŭdis, ke en la programo mem mi proklamis: „En la vivo
multo estas hazardo“. Sendepende – ĉu oni konsentas aŭ ne pri
tiu diraĵo (nia celo ne estas „filozofii“) – certe estis
hazardo, ke – veturante el la bjalistoka UK (plena je travivaĵoj
kaj entuziasmo – eble tio“ brilis“ el mia vizaĝo??) –
alparolis min juna virino, al kiu mi rakontis, de kie mi estas
veturanta. Montriĝis – ke ŝi ankaŭ estas esperantistino (kvankam
nur komencantino). Ĉi tie la „hazardo“ finas sian efikecon, ĉar
de tiu tempo ekkomencis sian vojon la pripensita agado de ni ambaŭ;
ŝi sciigis min, ke ŝi laboras en amasmedioj, precipe en
radioelsendejo, sed havas kontaktojn ankaŭ en televido. Vidante,
kiel la hobio Esperanto vigligas tiel maljunan inon, kia mi estas, ŝi
proponis min al siaj kolegoj por la programo BARVY ŽIVOTA (Koloroj
de la vivo), kiu estas dediĉita precipe por aktivigi gemaljunulojn.
Por niaj eksterlandaj legantoj mi aldonas, ke la programo estas en
nia lando ŝatata kaj per la menciita kategorio preskaŭ regule
spektata..

 

J.R.: Bonvolu,
rakonti iomete, kiel la programo efektiviĝis praktike:
M.T.:
La menciita nova E-amikino (Hanka Synková – kial ne prezenti ŝin
laŭnome, se ŝi rilatas tiel favorplene al E. kaj ties propagando)
kontaktis nin reciproke kun alia redaktorino, kiu laboras por
televido – (ŝia tasko estas eltrovadi ĝuste tiujn homojn, kiuj
havas „ion por diri“ al la aliaj). Mi invitis ŝin al nia
E-klubejo en Prago, strato Ve Smečkách, intence por la tempo, kiam
ni havis babil-kunsidon, ke ŝi vidu – kaj (unue) eksciu almenaŭ
pri la ekzisto de Esperanto kaj esperantistoj. Ŝi kondutis favore al
nia afero, kaj „postdonis“ ĝin al siaj gekolegoj – do al la
film-teamo…

 

 

J.R.: Mi supozas, ke ili
alvenis en Obořiště, kie vi loĝas por filmi tie.

 

M.T.: Jes – vi
supozas sencoplene. Ni interkonsentis reciproke la daton (tio estis
la 16-an de decembro) kaj ili alveturis (en t.n. „mikrobuso“) en
jena grupigo: reĝisorino, ŝia asistantino – kaj tri viroj (oni
povas imagi iliajn teknikajn funkciojn, ĉu?).

 

 

J.R.: Kiel videblas, oni
laboris en via loĝejo, kaj ankaŭ ekstere. Kiel longe daŭris por
fari la programon en t.n. „reala tempo“?

 

M.T.: Vi povis aŭdi,
ke la redaktorino M. Retková diris antaŭkomence: „Ni travivis
tagon kun Margit Turková…“ Kaj vi prave povus demandi: la „tuta
tago – kaj nur tiom mallonga programo? Kial oni ne parolis pli kaj
pli detale pri Esperanto?“ Do, mi klarigas: la „filmado“ daŭris
proksime 4 horojn – en tiu tempo mi prezentis „mian hobion“
ankaŭ ekster la mikrofono, por ke ni interkonsentu pri plua procezo.
Krom tio – vi vidis, ili volis „havi movon“ – do ili igis min
iri eksteren. Tion mi prijuĝis „neniel interesa“ – sed la
reĝisorino eble havas sian „kliŝon“, manieron, kiel
„ekinteresi“ la spektantojn. Feliĉe la „malbona“ vetero en
nia kazo montriĝis „utila“ – ĉar ĝuste en tiu momento
komencis neĝi – kaj faris la aferon „romantika“. Do – mi
vidas (kion mi ne plene kredis, mi devas konfesi), ke la film-teamo
scias fari sian laboron profesie, kaj sukcese. Kaj tio dependis nur
de iliaj intencoj kaj iliaj ebloj, kian „miksaĵon“ ili faras el
tiu filmado, kaj kiel longa la programo estos.

 

 

J.R.: Tamen kvankam tio estis
„miksaĵo“, oni povas diri, ke bona. Senteblis, ke la filmistoj
tenis sin ĉe certa, konata linio, konata temo. Kiel do?

 

M.T.: Vi pravas. Laŭ
ilia deziro mi anticipe preparis por ili „scenaron“ (tre
ampleksan, 7-paĝan), per kiu ili povu interkonatiĝi (almenaŭ iom)
kun la fenomeno ESPERANTO. Pro tio nia laboro iris glate kaj plenumis
sian celon. Kiel mi jam diris, inter ni ne estis priparolitaj nur la
aferoj, kiujn oni vidas sur la ekrano. Pri Esperanto mi ilin informis
pli amplekse ol videblas kaj – laŭ mia sento mi elvokis en ili
seriozan opinion pri E-o. Vi ja konas min – mi neniel prokrastos la
okazon propagandi nian movadon. Tial mi ankaŭ al ili donacis la
librojn, kiuj estis sur la ekrano montritaj – tiujn dulingvajn
(ĉeĥo-esperantajn) poemarojn de la poeto Čestmír Vidman kaj de la
tradukanto Jaroslav Krolupper. Eble ili en siaj „trankvilaj
momentoj“ ilin trafoliumos; eĉ tralegos, ĝuos belecon de la ĉeĥa
originalo kaj ekkonscios samvalorecon de la tradukoj. Ili faris sian
laboron bone – kaj eventualaj reagoj kaj reeĥoj de niaj spektantoj
estus por ili instiga afero. Mi jam dankis al la film-teamo – vi
ankaŭ faru tion.

 

J.R.: Margit, mi dankas vin pro
la entuziasma raportaĵo. Diru al ni, ĉu via vojo al la
„televid-stelo“ daŭrigos, eble ankaŭ en aliaj amaskomunikiloj?

 

M.T.:
Estu certa, ke mi ne forlasos la okazon (kompreneble propagandi por
E. – ne fariĝi „stelo“). Ni ne forgesu, ke jam post mia dorso
staras tiu kapabla sinjorino Hanka S., kun kiu mi volas ankoraŭ ion
„baki“. Kaj ke post ni (maljunuloj) viciĝas niaj gejunuloj, kiuj
jam faras sian laboron instigoplene (kvankam iom alimaniere ol ni).
Miaj lastaj vortoj al niaj gelegantoj estas: sekvu agadon de la
esperanta junularo – kaj vi estos pozitive surprizitaj!

 

Ĝis „venonta raportaĵo!“ J.R.
kaj Margit Turková

 

Ĉeĥa
gramatika furoro „Gendera* problemo“

 

 

Sinjorino Michaela
Marková – Tominová en la januara gazeto „ONA“(Ŝi) en la
felietono „Ĉu viro povas esti direktorino?“ skribas: „Antaǔ
nelonge mi diskutis kun pedagogoj de bazaj lernejoj. Iu virino diris:
„Mi estas instruisto kaj speciala pedagogo.“ Miaj oreloj per
teruro turniĝis dolore. Tuj mi imagis, kiel prezentas sin viro: „Mi
laboras kiel instruistino.“

 

 

Dum la komika babilado
virinoj multe ridis. Verŝajne plimulto da homoj opinias la problemon
bagatela, sed tiu Michaela Marková – Tominová plu skribas: „Mi
estas konvinkita, ke la lingvo forte influas nian imagon pri la roloj
de viroj kaj virinoj. La lingvo ĉirkaǔas nin de la naskiĝo kaj
neniu pensas, kiel ĝi influas nian pensadon, same kiel centoj da
objektoj, kun kiuj ni kreskas de la infaneco kaj kiujn ni kvazaǔ ne
sentas. Sed nia cerbo alsuĉas ĉion.“

 

La ĉeĥa lingvo estas
lingvo slava kaj distingas inan kaj viran genrojn. Nomoj de virinoj
havas finaĵon „-ová“, sed ankaǔ nomoj de objektoj portas siajn
genrojn – viran, inan kaj mezan. Okazis, ke en televida elsendo
nomis virino en sporta raporto eksterlandajn sportistinojn per iliaj
nomoj sen –ová, ŝi havis problemojn resti sur sia laborloko! Male
havas problemojn edzinoj de eksterlandaj edzoj, ĉar ilia nomo ne
estas identa kun la nomo de la edzo en eksterlando.

 

Estas vero, ke ne
ekzistas viraj formoj en nia lingvo por iaj profesioj, kiujn historie
faris nur virinoj: „švadlena“ – kudristino, „pradlena“ –
lavistino, „nevěstka“ – prostituino, „jeptiška“ –
monaĥino, „sestra“ – flegistino, kiu plu estas identa kun
vorto fratino, ktp. Ankaǔ viraj profesioj kiel „kat“ –
ekzekutisto, „host“ – gasto, „mnich“ – monaĥo, „anděl“
– anĝelo portas klaran viran genron, sen eblo aldoni inan
finaĵon…Tio estas pruvo, ke en lingvo estas kaŝita nia vivo,
pensado, historio kaj kiu scias kio plu?

 

Moderna vivo baldaǔ
glutos tiujn genderajn profesiajn problemojn. Estas videble, ke novaj
profesioj jam ekestas ĉe ni facile por ambaǔ genroj – same kiel
en Esperanto.

 

Jindřiška Drahotová

 

*genderismo=batalo por egaleco de sekso