Informilo 10 2009

Enhavo:
Malkovru Esperanton,
Elstara politologo uzas Esperanton
Kiu rakontos pri 50-60-aj jaroj?
Interreto trovis miajn gefratojn
El la redakcio
Horo de la vero
Lingva angulo

 

Multlingva broŝuro proponas malkovri Esperanton

 

Sub gvido de Hokan Lundberg, per interreta kunlaboro, kun subteno de Petro Baláž (kunordiganto de E@I) kaj Radojica Petrovic (prezidanto de ILEI ), estis kreita kolora 24-paĝa broŝuro kun informoj kaj personaj rakontoj pri Esperanto. Kadre de E@I kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, esperantistoj el multaj landoj kunlaboris por kunmeti la informilon. La grafikan formon aranĝis la redaktoro de la revuo Esperanto, Stano Marček. Nun ĉiuj dezirantoj povas pere de la reto partopreni la tradukadon de la teksto. Poste estos kreitaj printeblaj versioj en diversaj lingvoj. Hokan Lundberg proponas, ke la aktivuloj dum speciale elektitaj tagoj disdonadu la broŝurojn samtempe en diversaj landoj. En artikolo verkita por Libera Folio li rakontas pri la projekto.

La broŝuro celas prezenti nian internacian lingvon al homoj, kiuj ŝatus legi iom pli ol nur faldfolion, sed ankoraŭ ne intencas aĉeti libron pri Esperanto. La Esperanto-versio de la broŝuro rigardeblas ĉe ikso.net (pdf).

Dek kvar personoj el Azio, Afriko, Ameriko kaj Eŭropo, interalie famaj esperantistoj kiel Katalin Kováts, Renato Corsetti kaj Zsófia Kóródy, kontribuis per rakonteto pri siaj Esperanto-spertoj. Multaj personoj pozitive komentis la broŝuron, interalie la prezidanto de EEU, Seán Ó Riain: “Mi elkore gratulas vin pro la belega kaj ege utila laboro… La broŝuro estos ege utila en nia laboro ĉi tie en Bruselo kun la novelektita Eŭropa Parlamento, kie ni bezonos multajn lingvajn versiojn.“

Ĉiuj kiuj volas traduki la broŝurtekstojn, estas tre bonvenaj uzi la tradukejon de E@I. Klarigoj, kiel uzi ĝin, troviĝas malsupre ĉe la projekta paĝo.

Via tradukejo estas mirinda kaj la enhavo de la broŝuro vere plaĉas al mi”, skribis Salvador Chacón Ramírez el Meksiko, kiu sola hispanigis ĉiujn tekstojn en nur kelkaj tagoj! Ĝis nun la broŝuro estas pli-malpli tradukita al 8 lingvoj (la finna, slovaka, portugala, sveda, hungara, hispana, rusa kaj itala). Se vi ne havas fortojn traduki ĉiujn tekstojn, ekzistas ankaŭ mallonga versio de la broŝuro.

Post la tradukado, sekvos kreado de pdf-versio kun multaj fotoj kaj en bela aspekto. Tion aranĝas por vi E@I senpage per la talento de Stano Marĉek. La landaj sekcioj prefere mem prizorgu la presadon.

Ĉiaj komentoj kaj ŝanĝoproponoj estas bonvenaj pri la broŝuro, kaj aspektaj kaj enhavaj, ĉar laŭplane ni post jaro aŭ du iom refaros la broŝuron laŭ komentoj kaj uzospertoj, kiuj venos. Tiel la projekto iĝos viva, interaga kaj espereble sukcesa.

Por bone disvastigi la broŝuron ni proponas enkonduki “semotagojn” komence de ĉiu monato. Dum tiuj semotagoj ni disdonu informilojn pri Esperanto, ekz. antaŭ librovendejoj, bibliotekoj kaj universitatoj. Sufiĉus stari dum horo aŭ du, demandante al preterpasantoj: “Ĉu vi ŝatus legi pri Esperanto?” kaj montrante la broŝuron aŭ alian informilon.

Fari tion tute sola ne estus tre amuze, sed se oni scius, ke cento da aliaj faras simile propagandcele tra la mondo dum la samaj tagoj, eble ili sentiĝus pli bone. Poste eblus mallonge raporti pri sia “semado” al iu listo. Ni eĉ povus provi mezuri la rezultojn de la semado, sekvante la nombron da vizitoj kaj registriĝoj ĉe “lernu!” aŭ simile. Kion vi pensas pri tiu ideo?

Hokan Lundberg, iama estrarano de TEJO pri informado, de ILEI pri junulara agado kaj de E@I

Elstara politologo uzas publike Esperanton

Dum politika publika prelego elstara politologo de TU Dresden uzis Esperanton. Dum la lasta Universala Kongreso mi ricevis multajn materialojn kaj invitojn, interalie partopreni la Dresdenajn Maria-Hankel-Kultur-tagojn. Kunorganizanto inter aliaj estas TU Dresden kun stampo de Prof. D-ro Werner J. Patzelt.

Fine de la semajno, ĉar mi interesiĝas pri politiko, mi legis en la loka gazeto artikoleton “ĉu la partia ŝtato jam estas ĉe la fino?” kaj kiel prelegonto estis anoncita Prof. Patzelt. La nomo ŝajnis al mi iel konata. Post momento mi memoris kaj kompreneble decidis tien veturi por scii, ĉu la prelegonto konas Esperanton. Post la saluto kaj prezentiĝo alpaŝis simpatia persono kaj tute libere tre sperte prezentis la temon.

Ĉe la fino estis eblo partopreni en diskutado, do mi prenis la vorton, prezentante la zorgojn de la popolo kaj fine mi menciis Esperanton. Nia preleganto ne estis surprizita, pli bone mi diru – ĝojiĝis kaj tuj salutis min en flua, perfekta Esperanto mirigante la aŭskultantaron. Multaj politike konsciaj personoj povis aŭdi la internacian lingvon, inter ili ankaŭ EU – parlamentano S-ro Robert Hochbaum. Ĉe la fino mi gratulis kaj dankis al la profesoro. Kontentaj ni povis veturi hejmen.

transprenita el Libera Folio de Stanislaw Rynduch 2009-09-20

Kiu volas rakonti pri la 50-aj kaj 60-aj jaroj?



Karaj amikoj, (skribas itala esperantisto Miko):

Mi nun verkas artikolon pri la “malvarma milito” inter Usono kaj Sovetunio. Mi interesiĝas pri tio, kiel diversaj eŭropaj eduksistemoj traktis la finon de la dua mondmilito. Kiel la popola opinio en diversaj landoj solvis la kulpon rilate al la malamikeco inter la du super-reĝimoj dum la jardekoj post la mondmilito.


Do ĉu vi povus skize sciigi min, kiel estis en diversaj lernolibroj interpre-titaj tiuj du aspektoj de nia lastatempa historio? Dum vi lernis kaj studis, kiel la tiama publika opinio traktis tiujn aferojn? Pri kio vi nun estas kon-vinkita? En mia artikolo mi ne intencas laŭnome citi vin.

Se vi konas aliulojn, kiuj eble volus kontribui al mia tute neformala enketo, bonvolu transsendi tiun ĉi petleteron al ili.

Antaŭdankas vin Miko Sloper, mikosloper@gmail.com

fonto: el Ret-Info-mallongigita – http://www.eventoj.hu

Noto de la redakcio: se volus respondi iu el niaj membroj, kiu ne povas skribi pere de retpoŝto (e-mail), skribu bone legeble al nia redakcio kaj ni Vian leteron transskribos komputile kaj forsendos. red.

M.Bednářová:

Kiel interreto trovis miajn perditajn gefratojn.

Malgraŭ, ke la nomo de mia rakontado sonas iom fabele, eĉ kurioze, tamen ĝi rilatas kiel al interreto, tiel al mia handikapo – multloka sklerozo.

Ĉio komenciĝis antaŭ unu jaro, kiam mi trovis informon – dum mia surfado sur interreto, ke en nia Ĉeĥa respubliko funkcias ia organizaĵo „Genomac International“, kiu kapablas helpe de DNA-specimeno trovi ne nur patrojn, kiuj ne volas pagi devigan monon al siaj infanoj, sed ankaŭ parencojn. Eblas ilin trovi ankaŭ eksterlande.

De tiu ĉi momento mi sekvis interretajn paĝojn preskaŭ senĉese. La pagitan DNA-teston kun necesa atesto mi ricevis rapide. Poste ekturniĝis karuselo, pri kiu mi eĉ ne sonĝis.

Mi naskiĝis fine de la dua mondmilito en la pola urbo Krakovo. Laŭ nekompletaj informoj pereis mia tuta familio en nazia koncentrejo. Laŭdire min savis – kiel vind-infanon – lokaj homoj antaŭ germana komandgrupo kaj forveturigis min kun ceteraj orfoj en la plej proksiman orfejon. De ĉi tie poste prenis min miaj ĉeĥaj zorgantoj kaj edukadis min kiel sian propran infanon.

La tempo flugis, la jaroj forpasis, miaj zorgantoj jam ne vivas kaj mia estinteco dronas en nebuloj. Onidire ni estis ses gefratoj en la familio, sed kio okazis al ili, neniu scias. Do mi komencis serĉi. Mi petis, ke oni sendu mian DNA al la internacia datumbazo kaj atendis, kiel la situacio evoluos. Ne multe mi esperis sukcesi en mia agado, ja nura mia DNA certe ne sufiĉos, se la sian ne donos ankaŭ serĉataj homoj. Do ĝi estis fakte „paŝo en mallumon“.

Post iom da tempo, kiam mi preskaŭ ĉiutage surfis en la interreto, mi ekintencis klaki la longan kaj malsimplan retadreson de la internacia datumbazo. Senspire mi rigardis du nomojn de la homoj kun identa DNA, nomojn de miaj perditaj kaj de mi neniam ekkonitaj gefratoj.

Dum unu monato aperis nomoj kaj landoj de ĉiuj kvin personoj. Senfine mi rigardis tiujn fremdajn nomojn. Ĉar la nomoj estis anglaj, mi ne eksciis, ĉu temas pri fratoj aŭ fratinoj. Tiu ĉeĥa finaĵo “-ová”, kiu indikas virinon, en la nomoj mankis. El Misurio en Usono serĉis min iu sinjoro aŭ sinjorino Milligan, el Nebrasko iu sinjoro Reeve ktp., ĉiuj el Ameriko. Do ni estas kompletaj kaj vivantaj, mi ĝojas.

Sed krome al mia handikapo aperis ankoraŭ plua handikapo, ankaŭ sufiĉe grava: nekono de la angla lingvo. “Dio gardu min,” mi ekpensis kun teruro, “se iu el la usonaj gefratoj telefonus. Do, kara interreto helpu!”

Kun vervo mi eklernis interretan kurson de la angla por komencantoj. Miaj sukcesoj ĝis nun ne estas grandaj, sed se iu el miaj gefratoj hazarde preterveturus, mi kapablus en lia lingvo almenaŭ ĝuste diri “How are you,” mia frateto?

El Abilimpia bulteno elĉeĥigis Josef Hron.

Noto de la tradukanto: Se la homaro sekvus amase Zamenhofajn spurojn, tiaj lingvaj problemoj jam turmentus neniun kaj certe ankaŭ s-ino Bednářová post nelonga lernado de Esperanto kapablus diri pli ol “Kiel vi fartas, kara frateto?” JH.

El la redakcio:

La prezidanto de Granma E-filio en la urbo Bayamo M.N., provinco Granmo en Kubo, s-ano Rafael Cabrera Espinoza, proponas al interesatoj korespondadi kun iliaj membroj (135) kaj ligi kun ili amikajn kontaktojn. Tiel ili havos novajn geamikojn en la venonta 95-a Universala kongreso, kiu okazos en la jaro 2010 en la ĉefurbo de Kubo, Havano.

Sendu Viajn adresojn kaj pluajn cirkonstancojn (viro, virino, aĝo, temo…) al la adreso: Granma Esperanto-Filio, BAYAMO M.N. Kubo, telefono 023-42-9136 , ret-poŝto: esperanto@crisol.cult.cu

La horo de la vero

Sabate la 12-an de septembro je la 20-a horo vespere ni vidis televidan programon „Hodina pravdy“ (La horo de la vero). La familio Pospěch el Bechyně ricevis taskon, lerni dum unu semajno Esperanton kaj poste traduki mallongan tekston kaj rakonti anekdoton dum la menciita vespera programo. Se ili sukcesos, ili ricevos valorajn donacojn.

Kiel gasto dum la programo estis invitita samideano Jaroslav Suchánek, kiu tradukis fragmenton de la fabelo „Červená Karkulka“ (Ruĝa Karkulino) kaj montris, kiel sonas Esperanto.

La familianoj diligente studis, lernis kaj ankaŭ filmis siajn progresojn, sed antaŭ la publiko kaj kameraoj ili ne sukcesis. Kompreneble, unu semajno estas tro malmulte por eklerni iun ajn lingvon! Esperanto estas facila, sed ne tiom, kiom opinias la Ĉeĥa televido.

La programo postlasis la impreson, ke Esperanto multon promesas, sed studi ĝin estas tre komplika afero. Ni firme kredas, ke la Ĉeĥa televido fariĝis malamiko por la familio Pospěch.

M.+L.Fili

Lingva angulo:

Ni distingu la verbojn embuski, insidi, artifiki

Potřeboval jsem přeložit české slovo „podlý“. Dlouho jsem váhal, v esperantu není jednoznačný ekvivalent. Kraftův česko-esperantský slovník nám nabízí: fia, kanajla, aĉa. Tyto výrazy mě neuspokojují. Slovník bratří Filipů obsahuje: malnobla, malhonesta; kanajla, friponeca, friponkaraktera, fi(karakter)a.

Podlým člověkem je osoba, která svůj sklon škodit bližnímu skrývá, snaží se nebudit dojem darebáka. Mohli bychom pro něj použít i jiné přívlastky: nešlechetný, morálně nízký, neupřimný, zákeřný, záludný, úskočný, lstivý. Synonymický slovník (K. Pala, J. Všianský, 1996) uvádí: hanebný, mrzký, bídný, dále expresivní výrazy bídácký, padoušský.

Kraftův slovník obsahuje nejvíce překladů pro výraz hanebný: hontinda, skandala, abomeninda, fia, kanajla, malnobla. Podle mého soudu to nejsou plnohodnotné ekvivalenty hledaného pojmu. S větším uspokojením shledávám, že u slova „zákeřný“ má K. Kraft překlady: insid(em)a, embuska. Pokusím se kořeny insid a embusk významově analyzovat. Volím k tomu tvary verbální a přidám ještě významem příbuzné sloveso artifiki, protože podlý člověk klame, je lstivý. Budu se při tom řídit vysvětlením pojmů v novém slovníku PIV.

Embuski znamená především manévr úkrytu k ozbrojenému (vojenskému, loveckému, loupežnému) útoku ze zálohy, obecně z úkrytu, s cílem nepřítele zničit nebo chytit. Není to pouhé strojení úkladů.

Insidi se vztahuje hlavně k nenásilným útokům s cílem poškodit něčí pověst, čest, štěstí nebo někomu způsobit hmotnou újmu.

Artifiki se významem liší od insidi v tom smyslu, že pachateli nejde o poškození druhého, nýbrž o vlastní profit. Ten dosahuje lstivým chováním, přetvářkou, falešným, byť snad imponujícím vystupováním.

V esperantsko-českém slovníku by mohlo být uvedeno:

artifiki – přelstít, (o)klamat, podvádět

embuski – číhat (v záloze), být připraven k přepadu (ze zálohy, z úkrytu)

insidi – strojit úklady proti někomu, připravovat léčku, nástrahu, úskok, intriku; pletichařit.

Srovnáním pojmů a úvahou dospívám k názoru, že adjektivum „podlý“ je vhodné překládat tvarem odvozeným od slovesa „insidi“. Podlý čin je insida faro, podlý člověk je insidema homo.

Je však nutno přiznat, že podlost je vlastností s mnoha odstíny, jejichž vymezení i v mateřském jazyce je obtížné. A obtížnější je pak hledat náležitý tvar v jazyce cizím. V závislosti na kontextu je možné podlost vyjádřit i jinak než tvarem odvozeným od slovesa insidi. Nabízí se tato škála výrazů: (se zbraní) embuska, artifika, malica, ruza, perfid(em)a, hontinda, senhonta, kanajla, fripona, latrona, abomen(ind)a, fi(ul)a, vulgara, malhonesta, malnobla, malestiminda, aĉa, skandala.

Resumo en Esperanto. La ĉeĥa adjektivo „podlý“ estas tradukata diversmaniere, sed nocie analizinte ĝin eblas rekomendi la aplikon de la verbo „insidi“, kiu koncernas precipe neperfortan atakon kontraŭ ies honoro, feliĉo aŭ riĉo: insida (faro), insidema (homo). La formon derivitan de la substantivo „embusko“ oni uzu en la senco de prepara manovro por milita, ĉasista aŭ rabista surpriza atako el kaŝejo. La parenca verbo „artifiki“ prezentas ies lertan kaj ruzan konduton cele al gajno de propra profito, kutime en negravaj aferoj.

Jan Werner

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.