Informilo 11/2004

Informilo  11/2004

Enhavo:
Reunio
Pri tradukoj de E-libroj
Brazilano en Ostrava
El la mondo
Mediala voĉo ne toleras pasivajn finaĵojn  

Ekkonu la mondon: Reunio

       Malmultaj el ni iam aŭdis tiun vorton aŭ nomon. Pri kio temas? La insuloj Reunio, Madagaskaro, Maŭricio kaj Rodrigues formas la arĥipelagon Moscareignes (Maskarenoj) en Hinda oceano. La Reunio estas vulkana insulo, 72 km longa kaj 55 km larĝa, kaj spite al longa distanco de Parizo (9440 km) ĝi estas transmara franca departemento, kies registra numero estas 974. 

Ĝi estis malkovrita komence de la XVI-a jarcento kaj unua ĝia nomo estis „Mascarin“, poste „Bourbon“ kaj nun „Reunio“. Vivas tie 730 mil  loĝantoj. Oficiala lingvo estas kompreneble la franca, sed la Reunianoj parolas ankaŭ kreolan lingvon.

La plej granda vulkano estas 3.069 m alta, aktiva vulkano ankoraŭ estas „Le Piton de la Fournaise“ (La Fornega Montopinto) 2.632 m alta.

La ĉarma naturo liveras neforgeseblajn vidindaĵojn, sed ankaŭ tie kreskas plantaro, kiun ĉe ni, ni ne trovos. Ekzemple geranio – ĉeĥe kakost – (ĉe ni herbaĉo), vanilo, bananarbo.

La geranio:
En la mondo kreskas pli ol 300 specoj de geranio. Tiu ĉi speco de geranio, kiu kreskas sur la insulo Reunio, nomiĝas „La geranio de Bourbon“ kaj ĝi estas kulturata pro la rozodora esenco de folioj. Tiu esenco estas akirata per  vapora distilado. Post malvarmigo de la distilaĵo ekestas gerania oleo. La oleo estas bazo de diversaj parfumoj.

El 300 kilogramoj da folioj kaj branĉetoj oni fabrikos 700 gramojn da esenco.Kreskaĵojn de la geranio oni manrikoltas kvar aŭ kvinfoje dum la jaro.

La vanilo:
La vanilplanto estas liano. Ĝi estas kulturata inter vicoj de suker-kanoj, kiuj ŝirmas ĝin. La vanilplanto iĝas fruktodona nur post du jaroj. Fruktodona ĝi estas poste dum proksimume ses jaroj. La planto nutras sin el grundo, sed ĝi devas alkroĉiĝi – ĝi estas orkideo. Nur tiu orkideo produktas frukton manĝeblan.

La vanilflorado daŭras nur unu matenon, do necesas mane fekundigi ĝin inter la 8-a kaj la 13-a horo. Poste ĝi iĝas difektita, ne fruktodona. Laboristoj do devas ĉiutage trairi la tutan kampon, ĉar la florado ne estas  ĉe plantoj samtempa. Sur ĉiu planto estas proksimume 8 aŭ 10 grapoloj kaj ĉiu grapolo enhavas de 15 ĝis 20 florojn. Unu laboristo sukcesas artefarite polenigi 1200 ĝis 1500 florojn ĉiumatene.

La vanilo estas rikoltata  de julio ĝis novembro, samtempe kiel suker-kano. Ĝi estas matura, kiam fino de la guŝo flaviĝas. Tiam ĝi estas plukita kaj eksportita al la uzino.

Tie ĝi estas dum tri minutoj brogita, poste oni enkestigas la guŝojn kaj kovras ilin per lana kovrilo, kie oni stufas ilin. La guŝoj iĝas brunaj. Post septaga sekigado la guŝoj estas denove enkestigitaj dum sep monatoj, tiam la vanilo prenas sian parfumon. La guŝoj estas regule kontrolitaj por forigi la ŝimajn. Poste la kosoj (=guŝoj) estas klasifikataj laŭ la longeco, pesitaj kaj ensakigitaj. Unu kilogramo da verda vanilo finfine donas 250 gramojn da seka vanilo.

Bananarbo:
Bongustan apetiton de bananoj certe ĉiu el ni ĝuis, sed jam ne ĉiu scias, ke „bananarbo“ ne estas fakte arbo, sed speco de herbo. Alteco de la kreskaĵo estas eĉ dek metrojn kaj folioj de ĝi havas mezuron eĉ kvin metrojn.

La subtera parto, la bulbo, produktas la radikojn kaj ŝosojn (proksimume dek, kelkaj estas dum kulturado forigataj), el ĉiu ŝoso kreskas memstara bananarbo. Necesas ses monatoj, por ke la kreskaĵo atingu plenkreskan staton. La inaj floroj ŝanĝiĝas en fruktojn kaj post 12 semajnoj la fruktoj atingas rikoltan staton. La fina burĝono, nomata „baba figue“ senfine produktas masklajn florojn. Tiu „baba figue“ estas kuirebla kaj bongusta. Kiam oni rikoltas spadikon, oni tranĉas la tigon. La spadiko pezas proksimume 40 kg kaj enhavas eĉ 240 bananojn.

Enloĝantoj uzas „pseŭdotrunkojn“ por konstrui barilojn kaj por nutri bestaron, folioj estas uzataj por fari ekzemple tegmentojn. En Afriko oni produktas  bieron el fermentitaj bananoj. Jara konsumo por unu persono: 2 kg en Ĉinio, 250 kg en orienta Afriko.

Laŭ bazaj informoj de gesinjoroj Layseman el Francio  kompilis kaj aranĝis Pavel Nechvíle.

Pri tradukoj de E-libroj

Kiam mi kaptis ideon proksimigi Esperanton al ĉeĥa publiko, mi opiniis, ke la plej frapa argumento por Esperanto estos tradukoj de originaj Esperantaj verkoj. Kelkajn tradukojn mi jam sensukcese ofertis al eldonistoj. Poste aperis „Paĉjo, kio estas rasismo?“ en Esperanto, traduko el la franca. Tiu nova maldika libreto pri rasismo ŝajnis al mi taŭga por nia publiko, ĉar pri rasismo oni multe ĉe ni parolis en la tempo dum fino de la naŭdekaj jaroj. Pri la libreto mi eksciis el E-gazetoj. Aŭtoro de la  libreto estas maroka verkisto Tahar Ben Jeloun. La libreto furoris sur francaj librovendotabloj de la jaro 1997 kaj en la jaro 1999 publikigis ĝin UEA en E-traduko fare de Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil. Oni tradukis  ĝin al multaj lingvoj. La libreton por mi aĉetis AEH, do mi estis feliĉa, ĉar aĉeti unusolan libron por unu persono estas sufiĉe luksa afero. Dum unu semajno mi  pretigis tradukon por proponi al eldonejoj (la libreto havas nur 50 paĝojn). Mi jam havis tre negativajn spertojn kun diversaj specoj de tradukoj el Esperanto al la ĉeĥa. Nur „Fabeloj de la tuta mondo“ ie fluas en interreto, sed romano „Kredu min, sinjorino!“ de Cezaro Rossetti, „Kromosomoj“ de Lorjak, „Esplorvojaĝo“ de Jules Verne, kaj „Ili vivis sur la tero“ – (kiu sola aperis en vendejoj kun mia grasa  subteno) ne trovadis intereson en dekoj da eldonejoj. Tamen, mi kredis pri bezono de la verketo el la plumo de kolora aŭtoro por nia socio kaj ebla sukceso.

Nur unu eldonejo respondis jese pri preso, sed preferis tradukon de franca lingvo kaj diris al mi  „Ni bedaŭras“. Mi demandis de tempo al tempo skribe aŭ pere de e-mail ĉe  la eldonejo, ĉu la libreton oni jam presis, sed la respondojn mi ne ricevadis. Nur en la jaro 2004 – do preskaŭ post kvin jaroj – aperis la libro en ĉeĥa traduko de Anna kaj Erik Lukavští.

Se mi rajtas noti, mi neniam postulis pagon por la  traduko, mi ĉiam per e- majl sendis mian tradukon al la eldonejoj, mi maksimume en teksto uzadis  simplajn vortojn, kiujn povas kompreni infanoj;  mi opinias, ke neniu verŝajne legis tradukon el Esperanto…

Kiel longe kuŝos en mia tirkesto  „Maškaráda kolem smrti“ (Maskerado ĉirkaŭ morto) de Tivadar Soros, „Nebezpečný jazyk“ (Danĝera lingvo) de Ulrich Lins, „Zelené srdce“ (Verda koro) de Julio Baghy kaj pluraj?

Se iu volas kompari ambaŭ tradukojn – mian kaj  francan, mi povas mian sendi per e-majl senpage, papere por  140 Kč. Traduko de Lukavští estas vendebla, krom en librovendejoj, ĉe eldonejo Dauphin, Praha Podlesí, dan@dauphin.cz. ĝi estis publikigita en kunlaboro NFLU – Nadační fond pro podporu literatury a krásných umění (Fondo por subteno de literaturo kaj belarto). Sur malantaŭa kovrilo estas en la lasta frazo skribite, ke la libro estis tradukita al Esperanto kaj al la afrikansa.  Oni preparas ĝin ankaŭ al la romaa lingvo.

J.Drahotová

Brazilano en Ostrava

      En oktobro vizitis la urbon Ostrava samideano Clovis A. Portes. Liajn du prelegojn vizitis amaso da homoj, tie estis bona propagando por Esperanto, sed bedaŭrinde, neniu el vizitantoj emis lerni ĝin. En Bratislava, honore al lia alveno, aperis ĉeĥa traduko de la libro „Evangelio laŭ spiritismo“. Li mone subtenis eldonejon Eko-Konzult, kiu eldonas librojn, kiuj aperis en Brazilo kaj kiuj estis tradukitaj el Esperanto en la ĉeĥan lingvon. Li sendis monan subtenon ankaŭ al la gazeto Informilo, kiu anoncis aperadon de la libroj. La gazeto Moravskoslezský deník, kiu raportis pri lia vizito, tute (eble intence) ellasis la vorton „Esperanto“, same kabela televido, kiu intervjuis lin.

Vlado Sládeček

El la mondo

 Terminologia Esperanto-Centro en la reto

Terminologia Esperanto-Centro, TEC atendas aktivulojn en la reto ĉe: www.terminologio.org. Tie oni povas registriĝi kaj ĝui la servojn de la paĝoj. TEC ofertas du eblojn por siaj uzantoj. Oni povas tie kontribui al plivastigo de Esperanto-terminaro kaj serĉi samtempe en du terminologiaj vortaroj.

Nanjing E-Muzeo en Ĉinio?

Por disvastigi Esperanton kaj plifirmigi E-movadon en Ĉinio, s-ano Zhuang Qixiong planas fondi Nanjing E-muzeon kaj E-bibliotekon en Ĉinio. La celo estas kolekti ĉion ligitan al Esperanto, E-movado kaj E-literaturo. La biblioteko havos bibliografion, ordigitajn kaj klasifikitajn librojn kaj gazetojn. Bonvenaj estas ĉiuj E-aĵoj el la tuta Esperantujo. Sendu al:

Zhuang Qixiong
402/14 Jiao Fu Ying, Fuzimiao, CN-210001 Nanjing Ĉinio
Rete: zhuangespero@sina.com

JOTI kaj Skolta Esperanto-Ligo ( SEL)

      Tutmonda Skolta-Ĵamboreo en Interreto (JOTI) estas internacia skolta renkontiĝo en la reto, kiu okazas ĉiun jaron dum la tria semajnfino de oktobro. Ĝi estas oficiala evento de Monda Organizaĵo de la Skolta Movado. (Normale ĵamboreo estas tutmonda skolta tendaro, kiu okazadas ĉiun kvaran jaron). SEL partoprenas JOTI – ekde la jaro 1999.

Dum tiu semajnfino, miloj da geskoltoj el la tuta mondo renkontiĝas kaj komunikiĝas surbaze de la reto, uzante lokajn teknologiajn eblojn, jen ret-navigiloj, jen ret-poŝto, jen babilejoj, jen mikrofonoj, jen bildo-bitigiloj, jen ret-kameraoj.

JOTI ebligas al geskoltoj krei amikecon en aliaj landoj kaj eltrovi iom pri iliaj ordinara kaj skolta vivoj. Ofte tiuj kontaktoj daŭras jaroj kaj estas la bazo por estontaj grupvojaĝoj kaj projektoj. La nura baro estas la lingvoj. Pro tio ekde la jaro 2000, Skolta Esperanto-Ligo vigle partoprenas, farante diversajn novajn amikadojn kaj diskonigante pri nia lingvo. Post plurjara instigo al la kunordiganto, ekde la pasinta jaro, okaze de la aliĝo Esperanto aperas kiel unu el la ebloj. Ĉijare ĝi estas plene akceptita kiel unu el la oficialaj lingvoj.

      Nia poŝt-adreso dum la evento:
esperanto@2004.joti.org
http://ttt.esperanto.org/skolta/joti
http://www.joti.org
diskut-listo de SEL: skolta-esperanto-ligo@yahoogroups.com
Roberto Resende Rete: etaprinco@yahoo.com.br

Retpaĝaro por fotemuloj en Esperanto

SPM (Silver Point Media, Inc.) atingebla en la reto ĉe: http://www. silverpointmedia.com estas usona entrepreno, kiu okupiĝas pri la produktado de foto- kaj video- produktoj. La estraro de la entrepreno estas favora al la internacia lingvo kaj decidis pri aldono de ĝi al la lingvoj (litova kaj angla) uzataj en SPM retejo.

La retejo estas dediĉita al fotografado kaj filmado. Ĉi tie vi povos ekscii novaĵojn pri diversaj fotokonkursoj, fotofestivaloj ne nur en Esperantujo, sed ankaŭ en la tuta mondo. Do, ni invitas ĉiujn geesperantistojn, kiuj amatore aŭ profesie okupiĝas pri fotado aŭ filmado, registriĝi en la retejo.

Registritaj uzantoj rajtas:

– Krei proprajn fotoalbumojn;

– Aldoni fotojn en fotogalerio;

– Aldoni filmprezentojn, kaj aliajn grafikaĵojn;

– Komenti aldonitajn grafikaĵojn;

– Alŝuti novaĵojn;

– Partopreni en forumoj;

– Agordi komentojn;

– Laŭplaĉe elekti temojn;

– Havi aliron al privataj mesaĝoj;

– Havi aliron al WebMail;

– Pro aktiveco ricevi poentojn kaj eventuale donacetojn de SPM;

– Aliajn interesajn kaj gajajn aferetojn!

Por proponoj kaj demandoj skribu: grazvydas@silverpointmedia.com

Serĉilo ĉe Radioarkivo!

Nun vi povas serĉi gastojn, temojn, kaj novaĵojn ĉe http://www.radioarkivo.org . Vizitu la ĉefan paĝon kaj enmetu vian serĉvorton en la serĉkampo en la supro de la paĝo de Scott “lumulobrilado”.

Rete:lumulobrilado@yahoo.com

Letero de prezidanto de UEA.

Karaj,
nun, post la Ago-tago, venis la komenco de la labor-jaro. Mi petas vin komenci pensi pri la labor-plano, ne pri tiu de UEA, sed pri via labor-plano, pri tiu de via landa asocio, loka grupo aŭ faka grupo.

La estraro de UEA intertempe progresas por organiziĝi pri la labor-plano  de UEA mem. La tekston de la labor-plano de UEA vi povas legi en www.tejo.org/uea. Klaku sur “labor-plano de UEA”.

Esence ni ĉiuj devas okupiĝi pri informado, instruado kaj utiligado, provante pli profesiigi, plijunigi kaj pli tutmondigi la Esperanto-agadon, ĉiu en sia medio. Mi petas, ke ĉiu organizaĵo petu unu el siaj membroj okupiĝi pri starigo kaj sekvado de labor-plano. Tiuj membroj bonvolu aliĝi al la listo labor-plano-de-uea@yahoogroups.com kaj bonvolu raporti tie de tempo al tempo.

Dankon cetere al tiuj, kiuj ja raportis dum la pasinta jaro. Ni estas formikoj, kiuj decidis batali kontraŭ elefantoj. Pro tio ni devas esti tre organizitaj kaj celkonsciaj,  sed ankaŭ ne forgesu, ke ni estas pravaj formikoj, kiuj batalas kontraŭ perfortaj elefantoj, kiuj volas vori ĉiujn formikojn de la mondo.

      Amike Renato Corsetti

      PS. Pri praktikaj demandoj rilate al la labor-plano, petu min aŭ faru ĝeneralan peton en la listo labor-plano-de-uea@yahoogroups.com aŭ skribu al labor-plano@esperanto.se

Renato Corsetti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo
renato.corsetti@virgilio.it

 

Lingva anguleto:

Mediala voĉo ne toleras pasivajn finaĵojn

Damaĝinsekto estis alveturiĝita…“ – Ĉu bone?

Ni konsciu la faktojn por la prikonsidero:

La verbo „alveturi“ estas netransitiva.

La sufiksoido –iĝ esprimas medialan voĉon.

La mediala voĉo, aŭ simple medialo, estas unu el kvar verbaj voĉoj (aktiva, pasiva, faktitiva, mediala). En la ĉeĥa lingvo la aktiva voĉo kaj pasiva voĉo estas nomataj „činný rod a trpný rod“. La aktiva voĉo esprimas agon aŭ staton (ekz. mi konstruas); ĝi estas la baza voĉo. La pasiva voĉo esprimas agon suferatan (io estas konstruata). La faktitiva voĉo prezentas trudon de ago de subjekto al iu alia, kiu plenumas ĝin (mi konstruigas domon pere de konstru-entrepreno). La faktitiva voĉo estas esprimata pere de la sufiksoido –ig. Se ago reagas al la subjekto mem, tio estas la mediala voĉo (Tagiĝas . La domo konstruiĝas. – La domo estas subjekto, kiu kvazaŭ mem konstruas sin). La medialan voĉon karakterizas la sufiksoido –iĝ.

Laŭ origina senco la sufiksoido –iĝ esprimas komencan aspekton (ekesti ia, iĝi ia, veni en novan staton). Verbo, kiu havas antaŭ sia finaĵo la sufiksoidon –iĝ, estas kiel tuto ĉiam netransitiva. Tamen ekzistas diferenco inter verbradikoj transitivaj kaj netransitivaj, ili funkcias malsame. Ni sekvu la ekzemplojn:

Netransitiva „sidi“: Panjo sidiĝis = Panjo iĝis sidanta, resp. Panjo komencis esti sidanta. Ĉi tie ne ekzistas pasiviga efiko de –iĝ, ne eblas kompreni „Panjo iĝis sidata“, ĉar netransitivaj verboj ne prezentas agon de iu suferatan, sed nur plenumatan, „esti –anta“. Male, ĉe transitivaj verboj oni komprenu „esti –ata“ (pasiviga efiko de –iĝ).

Transitiva „ruli“: Ŝtono ruliĝis. Provu imagi la komencan aspekton (Ŝtono iĝis, komencis esti, rulata?) La komencon de la ago „rul“ ni ne trovas, objektive ni komprenas proksimume nur „Ŝtono estis rulata“; la aspekto estas daŭra, ne komenca. Se ni deziras esprimi la komencan aspekton, ni devas aldoni „ek“: Ŝtono ekruliĝis. Tamen ekzistas esceptoj kaŝe enhavantaj „ek“: sciiĝi pri (ekscii), komunikiĝi kun (ekkomuniki), decidiĝi (ekdecidi).

En la enkonduka dubinda frazo ne povas esti la finaĵo –iĝita, sed –iĝinta (alveturiĝinta). Kalocsay kaj Waringhien (PAG, § 104) pri la afero skribis: „Ĉar la mediala voĉo havas en si pasivecan karakteron, estus pleonasme kaj eĉ absurde uzi ĉi tie la pasivajn finaĵojn: do formojn kiel kaptiĝata, naskiĝita ktp. estas simplaj barbarismoj.“

En la enkonduka frazo stile pli konvenas la faktitiva voĉo „estis alveturigita“. La mediala voĉo estas krome uzebla ankaŭ en la simpla (nekompleksa) tempo: „Damaĝinsekto alveturiĝis“.

Jan Werner

☼☼☼☼☼

Kion diras optimistoj pri novembro? En bela aŭtuna vetero ni povas promeni sur falinta foliaro kaj dum serenaj tagoj ni trovas plezuron, ĝue rigardante al malproksimo. Se hazarde pli frue venas la vintro, tute ne gravas, ĉar la vintraj amuzaĵoj pli frue komenciĝos. Ankaŭ ni scias, ke novembra neĝado ne damaĝas junajn grenplantojn kaj se komence de novembro neĝas, vintro de neĝo riĉas.

Kaj pesimistoj?  En novembro  ofte estas la plej malvarma periodo de la jaro. Regas vetero memoriganta morton kaj mortintojn.


Nun venis informo, ke mortis konata esperantisto, redaktoro de ICEM s-ano Henri Ménard el Le Pallet, Francio. Honoro al lia memoro.

red.

INFORMILO – monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Mráz, J. Patera, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Na Okrouhlíku 953/21,  530 03  PARDUBICE,  ĈEĤIO
Tel. 466 611 941
e-mail:
 aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh

Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.