Informilo 02/2010

Enhavo:
Pri angla lingvo,
Festlibro al Tonkin,
Svisa muzeo,
Festivalo en
Nördlinden,
Ponto de Esperantujo el Urugvajo,
Guglo festis,
Plasy,
El redakcio,
Koncize

 

Pri la angla lingvo en Belgio…

Oni povus diri, ke la flandra lingvo (nederlanda parolata en Belgio) ne plu ekzistas en la muziko. La kulturo estas reduktata al nur unu: la angla. Preskaŭ ĉiuj nomoj de butikoj kaj komercaj produktoj estas en la angla. Pli kaj pli da vortoj entrudiĝas en nian ĉiutagan lingvon, en reklamojn, en gaze-tojn, kaj en la oficialajn mediumojn – kiel estas la radio 6 kaj televidostacioj.

Niaj posteuloj ne plu estas “kinderen” (infanoj) sed “kids”.  Intervjuoj kun anglalingvanoj estas oftaj kaj ĉiam malpli tradukataj, kvazaŭ ĉiuj filmoj en televido estus anglalingvaj (en la flandra televido ili estas subtitolitaj). Nur rare escepte ni povas spekti filmon en lingvo alia ol la angla.

Reklamoj en nia flandra televido senhonte alparolas nin en la angla. La entreprenoj, kiuj kredas sin internaciaj, deklaras la anglan kiel sian “oficialan entreprenan lingvon” kaj devigas siajn dungitojn uzi tiun lingvon eĉ inter si… kontraŭleĝe, sed ne ĉiu dungito kuraĝas ekprocesi kontraŭ sia labordonanto!

Niaj identigaj kartoj montras NUR en sia titolo la 3 oficialajn belgajn lingvojn: la nederlandan, la francan kaj la germanan, sed krome ankaŭ la anglan. Sed la respekto por lingvoj de niaj alilingvaj samlandanoj ekzistas nur en la titolo “BELGIE BELGIQUE  BELGIEN  BELGIUM”

Plue sur la karto estas nur la denaska lingvo (ĉe mi la nederlanda) kaj… la angla. Ekzemple: naam / name. Tiuj identigaj kartoj jam antaŭ pli ol 20 jaroj estis kondamnitaj de la Ŝtata Konsilio (la plej alta jura instanco) pro kontraŭleĝeco. Tiamaj ministroj decidis ne tuj anstataŭigi la ĵus eldonitajn dokumentojn, ĉar la kostoj estintus tro altaj. Ili promesis, ke ĉe nova eldono (ne temas pri donaco: ni devas pagi ĝin kaj ĝi  estas multekosta) ili enordigos la aferon. Intertempe ni jam devis aĉeti du novajn kartojn (la lasta enhavas elektronikan cirkvitaron) same kontraŭleĝajn pro uzo de la angla.

Ordinaraj homoj ne konscias tiajn aferojn. Iu komparas tiun fenomenon kun rano, kiu estas en poto da akvo, kiun oni iom post iom varmigas… La rano sentas nenion, ĝis… tro malfruas.

Mi foje demandis iun, kiom da lingvoj estas sur lia identiga karto. Preskaŭ  neniu scias. Post kelkdekoj da jaroj la popolo eble komprenos (kie restis la ranoj?), ekkonscios kaj tio tiam povos iĝi danĝera por la pluekzisto de EU aŭ eĉ por la paco en EU. En nia landeto kun ties trilingvaj komunumoj ni havas sperton pri lingvaj problemoj, kiuj tre regule lamigas la tutan landon.

el ret-info Leo de Cooman http://www.europo.eu http://www.eventoj.hu

Transdono de la festlibro al Tonkin ankaŭ ĉe “UEA-viva”

La plej nova eldono de la filmĵurnalo “UEA-viva” estas dediĉita al publikigo de la festlibro “La arto labori kune”, kiun UEA eldonis okaze de la 70-a datreveno de Humphrey Tonkin. Prof. Tonkin festis sian vivjubileon la 2-an de decembro 2009, sed la transd;ono de la festlibro estis aranĝita la 9-an de januaro 2010 en la Centra Oficejo de UEA lige kun lia ĉiujara vizito al Biblioteko Hodler pro bibliografia laboro por la usona Asocio de Modernaj Lingvoj.

La 10-minuta filmo redonas la varman etoson de la transdona ceremonio per fragmentoj el ĝiaj programeroj, i.a. el la prelegoj de la du redaktoroj de la festlibro, Ulrich Lins kaj Detlev Blanke. La redaktoroj prilumis kaj la multflankan aktivadon de la jubileulo kaj la enhavon de la impona 900-paĝa volumo, al kiu kontribuis 106 aŭtoroj. En tiu ĉi panorama kolekto estas artikoloj lingvopolitikaj, interlingvistikaj, esperantologiaj, historiaj, movadaj, literaturaj kaj strategiaj temoj kaj rememoroj; la redaktoroj estas tiuj supre nomitaj. La filmo videblas ĉe:  http://www.youtube.com/UEAviva#p/a/u/0/hzNlAD7ve38
(el revuo E.)

Svisa Muzeo de l’ Ludoj

La muzeo troviĝas ĉe bordo de la lago Lemano (Ĝenevo) en la urbeto La Tour-De-Peilz, proksime al Lausanne. Ĝia retejo estas:  http://www.museedujeu.com Ĝi konsentis aldoni Esperanton al la elekteblaj lingvoj por vizitoj kaj laborgrupoj: franca, germana, angla, hispana, portugala kaj nun Esperanto. Unue, bonvole dissendu tiun informon.

Due, oni povus organizi Esperantajn grupojn, kiuj vizitos ĝin. Mi povus kunordigi la aferon kaj ĉiĉeroni. La vizito daŭras ĉirkaŭ 1 horon; aliflanke estas ankaŭ temaj laborgrupoj, kie oni lernas specifajn ludojn (afrikajn, ĉinajn, romiajn, faraonajn ktp), kiuj daŭras 90 minutojn inkluzive de la vizito.

La muzeo, en mezepoka kastelo, konservas ĉarmajn ekzemplerojn de ludoj antikvaj kaj modernaj el diversaj landoj (Barato, Afriko, Ĉinio, ktp).

Poste oni povas ankoraŭ restadi en la belega parko ĉirkaŭanta la kastelon, aŭ partopreni alian programeron, kiel ekzemple viziton al la proksima Kastelo de Chillon (Ŝijon), aŭ la Alimentarium de Nestlé. Amike salutas Vin Cesco Reale.

Eventualaj interesiĝantoj povas kontakti: Cesco Reale, +41-76-2341843, retadreso: cescoreale@gmail.com

transprenita el ret-info

La 26-a Internacia festivalo en Nördlingen
27. 12. 2009 – 3. 1. 2010
Kadra temo: Fabeloj, fabloj kaj legendoj

La ĉi-jaran IF-on ni povas nomi fabelan. Ĝi okazis en la belega bavara urbeto Nördlingen komplete ĉirkaŭita per mezepoka murego. Ni loĝis en la novstila junular-familia gastejo situanta tuj malantaŭ la muro. La urbo estis facile atingebla perpiede. La ĉeftemo: fabeloj, fabloj kaj legendoj revenigis nin en junaĝon. Ni aŭskultis historiojn kaj fabelojn de Andersen, de la fratoj Grimm, rusajn, latvajn, dagestanajn kaj specialan bildfabelon pri la ŝipeto Narklo, kreita de niaj rusaj amikoj Anna kaj Dima.

La evento komenciĝis per interkona vespero, kiun jam de pluraj jaroj animas Mikaelo Bronŝtejn el Rusio. Ĉeestis dudek novuloj, kiuj rapide integriĝis al la grupo de jam konataj kaj regule partoprenantaj esperantistoj. La plej foraj venis el Japanio, Usono, Israelo, Rusio…

La libroservo de FEL (Flandra Esperanto-Ligo) ofertis multajn librojn, muzikdiskojn kaj aliajn esperantaĵojn. Prizorgis ĝin Tina kaj Paul Peeraerts. La “Knajpa” etoso apartenas al la plej gajaj. Ĉi-foje Harald, Jeon-ok, Vida, Bruno kaj HDP priservis nin per biero, vino, kokteloj…

La aŭtorajn horojn prezentis Lena Karpunina kaj Mikaelo Bronŝtejn. Pri situacio en Afganio parolis Ulrich Brandenburg, pri Norda Koreio kaj porka gripo Harald Schicke, pri kajakado ĉirkaŭ insuloj Ugo kaj Annarosa el Italio, artan enpakadon per tukoj prezentis kaj pri ties historio parolis Masumi kaj Tacuo Huĝimoto el Japanio, memorindan jubilean IF-on en retrospektivo prezentis Brian Moon. Krom tio okazis vico da interesaj prelegoj. Estis prezentita baleto, mantro, pianludado, matena gimnastikado. Oni prezentis kurson de desegnado, paroligan kurson ktp. Multaj interesiĝis pri vizito al la loka bierfabriko Ankerbräu, kie ĉiu vizitanto ricevis memore bierglason kaj kompreneble ni gustumis diversspecajn bierojn. Ankaŭ urbaj promenoj kolektigis multajn interesatojn.

Pluraj profitis el oferto de surloka saŭnado. Jam la trian fojon okazis IVU (Internacia Vintra Universitato) kaj la duan fojon Internaciaj ekzamenoj laŭ la nova metodo, gvidataj de Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar.

La ekskurso al Nürnberg (Nurnbergo) bone kaj laŭ la plano disvolviĝis. La ĉiĉeronino detale rakontis pri interesaj vidindaĵoj. En la fama restoracio „Bratwurst Röslein” (rozeta kolbaso) ni bonguste kaj abunde tagmanĝis. Restis sufiĉe da tempo por promenado tra la urbo.

Por dancŝatantoj Liba elektis muzikon en ritmo de flamenko kaj ŝi iniciatis lernadon de mazurko, kiu estis prezentita kun granda sukceso antaŭ la Silvestra balo. Dum la tradiciaj silvestraj bufedoj kaj baloj ĉiam estas okazo bone manĝi, babili, amuziĝi, danci kaj bonvenigi novan jaron laŭ horzono de la ĉeestantaj partoprenantoj el diversaj landoj. La novjara promeno celis rondiron sur la ĉirkaŭurba murego, kiun gvidis Floreal. Li akompanis interesatojn al la 90 metrojn alta turo Daniel, de kie bela vetero ebligis rigardon al la vasta ĉirkaŭaĵo kaj neĝkovrita urbo Nördlingen.

Krom la dagestana, rusa kaj la israela vesperoj, dum kiuj ni estis regalitaj ne nur per kantoj, dancoj, sed ankaŭ per tiulandaj bongustaĵoj, ni ankaŭ festis la 150-jaran Zamenhofan datrevenon per interesa programo kaj ŝaumvino ofertita de nia organizanto HDP (Hans-Dieter Platz), al kiu ni tutkore dankas pro la brila organizado de IF-oj, kiuj iĝas jaron post jaro pli kaj pli perfektaj.

Kiel antaŭvidite, la festivalo estis ege sukcesa kaj mi invitas vin denove reveni ĉi-jarfine al la sama loko – la fabela urbo Nördlingen- por festi la 27-an IF en agrabla kaj amika etoso. Dum la tuttaga ekskurso ni vizitos Munkenon. Liba Gabalda

Ponto de Esperantujo el Urugvajo

Saluton karaj, ĉi tie estas la RADIO AKTIVA – ponto de Esperantujo.

Por ne ĝeni vin,  dum la jaro  2009  ni sendis  al vi  malmultajn informojn  pri niaj elsendoj, tamen  ili daŭris aperante kiel ĉiam. Okaze de la komenco de la nova jaro ni kontaktas vin denove por deziri al vi ĉion bonan dum la tuta jaro kaj profiti la okazon  por informi vin pri la laste aperinta podkasto kaj la plej interesaj, kiujn ni disponigis por elŝutado dum la antaŭa jaro. La podkasto  #20,  unua de la 2010-a jaro, estos tre interesa por vi.

 Ni havis eblon partopreni en Bonaero atelieron en Argentino, gvidita de  Atilio Orellana Rojas, pri instruado de lingvoj per rekta metodo. La atelieron – direktita ĉefe al instruantoj de Esperanto, aranĝis AEL (Argentina Esperanto-Ligo), kaj ni profitis la okazon por ne nur partopreni la atelieron kiel instruantoj, sed ankaŭ por fari diversajn intervjuojn kaj kundividi ilin kun vi.

Vi trovos intervjuon kun Atilio Orellana Rojas, gvidinto de la ateliero kaj membro de la Amerika Komisiono de UEA; kun s-ino Silvia Rotemberg, prezidantino de AEL; kaj ankaŭ kun tre konata esperantista argentina kantisto, kiun ni trovis kiel partoprenanton de la ateliero (se vi volas scii pri kiu temas, aŭskultu la podkaston). Li donacis al ni KD-on kun sia kompilita kantaro, el kiu ni povos aprezi diversajn erojn dum ĉi tiu podkasto.

Ankaŭ en la 20-a podkasto de Radio Aktiva vi trovos informojn pri la Esperanta movado, salutvortojn de gejunuloj, kiuj partoprenis la atelieron, kaj kiel ĉiam: multon da muziko.

Ni atendas viajn komentariojn ĉe la paĝoj de Radio Aktiva:   Plej amike Daniel. http://radioaktiva.esperanto.org.uy

Guglo festis Z-tagon

La 15-an de decembro 2009 aperis Esperanta flago en la fama interreta serĉilo Guglo (Google) logotipo, en 33 lingvaj versioj tra la mondo. Apud la bildeto aperis ankaŭ la teksto „La 150-a naskiĝdatreveno de L.L.Zamen-hof, fondinto de Esperanto“, en la koncerna lingvo. Guglo tiel faris al Esperanto grandan reklamon, kio tuj montriĝis en la nombro de la vizitataj paĝoj. Ekzemple la servilon lernu! vizitis en tiu tago anstataŭ la kutimaj 5 mil, pli ol kvinobla nombro da unikaj vizitantoj (26 mil) kaj la intereso estis pli granda ankaŭ en postaj tagoj. el revuo Esperanto

P l a s y

invito al populara turisma renkontiĝo

Esperantistoj de la Pilzena klubo invitas vin al la 9-a turisma renkontiĝo (TREP) en la urbeto Plasy, kiu troviĝas en belega naturo 25 km de Pilzeno. La renkontiĝo okazos denove en la ripozloko Máj en la tagoj 17.-20. 6. 2010. Dum ekskursoj aŭ piedpromenoj vi havos eblon ekkoni plurajn interesaĵojn en la regiono kaj vespere rigardi videofilmojn. La prezo por 1 tago, inkluzive 3x manĝadon kun loĝado en kelklitaj ĉambroj estos por anoj de ĈEA 300,-Kč kaj por eksterlandanoj 20 eŭroj. Aliĝilojn kun adreso, naskiĝdato kaj dato de alveturo bonvolu sendi ĝis la fino de la monato majo letere al Václav Kaprál, p.o.box 11, CZ 331 51 Kaznějov. aŭ rete: esperantoplzen@centrum.cz
Ĉiuj estos bonvenaj. La renkontiĝo komenciĝos ĵaŭde 17.6. de la 14-a horo. Ĝojatendas vin E-klubo Pilzeno.

El la redakcio:

Kiam en arkivaj dokumentoj mi trovis Informilon n-ro 6/1987, (kvankam mi serĉis ion alian), mi devis haltigi miajn okulojn sur jena alineo: Josefo Vaněček tie skribis: Ĉu vi scias, ke en la majo 1985 aperis la unua numero de Informilo? Ĝis tiu ĉi junio 1987 10 lernantoj finis la bazan perleteran kurson kaj 4 membroj finis perfektigan kurson por komencantoj, 12 membroj finis perfektigan kurson por progresintoj. 133 kursanoj lernas en baza perletera kurso por komencantoj, 14 membroj lernas en perfektiga kurso por progresintoj. Ni havas unu lernanton en Ĉinio kaj la duan en Togolando. Entute 175 studentoj/membroj en la unuaj du jaroj de la fondiĝo, do antaŭ 23 jaroj.

Bedaŭrinde, ke ni ne povas nuntempe fieri per simila nombro de E-interesatoj. Kiam mi al tio alkalkulas, ke J. Vaněček estis tute surda kaj povis kontakti ĉiujn lernantojn nur skribe (sen komputiloj, sen telefono), ĉion tajpi kaj mane forsendi, mia admiro estas senlima.

Mi instruas unusolan skriban kursanon de pasinta septembro, li estas tre diligenta, post du lecionoj li finos komencanto-kurson; ni kontaktas nur skribe pere de interreto, eĉ mi korektas liajn taskojn pere de komputilo. Li jam volus ekkorespondi kun eksterlandaj esperantistoj, kiuj havas la samajn hobiojn. Li bredas hundojn kaj kolektas pakumojn de maĉgumoj, da kiuj li posedas jam multajn milojn. Kiu volus helpi trovi al li interesan korespondanton? Por Via helpo antaŭdankas Jarmila Rýznarová.

Koncize:

— Dankon al la francaj geamikoj Gerard kaj Jeaninne, kiuj sendis 11paĝan raportaĵon de la somera libertempo tra sia lando. Ili vizitis dum 14 tagoj multajn interesajn lokojn, kastelojn, muzeojn, nur kelkfoje estis problemo parki aŭtomobilon kaj promeni sur ŝtonetaj padoj pere de rulseĝo.

— La redakcio ricevis pluan libreton de nia membro Jaroslav Krolupper, kiu tradukis poemojn de Ljubov Vondroušková. Tiu ĉi, jam la tria poemkolekto, nomiĝas Iluzio, la poemoj estas tradukitaj el la rusa lingvo.

Jen fragmento: Glaciajn larmojn en la koro Neatendita varmo fandos, finiĝos tempo de malamo por ĉiuj ĉie: hejmolando.

Tristaj informoj:

En januaro ni ricevis informon, ke la 17-an de novembro 2009 mortis nia plej aĝa membro František Mančík el Slavkov en siaj neĝisvivitaj 97 jaroj. Liaj lastaj adiaŭaj vortoj estis en Esperanto, kiel skribis al ni lia filo.
La redakcio kondolencis al lia familio. Honoron al lia memoro.

Nia franca membro Raymond Boré, komisiito de UEA pri ZEOj (Zamen- hof/E-objektoj), forpasis la 6-an de januaro en Chambéry, Francio.(*1925). Lia financa helpo subtenis starigon de la memorŝtono de L.L.Z. en la urbo Františkovy Lázně. Honoron al lia memoro!

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto:www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.