Informilo 10/2003

Informilo 10/2003

Enhavo:
Alfabeto por surdblinduloj
Letero el Most pri UK
LIBE
Ruprechtov
Ĉijara RET en Nekvasovy
Internacia Esperanto-Muzeo
XIV-a E-tago en Pardubice

Alfabeto por surdblinduloj

La jaro 2003 estas dediĉata al handikapitoj en Eŭropo. Koincide, antaŭ iom pli ol 100 jaroj, mortis Hieronymus Lorm, inventinto de palpalfabeto por surdblinduloj.

      Kiel16-jarulo Lorm perdis sian aŭdkapablon, kvar jarojn poste li blindiĝis. Sian handikapon li priskribis kiel „duoblan ĉinan muron“, sed por venki sian embarason koncerne komunikadon, li evoluigis propran mansigno-lingvon. Per tiu ĉi lingvo li povis interkompreniĝi kun sia familio.

      Ne sciante Lorm-lingvon surdblinduloj ekzistus mizere, izole kaj apartigite en silenta kaj malluma mondo. En Germanio vivas ĉirkaŭ 3000 surdblinduloj, kiuj tamen „konversacias“, ofte kun sperta akompananto, per plievoluinta versio de la manpalpa alfabeto de Lorm.

Blanka ganto

      En Lorm-lingvo al ĉiu litero de la alfabeto respondas tuŝo sur specifa loko sur la mano. Por indiki vokalojn, ekzemple oni tuŝetas la pintojn de la fingroj; konsonantoj havas siajn lokojn sur la manplato. Lerneblas Lorm-lingvo per surmeto de blanka ganto, sur kiu estas indikitaj la pozicioj de la literoj.

      La filino de Lorm, Marie, priskribis la signo-lingvon de sia patro kaj publikigis ĝin iom post lia morto, kiam li aĝis 81 jarojn. Tial la Lorm-lingvo fariĝis grava komprenigilo por surdblinduloj. Malgraŭ tio, tamen la germana ŝtato ĝin ankoraŭ ne agnoskas.
Gert Heintze

Letero el Most pri UK

      Karaj geamikoj,

partopreninte la ĉijaran Universalan kongreson de UEA en Gotenburgo, mi emas interdividi kun vi miajn impresojn.
Mi veturis per karavano de KAVA-PECH. Nia grupo kolektiĝis sabate la 26-an de julio en la praga flughaveno. Inter ni estis ankaŭ kvar eksterlandanoj: du  esperantistoj el Slovakio kaj du el Germanio. Ni forflugis ĉirkaŭ tagmezo el Prago kaj post iom pli ol unu horo ni alteriĝis en Kopenhago. De tie ni estis tuj forflugontaj al Gotenburgo. Sed ĉar la unua aviadilo malfruiĝis, en Kopenhago ni ne atingis nian duan aviadilon. Do ni veturis per moderna, pura skandinavia trajno el la flughavena komplekso ĝis Gotenburgo.

      Ĝi estis por mi interesa, ĉar la tutan vojaĝetapon ni veturis sur reloj, do ne per ŝipo. Tamen post kelkaj minutoj ni subite troviĝis en la sveda stacio Malmö. Ni veturis parte trans nova ponto kaj parte tra tunelo. Poste ni kelkfoje veturis laŭ la marbordo. Ni vidis interesan pejzaĝon kaj multajn vento-elektrejojn. Fine ni feliĉe atingis Gotenburgon. Post nelonga piediro ni atingis la kongresejon proksimume je la naŭa vespere. De tie gvidis nin deĵorantino al nia tranoktejo – studenta hejmo, kiu troviĝas en duonhora distanco de la kongresejo. Dimanĉe la 27-an de julio ni sukcesis registriĝi. La tempa plano de la kongreso estis iom ŝanĝita, la inaŭguro okazis nur lunde je la deka. Poste ni partoprenis la buntan interesan kongresan programon.

      Mi renkontis multajn miajn geamikojn. La merkredo estis – kiel kutime – la „ekskursa tago“. Mi preferis ekskursi private: mi trarigardis la belan urbon Gotenburgon kun speciala intereso pri la maro kaj la haveno. Malantaŭ la urbo mi trovis eĉ taŭgan strandeton, kie mi ripozis kaj naĝis en la maro. La vetero daŭre estis suna kaj tro varma, la marakvo havis konvenan temperaturon por bani. Ĝi agrable refreŝigis min.

      Post la fino de la UK – sabate la 2-an de aŭgusto nia karavano veturis per taksioj al la Gotenburga flughaveno. De tie ni flugis al Danujo – en Kopenhagon. En tiu ĉi metropolo ni restis tri tagojn. Gvidis nin ofte la lokaj esperantistoj. La loka E-klubo eĉ solene akceptis nin kaj regalis nin per vespermanĝo en siaj ejoj. La  ĉiĉeronoj emis multon montri al ni, sed mi pro troa sunbrilado kaj varmego eĉ malsaniĝis.

      Ĉifoje mi menciu ankaŭ mian „teknikan“ obstaklon dum la flugo Gotenburgo –Kopenhago, kiam ĉe mia problemo (kiu finiĝis bone) multe helpis al mi s-ano Petro Chrdle kun kelkaj s-anoj, al kiuj mi multe dankas.

      En Kopenhago ni komune promenveturis boate tra kaj ĉirkaŭ la urbo. Ni vidis tie i.a. la faman statuon de la Mara nimfo. Poste ĝuante iom da libera tempo mi piediris al tiu ĉi loko. Oni povas tuŝi la statuon nur starante en la maro. Rigardante la statuon mi rememoris la kortuŝan Andersen-fabelon.
      En Danujo ni ankaŭ vizitis pitoreskan historian urbon Roskilde kun vikinga muzeo kaj maro.

Jiří Rada

L I  B  E
(Ligo Internacia de blindaj esperantistoj)

      Tuj post la kongreso de UEA en sveda urbo Gotenburgo okazis la 69-a Internacia kongreso de blindaj esperantistoj (2.-6.8.2003). Entute partoprenis 50 esperantistoj el 12 landoj, el Ĉeĥa respubliko ĉeestis kvar personoj.

      Kongresaj prelegoj temis ĉefe pri la konatiĝo de partoprenantoj kun diversaj helpiloj:

1) komputila E-voĉsintezilo por nevidantoj, kiun prezentis japanoj,

2) poŝtelefono kun voĉsintezilo, al kiu eblas konekti brajlan linion (tia aparato kostas 4000 – 6000 eŭrojn),

3) komputila programo por skribado kaj transformado de muziknotoj, kiu estas ankaŭ prezentita,

4) komputila programo, kiu ebligas ŝanĝon de E-tekstoj al brajla skribo.

      La partoprenintoj aŭdis interesan prelegon pri la situacio de la viddifektitoj en Svedio. Ilia nombro estas proksimume centmil, la plimulto de ili estis frapita per viddifekto en sufiĉe alta aĝo.

      Kongresanoj ekskursis al insuleto proksime de Gotenburgo, kie troviĝis feriejo por handikapuloj. Tie estas malpermesite uzi benzinajn maŝinojn pro ekologiaj kaŭzoj.

jary

Ruprechtov

      Eta vilaĝo  ĉe la moravia urbo Vyškov estas jam bone konata por viddifektitaj esperantistoj de Ĉeĥa respubliko.

      SONS = Sjednocená organizace nevidomých a slabozrakých ČR (Unuiĝinta organizaĵo de nevidantoj kaj malforte vidantaj de ĈR) aranĝas ĉiujare resanigan restadon por siaj membroj kaj por esperantistoj. Litkapacito de la belega pensiono estas je unu triono pli malgranda ol en pensiono Espero en Skokovy, tamen la komforto estas kompletigata per bone ekipita kondiĉiga centro kun saŭno kaj kun granda banujo por akvomasaĝoj kaj ĉefe per belega tegmentita naĝbaseno 10×5 m kun agrabla 27 gradojn varma akvo.

      La partoprenintoj de 15 lokoj estis de Olomouc alveturigitaj ĝis la pensiono per speciala buso. Ĉar la nevidantojn akompanis parencoj aŭ iliaj konatoj kun du gvidhundoj, nombro de esperantistoj estis nur 15, dividitaj en du kursojn de Esperanto.

      Neesperantistaj partoprenintoj ĉiutage lernis en la kurso pri spaca orientiĝo kaj memstara moviĝo. Ambaŭ instruistoj estis de mi ege admirataj, kiel fulmrapide ili scias serĉi aŭ sekvi vortojn en grandega libro (vortaro) skribita per brajla skribo. Neniu el ni, vidantoj, povus kun ili konkursi.

      La belega semajno tre rapide forpasis. Komforta loĝado, bonega manĝado, agrabla kolektivo kaj eminenta vetero – kion deziri plu? Por mi la restado estis tre instrua, ĉar praktike mi povis pli bone konatiĝi kun la problemoj de nevidantoj.

Jarmila Rýznarová

Ĉijara RET en Nekvasovy

        En la tagoj 17. – 27.8.2003 okazis, same kiel en la pasintaj jaroj, en malgranda vilaĝo Nekvasovy, proksime al Nepomuk, la RET (Refreŝiĝa Esperanto-tendaro). Malgraŭ tio, ke al ni ĉiuj mankis la mortinta klubprezidanto s-ano Vomáčka, la tuta aranĝo sukcesis.

      La ĉeestantoj estis kontentaj pri la kuiristino Sv. Dušková, kiu nin modeste nutris. St. Pech, kiel ĉiam, tre ofereme veturigis nin per sia aŭtomobilo. Ankaŭ partoprenis, jam la sesan fojon, nia gasto el Francio Claude Martens.

      Ni ĝuis vesperajn prelegojn: Cl. Martens rakontis pri Francio, M. Ascherová pri Islando, K. Hochmanová parolis pri la kuracherboj, M. Turková referis pri la OSIEK-konferenco kaj V.Sládeček projekciis diapozitivojn pri diversaj E-aranĝoj.

      Kompreneble ne mankis regula matena gimnastiko, posttagmeza naĝado kaj adiaŭa tendarfajro. S-anino Turková reĝisoris la sabatan amuzan programon.

      Ni ĉiuj esperas venontjare denove renkontiĝi!

Slávka Hamajdová

Internacia Esperanto-Muzeo

        Spite gazetajn raportojn pri la malo, la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno fartas bone kaj kreskas. Ĉiujare la muzeo plenumas informpetojn de 2.000 personoj el la tuta mondo. Jam ĉiuj libroj de la muzeo estas enkomputiligitaj kaj troveblaj en la datenbanko Trovanto. Nun oni enkomputiligas la gazetojn. Post kelkaj jaroj la muzeo ankaŭ ricevos novan oportunan ejon.  

      „Nia pozicio en la Nacia Biblioteko estas forta. Internacia Esperanto-Muzeo neniam antaŭe tiom bone fartis. Ni plene povas plenumi ĉiujn niajn taskojn bibliotekajn, kaj krome pere de la Muzeo informas en unu jaro proksimume 2.000 personojn el la tuta mondo en tre detala maniero pri Esperanto, farante tiel grandan servon al la Esperanto-movado,” diras la direktoro de la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno Herbert Mayer. Li refutas raportojn aperintajn antaŭ la somero en la Esperanto-gazetaro, ke la muzeo estus endanĝerigita. En la julia statistiko pri la specialaj interretaj serĉiloj de la Aŭstria Nacia Biblioteko, Trovanto estis je la unua fojo en la unua loko, konsultita 1078-foje. En junio Trovanto estis la plej uzata de la kvar retserĉiloj. La kresko povas esti rezulto de alvoko lanĉita de la muzeo. IEM havas plian bonan novaĵon:  „Estas nun definitive decidite, ke Internacia Esperanto-Muzeo translokiĝos. Tio okazos verŝajne en 2006 aŭ 2007“, diras Mayer. „Ni ne plu sidos en la kaŝita netrovebla grimpiga subtegmentejo, sed teretaĝe en Herrengasse, apud la Ministerio por Internaj Aferoj, do nur 200 metrojn for de la nuna loko. Dank’ al la translokiĝo la instituto baldaŭ staros sur pli firmaj piedoj. Post la gajno de tria laborposteno“, ĝis 1995 laboris nur du en la Muzeo, „nun ankaŭ la eksteraj cirkonstancoj definitive pliboniĝas je nivelo de moderna muzea teknologio.

      „La ejoj ne estos grandaj, sed ĝuste novaj rimedoj ebligos al ni transdoni nian mesaĝon al la publiko multe pli adekvate ol nun en la malnovaj ejoj. Kaj kompreneble ankaŭ estos tute nova muzeo-koncepto“, ĝojas Mayer. En sia pli ol 70-jara ekzisto la biblioteko de la Internacia Esperanto-Muzeo (IEM) en Vieno daŭre ampleksiĝis kaj estas hodiaŭ la plej granda kolektaĵo pri Esperanto kaj interlingvistiko. Ĝi ankaŭ travivis la plej teruran periodon por Esperanto – la hitlerismon. Fondita en 1927 de Hugo Steiner, la kolekto por planlingvoj fariĝis parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko en 1929. Pro spacbezono la tuta muzeo denove translokiĝis en 1930 el ĉeval-stalo kaj monak-ĉelo en la imperia palaco rekte en grandan salonegon de Hofburg.

      La enmarŝo de Hitler en Aŭstrion havis terurajn konsekvencojn por IEM. Esperanto iĝis malpermesita lingvo. Post trimonata aresto la fondinto de IEM Hugo Steiner liberiĝis kaj ĝustatempe sukcesis persvadi la koncernajn instancojn ne detrui la materialon de IEM, sed nur forpaki kaj meti ĝin en kelon. Speciale kruelan sorton suferis unu el la laborantoj en IEM: Gustav Weber estis mortturmentita en koncentrejo kelkajn tagojn antaŭ la liberigo de Aŭstrio en 1945.

      Hodiaŭ la Internacia Esperanto-Muzeo posedas 25.000 volumojn, 2.000 muzeajn objektojn, 2.000 aŭtografojn kaj manuskriptojn, 13.000 fotojn, 1.100 afiŝojn kaj 40.000 flugfoliojn. Ili plejparte estas interrete troveblaj dank’ al la programo Trovanto.

      “Planlingvoj estas grava elemento kadre de la lingva kreivo de homoj. Ilin priskribas tiu sciencobranĉo, kiun ekde la unua duono de la 20-a jarcento oni nomas interlingvistiko. Post la unuaj provoj mezepokaj nur ekde la 16-a jarcento aperas la unuaj ellaboritaj planlingvoj. Ilia celo estis roli kiel instrumento de logika kaj filozofia pensado. Multaj gravaj personoj de la Eŭropa intelektularo okupiĝis pri la temo, i.a. Francis Bacon, Komenio (Jan A. Komenský, alinome Comenius), Kartezio (Ren? Descartes) kaj Lejbnico (Gottfried W. Leibniz).”

      “IEM rolas kiel muzeo, biblioteko, arkivejo, kaj estas la plej granda lingvistika libraro pri planlingvoj,” klarigas la respondeculoj Christian Cimpa, Helga Farukuoye kaj Herbert Mayer. La instituto kolektas ankaŭ materialojn pri tute nekonvenciaj provoj solvi la lingvoproblemon, ekzemple per revivigo de klasikaj lingvoj. “La modernaj komunikaj teknologioj proponas ankaŭ al malgrandaj lingvokomunumoj novajn eblojn: la latina fariĝis en interreto denove tute vivoplena lingvo, same kiel ankaŭ la antikva greka, kiu neniam ĉesis roli kiel literatura lingvo tra la jarmiloj.”

      Ankaŭ sur la tereno de la biblioteko la laboro progresas. Post la enkomputiligo de ĉiuj libroj kaj broŝuroj nun sekvas la gazetoj. “Nia katalogo en interreto, Trovanto, daŭre kreskas kaj enhave kaj laŭ teknologio.” Proksimume fine de la jaro Trovanto baziĝos sur nova biblioteka sistemo, kiu estas tiu de la Aŭstriaj sciencaj bibliotekoj. “Ni, laborantoj en IEM, speciale ĝojas pro la fakto, ke en tempo, kiun multaj nomas kriza, nia instituto sukcesas kreski kaj fariĝi pli forta. Ne estante movada, IEM pere de sia informa laboro tamen daŭre helpos kaj subtenos la movadon.”

Dafydd ap Fergus fonto: ret-info
http://www.eventoj.hu

PS La redakcio ricevis jenan leteron:

Estimataj,

      mia nomo estas Christian Cimpa, mia tasko estas la kolektado de Esperanto-revuoj por la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Ĝis 1991 ni regule ricevis vian Informilon por E-handikapuloj, sed post la n-ro 76 via alsendado ĉesis. Mi bedaŭris jam la malaperon de via bulteno, sed feliĉe min atingis n-ro 7 kaj 8/9 el 2002, kiu montras, ke via organo forte vivas. Unue mi gratulas al vi pro via senlaca kaj bona laboro. Due mi petas pri la komplezo denove alsendadi vian informilon al nia biblioteko, por ke ni havu ĝin kompleta. Por niaj legantoj, por ni mem kaj por vi, ĉar vi povas esti certaj, ke via bulteno estas profesie konservata en nia kolekto por la nuno kaj por la estonto.

Via Informilo mankas ĉe ni depost la n-ro 76/1991. Tio estas granda truo. Mi ankaŭ petas pri la alsendo de tiuj malnovaj n-roj, kvankam mi scias, ke la klopodoj por vi estas grandaj. Sed verŝajne vi komprenas mian peton, kiu celas plej eble kompletan Esperanto-bibliotekon por ĉiuj esperantistoj, esperantologoj kaj tiuj, kiuj iel interesiĝas pri nia bona lingvo.

Estime salutas vin Christian Cimpa

Red.: Tia letero ĝojigas nin, ĉu ne? Feliĉe ni trovis ĉiujn malnovajn numerojn kaj  sinsekve ni devos ilin kopii kaj prepari por forsendi.

Esperanto-tago en Pardubice

      La XIV-an Esperanto-tagon en Pardubice partoprenis 56 personoj el 24 lokoj. La renkontiĝo okazis post 3 jaroj en granda salono de Kultura domo Dubina. La antaŭtagmeza programo konsistis el videofilmo pri la IV-a Internacia Kongreso de AEH en Janské Lázně (2002) kun vorta akompano en Esperanto. Poste s-ano Josef Hron konatigis la ĉeestantojn kun preparo de granda elektronika E-vortaro. La programo estis kompletigita per plua videofilmo – aĉetita el Germanio – pri profesoro Selten, kiu ricevis Nobelpremion por ludoteorio en ekonomio. En la filmo li klarigas, por kio ĝi uzeblas, kaj ankaŭ li interese parolas pri sia esperantistiĝo.

     Post la tagmeza paŭzo prezentis sin juna dancparo per kvin latinamerikaj dancoj. S-anino Jana Křížková rakontis en la ĉeĥa lingvo pri siaj travivaĵoj en la UEA kongreso en la sveda Gotenburgo kaj poste sekvis informoj el diversaj kluboj. La ĉeestantojn salutis la prezidantino de ĈEA Věra Podhradská kaj poste rakontis pri sia esperantistiĝo antaŭ 75 jaroj la plej aĝa partoprenanto s-ano František Mančík el Slavkov, kiu antaŭ nelonge festis sian naŭdekjariĝon.

    Nur la organizantoj vane ĝojis la alvenon de „nederlanda ĉeĥo“ s-ano inĝ. Zd. Zeman, kiu en la lasta momento telefonis el Nederlando, ke li bedaŭrinde ne povos alveturi. Antaŭ pli ol 35 jaroj li apartenis al membroj de E-klubo en Pardubice.

     La ĉeestantoj bone pritaksis la E-ekspozicion, ankaŭ eblecon aĉeti tradician  pardubican spickukon kaj gustumi pomojn kaj pirojn el privata ĝardeno. Membrinoj de E-klubo mem preparadis kafon kaj teon rekte en la salono, por ke ĝi estu pli malmultekosta ol en la bufedo.

     Estis agrable, ke tiel grandan kaj komfortan salonon ni povis uzi senpage dank‘ al vigla agado de AEH kaj E-klubo Pardubice.

Jarmila Rýznarová.

Grava atentigo

por tiuj, kiuj partoprenos semajnan seminarion en Skokovy. La trajno el la čefstacidomo Prago forveturas je 11,33 h., do ok minutojn pli frue, ol ni skribis. La alveno al Loukov u Mnichova Hradiště je la 14.07 h. La redakcio dankas al s-ano Severa por la atentigo.

Ni gratulas

      En la itala ĉemara urbo Rimini, kie okazis en la tagoj 30.8. – 6.9.2003 la 16-a Ekumena E-Kongreso (la 56-a de IKUE kaj la 53-a de KELI) estis la ĝisnuna prezidanto de la ĉeĥa sekcio de IKUE s-ano Miloslav Šváček elektita prezidanto de la tuta IKUE.

      Tiu ĉi fakto prezentas bonan pritakson de lia longjara diligenta laboro.  En la nomo de AEH + IKEH ni sincere gratulas al li kaj deziras al li nur sukcesojn en lia agado.

Redakcio de Informilo

INFORMILO – monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: M. Filip, J. Mráz, J. Rýznarová, L. Srbová, J.Kosnar
Adreso: Na Okrouhlíku 953/21, 530 03  PARDUBICE, ĈEĤIO
Tel. 466 611 941
e-mail: 
aeh-ikeh@volny.cz,
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Čes. spořitelna a.s. Pardubice, č. účtu 000000 – 1204917309/0800
Při platbách uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!