Informilo 9/2003

Informilo 9/2003

Enhavo: Ĉiam mi povas pri io ĝoji
Mia decido pri Göteborg
Gaston Waringhien
Pri letero veninta redakcion
Mallongaj anoncoj
Turisma renkontiĝo en Plasy
Ĉu vi pensas, ke vi maljuniĝas?
Invito al Ústí n.L.
Interesa propagando de Esperanto

Ĉiam mi povas pri io ĝoji

Mi amas vortojn fragilajn kaj freŝajn

Mi amas bildojn kaj librojn

Krom tio nun en la leterkesto

ektintis letero

Kaj la florantaj ĉerizujoj

sub la fenestroj?

Eĉ se mi vivus mil jarojn

ĉiam mi povus

pri io ĝoji

Griza vivo atendas

nur grizajn homojn

      Jiří Karen

   esperantigis Jaroslav Mráz

El ricevita poŝtaĵo

Mia decido pri Göteborg

      Pasintan someron vizitis min Nikol R. kun sia pariza amikino Michéle kaj la sveda korespondantino de Michéle, Anneli. Nikol anoncis rapidan viziton pro ekskurso al maro. „Sidiĝu,“ mi diris. „Ni ne havas tempon,“ respondis Nikol, kiu tamen deziris rapide montri al la amikinoj mian sovaĝan ĝardenon en rivera meandro, preskaŭ insuleto.

      Dum ilia vizito en la ĝardeno mi rapide preparis teon. Kiam mi revenis, Nikol diris: „Ŝi falis en la riveron kaj ŝi ne plu povis teren reveni.“ „Ŝi? Kiu?“ mi demandis. „Olimpe, la hundino. Nun mi devas sekigi ĝin. Ĉu vi povas doni al mi malnovan tukon?“ „Jes.“

      Nikol diris: „Anneli ne parolas france. Parolu al ŝi angle.“ Serĉante miajn vortojn mi demandis: „In what town…en kiu urbo de Svedio vi loĝas?“ Anneli respondis: „En Göteborg.“ Mi: „Tio estas la urbo de la venonta Universala Kongreso! Lernu nun Esperanton kaj vi povos partopreni la kongreson!“

      Ĉar Nikol estis sekiganta sian hundinon antaŭ ol eniri en la aŭton, mi povis paroli dum dek minutoj kun du ŝiaj amikinoj. Anneli atente aŭskultis pri Esperanto. Poste ili foriris aŭte kun la hundino duone sekigita.

      Fine de la jaro mi de Anneli ricevis bondezirojn en Esperanto, kun kelkaj anglaj vortoj fine de la poŝtkarto: „Mi studas Esperanton, but it is the begining.“ Ĝoje mi gratulis ŝin. Aliaj leteroj de Anneli poste alvenadis al mi, ili estas pli kaj pli longaj. Nun ŝi estas mia plej akurata korespondantino, kiu skribas tuj post ricevo de mia letero. Same mi faras. Nun ŝi atendas min en Göteborg.

      Tial mi decidis partopreni Universalan Esperanto-Kongreson.

Gáby Treanton

El la historio de la Esperanta literaturo el la plumo de elstara islanda poeto Baldur Ragnarsson

Gaston Waringhien
(1901 – 1991)

      Se ni devus mencii unu libron, kiun mi opinias la plej necesa laborilo por ĉiu esperantisto, ĉu studanto, ĉu spertulo, mi ne longe pripensus: Plena
Ilustrita Vortaro de Esperanto,
aŭ simple PIV. Ĝia antaŭ-irinto aŭ prototipo Plena Vortaro de Esperanto unue aperis en 1930 kaj poste mult-foje (entute en naŭ eldonoj). Multaj homoj kunlaboris pri tiuj vortaroj, sed ekde la komenco la homo, kiun mi nun mallonge prezentas al vi, Gaston Waringhien, fariĝis la ĉefa prizorganto de tiu grandega laboro, kiu interalie konsistis en konstanta reviziado kaj pliampleksigo. PIV aperis kun lia ĉefredaktoreco en tri eldonoj, sed la ĵus pasintan jaron, 11 jaroj post lia forpaso, ĝi aperis denove, reviziita kaj pliampleksigita sub ĉefredaktado de alia franca esperantisto, M. Duc Goninaz. Esperanto, kiel aliaj lingvoj daŭre evoluas, kaj tio necesigas konstantan laboron por aktualigi niajn vortarojn. Por multaj esperantistoj
Waringhien estas

La Vortaristo.

Konsiderante lian gigantan laboron sur tiu kampo, li certe meritas tian distingon. Sed li distingis sin ne malpli sur aliaj kampoj. Li estis elstara
gramatikisto kaj verkis kun
Kálmán Kalocsay Plenan Analizan Gramatikon de Esperanto, pli simple PAG. Jam de multaj jaroj tiuj du grandiozaj verkoj, PIV kaj PAG, staras flank-ĉe-flanke sur mia skribotablo kiel, certe tiel same, ĉe multaj aliaj esperantistoj dise tra la mondo. Mi rigardas ilin kun humilo kaj miro, admiro kaj dankemo.

      Sed
Waringhien estis ankaŭ poeto kaj poetikisto. Li verkis, ankaŭ kun Kalocsay, gvidlibron por poetoj, nomitan
Parnasa gvidlibro. Kiel poeto li verkis sub la kaŝ-nomo G. E. Maŭra la poemaron Duonvoĉe. Li vaste tradukis el la franca poezio. Li estis elstara kultur-analizanto kaj liaj erudiciaj eseoj plenigas multajn librojn. Kaj dum jardekoj li estis prezidanto de la Akademio de Esperanto.

      Sed
ne havas multan sencon eĉ ekprovi listigi la verkojn de Gaston Waringhien. Li estas tuta mondo per si mem. Ne estas troigo aserti, ke malfacile troveblas homoj dum la 20-a jarcento, kiuj tiom multe kaj grave kontribuis al nia lingvo kaj ĝia kultura esprimado kiel Gaston Waringhien.

      De 1955 ĝis 1962 aperis regule grava literatura revuo, La nica literatura revuo, sub la redaktado de Waringhien. Tiam ĵus aperis la revuo Norda
prismo
sub redaktado de F. Szilágyi en Svedujo. Kvankam tiuj du kulturaj revuoj havis grandparte similajn celojn, ili tamen diferencis inter si. Norda prismo havis popularan tonon, Nica literatura revuo estis unua-vice alt-literatura. Waringhien aperigis kelkajn poemojn en tiu revuo sub sia kaŝnomo C.
E. Maŭra
, inter ili poemon titolitan Apelacio. Estas konstateble, ke li ne estis tute kontenta pri sia klasifiko kiel „polurita romantisto“ laŭ Auld en la tiam ĵus aperinta Esperanta Antologio, G. E. Maŭra „febre“ serĉas sian nomon en la libro:

Mi foliumis, foliumis febre,

ĝis, ĉe paĝturno, kelkaj versoj feble

aŭdigis memoratan flustron…Kristo

Parnasa! – „Polurita Romantisto“

jen l´ etiket´ al mia nom´ alkroĉa!

Nu, polurita, tio flatas fajne;

sed romantisto, vere! Ĉu verŝajne?

      Fakte, la afero ne estas tiel simpla koncerne la multfacetan personecon de Gaston Waringhien. Kiel la poeto G.E.Maŭra li certe havis romantikan tendencon, tiel la klasifo de Auld estas sendube pravigebla. Sed Waringhien estis ankaŭ erudicia klasikisto, kiu alte respektis la stilojn, regulojn kaj konvenciojn de la antikvaj aŭtoroj, kiel ili aperis en franca klasikismo en la 17-a kaj la 18-a jarcento. Samtempe tion efikis lia romantismo, kiu ofte nuancas liajn verkojn kaj tenis malfermita lian alireblon al la pli liberaj kampoj de la sentoj. Sed siajn vizitojn al tiuj kampoj li ŝajne preferis pli-malpli kaŝi,
uzante pseŭdonimojn.

      Mi nur unufoje havis la okazon paroli kun Gaston Waringhien, sed mi interŝanĝis kun li kelkajn leterojn. Mi tamen estas certa pri mia impreso: li apartenis al la plej ĝentilaj kaj senpretendaj homoj, kiujn mi renkontis dum mia vivo. Sed kiel malavara donanto de daŭre fidindaj valoroj al la esperantistoj li ne havis egalulon.

Transpenita el la gazeto „Juna amiko“

Pri letero veninta redakcion

      Junulara Esperanta societo ESTONTO en la urbo Prilep – Makedonio, salutas nian asocion kaj interesiĝas pri kunlaboro. Ĝia gvidanto Viktor Galeski informas pri aktivado de la societo, serĉas kontaktojn por kelkaj instruistoj de infanoj malhelpataj en ilia intelekta kresko, preparo kaj partopreno de infan-desegnaĵ-konkurso por tiuj infanoj, preparo de flugfolio por Tagcentro por infanoj kun apartaj bezonoj, preparo de kolora bildkarto de iu infano de tiu centro okaze de Eŭropa jaro de handikapuloj. Ankaŭ okazis en ilia urbo malgranda olimpiado por 15 lernejoj por infanoj kun apartaj bezonoj.

Jen la bildkarto malgrandigita:

Mallongaj anoncoj

Uzitajn poŝtmarkojn ne forĵetu

      Se vi ne havas por ili alian uzon, oni povos por ĉiu el ili akiri por malsanuloj el la tria mondo proksimume pecon da pano. Se vi sendos kolektitajn uzitajn poŝtmarkojn al la redakcio, ni aranĝos ĉion pluan. La poŝtmarkoj povas esti ankaŭ nur fortonditaj kun resto de la koverto. Ni antaŭdankas.

L. Srbová

Verko pri esperantologio en la ĉeĥa lingvo

      La verko de Detlev Blanke „Interlingvistiko – Enkonduko en la fakan literaturon“ aperos en la ĉeĥa danke al la eldonejo KAVA-PECH. Tradukis ĝin Miroslav Malovec, kiu ankaŭ aldonis ĉapitron pri la situacio en Ĉeĥio. Oni supozas, ke la verko aperos sur la bretoj de ĉeĥaj librovendejoj en ĉi-jara aŭtuno. Post longa tempo ni havos verkon, kiu povas bone informi la ĉeĥan publikon pri Esperanto en la kunteksto de interlingvistiko. Tamen, multe dependos de la aktiveco de esperantistoj, ĉu librovendistoj efektive mendos ĝin kaj ĉu ĝi do efektive estos ofertata en niaj librovendejoj.

Petr Chrdle

Rekomendo

      Redaktoro de interretaj paĝoj www.edukado.net en la gazeto Juna Amiko rekomendas viziti tiujn ĉi paĝojn por trovi informojn pri lerniloj, kursoj, ekzamenoj, okazaĵoj pri edukado kaj lingvolernado.

      Por legantoj, kiuj kutimas retumi, la paĝaro povas helpi, ekzemple, kiun lernilon aĉeti kaj studi, kion pri ĝi opinias uzantoj.

Plu li informas, ke en la sekcio RETLIGILOJ troviĝas listo de multaj perkomputile elŝuteblaj aŭ koresponde sekveblaj lingvokursoj.

      En la LERNILOTEKO estas enmetitaj jam pli ol 60 diversaj ekzercoj, taskoj, testoj kun solvoj, kaj tiel ankaŭ memlernantoj povas plu progresi kaj amuziĝi. Se la legantoj volas scii, kie eblas sekvi internacian kurson, aŭ volas legi / publikigi edukcelajn anoncojn, eĉ tion ili trovos.

      La supraj sekcioj estas nur la plej gravaj, jam funkciantaj eroj de la paĝaro. La redaktoro esperas, ke baldaŭ ĝi plue riĉiĝos kaj povos eĉ pli bone servi ĉiujn instruantojn kaj lernantojn de la internacia lingvo.

Katalin Kováts, la redaktoro de edukado.net

Esperanto en televido

La 27-an de julio 2003 dum vesperaj anoncoj de la televido NOVA  ni vidis duminutan relacion pri Esperanto. Ĉar tie estis diritaj kelkaj sensencaĵoj, mi reagis kaj sendis  leteron al tiu redaktoro.

J. Rýznarová

Dobrovský sur la leteroj

Okaze de la 250-a datreveno de la lingvisto, fondinto de slavistiko kaj historiisto Josef Dobrovský, la plej granda eminentulo de la ĉeĥa klerismo kaj gvida persono de la unua etapo en la nacia revekiĝo, estis la 25-an de junio cirkuligita nova ĉeĥa poŝtmarko de nominala valoro 9 Kč. Laŭ la propono de Oldřich Kulhánek gravuris ĝin Miloš Ondráček.

Printempa turisma renkontiĝo en Plasy

      Ĉi jare ĝi okazis de la 19-a ĝis la 22-a de junio. Nome de la E-klubo en Plzeň preparis kaj estris ĝin (bonege!) s-ano Václav Kaprál el la proksima Kaznějov.

      Simpla komforta loĝado en kabanoj de refreŝiga centro „Máj“, bongustaj manĝaĵoj, belega naturmedio = oportuna ŝanco!

      Ĵaŭde alvenis 20 gesamideanoj kaj tuj vespere ni kunvenis, interkonatiĝis, babilis. Vendrede antaŭtagmeze ni vizitis la urbeton Kožlany, en la loka muzeo ni spektis ekspoziciojn pri prezidento Edvard Beneš, pri la loka historio kaj potfarista tradicio kaj iaman lernejĉambron. Survoje en Kralovice ni ĝuis kafon kaj glaciaĵon. Posttagmeze okazis piedpromeno ĝis la proksima vilaĝo Nebřežiny, naskiĝloko de Václav Levý, elstara skulptisto de la 19-a jarcento. Vespera videofilmo al ni montris distrikton Plzeň-sever (Pilseno-nordo), kaj s-ano Vlado Sládeček projekciis siajn diapozitivojn. Sabate antaŭtagmeze okazis vizito en Manětín (baroka perlo de okcidenta Bohemio), trarigardo de la loka kastelo. Posttagmeze, invititaj de la loka fotoklubo en Plasy, ni en tiea fama kastelo ĉeestis solenan inaŭguron de la kluba fotoekspozicio, nomita „Konfeso al Plasy kaj la ĉirkaŭaĵo“. Siajn verkojn prezentis tie Ivo Kornatovský kaj Jaromír Nový. Vespere ni vidis videofilmon pri iama E-renkontiĝo en Chrastná kaj poste s-ano Sládeček kantigis nin ĉe sia gitaro. Dimanĉe restantaj partoprenantoj vizitis en Plzeň ĉarman meditad-ĝardenon, kiun post sia liberigo fondis kaj konstruis s-ro Luboš Hruška, arestito en totalismo, kiel memorigan monumenton al viktimoj de malbono. Post tagmanĝo ni adiaŭis, esperante renkontiĝi en Plasy venontjare.

Nunjare venis ankaŭ eksterlandaj amikoj – s-anoj Claude el Lille kaj Peter el Plauen. Do, la renkontiĝo fariĝis internacia – ĉu nova tradicio?!

Mirek Severa

La redakcio anoncas al interesuloj pri la sabataj lingvaj seminarioj, ke ili povas partopreni la kunvenojn en Prago, strato Ve Smečkách.

La klubejo estos libera la 27-an de septembro kaj la 22-an de novembro 2003.

Ĉu vi pensas, ke vi maljuniĝas?

      Virinoj, malgraŭ ĉiuj korpaj malavantaĝoj, ĉiam vivis pli longe ol viroj. Nuntempe ili povas atendi pli longan vivon je dek eĉ pli da procentoj. Scienco faligas la konjekton, ke tio okazas pro la kialo, ke viroj laboras pli ol virinoj. Viroj ne mortas pro troa laboro, sed pro tio, ke ili ĉesas labori en profesio, kiu okupis iliajn pensojn kaj malhelpis degeneri al iliaj arterioj, kiuj nutris ilian cerbon. Neniam enviu al homoj, kiuj ne devas labori, ĉar la statistiko pruvas, ke ili estas iom post iom mortantaj. Regule okupita homo inter 25 ĝis 65 jaroj povas atendi, ke li duoble pli longe vivos, ol la homo, kiu vivas pasive.

      Tromanĝadon oni opinias la plej ofta kaj la plej efika vivmaniero por mallongigi la vivon. Tiel provizata korpo havas pli da nutraĵo, ol ĝi povas utiligi. Parto de la nutraĵo transformiĝas en grasaĵon kaj tiu ĉi plialtigas penon de la korpo dum ĉiu movo kaj ankaŭ tro ŝarĝas lakoron kaj la arteriojn. Tiuj ĉi malsanoj, nomataj civilizaj, kaŭzas plej multe da antaŭtempaj mortoj.

      Sennombraj esploroj pri la demando, en kiu aĝo la cerbo plej bone funkcias, neniom pruvas, ke juna viro solvas problemojn pli bone ol maljunulo, se ni neglektas tempon. Se temas pri simpla dedukto kaj racia pensado, maljunulo ĉiam superas junulon. Iuj geniaj filozofoj atingis okdek jarojn kaj pli. Ekzemple Isaac Newton, la grafo Lev Tolstoj, Voltaire, Benjamin Franklin, Victor Hugo, Thomas Jefferson kaj Michelangelo, tiuj ĉiuj kaj multaj aliaj estis dum siaj lastaj jaroj mense plene aktivaj. Tizian, unu el la plej grandaj artistoj en la mondo, desegnis sian majstran bildon – Venuso kaj liutisto – kiam li estis okdek tri jara.

      Oni ne povas diri, ke vi maljuniĝas konforme laŭ la stato de viaj haroj, dentoj eĉ laŭ via malfacila spiro dum vi grimpas ŝtuparon. Aĝo estas io pli profunda. Sed vi certe maljuniĝas, se vi:

§
ne kapablas facile akiri amikojn,

§
pensas, ke junularo estas malpli bona, ol tiu en via junaĝo,

§
ofte revas pri „malnovaj, bonaj tempoj“,

§
mem ekrimarkas, ke vi estas iom pli kaj pli egoista,

§
deziras ĉiam esti sola,

§
taksas la vivon esti stulta, preskaŭ ĝena,

§
opinias, ke la homoj estas pli egoistaj, aĉaj ol pli frue ili estis,

§
trovas, ke vi mem estas malpli tolerema kaj pli kaj pli kritikema.

      Scienco al ni ĉiuj helpas superi la malsanojn, kiuj mallongigas vivon, sed ni devas al tio helpadi. Vivi ekvilibre, manĝi simplajn nutrajn manĝojn kaj nur tiom, kiom la korpo bezonas. Uzi kun plezuro agrablan ripozon, esti modera en laboro kaj ankaŭ en amuzo. Tio estas la plej bonaj vojoj al longa aĝo.

El la ĵurnalo Spirit tradukis J. Drahotová

Invito al Ústí n. L.

E-klubo en Ústí n.L. (Ĉeĥio) invitas vin ĉi-voje al siaj du tradiciajaranĝoj, okazontaj nunjare.

La unua estas la 16-a Internacia kultura festivalo – ekde la 26-a ĝis la 28-a de septembro. Ĝi konsistos el societa vendreda vespero, sabata prelega matineo (temo: Kultura sfero, lingvoj), posttagmeza homaranisma spirita koncerto (“Toleremo inter religioj”) kaj kultura vespero.

Dimanĉe matena ekskurso direktos partoprenantojn al la urbo Terezín (germane Teresienstadt), ĉeĥa holokaŭsta koncentrejo.

Tranoktoprezoj ĉ.100 – ĝis 300 Kč. Eblas ricevi detalan invitilon kun aliĝilo.

La dua aranĝo estas la 24-a Ĉeĥa-Saksa tago, okazonta la 6-an de decembro. (Prelegmatineo, kultura programo, ekskurseto.)

Aliĝu ĉe la retadreso: m.smycka@seznam.cz aŭ  j.kriz@volny.cz aŭ letere: Miroslav Smyčka, Kojetická 90,  400 03 ÚSTÍ nad Labem

Interesa propagando de Esperanto

      La Ĉeĥa poŝto proponis pliriĉigon de poŝtmarkoj per alpresaĵo laŭ la propra motivo de uzantoj. Tiun eblon eluzis E-klubo en la urbo Ostrava-Poruba kaj s-ano V. Kaprál el Kaznějov. En la aŭtuna lingva seminario en Skokovy estos aĉeteblaj naŭ blokoj de tiuj poŝtmarkoj.

      La redakcio kaj AEH ne planas ion similan, pro alteco de poštelspezoj.

INFORMILO – monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: M. Filip, J. Mráz, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Na Okrouhlíku 953/21, 530 03  PARDUBICE, ĈEĤIO
Tel. 466 611 941
e-mail:
 aeh-ikeh@volny.cz, interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Čes. spořitelna a.s. Pardubice, č. účtu 000000 – 1204917309/0800
Při platbách uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!