Informilo 10/2004

Informilo 10/2004

Enhavo:
Mia partopreno en SAT kongreso
Urĝe malhastu
El redakcia tablo
Junulara sekcio de la praga klubo
El la mondo
Lingva anguleto

Mia partopreno en SAT kongreso

 Pekino estis por mi malproksima en ĉiuj direktoj kaj EEU kongreso en hispana Bilbao iel ne kongruis kun planoj de miaj eksterlandaj amikoj, pro tio mi ĝustatempe jam en novembro 2003 decidis partopreni SAT-kongreson en Bratislava (Slovakio), ĉar miaj opinioj estas iomete maldekstraj kaj plaĉas al mi vidi kaj aŭdi denove tiujn homojn, kiuj vigle diskutas, disputas, kverelas… Krome ni planis vojaĝi du – Blanka Zubová kaj mi, jam spertulinoj pri komunaj vojaĝoj al EEU kongresoj.

Iuj afabluloj informis min poste en julio interrete, ke samtempe kun la kongreso okazos konferenco de ILEI, ĉar ĝi pro diversaj kaŭzoj ne povas okazi en Pekino kaj invitis min partopreni, ĉar mi instruas la lingvon. Jes, mi vere instruas. Miaj lernantoj eĉ povas jam korekti mian skribaĵon kaj kapablas trakti kun eksterlandanoj, tamen ili ne estas multnombraj. Do, tia propono estis por mi feliĉa ŝanco.

SAT-kongreso okazis en kvarstela hotelo „Bratislava“ kaj ILEI-konferenco en proksima mezlernejo, ambaŭ en aranĝo de agentejo KAVA-PECH de Petro Chrdle.

Mi apartenis en programon „Flugiloj de malfacila vento“. Kio tre plaĉis al mi, estis juneco de la partoprenantoj, kiuj nomiĝas „Lernu!anoj“. Tiuj simpatiaj homoj kreis ttt-paĝojn „lernu.net“ kaj devenas el diversaj landoj. Ni partoprenis prelegojn, seminariojn, diskutojn kaj lingvan festivalon kun nia iom malhomogena kolektivo, gvidata per Radoja Petrovic kaj Atilio Rojas Orellana. Dum la parolado de Stefan McGill mi multe lernis de tiu ĉi instruisto, vere unika spertulo. Memorinda estis prelego de Tereza Kapista, kiu rakontis pri sia instruado en Irano. Mi aĉetis ŝian skriban rakonton (kaj mi ĝin jam tradukis al la ĉeĥa). Pensiga estis seminario, tre intima, kie Radoja sur grandan tabulon enskribadis opiniojn de ĉeestantaj nacianoj pri si mem kaj pri ĉiuj aliaj per 1 – 3 ecaj adjektivoj. Do, ni eksciis, kion opinias ekzemple italoj pri francoj, nederlandanoj pri ukrainoj, rusoj pri si mem ktp. Tiaj aranĝoj estas unikaj kaj povas okazi nur kiam povas kunveni anoj de diversaj nacioj kaj havas komunan ilon por interkompreniĝo. Eĉ nur nun mi pri la eldiroj meditas.

Lingva festivalo meritas detalan priskribon. Fakte oni povas ĝin publike realigi nur kondiĉe, ke estas sufiĉe da reprezentantoj de la nacioj, kiuj kapablas prezenti sian lingvon kaj kulturon. Certe tion oni povus fari dum UK, sed eĉ en malpli nombra kulturnacia aranĝo oni povas tion realigi. Nur en nia urbo oni povas trovi ekzemple germanojn, polojn, ukrainojn, vjetnamojn, romaojn, rusojn, eĉ nigrulojn.

En slovaka televido, ĵurnaloj kaj sur afiŝoj oni invitis loĝantaron veni al lernejo. Tie en kvar klasoj oni prezentis kvar diversajn naciajn kulturojn kaj lingvojn diversmaniere, ĉu per objektoj, ĉu per manĝo, ĉu per lumbildo, muziko, komputilo, ĉu nur ĉe tabulo kun kreto en la mano oni prezentis diversnacian publikon kaj lokan loĝantaron. Sed estis necesa sperta interpretisto de Esperanto, por ke ĉiu perfekte komprenu. Post lerneja horo venis novaj prezentuloj de lingvo kaj kulturo kaj tio okazis kvarfoje. Do oni prezentis entute 16 naciojn, inter aliaj tiel nomatajn fortajn, kiel la franca, la itala, la germana, ankaŭ la sveda, la nederlanda, la ĉuvaŝa, la malagasa, la japana, la hebrea, la romaa …

Fine mi konstatas, ke mia pinta impreso de la konferenco estis prezentado de ĉeĥa kaj slovaka lingvoj samtempe per Vlaďka Chvátalová kaj Martin Minich. Tiu ĉi prezentado estus utila kaj inda spekti al ĉiu ĉeĥo kaj slovako, sen helpo de Esperanto … Tamen, sen Esperanto mi ne povus eksenti fratan similecon kaj diversecon de niaj nacioj

Jindřiška Drahotová

P.S. Pri konferenco kaj ĉefe pri lingva festivalo mi skribis en ĉeĥa lingvo  en multajn ĵurnalojn kaj gazetojn, sed mi ne estis informita, ĉu iu publikigus ĝin. Mi petas legantojn pri informo, se ili hazarde legus la artikolon.

Urĝe malhastu!

       Verŝajne ĉiuj jam rimarkis, ke dum la lastaj jardekoj oni postulas pli kaj pli da rezultoj, oni devas labori pli rapide, pli haste, pli efike, ĉiam pli kaj pli. Ironie, ĉar kun la invento kaj enkonduko de la komputiloj oni promesis al ni, ke la komputiloj leĝerigus la laboron de la homoj. Oni promesis, ke la komputiloj servos al la homoj. Reale, ni havas la impreson, ke lastatempe la malo okazas: ke la homoj servas al la komputiloj.

Des pli grave estas foje ripozi, regule malstreĉiĝi, certe kiam vi laboras per komputilo, regule streĉi la gambojn, ŝanĝi pozicion. Konata rakonto parolas pri Zen-mastro, kiu plenigas la tason de nova lernanto per teo. Sed eĉ dum la taso estas plena, la saĝulo daŭrigas verŝi. La lernanto atentigas sian majstron pri tio. La majstro ridetas kaj ĉesas verŝi. Li diras: “Vi estas kiel tiu ĉi taso da teo. Vi estas tiel plena, ke ne plu estas loko por pli.”

Tiel estas kun la kapo post duhora intensa laboro: ĝi pleniĝas kaj oni eraremas. Mallonga paŭzo permesas al la cerbo iomete ordigi la ricevitajn impulsojn kaj fari lokon por la novaj. Same pri tagoj: post du tagoj da laboro iom da malstreĉiĝo gravas. Eĉ dekminuta promeno en parko – nenio pli trankviligas ol la naturo aŭ la maro – povas fari miraklojn. Same kiel bona dormo. Poste, la laboro povas esti alfrontata pli energie ol antaŭe.

Korajn salutojn de Movado sen Nomo.

El redakcia tablo

Dum la lasta monato venis multaj informoj, pri kiuj  ni volas informi Vin:

l) En la pasinta numero de Informilo (kaj ankaŭ en Starto) estis enmetita  invito kun aliĝilo al lingva seminario en Skokovy, kiu okazos de 9.-14.XI.2004. Sed nur pli poste ni estis informitaj de  pension-posedanto pri pli alta prezo. Do bonvolu kalkuli, ke tranoktado  = 150,-Kč, matenmanĝo 40,-, tagmanĝo 70,-, vespermanĝo 60,- Kč, do entute tranoktado kun la manĝo por 1 tago kostos 320,- Kč. Partoprenkotizo restas la sama, t.e. 150,- Kč.

2) El retkomuniko de ĈEA: Internacia paroliga semajno okazos la 29.11.-5.12.04, la du grupojn gvidos Stano Marček kaj Petr Chrdle. Pliajn informojn kaj aliĝilojn vi ricevos de chrdle@kava-pech.cz   aŭ ĉe pošta adreso de KAVA-PECH D-ro Petr Chrdle, Anglická 878, 252 29 Dobřichovice.

3) ĈEA preparas kompletan kalendaron de E-aranĝoj por jaro 2005  kaj bezonas de ĉiuj organizantoj bazajn informojn de la aranĝo: nomon, lokon, daton kaj kontaktadreson. Skribu baldaŭ al la sama adreso de Petr Chrdle.

4) La redakcio ricevis provnumeron de la okpaĝa  gazeto en ĉeĥa lingvo „Sudmoravia informilo“ el Brno,  en kiu kunlaboras ambaŭ E-kluboj . En ĝi estas multaj diversaj informoj pri E-aranĝoj  de tiu regiono. Verkis  doc.Jan Werner. Ni gratulas.

5) Pluaj gratuloj flugas al du membroj: Viktor Dvořák el Mor. Budějovice kaj  Pavel Sittauer el Třebíč. En la ĵurnalo  Vysočina 9.9.04 estas dank´al ili dediĉita  la tuta paĝo al Esperanto pri facila vojaĝado, pri kongreso en Pekino  kaj s-ano Sittauer skribis interesan artikolon pri profesoro Theodor Kilian, aŭtoro de E-lernolibroj.

6) Fine niaj gratuloj rapidas  al du membrinoj, kiuj “ŝanĝis sian nomon“ Do, karaj Věra Ŝľahařová (nun Štěpánová) kaj Věra Zajíčková (nun Bachledová), estu kontentaj sur Viaj novaj vivvojoj.

7) En suplemento Antaŭen ni publikigos sinsekve kvar artikolojn kun la sama titolo (surskribo). Ili estas verketoj de kvar membroj, kiuj partoprenis literaturan konkurson je temo de Zamenhofa proverbo „Ne ĉio brilanta estas diamanto“. Estas interese vidi, kion kiu imagis sub tiu proverbo. La redakcio tre ĝojus, kiam niaj legantoj post la publikigo de ĉiuj  kvar  artikoloj skribus, kiu el ili plej multe  proksimiĝus al  la proverbo.
red. – jary

Junulara sekcio de la praga klubo

 Esperanto-CZ

      Post unujara laboro en Esperanto-CZ kaj la sperto kun la kurso “Esperanto ĉe biero” mi havas la impreson, ke oni povus realigi ion, kio longe estis neimagebla: rejunigi la pragan klubon, kiu nun aspektas kiel klubo de pensiuloj. La sukceso de la biera kurso klare montris, ke oni ĉiam povas allogi junajn homojn. Nova junulara sekcio de la klubo certe povus havi almenaŭ 10 membrojn. Sufiĉas fari bonan propagandon utilante belaspektajn afiŝojn kaj interretan prezentadon.

La sekcio povus havi kunvenojn nur unufoje en la monato kaj komuniki antaŭ ĉio per la interreto – studentoj ne havas tiom da libera tempo – sed tamen tia ĉi grupo povus helpi multe al la klubo, ĝis nun maljunula.

Mi povas promesi, ke la pragaj membroj de nia interreta klubo ĉe Esperanto-CZ provos realigi ĉi tiun ideon ĉi-aŭtune. Mi ne scias, ĉu ni sukcesos, sed mi kredas, ke jes.  

 Nova interreta magazino

      Atenton geamikoj, portalo Esperanto-CZ preparis por vi denove surprizon! Aperas la unua ĉeĥa interreta magazino en Esperanto. Ĉi tie vi trovos ne nur arktikolojn pri la esperantista agado en nia lando, sed ankaŭ interesaĵojn el ĉiuj sferoj. Pelmelo estos tiel riĉa, kiel vi mem faros ĝin. Ĝi estos antaŭ ĉio magazino de ĉeĥaj junaj esperantistoj, sed fakte ĉiu povas sendi kontribuaĵojn.

La magazino ne estos eldonata po numeroj, artikoloj estos aldonataj kaj ŝanĝigitaj kontinue. Akceptitaj estos nature nur tekstoj skribitaj en Esperanto.

Mi ĝojatendas viajn kontribuaĵojn en la retadreso: interklubo@esperanto.cz

      Tomáš Břicháček, redaktoro

El la mondo:

Kongreso de EEU

Inter la 25-a kaj 30-a aŭgusto okazis en Bilbao (Eŭaskio, Hispanio) EEU. Partoprenis 284 kongresanoj el 24 landoj. Estis akceptita nova statuto, post kies registriĝo en Bruselo povos aliĝi novaj landoj de EU. Estis akceptita la invito de maribora urbestro Boris Sović, ke la sekva kongreso okazu aŭguste 2007 en Maribor, Slovenio. La komitato elektis novan sekretarion – Zlatko Tiŝljar. Rezolucio de Bilbao interalie invitas EU-parlamentanojn establi interpartian grupon pri lingva egalrajteco. Okazis pluraj interesaj prelegoj, kulturaj programoj kaj ekskursoj.

zlatko.tisljar@siol.net

La Akademio de Esperanto

estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo kaj kontroli ĝian evoluon.

La Akademio estis fondita en 1905 dum la unua Universala Kongreso de Esperanto, laŭ propono de Zamenhof, sed tiam sub la nomo “Lingva Komitato”. La nomon “Akademio de Esperanto” portis unue supera komisiono de la Lingva Komitato. En 1948 la Lingva Komitato kaj ĝia Akademio iĝis unu instanco kun la nomo “Akademio de Esperanto”.

La membroj de la Akademio havas naŭjaran mandaton, kaj ĉiun trian jaron finiĝas la mandat-periodo de unu triono el la akademianoj. Sekve ĉiun trian jaron okazas elektoj, en kiuj voĉdonas nur akademianoj kaj tiam estas ankaŭ elektata la estraro de la Akademio.

La 6-an de septembro estis elektitaj novaj kandidatoj kaj nun la membraro de Akademio konsistas el: Dao Anh Kha, Perla Ari-Martinelli, Marjorie Boulton, Michel Duc Goninaz, Gbeglo Koffi, Otto Haszpra, Anna Lowenstein, Carmel Mallia, Sergio Pokrokovskij, Otto Prytz, Francois Simonnet, Amri Wandel, John Wells kaj Xie Yuming, Marc Bavant kaj Flavio Rebello. Renato Corsetti estas ne nur prezidanto de UEA, sed ankaŭ sekretario kaj kasisto de la Akademio. Li opinias, ke Esperanto bezonas sian Akademion.

En 1999 la Akademio starigis specialan konsultan servon, al kiu povas turni sin ĉiu uzanto de Esperanto por ricevi konsilon aŭ rekomendon pri lingvaj demandoj – sur adreso: smaul86150@aol.com

Raporto pri la 24-a Ĉeĥa-Saksa Tago

       En la longa listo de okazintaj Ĉeĥaj-Saksaj Tagoj, unuafoje nia klubo organizis la 24-an malproksime de Pirna (Germanio). Gesinjoroj Bünger el Schwarzenberg proponis kaj poste ankaŭ transprenis la organizon okazigi ĝin en Johanngeorgenstadt kaj Potůčky (Ĉeĥio).

Ni, saksaj kaj germanaj geamikoj alvenis trajne aŭ per aŭto kaj piede ni transiris la limon al la pitoreska Potůčky. Tie meze en la vigleco ni jam renkontis niajn ĉeĥajn geamikojn kun la menciinda partopreno de la familio Claudia Würker.

Reinhard Bünger gvidis nin al tipe ĉeĥa restoracio, kie ni kune tagmanĝis kaj dume interŝanĝis kelkajn ĉetablajn kaj laŭte diratajn informojn. Je la 13-a horo ni reenpromenis dek minutojn al la germana flanko.

Alveninte ĉe la montrominejo ”Glöck’1” komencis pluvi, kaj ni ĝojis mergi dum 1,5 horo en la tero. Sub gvido de ministo ni eksciis multon pri la laborkondiĉoj en la arĝenta kaj urania minejoj.  

Reaperinte en taghelo ni bedaŭrinde jam devis adiaŭi la geamikojn el Ústí n. L., por ke ili atingu la trajnon hejmen.

La planita urbogvido fare de Hannelore Bünger poste okazis en la parko, kie pro soveta devigo oni neniigis la malnovurbon de Johanngeorgenstadt.

Bedaŭrinde niaj ĉeĥaj geamikoj jam ne aŭdis, ke estis bohemaj laboristoj, kiuj fondis la urbon. Petite pri urbofondo, la saksa reĝo Johann Georg donis la konsenton nur kondiĉe, ke la urbo nomiĝu laŭ li.

Tre bedaŭrinde estas, ke inter 26 partoprenintoj estis nur kvar geamikoj el Ĉeĥio. Ĉu en norda Bohemio, ekz. en Most, Karlovy Vary aŭ aliaj lokoj kun Esperanto-rondoj neniu legas la publikaĵojn Starto,Informilo de AEH kaj retinformojn?

Forte mi nun esperas, ke dum la 25-a Ĉeĥa-Saksa Tago, la jubilea, kiu okazos decembre en Ústí n. L., la partoprenantaro ne tiom diferencos.

                   Norbert Karbe, Pirna

Pasporta Servo

la tuta mondo en via hejmo

      Vi lernis la lingvon. Vi ŝatas ĝin, ĉar ĝi donas al vi novan senton pri lernado de fremda lingvo. Vi malkovris novan mondon, pri kiu vi antaŭe eĉ ne supozis, ke ĝi ekzistas. Nun vi estas preta utiligi tiun novan trezoron. Eble vi jam korespondas. Eble vi jam vizitis renkontiĝon, proksime de via hejmo aŭ en fora lando. Eble vi estas membro de Esperanto klubo, kie vi regule parolas kaj agadas. Sed la plej facilan paŝon por ekkoni la mondon vi ankoraŭ ne faris. La plej proksiman lokon por renkonti homojn el aliaj kulturoj vi ankoraŭ ne malkovris. Pro tio ke vi ankoraŭ ne fariĝis gastiganto de Pasporta Servo.

La servo

Pasporta Servo estas unika servo de Esperanto-parolantoj al Esperanto-parolantoj. Se vi fariĝas gastiganto de Pasporta Servo, vi ofertas al aliaj Esperanto-parolantoj senpagan tranokteblecon en via hejmo. Kompreneble vi rajtas indiki, laŭ kiuj kondiĉoj homoj povas tranokti ĉe vi. Vi povas peti antaŭan sciigon de gasto. Vi povas limigi la nombron de samtempaj gastoj kaj la nombron de sinsekvaj tranoktoj. Se gastigado en iu periodo ne konvenas al vi, vi rajtas tiam rifuzi gastojn. Sed, se vi akceptas gastojn, vi trovos plej interesan mondon en via propra hejmo! Kaj se vi emas mem vojaĝi, vi disponas pri la tuta adreslibro, por senpage ĝui la gastamon de viaj kolegoj – gastigantoj!

La listo

Pasporta Servo konsistas el libro, kiu enhavas la tutan liston de gastigantoj kun iliaj adresoj kaj kondiĉoj. En 2003 ĝi enhavis 1286 adresojn en 80 landoj. Kiu volas uzi la servon, devas unue aĉeti la libron. Sed, kiel gastiganto vi ricevos vian propran ekzempleron – senpage!

En la libro vi trovas ankaŭ mapojn kun indikoj de la loĝlokoj de la gastigantoj, por helpi al vi bone plani vian vojaĝon. Krome, la reguloj de la servo estas klare priskribitaj, tiel ke ĉiuj uzantoj scias, kion ili rajtas fari kaj kion ne.

Decidu

Ĉu vi ankoraŭ dubas? Parolu kun aliaj gastigantoj, por lerni pri iliaj spertoj. Petu pliajn informojn ĉe TEJO, aŭ prenu ilin de la reto je http://www.tejo.org/ps.Kaj se vi ne plu dubas, plenigu la aliĝilon kaj sendu ĝin antaŭ la unua de novembro al la kompilanto, por aperi en la venonta libro kaj ricevi vian propran ekzempleron senpage.

Lingva anguleto:

Ĉu kunmeti adjektivan radikon kun ĉefelementa substantivo?

Antaŭtempe Rikardo Ŝulco oponis letere al Rüdiger Eichholz: „Skribi altmontaro estas kaŝa elizio de la adjektiva „-a“. Tiu skribado ne estas ĝeneraligebla. Varmkafo, pintplumo, larĝĉapelo, velkfloro ktp. estas malbonstilaj.“ Ni rezonu al R. Ŝulco.

La finaĵon „-a“, krom la artikola, ne estas permesite elizii. Se oni tamen eliminas ĝin (ne pro elizio) kaj ligas al substantivo dekstre, oni ricevas kunmetitan vorton, kiu havas substantivon kiel ĉefelementon kaj maldekstre adjektivan radikon kiel flankelementon. Ekzemplo el la supra citaĵo: alt/montar/o. La kunmetaĵo estas formita nepre ĝuste, ĝi estas eĉ bonstila. En la ĉeĥa lingvo ni havas por ĝi ekvivalenton „velehory“. La baza eraro de R. Ŝulco estas lia kredo, ke en la kunmetaĵo la radiko alt’ (same varm’, larĝ’) estas adjektivo. Ne! En la kunmetaĵo alt’ estas eliziita substantivo alto. Jen ekspliko:

Laŭ esploroj faritaj de René de Saussure (1908-1914), universitata profesoro en Ĝenevo, en Esperanto validas la teorio pri vortfarado, vortkonstruo kaj reguloj pri vortefiko. La teorion L. L. Zamenhof letere aprobis jam en la jaro 1910 kaj esprimis konvinkon, ke la Akademio akceptos ĝin. Pro longedaŭraj diskutoj ĝi estis de la Akademio oficialigita nur en la jaro 1967. Unu el la reguloj preskribas:

Substantiva ĉefelemento substantivigas la antaŭan flankelementon.*

En nia ekzemplo altmontaro la radiko alt’ prezentas do la substantivon alto, ne la adjektivon alta. Tio signifas, ke „altmontaro“ ne estas identa kun „alta montaro“. Simile „varmkafo“ ne estas „varma kafo“ ktp. Kiel do kompreni la kunmetaĵojn?

La sendube serioza verko Plena analiza gramatiko de Esperanto (PAG) en § 291 instruas nin pri analizeblo de la kunmetaĵoj kun substantiva ĉefelemento:

La flankelemento esprimas 1. rilaton aŭ apartenon, kiun oni povas signi per la prepozitivo de. Ekzemplo: varmenergio = energio de varmo (ne varma energio!) = analizo R[ilato]. Sekvas specoj pri analizeblo, kiuj ne rilatas al adjektivaj radikoj.

Ĝenerale, por koni la precizan signifon de vorto, oni devas difini la manieron de analizo, t.e. interelementan rilaton. En kunmetaĵoj de substantiva radiko + substantivo estas kazoj, kiam ilin fiksas konvencio. Ekzemple en orĉeno estas la interterma rilato esprimebla ne nur per prepozitivo ĉeno el oro, sed ankaŭ per la a-finaĵo gluita al la flankelemento: ora ĉeno (= analizo M[aterialo]. En la kazo de adjektivaj radikoj tia M-analizo ne estas ebla: belkulto ne estas bela kulto, sed kulto de belo (kulto, kiu montriĝas per belaj ceremonioj). PAG plu admonas: La kunmetoj Bluokulo, belknabino, bonpatrino k.s., kiuj deziras montri kvaliton kiel proprecon de iu aŭ io, estas kontraŭaj al la reguloj de la vortkunmeto.

*V dvoučlenných složených slovech hlavní člen, který je tvořen podstatným jménem a je vždy na druhém místě, transformuje vedlejší člen na prvním místě na podstatné jméno. Příklad: BELKULTO není BELA KULTO, nýbrž BELO-KULTO, do češtiny přeložitelné jako “kult krásy”.
doc. Jan Werner

INFORMILO – monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Mráz, J. Patera, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Na Okrouhlíku 953/21,  530 03  PARDUBICE,  ĈEĤIO
Tel. 466 611 941
e-mail:
 aeh-ikeh@volny.cz
interreto: 
www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.