Informilo 2/2003

 Informilo 2/2003

Enhavo:
Nia vojaĝo al Skotlando kaj Anglujo
La travivaĵoj de Verona
Nova plej norda ZEO
Neforgesebla
libertempo
Lingva anguleto

Nia vojaĝo al Skotlando kaj Anglujo

Kiel antaŭ kvin jaroj, ankaŭ nun preparis por ni precizan programon mia amikino Jenny Goddard el Painswick. Mi kun mia sepmembra grupeto da knabinoj, akompanata de gitaristo Pavel (mia frato) ekveturis en Pragon la 20-an de junio 2002 en granda varmo de 36 gradoj. Nia vojaĝo daŭris 16 horojn, ni uzis Eŭrotunelon. Ni eĉ ne rimarkis, ke ni estas sub maro. Post ses horoj de atendo en la stacidomo venis Brian – edzo de Jenny, kaj ilia filino Iva. Tuj post la vespermanĝo ni devis rapidi en E-klubejon. Nia programo plaĉis al londonaj gesamideanoj, ĉefe dancoj kaj kutimoj, same kiel poemo kun danco “Antaŭkristnaska tago”.

Sabate matene ni forveturis kun Jenny kaj Iva en Skotlandon. La vojo estis longa, sed agrabla. En Glasgow atendis nin mia amiko, pastro Charlie Dornan el Coatbridge, kiu veturigis nin en la loĝlokon – estintan monaĥejon de ksaveranoj. Ĝi situas du-tri kilometrojn de preĝejo de Sankta Stefano, kie loĝas Charlie, kiu pli poste  montris al ni Glasgowon.

Dimanĉe la sankta meso okazis je la 10-a kaj ankaŭ dum tagmezo. La preĝejon ni atingis per aŭtomobiloj. Posttagmeze ni kun Charlie veturis per buseto al artefarita lago, kie ni piknikis. Ni tie vidis banlokon de romanaj soldatoj, kiu estas preskaŭ du mil jarojn malnova. Poste gvidis nin Charlie en amuzparkon, kie la knabinoj estis treege feliĉaj kaj provis eĉ danĝerajn atrakciojn. Ankoraŭ restis tempo por viziti pilgrimlokon – Skotan Lurdon. Tie ni aŭdis, ke iu pastro fondis la pilgrimlokon dum terura senlaboreco, por ke povu malriĉaj homoj gajni monon dum la konstruado de preĝejo kaj ankaŭ por ke malriĉuloj havu pilgrimlokon en sia lando. Ni vidis krucon de irlandanoj konstruita okaze de la 15-a datreveno de la tempo, kiam venis en Skotlandon iliaj antaŭuloj.

Lunde ni iris en lernejon kun Charlie kaj prezentis nin tie. Charlie tradukis ĉiam ion el la fabelo aŭ el la kutimoj en anglan lingvon. Poste ni veturis al muzeo Summerlee. Tie ni eĉ veturis per malnova tramo. Al ni plaĉis strato kun malnovaj ministaj domoj, el kiuj ĉiu devenis el alia jaro. La plej malnova estis el jaro 1840, la plej nova el jaro 1960. Ĉie estis nomoj de veraj homoj, kiuj tie loĝis, kaj la ekipaĵo de domo el la nomita jaro.

Vespere okazis solena kunveno kun vespermanĝo. Ĉarme dancis malgrandaj knabinoj el Coatbridge irlandajn dancojn kaj ludis sakŝalmisto, poste prezentis sin mia grupeto. Al la dancoj, kutimoj, poemo kaj pantomimo pri Bono kaj Malbono laŭ la deziro de Charlie ili aldonis fabelon “Pri globkuketo”, ĉar similan fabelon oni havas ankaŭ en Skotlando. Nin ĝojigis ankaŭ tio, ke Charlie komencis instrui kelkajn knabinojn pri Esperanto kaj ni aŭdis de ili E-vortojn.

Pluan tagon akompanis nin Charlie al la maro en la urbon Ayr. Tie ni vizitis muzeon de verkisto Robert Burns, ankaŭ la ponton, pri kiu li skribis, kaj turon en belega ĝardeno konstruitan por lia honoro. La maro al la knabinoj tre plaĉis, kvankam ne estis eble bani sin. Poste ni ankoraŭ trarigardis la urbon.

Merkrede dum vojaĝo tra Londono al la loĝloko de nia gvidantino okazis problemoj, ĉar parto de nia grupo perdiĝis kaj elvagoniĝis en alia stacio. Ankaŭ pro plimalboniĝanta malsano de la gvidantino nia grupo ne povis loĝi ĉe ŝi, sed helpis ŝin alia esperantistino en la apuda vilaĝo kun anglikana pastro.

Ĵaŭde matene ni veturis kun Elizabeth en elementan lernejon en Gloucester. La lernejo estis por ni treege interesa. Malgrandajn gelernantojn tien gvidis panjoj en la sarioj el Hindio, kun kaŝitaj vizaĝoj laŭ Arabio kaj ankaŭ nigrulinoj. Sur la lerneja pordo estis trilingvaj surskriboj: angla, araba kaj hinda. En la lernejo ni trovis ankaŭ knabinon, kiu parolis ĉeĥe. Ni prezentis por la gelernantoj fabelojn, dancojn kaj kutimojn, ĉiam al ni helpis Elizabeth, kiu por infanoj ĉion klarigis. La infanoj estis tre atentemaj. En Stroud Taŝa kaj Iva gvidis nin en la elementan lernejon, kie ni ankaŭ prezentis nin en la gimnastikejo. La infanoj denove vidis fabelojn, dancojn kaj kutimojn, kaj aŭdis kantojn de Pavel. Tiuj al ili tre plaĉis, ili aplaŭdis kaj moviĝis en la ritmo.

La sekvintan tagon ni veturis denove por prezenti nin en alian lernejon, nun en Sir Thomas Rich’s school, kie instruas Elizabeth. La lernejo posedas grandan salonon kun teatra podio. Kunvenis ĉi tie gelernantoj el tri diversaj lernejoj. Ni montris nian kutiman programon, denove kun helpo de Elizabeth. Por la lernejoj ni alportis diversajn suvenirojn, ankaŭ ni ricevis kelkajn, ekzemple verdajn ĉapojn. Ankaŭ venis redaktoro el gazeto por foti nian grupon kun infanoj el la lernejoj.

Vespere ni vizitis la katolikan preĝejon en Gloucester.

Sabate okazis tuttaga ekskurso en Bowood House. Kun ni veturis esperantistoj kaj familioj kun infanoj lernantaj Esperanton el Painswick kaj ĉirkaŭaĵo.  En unu domo loĝas familio, kiu proponas trarigardi kolektojn en parto de la domo: interesajn ludilojn por diversaĝaj infanoj: balanciilojn, ŝipon, trabojn, saltejojn, ktp.

Dimanĉe, la 30-a de junio 2002 ni forveturis en Oksfordon kaj adiaŭis kun la konatoj. En Oksfordo ni kunvenis kun doktorino Katalino Hall, ŝi bone konas la urbon kaj gvidis nin, rakontante pri ĝiaj interesaĵoj. Ni vizitis ankaŭ la muzeon de natursciencoj kiu al la knabinoj tre plaĉis. Poste ni jam rapidis al doktorino Marjorie Boulton, kiu krom tio, ke ŝi ŝatas katojn kaj skribas poemojn, ankaŭ ŝi ŝatas kuiri. Ŝi preparis por ni riĉan vespermanĝon kun multaj bongustaj manĝaĵoj kaj kun dolĉaĵoj, kiel verda E-stelo kaj oranĝa kato. La tempo tre rapidis, ni devis kapti trajnon en Londonon kun niaj pezaj valizoj. Ni feliĉe alveturis en Londonon kaj atingis la junularan gastejon.

Dum la lasta tago nia grupo volis viziti Buckingham-palacon kaj vidi la ŝanĝon de gardistoj, sed pro manko de tempo ĝi ne eblis. La sonorilejon Big Ben ni fotis poste nur el buso.

Marde la 2-an de julio 2002 ni estis en Prago kaj en ordo ni atingis nian hejmon. Ni estas tre dankemaj al ĉiuj, kiuj helpis al mi dum nia neforgesebla vojaĝo tra Anglio kaj Skotlando.

Zdena Novotná

La travivaĵoj de Verona

      Post diligentaj preparoj ekveturis kvar virinoj el kvar diversaj urboj de Bohemio, membrinoj de AEH kaj frontis multajn aventurojn. La celo estis partopreni la 5-an kongreson de esperantistoj de Eŭropa Unio en itala urbo Verona, okazinta la 23.-28.8.2002. La temo de la kongreso estis: EFEKTIVA LINGVA EGALECO.  Iuj malfacilaĵoj aperis jam dum la preparoj por ekscii la lokon de nia pagita loĝado. Antaŭ nia forveturo okazis inunda katastrofo sur la riveroj Vltava kaj Labe, tamen tio ne haltigis nin kaj ni per buso kun du ŝoforoj – itala kaj ĉeĥa – atingis Verona-n unu tagon antaŭ la kongreso. Kaj ni estis la unuaj, kiuj envenis la kongresejon en la universitato.  Ŝajnis al ni, ke la organizado de la kongreso ne estis plene perfekta, sed la enhavo faka eĉ akompana estis bona kaj plene kontentigis nin. La rezolucio al parlamentanoj de EU antaŭ ĉio atentigas pri nacia lingvo kiel portanto de nacia kulturo kaj malebleco uzi ĝin por demokrata dialogo. Plu vi povas trovi en interreto sur la adreso  www.lingvo.org aŭ demandi al adreso info@lingvo.org. Estis elektita nova prezidanto, anstataŭ Umberto Broccatelli, kiu restis honora prezidanto, irlanda diplomato Seán O´ Riain.

La venonta kongreso okazos en hispana Bilbao en la jaro 2004. Dum la vojaĝo tra Italujo ni ne trovis reklamojn, ni ne vidis okulfrapajn afiŝojn de Mac Donald.  Verona estas pura bela antikva urbo sur rivero Adiĝo. Volontaj taksiistoj veturigis nin favorpreze kaj sekure al nia loĝejo en porjunularan hejmon, kie ni ĝuis plenekipitan kuirejon kaj lavejon. La plej impresa rememoro certe restos opero Nabuco en Areno – roma amfiteatro. Problemetoj komence estis trairado surstrate, ĉar italoj stiras siajn motorciklojn kaj aŭtomobilojn tre rapide kaj pasantoj neglektas verdan semaforon, sed ĉiam iras, kiam la aŭtomobiloj havas ruĝan lumon. Tamen ni neniam aŭdis grincadon de bremso, neniam ni vidis problemon de pasanto. Trairante kelkfoje nokte (nia domzorgisto donis al ni ŝlosilon de la kolegio), ni vidis nur trankvile sidantajn homojn ĉe la gastejetoj kaj renkontis neniun ebria. Feliĉe nirenkontis ĉiujn niajn geamikojn kaj trovis ankaŭ novajn. En la kongresejo akceptadis nin kiel eŭropanojn, ni tute ne sentis nin kiel – ekster-EU-anoj. Male, la vorto ĉeĥo sonis bone de la flanko de la esperantistoj.

M. Blažková, J. Drahotová, J. Matějková, B. Zubová

Nova plej norda ZEO

         Kara amiko mia Hugo Röllinger notis en Monumente pri Esperanto, ĉe paĝo 89, la plej nordan ZEO-n en Narvik (Norvegio).

Tiu ĉi urbo kuŝas 200 km norde de la Polusa Cirklo. Temas pri E-monumento inaŭgurita la 16-an de aŭgusto 1934, fare de intendanto-generalo Louis Bastien, post la 26-a UK en Stokholmo.

Post longa traserĉo kaj pluraj leteroj al la koncernata norvega administrado tiu rekordo falis! Sed ĝi restas norvega! Temas pri Esperantoneset en la insulo Spicberko de la Svalbarda arkipelago.

La finaĵo neset tradukiĝas La terpinto. Tiu finaĵo estas uzata nur por la terpintoj, kiuj eniras ĉu lagon, ĉu fjordon. Terpinto Esperanto situas ĉe la orienta bordo de Dicksonfjord, inter Lyckholm-valo kaj … Ido-valo.

Jes ja, vi bone legis: “Ido-valo”! En la raporto pri la oficiala nomigo Esperantoneset estas tiu precizigo: Ido derivitas de Esperanto, internacia helplingvo. Ankaŭ la iniciatinto estas konata: Johs. Lid, kaj la iniciato datumas de 1924, aŭ 1929, ĉar la lasta cifero ne estas bone legebla sur la dokumento.

Ĉiel ajn. Terpinto Esperanto antaŭas la narvikan ZEO-n de pluraj jaroj. La geografia pozicio de Terpinto Esperanto sur la mapoj de ni ricevitaj estas proksimume por la longitudo ± 15 gradoj kaj 22 minutoj, kaj por la norda latitudo (ankaŭ proksimume) 78 gradoj kaj 37 minutoj, t.e. 1250 km for de la Norda Poluso.     

Do, inter la du norvegaj ZEO-j estas distanco de 12 gradoj kaj 19 minutoj. Sciante, ke latituda grado valoras ĉ.110 km, Terpinto Esperanto situas je 1350 km pli norde ol la narvika E-monumento.

Tutcerte aliaj malnovaj ZEO-j estas ankoraŭ nekonataj. Kiu estos la venonta malkovrita ZEO?

Raymond Boré, 481 Square Zamenhof, FR-73000  CHAMBERY, Francio
(UEA-komisiito pri ZEO-j)
Transprenita el Heroldo de Esperanto

Neforgesebla libertempo

Antaŭparolo de Liba Filipová: Vojaĝi estas por multaj facila kaj tute ordinara afero, sed por Gérard kaj Jeannine ĝi estis laŭ mi streĉa kaj certe neforgesebla. Imagu, handikapita viro sur ĉareto kaj lia edzino, kiu helpis lin. Mi admiris ilin. Gérard perfekte ŝoforis tra Francio, Germanio, Ĉeĥio kaj Pollando en aŭtomobilo speciale adaptita por handikapuloj.  Ili trapasis 5.192 km. Gérard pri la vojaĝo skribas:

Nian ĉeĥan amikinon Jarmila Rýznarová ni ekkonis dum la kongreso en Montpellier en la jaro 1998. Tiam ni aliĝis al AEH kaj abonis la gazeton Informilo, kies ĉefredaktorino ŝi estas. Ni renkontis ŝin kaj ŝian filinon Lenka kun la edzo Kiril en Saint Avertin, kie ili libertempis ĉe nia amiko André Aude, dum ilia vojaĝo tra Francio. Ŝi multe helpis al ni, kvankam ŝi samtempe preparis la kongreson de la Asocio de handikapitaj esperantistoj en Janské Lázně.

Nia vojaĝo komenciĝis en Tours. Ni vojaĝis 590 km direkten al Metz. Ni promenis en la urbo kaj poste ni daŭrigis tra Nürnberg, Mariánské Lázně kaj Plzeň. Survoje al Plzeň, kie atendis nin nia amikino Marie Zýková, ni veturis al Mariánské Lázně, ĉar Jarmila diris al ni: kiu ne vizitis banlokojn en Ĉeĥio, tiu ne vizitis la landon. Ni admiris la pavilonon por akcepti malsanulojn kaj handikapulojn, ankaŭ ni gustumis la akvon, kiun vendadis monaĥoj al la riĉuloj el bohemiaj urboj. La urbon vizitis multaj famaj personoj. En ĝi troviĝas 140 fontoj, sed nur 39 estas konvenaj por kuracado.

Veninte al Plzeň ni rendevuis kun Marie en parkejo fronte de la aŭtomobilfabriko Škoda. Ni facile rekonis unu la alian. Marie proponis al ni viziti iomete la urbocentron antaŭ la vojo al ŝia hejmo. Ni estis tute bonkore kaj tre bone akceptitaj en ŝia privata domo, kie ŝi loĝas kun sia filo kaj lia familio. Kune kun ŝi ni vizitis du kastelojn proksime de la urbo, Kozel kaj Nebilovy. Post nia vizito ĉe Marie ni retrovis Jarmilan en la stacidomo de Karlštejn. Ni dormis du noktojn ĉe esperantistaj geamikoj de Jarmila en la familio de Maudr en tute simpla dometo kun agrabla korto, kie ni vespere fritis kolbasojn pere de bastonetoj tenataj ĉe la fajro.

Poste ni vojaĝis en Pragon, kie nin atendis Lenka, la filino de Jarmila, kiu unue gvidis nin al simpla malmultekosta hotelo kaj poste ni admiris kun ŝi la ĉefurbon de Ĉeĥio. Neforgeseblaj por ni estis la momentoj, kiam ni vidis la urban kastelon, trairis la Oran strateton, vizitis la katedralon, la sonorilturon, la ponton de Karolo la IV-a, la preĝejon de Sankta Nikolao, la insulon Kampa, Nacian teatron, ni admiris Malnovurban placon kun astronomia horloĝo, imponan monumenton de Prago “La komunuma domo” kaj Venceslaan placon. Nokte ni iris kun Lenka al la turo por vidi la urbon prilumita. Ni vizitis ankaŭ la judan kvartalon.

Poste ni daŭrigis al urbo Kutná Hora, kie ni vizitis katedralon de Sankta Barbara, kiu estas monumento de UNESKO. Sekvis stranga ostarejo de la preĝejo en Sedlec. Finfine ni atingis la urbon Pardubice.

Jarmila kun sia filino Mirka atendis nin. La viroj kunportis nin kun la ĉareto supren al ŝia loĝejo, ĉar ekstere pluvis. Ni povis gustumi kukojn bakitajn de Mirka. En la urbo ni admiris la urbodoman placon, ni vidis montrofenestron kun esperantaĵoj, kiuj troviĝas en vendeja galerio. Ni vizitis la kuraclokon Bohdaneč kaj antaŭvespere ni piknikis en la ĝardeno de Jarmila kun la esperantistoj el Pardubice.

Nia sekvanta vizito estis Přelouč, kie okazadis lingvaj seminarioj kaj poste ni forveturis al Skokovy en la pensionon Espero. Survoje ni haltis en Hradec Králové kaj en la kastelo Kuks. En Mladá Boleslav ni vizitis la muzeon de fabriko Škoda kaj la preĝejon Loreta. Posttagmeze ni vojaĝis al Doksy kaj la sekvantan tagon ni vizitis la muzeon en Turnov. Ni grimpis per aŭto sur la monton Ještěd ĉe la urbo Liberec. Ni admiris ankaŭ la regionon nomitan “Ĉeĥa Paradizo” kun la turoj de la ruino Trosky.

Nia vizito ĉe Jarmila finiĝis per solenaĵo de la naskiĝtago de la filino Lenka. Jarmila poste akompanis nin al Litomyšl kaj post la trarigardo de la urbo ni daŭrigis nian vojaĝon al Chropyně.

Survoje al Chropyně, kie atendis nin sekvantaj gastigantoj Liba kaj Míša Filip, ni haltis en Olomouc. Feliĉe, ĉar kiam ni revenis tien kun Míša, pluvegis tiom, ke ni ne povis forlasi la aŭtomobilon. Liba kaj Míša akceptis nin tre bone. Ili ambaŭ multe helpas al Jarmila ĉe la eldonado de la gazeto Informilo. Kune kun ili ni vizitis la naturmuzeon en Strážnice, la vinkelojn en Petrov kaj la urbon Kroměříž. Poste  nia restado en Ĉeĥio finiĝis kaj ni daŭrigis nian vojaĝon en Pollandon.

En Pollando ni veturis al urbo Bielsko-Biala, kie atendis nin Elizabeta kaj Ĉeslavo. Ni renkontis multajn iliajn geamikojn kaj ĉiam ni spertis tre varman etoson.

Survoje hejmen ni haltis en Germanio por saluti niajn geamikojn kaj revenis al Tours. Ĉie, en Ĉeĥio, Pollando kaj Germanio ni renkontis tre afablajn homojn. En multaj lokoj ili afable kaj spontane helpis al Gérard ascendi la deklivojn aŭ ŝtuparojn, eĉ sen unu vorto. Ni multe dankas al ĉiuj niaj geamikoj kaj helpantoj por nia neforgesebla libertempo.

Jeannine kaj Gérard Layseman – Francio 

Lingva anguleto

Esperanto – s malým či velkým písmenem?

V českém jazyce píšeme „esperanto“ vždy s malým písmenem, též „esperantista“, „esperantský, „esperantsky“. Ale proč se setkáváme s chybami v názvu „Esperanto“ a odvozených slovech dokonce i v oficiálních esperantských textech? Každý esperantista ví, že tento název je odvozen od slova „esperi“ a že název „Esperanto“ pochází od samotného L.L.Zamenhofa, který si zvolil jméno „D-ro Esperanto“ za svůj pseudonym.

         V esperantských textech píšeme ve slovech „Esperanto“ a od něho odvozených slovech velké písmeno pouze tam, kde by mohly nastat pochybnosti, zda slovo není tvarem slovesa „esperi“. Sem patří samotný název jazyka: tedy „Esperanto“ („esperanto“ je podstatné jméno slovesné = někdo doufající), dále „Esperante“ („esperante“ je přechodník přítomný = doufaje, doufajíc, doufajíce), „Esperanta“ („esperanta“ je přídavné jméno slovesné = doufající); rovněž ve slově „Esperantujo“, které sice nemůže být tvarem slovesa „esperi“, ale je to název země, i když pomyslné.

Tam, kde nemohou nastat pochybnosti, zda jde o tvary slovesa „esperi“, píšeme vždy v esperantu malé písmeno. Jsou to slova „esperantaĵo“, „esperantano“ (přívrženec esperanta, nikoli ještě esperantista), „esperantigi“ (mající dva významy: 1/ přeložit do esperanta, 2/ učinit někoho esperantistou), „esperantisto“, „esperantismo“, „esperantistaro“, „esperantisteco“, „esperantologio“ a „esperantologo“.

Zapamatujme si tedy ona čtyři slova, v nichž píšeme v esperantu velké písmeno (viz druhý odstavec). Ve všech ostatních píšeme malé písmeno.

Tiu ĉi lingva anguleto temas pri:

Esperanto – majuskle aŭ minuskle?

         En Esperantaj tekstoj ni skribas majusklon „E“ nur en la vortoj, kie oni povus dubi, ĉu temas pri „Esperanto“ aŭ ĉu tiu vorto estas derivita de la verbo „esperi“. Do: Esperanto x esperanto = iu, kiu esperas; Esperante x esperante; Esperanta x esperanta; Esperantujo = nomo de lando, malgraŭ nur imaga.

Minuskle oni skribas la vortojn : esperantaĵo, esperantano (adepto de Esperanto, ne ankoraŭ esperantisto), esperantigi, esperantisto, esperantismo, esperantistaro, esperantisteco, esperantologio kaj esperantologo.

Kelkaj neĉeĥaj esperantistoj deziras, ke mi skribu la lingvan anguleton Esperante. Mi skribas ĝin precipe por ĉeĥaj legantoj de Informilo, ĉar mi scias, laŭ mia propra sperto, ke multaj esperantistoj parolas kaj skribas Esperante spontane sen koni la gramatikan terminaron, precipe tiuj, kiuj lernis Esperanton per Ĉe-metodo. La lingva anguleto estas destinita precipe al la esperantistoj-handikapuloj, kiuj komencis lerni Esperanton en relative pli alta aĝo. Ofte mi komparas Esperantan fenomenon kun la analogia ĉeĥa. Sed mi promesas, ke mi estos skribanta lingvajn anguletojn en Esperanto, se mi trovos por tio konvenan temon.

Jaroslav Mráz

INFORMILO – monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: M. Filip, J. Mráz, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Na Okrouhlíku 953/21, 530 03  PARDUBICE, ĈEĤIO

telefon: 466 611 941
e-mail: aeh-ikeh@volny.cz
Bankovní spojení: Čes. spořitelna a.s. Pardubice, č. účtu 000000 – 1204917309/0800
Při platbách uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!