Informilo 3/2003

Informilo 3/2003

Enhavo:
Göteborg
De la redakcio
Iom da nostalgio
Centjara kalendaro
Jáchymov
Kiel kun blinduloj
Infana konkurso
Lingva anguleto
La skisemajno  IFES
Invito al Plasy
Ĉu vi aŭdis kaj legis
Kondolenco

Bonvenon al  Göteborg  la  plej  afabla  urbo en  Svedio .

Göteborg (Gotenburgo) kuŝas meze de Skandinavio kun mallongaj distancoj al la eŭropa kontinento. Ekzistas multaj rektaj fluglinioj al Gotenburgo kaj ankaŭ pramŝipoj de Britio, Danlando kaj Germanio. Kun la nova pontego inter Danlando kaj Svedio estas facile veni per trajno, buso aŭ aŭto.

Ĝi estas granda urbo kun ĉarmo de malgranda urbo. La Universala Kongreso de Esperanto 26. julio – 2. aŭgusto 2003 okazos en konferencejo Svenska Mässan (Sveda Foiro), kiu kuŝas meze de la urbo.

En Gotenburgo estas amaso da hoteloj de diversaj niveloj, de malgrandaj familiaj hoteloj ĝis internaciaj unuarangaj hoteloj kun ĉiuj servoj. Troviĝas ĉ.7500 hotelĉambroj en la urba centro kaj pli ol duono estas en promena distanco de la kongresejo. Troviĝas ankaŭ moderkostaj studentaj ĉambroj kaj multaj junulargastejoj.

La plej granda amuzparko en Skandinavio – troviĝas vidalvide al la kongresejo. Nova vizitindaĵo estas Universum, aventurmuzeo pri la mondo kaj la universo. Ĉie en la urbo troviĝas intimetosaj restoracioj – ankaŭ kelkaj vegetaraj.

Proksime de la urbo troviĝas grandaj arbaroj kun lagoj. En Svedio la naturo estas libere alirebla. En la Gotenburga arkipelago – perlo de la sveda marbordo – ekzistas bonaj ebloj por krozadoj. La pramŝipetoj, la maraj tramoj, portas vin malmultekoste al la insuloj. En la urbo trafikas la ordinaraj tramoj.

Ankaŭ Gotenburgo havas sian Zeon: Esperantoplatsen, la Esperantoplaco. Krome la Urba biblioteko havas unu el la plej riĉaj kolektoj de Esperanto–libroj en publika biblioteko.

Jarmila Rýznarová:

Iom da nostalgio

Enmane mi tenas afiŝeton pri Somera Esperanto tendaro en Lančov. Nunjare nekredeblan 51-an jaron aranĝos ĝin ĝia ĉefgvidanto s-ano Pavel Sittauer .Kun iom da nostalgio mi rememoras tempon longe pasintan, kiam miaj filinoj estis etaj, kiam la libertempo en Lančov por la tuta familio estis sola la plej malmultekosta. Mi rememoras, kiam de komence tie estis nur tendoj, kiam ni manĝis el gameloj sur la herbo, ĉar ne ekzistis manĝejo, kiam ni lavis nin en betona longa ujo, kiam ni  – por uzi necesejon, iris iom tra arbara padeto, kaj vidante lignan stangeton horizontala, ĝi estis okupita, kiam la stangeto staris vertikale, ĝi estis tie libera loko. Ankaŭ mi rememoras belegajn tendarfajrojn kun multaj kantoj kaj teatraĵscenetoj kaj bonegajn kolektivojn.

Poste venis la tempo, kiam libera loko por la tendoj ne sufiĉis, ĉar ĉefe nombro de gejunuloj tre grandiĝis kaj estis konstruitaj unuaj etaj kabanetoj.

Ĉiam, kiam mi printempe demandis niajn filinetojn, ĉu ili pli volonte partoprenus pioniran tendaron aŭ tendaron en Lanĉov, ĉiam ili vokis : Lanĉov, Lanĉov, Lanĉov. Kaj tiel ili ĉiujare kutimiĝis al medio inter esperantistoj, lernis en infanaj kursoj kaj mi mem havis eblecon studi en pli altnivelaj kursoj.

Kiam mi partoprenis kurson por tradukantoj, ni devis traduki politikan paroladon de la ŝtatpresidento  el tagĵurnalo. Sed tiu temo ne estis por mi agrabla kaj mi cerbumis, kiamaniere eviti ĝin. Dum la paŭzo mi iris al proksima lago, tie eksidis sur la bordon apud la padeto tute ne havante emon reveni en la kurson.

Subite alparolis min la tendargvidanto Pavel preterpasinte min. Mi respondis, ke mi strikas, ĉar mi rifuzas tradukadi politikajn paroladojn, ke en ĉiutaga vivo mi devas aŭskulti tro multe da politikreferaĵoj.

Kvankam li rekomendis al mi, ke mi revenu, mi rifuzis. Kaj post nelonge venis por mi unu el la kursanoj, ke la kursgvidanto promesis al Pavel, ke la studentoj traduku infanajn rakontaĵojn, kiujn Pavel bezonas por preparata legolibreto. Do mi ĝoje revenis.

Kiel la jaroj pasis, la kabanetoj estis modernigitaj, nove konstruitaj, nur la nomo „tendaro“ restis. Kiam mi ne povis studi pli altan kurson, mi estiĝis instruantino de la plej junaj infanoj (5-11 jaroj), kie ni ludante lernis diversajn E-poemetojn kaj kantetojn. Inter aliaj infanoj aperis miaj du nepoj. Ankaŭ mi rememoras unu jaron, kiam mi kiel programestrino klopodis preparadi dum la tuta etapo posttagmezajn kaj vesperajn programojn por 170 partoprenantoj de kvin nacioj. Tiam mi silente admiris amikinon (hodiaŭan prezidantinon de Ĉeĥa E-asocio), kiu havis pli grandan sperton kaj kiu tiun ĉi funkcion scipovas efektivigi ĉiujare.

Bedaŭrinde, tiu bela prosperado de E-tendaro en Lanĉov finiĝis. Estas malmulte da gejunuloj, kiuj volas dum la someraj ferioj lerni Esperanton kaj pro tio nuntempe oni tie lernas ankaŭ angle, germane, france kaj ruse.

Ju pli mi aĝas, des pli mi opinias, ke mi ne plu povos partoprenadi libertempojn de mia junaĝo, je kiuj mi havas belegajn rememorojn kaj neniam mi forgesos ĉarman kolektivan etoson de esperantistoj el pli multaj nacioj.

Ĉe la fino de mia rememoro mi volus sur tiu ĉi paĝo gratuli al tendargvidanto Pavel Sittauer, al lia edzino kaj al ilia eta kolektivo, ke ili eltenis tiom da jaroj sukcese zorgi kaj gvidi tian pretendeman aranĝon.

Fine sinceran inviton al bela  suda Moravio proksime de akvovalbaraĵo kaj la kastelo Vranov nad Dyjí.

51 jaroj de SOMERA ESPERANTO – TENDARO LANČOV

29.6. – 12.7. 2003

13.7. – 26.7. 2003

27.7. – 9.8. 2003

Skribu por detalaj kondiĉoj kaj aliĝilo al la adreso:

Klubo de Esperanto kaj mondaj lingvoj tel./registrilo  68850196
CZ – 574 01 Třebíč, Ĉeĥa Respubliko tel./ fakso 568841909
e-mail: podhradska@volny.cz

Por rememori forpasintan membrinon Alena Klementová :

J Á C H Y M O V

la urbo perdinta kaj retrovinta sian gloron.

En la nordokcidenta parto de Bohemio, kaŝita inter romantikaj arbaraj deklivoj de Ercmontaro, ĉe la piedo de ĝia plej alta monto Klínovec, en la valo de rivereto Veseřice, troviĝas urbo kun drama pasinteco, fama jam ekde sia fondiĝo. Ĝi estas Jáchymov kaj oni nomas ĝin “la natura pordego de la plej alta Ercmontaro”. La urbo estis fondita sur la ruinoj de la mezepoka vilaĝo Konradsgrün en la jaro 1516, tuj post la malkovro de riĉaj arĝentkuŝejoj.

Ĉar la arĝentaj minejoj liveris sufiĉe da altvalora metalo, la urbo rapide kreskis, viciĝis al signifaj eŭropaj grandurboj kaj fariĝis elstara centro de progresa mineja tekniko, scienco, arto kaj komerco. Ĝi estis preskaŭ samsignifa kiel Prago! “Taleroj de Jachymov” famiĝis kiel la plej kvalita monero en la tuta mondo.

Sed la arĝento elĉerpiĝis, venis malprospero, la tridekjara milito malprogresigis la urbon kaj la minado iom post iom ĉesis. Oni revivigis nur en la XVIII-a jarcento minadon de ercoj kun arseno, plumbo, kobalto, bismuto, poste eĉ uranio, kiuj estis uzataj kiel krudaĵo por produktado de farboj, bezonataj en proksimaj fabrikoj por ornami ties produktojn.

La 12-an de marto 1864 oni trovis en la minejo Svornost (Konkordo) en profundo de 500 metroj tre fortan fonton de akvo (25-28 gradoj de Celsio), kies kuraca efiko estis konata ankoraŭ antaŭ  la malkovro de la radioaktiveco fare de geedzoj Curie (legu “kiri”) Sed la nova famo de la urbo originas en Parizo, kie post longa esplorado de la peĉblendo el Jáchymov geedzoj Maria kaj Petro Curie trovis radiumon en la jaro 1898, ekzamenante diversajn uraniajn ercojn kaj ties radiadon. Iliaj malkovroj havis grandan signifon por la urbo. Jáchymov preskaŭ post unu nokto iĝis denove centro, kien direktiĝis sciencistoj, politikistoj, komercistoj, sed ankaŭ kuracistoj, ĉar iom post iom oni pruvadis kuracan efikon de la radioaktiva radiado el la subteraj akvoj de la Jáchymovaj minejoj.

La unuaj banejoj estis primitivaj, sed la kuracaj sukcesoj estis rimarkindaj, precipe ĉe la reŭmatismo. Unu el la plej fortaj fontoj kun resanigaj efikoj estis malkovrita en la jaro 1905 kaj jam en la jaro 1906 estis en Jáchymov fondita la unua radioaktiva banejo en la mondo. La fonton oni nomis omaĝe al la trovintino de radiumo – Fonto de Maria Curie-Sklodowska. Ankoraŭ antaŭ la Unua mondmilito estis konstruitaj en la urbo grandaj kaj multekostaj ban-kuracaj domoj; plej bone ekipita el ĉiuj tiuspecaj konstruaĵoj de la tuta mondo estis hotelo Radium-palaco, konstruita en la jaro 1912. Honore al Maria Curie-Sklodowska, kiu vizitis la urbon la 18-a de junio 1925, ankaŭ la Radium-palaco portas ŝian nomon.

Grandegaj provizoj de la peĉblendo en Jáchymov estis tre signifaj ankaŭ post la jaro 1945. Komence de la atom-epoko denove iĝis ŝatata la uranierco. Sed ankaŭ ĝiaj trovaĵoj estis elĉerpitaj  kaj en la jaro 1964 estis tie fermita la lasta minejo. Tute finiĝis la mineja epoko kaj komenciĝis definitive tiu de la kuracado. Helpe de ampleksaj hidrogeologiaj esploroj oni trovis kaj malfermis pluajn fontojn de la varma radioaktiva kuracakvo, inter ili precipe fortan fonton, kiu nomiĝas laŭ la elstara radiologo, fondinto de la ĉeĥa atomfiziko kaj konata kiel polus-esploristo – akademiano František Běhounek. Kaj la loĝantaro rekonstruis la historian parton de la urbo, konstruis novajn loĝejojn, parkojn, stratojn kaj apud la fama Radium-palaco elkreskis en la jaro 1975 la nova sanatorio, portanta la nomon de Fr. Běhounek.

Vere ĝuste la banloko Jáchymov, kiel la unua en la mondo uzis radium-aktivecon por la progreso kaj utilo de la homaro – por resanigo de malsanuloj.

Verkis Alena Klementová, Karlovy Vary

Konkurso de infan-desegnaĵoj 2003

Konkursaj reguloj:

Kategorioj: A: ĝis 7 jara,  B: pli ol 7 ĝis 10 jara,  C: pli ol 10 ĝis 14 jara

Limdato: la 25-a de majo 2003.

Formato: dimensi en centimetroj: minimume 40 x 30

Temo: Muziko kaj (aŭ) dancoj.

Dorse de la desegnaĵo notu: Nomon, naskiĝdaton kaj adreson de la infano, adreson de la lernejo aŭ de la E-klubo kaj koncizan priskribon de la verko.

Premioj: Estos atribuitaj po tri en ĉiu kategorio. La premioj estas libroj, kasedoj, kompaktaj diskoj, T-ĉemizoj … Ĉiu infano ricevos partoprenan diplomon.

La lastan jaron partoprenis 247 infanoj el 8 landoj kaj 14 lernejoj kaj E-kluboj. La desegnaĵojn bonvolu sendi al tiu ĉi adreso:

Sinjoro Marc Noulin
Esperanto en Vendomois
Les MontsFr – 41360 LUNAY
esperantoenvendomois@free.fr

La 44-a IFES en Ĉeĥio

En trajno, revenanta de la 14-a IFEF-kongreso en Budapest en la j. 1962, babilis francaj kaj aŭstraj fervojistoj pri eblecoj de vintra renkontiĝo. Tiel naskiĝis la ideo pri Internaciaj Fervojistaj Esperanto-Skisemajnoj (IFES), kies la unua okazis jam en februaro 1963 en Landeck en Aŭstrio. La eĥo estis tiel bona, ke necesis ripetado en la sekvantaj vintroj.

De la 4-a ĝis la 11-a de januaro 2003 okazis jam la 44-a IFES en la montaro Moravsko-slezské Beskydy en Kunčice pod Ondřejníkem, organizata de la Ĉeĥa landa asocio de IFEF  kunlabore kun Landa Konsilio FISAIC ČD kaj partoprenis ĝin 36 partoprenantoj el la landoj Danio, Francio, Germanio, Rumanio, Slovakio kaj gastiganta Ĉeĥio. Inter ili estis ne nur fervojistoj, kiuj regule partoprenas la Skisemajnon, ĝojinda estis la partopreno de la 13-membra grupo de la rumanaj gejunuloj, kiuj aŭdis pri bona etoso de la skisemajnoj kaj volis ankaŭ ĝui ĝin.

Ĉar inter la partoprenantoj estis ankaŭ neskiantoj, la organizantoj preparis varian programon por ambaŭ grupoj laŭ la intereso. Dum skiemuloj veturadis al proksima skicentro Pustevny (1095 m super marnivelo kun sidloka telfero kaj 11 skiliftoj), neskiantoj estis gvidataj de Ladislav Láni promeni tra la bela ĉirkaŭa regiono aŭ viziti proksimajn subbeskidajn urbojn kaj iliajn vidindaĵojn. Marde kaj ĵaŭde oni organizis tuttagajn ekskursojn per buso por ĉiuj cele interkonatiĝi kun subbeskida regiono kaj ĝiaj vidindaĵoj; ekzemple oni vizitis la urbon Kopřivnice kun Teknika muzeo de la aŭtomobilfabriko Tatra kaj honorhalo de la ĉeĥaj sportistoj Dana kaj Emil Zátopek, la urbon Příbor kun memorhalo de Sigmund Freud, la aŭstra kuracisto kaj fondinto de psikoanalizo, Štramberk kun urba rezervejo, gotika burgo el 13-a jarcento kaj groto Šipka, Nový Jičín kun renesanca kastelo “Žerotínský”. Ankaŭ oni vizitis distriktan patrujsciencan muzeon kaj faman ekspozicion de ĉapeloj, historian urbon Fulnek kun la Muzeo de Jan Amos Comenio, la ĉeĥa pedagogo, verkisto, filozofo kaj lasta episkopo de la Ĉeĥfrata Unuiĝo (1592-1670) kaj aliajn. Ĉiuvespere okazis amuza programo konsistanta el Literatura anguleto, prelegoj, projekciado de videofilmoj, konkursoj, ne mankis tradicia maskobalo kun dancado kaj premiado de la maskoj. Ĉiuj konkursoj inkluzive sportajn skikonkursojn en slalomo kaj skikurado estis premiitaj per belaj diplomoj, plaĉaj medaloj kaj memorpremioj disponitaj tiucele de la Landa Konsilio FISAIC ČD, kies sekretariino dr-ino Anna Abelovská estis la ĉefa organiza animo de la sukcesa aranĝo.

La venonta 45-a IFES en la jaro 2004 okazos en Francio.

Jindřich Tomíšek

Ĉu vi aŭdis?

Esperanto en la universitato en Pollando

Jam kvin jarojn oni instruas Esperanton ĉe la politekniko en Lublin; ĉi-semestre tie ĉirkaŭ 40 studentoj lernas la internacian lingvon.

Esperanto estas unu el kvar elekteblaj lingvoj apud la rusa, la germana kaj la franca – proksimume 30 procentoj de la studentoj elektas ĝin. La Esperanto-studado en tiu supera teknika lernejo daŭras du semestrojn kun po 30 instruhoroj; instruisto Tomasz Chmielik. La Esperanto-instruadon enkondukis profesoro Witold Stępniewski, kiu nuntempe estas vicrektoro de la politekniko en Lublin.

Gravaj anoncoj en nacilingvaj gazetoj

Kunlige kun la pinto-konferenco de la Konsilantaro de Eŭropa Unio en Kopenhago aperis tutpaĝa anonco pri la lingva egaleco kaj Esperanto en European Voice (13.12.2002). European Voice estas anglalingva gazeto multe legata de politikistoj kaj ĵurnalistoj en Bruselo. La gazeto ankaŭ estis disdonita al ĉiuj partoprenantoj de la pinto-konferenco de la Konsilantaro de la Eŭropa Unio en Kopenhago.

En la sama tago aperis anonco en la dana (kopenhaga) gazeto Politiken kaj en la antaŭa tago en alia dana gazeto Berlingske Tidende. Ankaŭ ĉi tiuj anoncoj pli specife celantaj danajn politikistojn kaj la danan publikon parolas pri la lingva diskriminacio en Eŭropo kaj pri la neceso forigi ĝin.

La anoncoj estis ebligitaj pro malavara subteno de japana esperantisto Etsuo Mijoŝi al UEA por tiu celo. Ĉar temis pri Eŭropo, la konkreta laboro por realigi la anoncojn estis farata de Eŭropa Esperanto-Unio kaj de la Brusela Komunikad-Centro.

Estas ankoraŭ tro frue por taksi la efikon de la anoncoj, sed certe temas pri klopodo rekte alparoli politikistojn kaj publikon pri lingva diskriminacio kaj pri Esperanto kiel justa solvo. 

Ni legis:

Esperanto 40,000.000-oble (kvardek milionoj) en la reto!!!

Kiom da esperantistoj ekzistas en la mondo? Centmil respondis al mi pesimistoj, unu miliono iom malpli pesimismaj, ses milionojn ni taksis laŭ kalkuloj optimismaj, dudek milionojn mi foje legis en publikaĵo de Unesko. Ĉu eble ili ĉiuj estas pesimistoj? Sur la serĉilo Fireball mi trovis 40 195 479 da mencioj pri la serĉvorto “Esperanto”!

Kompare pri la serĉvorto “English” la komputilo trovis “nur” 35 milionojn da mencioj! Fakte mi, nur kun la serĉvorto “God” (angle por Dio), povis trovi pli da mencioj, nome 53 milionojn. Tio signifas, ke Esperanto estas unu el la plej ofte menciitaj vortoj en la tuttera teksaĵo. Cetere por vidi la evoluon: antaŭ unu jaro la sama serĉado donis unu milionon da trafoj …

Tio montras, ke Esperanto ne estas malkreskanta afero preskaŭ mortanta, sed pli aktuala ol iam ajn!

Transprenita el la franca gazeto

La verkisto Claude PIRON skribis artikolon, kiu aperis en la anglalingva tagĵurnalo Waikato Times. Jen kerna interesa frazo tradukita en Esperanton:

Neniu scias, ĉu ĝi estos la universala lingvo de la estonteco, sed mi scias, ke ĝi estas tre facila, amuza kaj esprimriĉa lingvo de la nuntempo, lingvo, kiu respektas ĉiujn kulturojn multe pli bone ol la angla
…”

D Gary Grady, USA

Parko de esperantisto Milan Zvára

Laŭ la informoj de s-ino Viera Zvarová, edzino de la forpasinta fama esperantisto Milan Zvara, la urba  konsilantaro de Poprad dum sia septembra kunsido decidis, ke la parko ĉe la poprada stacidomo ricevos la supre menciitan titolon. La preciza dato de la oficiala ŝanĝo de la parkonomo ankoraŭ ne estas konata.

Elkoran dankon al ĉiuj, kiuj helpis realigi tiun ĉi decidon.

Transprenita el “Esperantisto Slovaka”

Hans Christian Andersen 1805/2005

Baldaŭ ducent jaroj! La danan fabeliston H. Ch. Andersen ni ĉiuj konas.

Dana oficiala komitato preparas ion, kaj en la klubo de Naestved en Danio ni opinias, ke ankaŭ en Esperantujo oni devas fari “ion”. Tial ni fondis malgrandan komitaton (Birthe Trarup, Henning Olsen kaj mi). Sed kion fari? Pri tio ni demandas vin. Ekzemple pri tiuj temoj:

1. Ni certe scias, ke multaj el la fabeloj kaj legendoj estas tradukitaj al Eo (i.a. de Zamenhof, en kvar volumoj), sed ni ankaŭ scias, ke ankoraŭ multo mankas. Kial ne klopodi traduki “la ceteraĵon”?

2. Ni faras registradon de la jam tradukitaj verkoj (kaj de la netradukitaj) de H. Ch. Andersen. Hodiaŭ ni scias, ke kelkaj danaj samideanoj jam tradukis el la dana al Eo, sed ĉu oni tradukis el aliaj lingvoj al Eo? Ĉu vi scias pri tio?

3. Kiam la tuta materialo estos de ni registrita – do kion fari? Ni ankoraŭ ne decidis pri tiu temo, sed eble vi havas sugestojn – ĉu ne?

4. Ni en la komitato petas pri via helpo – kaj estas je dispono por eventualaj pliaj informoj. Ni kore antaŭdankas.

Kontaktulo: Lars Kromann Jensen,Stenbrydervej 6,  4640 Varlose. Fakso/telefono 5671 4651, retpoŝto lars.ev@get2net.dk

De la redakcia tablo:

1/ En la januara Informilo la redakcio anoncis la konkurson el la historio de Esperanto pri la unuaj mondkongresoj de UEA. Ĉar ni ricevis nur unu konkursan laboron pro eble tro malfacila tasko, ni publikigos la rezulton en venonta numero.

2/ E-ekspozicio de AEH+E-klubo en Pardubice estis instalita en Urba teatro en Žďár n.Sázavou, kie ĝi en la 1-a etaĝo estas ekspoziciata de la unua de marto ĝis la fino de aprilo. Ĉar en Žďár AEH havas neniun membron, ni petas niajn legantojn – informu siajn konatojn proksime loĝantaj.

3/ Sinceran dankon sendas la redakcio al tiuj legantoj, kiuj psike subtenas nefacilan laboron de la redaktoroj, skribante, ke nia gazeto aperanta ĉiumonate apartenas al ilia la plej interesa legado.

4/ Lingvaj seminarioj por la venontaj tri monatoj :  22.3.2003
–  Prago – strato Ve Smečkách
26.4.2003
– Pardubice – Na Okrouhlíku, en redakcio AEH de la 12-a de majo ĝis la 18-a de majo 2003  –  Skokovy.

5/ Regiona renkontiĝo en la urbo Svitavy (omaĝe al 70-jariĝo de Esperanto en la urbo) okazos la 7-an de junio 2003: kore invitas Inĝ.L. Dvořáková , Zahradní 2/B  568 02 Svitavy,hp@ohs.svitavy.cz

Lingva anguleto

Kelkaj notoj pri la komparacio 

Ne estas necese instrui la legantojn, kiel uzi la komparativon kaj la superlativon. Tamen en la uzado de ambaŭ renkontiĝas eraroj.

Per la komparativo ni ĉiam uzas du objektojn (objektojn ne en gramatika senco, sed du aĵojn, aferojn, estaĵojn ks.). Sed ni ne uzu la komparativojn en absoluta senco, ekz. “mi renkontis pli aĝan sinjornon” – en tiu kazo ni devus demandi: pli aĝan ol kiu? – En tiu ĉi kazo ni uzu alian esprimmanieron: “Mi renkontis nejunan sinjorinon” aŭ “ne plu junan sinjorinon”.

Sed la superlativon – male – ni povas uzi en absoluta senco, sed tiam ne estas eble uzi la artikolon. Elzemple: “ŝi aĉetis plej karan pelton” = “ŝi aĉetis tre(eg)e karan pelton”. Se ni rirus “ŝi aĉetis la plej karan pelton”, tio signifus ekz. “La plej karan pelton” el tiuj, kiujn oni ofertis al ŝi en butiko. Sed ĉe la adverboj en la superlativo neniam uzu la artikolon. Ni ne uzu do “la plej facile”, sed nur “plej facile”, “plej bele”, “plej alte” ks.

Několik poznámek ke stupňování

V používání 2. a 3. stupně přídavných jmen a příslovcí se občas setkáváme s chybami. Použítí 2. stupně vždy vyžaduje dva předměty (nikoli předměty jako větné členy, ale osoby, jiné tvory, věci apod.). Nesmíme však používat 2. stupně v absolutním smyslu, např. “potkal jsem starší paní” – v takovém případě bychom se museli ptát: starší než kdo? Tehdy použijeme jiného druhu vyjádření (viz konec druhého odstavce).

.
stupně naopak můžeme užít v absolutním smyslu (tedy bez porovnávání): koupila si velmi drahý kožich – “ŝi aĉetis tre(eg)e katan pelton”. Jestliže řekneme  “ŝi aĉetis la plej karan pelton”, znamenalo by to např. “nejdražší kožich” ze všech, které jí v obchodě nabídli. Ve 3. stupni příslovcí nikdy neužívejme členu
la, nikoliv tedy “la plej facile”, ale pouze “plej facile”, “plej bele”, “plej alte” apod.

Invito al plua renkontiĝo en Plasy

EK Plzeň invitas vin al plua turisma renkontiĝo de esperantistoj, kiu okazos denove meze de belega naturo en urbeto Plasy (25 km norde de Plzeň en ripozloko MÁJ) en la tagoj 19-a ĝis la 22-a de junio 2003. Dum tiu ĉi renkontiĝo estos ebleco ekskursi per buso, aŭ per trajno, aŭ piedpromene en interesa ĉirkaŭaĵo, kiel pasintjare. Vespere interkonatiĝa babilado, amika amuzo, videokasedoj k. a. Loĝado en plurlitaj ĉambroj, manĝo trifoje dumtage por la prezo nur 250,- Kĉ por unu tago. Pliajn informojn disdonas kaj aliĝilojn kun naskiĝdato kaj adreso akceptas ĝis la fino de majo 2003: Václav Kaprál, CZ-33151 Kaznějov 252. Ĉiuj estos bonvenaj.

V.K.

Rememoro:

la 28-an de marto 1592 ni rememoras naskiĝdatrevenon de J.A.Komenion. Interesan artikolon „Anĝelo de paco“ ni legis en pasintaj „Antaŭen“.

Kondolenco

Ni anoncas al niaj legantoj kaj ĈEA-membroj, ke nin por ĉiam forlasis tre aktiva esperantisto, sindonema kunlaboranto en Terminara sekcio de FS ĈEA kaj Terminara kaj Fakaplika komisionoj de IFEF, la tradukinto kaj la verkinto de fakaj fervojtemaj kaj aliaj artikoloj kaj Honora Membro de IFEF Jaroslav David el Pustějov. Li forpasis la 15-an de decembro 2002 en la aĝo 83 jaroj.

Interalie li tradukis Trakcian vortaron ČKD Praha el 1965 (en kunlaboro kun inĝ. Werner kaj inĝ. Vojáček), dum pli ol tridek jaroj li kunlaboris en kompilado kaj prilaboro de fervojfakaj terminaroj kaj en la tradukado de Lg II, Lg III kaj Lg IV, kontribuis al Fervojfakaj Kajeroj, Teknika Kuriero (TeKu) k. a.

Bonvolu dediĉi al li amikan rememoron, kiun li certe meritas. Ni kondolencas al lia edzino Jiřina kaj samtempe tutkore dankas por multaj materialoj, donacitaj de ŝi al Esperanta Fako de la Urba muzeo en Česká Třebová. 

Fervojsekcio de  ĈEA kaj la redakcio de AEH

INFORMILO – monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: M. Filip, J. Mráz, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Na Okrouhlíku 953/21, 530 03  PARDUBICE, ĈEĤIO
t
elefon 466 611 941,
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz, www.volny.cz/aeh-ikeh   

Bankovní spojení: Čes. spořitelna a.s. Pardubice, č. účtu 000000 – 1204917309/0800
Při platbách uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!