Informilo 09 2009

 

Enhavo:
IJK en Liberec,
UK en Bjalistoko,
Mia unua kongreso,
El la redakcio,
Mia plej interesa kongresa travivaĵo,
Pri berlina grafologo,
Lingva angulo

 

Internacia Junulara Kongreso 2009 en la ĉeĥa urbo Liberec


Ekde la 18-a ĝis la 24-a de julio la ĉeĥa, germana kaj pola sekcioj de TEJO organizis en Liberec la 65-an Internacian Junularan Kongreson, al kiu aliĝis 399 homoj el 50 landoj. Post la aliĝo, malfaciligita de tekni-kaj problemoj, sekvis varia programo, kiu sur-prize, akorde kun la urbonomo, estis nomita „libereco“. La organizantoj preparis buntan kromprogramon kiel danckursoj, ludoj, manla-boroj kaj diversaj ekskursoj.

Marde okazis tuttagaj ekskursoj al Prago kaj al Bohemia Paradizo kaj por la dormemuloj trarigardo de bierfabriko, komenciĝinta nur post la tagman-ĝo. En la vespera programo koncertis kelkaj grupoj kaj poste funkciis diskejo, filmejo, gufejo (abstina trinkejo) kaj stardrinkejo. Pluan tagon koncertis JoMo sur la ĉefplaco kaj ĵaŭde
prezentis tie la kongresanoj siajn landojn en la kultura kaj lingva programeroj, ĉe kiuj la dana muzikisto Kim, je la fino anstataŭate de la tempesta vetero, plivigligis la etoson.

En la internacia vespero, tro frue fermanta la kongreson, prezentiĝis kantoj, dancoj, teatraĵoj kaj poeziaĵoj al la amasiĝintaj spektantoj; fine la organizantoj transdonis la IJK-flagon al reprezentantino de la Junulara Esperanto-Asocio en Kubo, kiu venontjare organizos la espereble denove imponan kongreson. Maarten Deprez, Belgio

94-a Universala kongreso de Esperanto en la pola urbo Bjalistoko

Nia asocio AEH organizis buskaravanon por kunomaĝi, inter 1860 partoprenantoj el 61 landoj, la plej gravan eventon „en la pasintaj ducent jaroj“: la 94-an Universalan kongreson, kiu okazis en la urbo, en kiu antaŭ 150 jaroj naskiĝis Ludoviko Lazaro Zamenhof. Ĝia ĉeftemo estis: KREI PACAN PONTON INTER LA POPOLOJ.

Kunbusiĝis“ esperantistoj el nia respubliko, kelkajn lastajn sidlokojn uzis eksterlandanoj el Brazilo kaj Bulgario. La organizanto kaj gvidanto Inĝ.Josef Hron zorgis dum la vojaĝo ankaŭ pri informado kaj pri mem proponitaj ekskursoj.

Survoje al la celo estis duontaga paŭzo por iom trarigardi Varsovion. Tie ni promenis ĉirkaŭ la reĝa kaj justica palacoj, ni trairis la Malnovan urbon, kiun oni rekonstruis el ruinoj; nun la spektantojn kortuŝas ne nur ĝia historia etoso, sed ankaŭ la monumento, kiu rememorigas terurajn militajn eventojn. En la menciita tempospaco estis komforte alireblaj kelkaj historiaj preĝejoj kaj ankaŭ statuoj de polaj granduloj, kiuj ornamas parkojn kaj avenuojn.

Antaŭ la kvina posttagmeze ni alveturis al la Bjalistoka politekniko, kie en la akceptejo ni ricevis niajn kongresajn dokumentojn.

Ni tre kontentis, ke en la sama loko troviĝas kaj niaj tranoktejoj en studentaj hejmoj kaj la kongresaj objektoj mem. La akceptejo kaj la pluaj salonoj por unuopaj programeroj troviĝis en la konstruaĵoj de la Politekniko, sed „la ĉefa kunvenejo“ nin surprizis: ĝi estis grandega tendo (jen por 1860 homoj!). Por ke ni ĉiuj bone vidu kaj bone aŭdu, estis instalitaj laŭtparoliloj kaj ekranoj. La neformaleco de la tendo instigis la homojn al „malformaleco“ de ilia konduto: ĉu dum la muzikado de klezmera (jida) grupo, ĉu dum la muzikado de folklora belorusia grupo – la homoj „ekis“ – al spontaneca dancado (ĝia „dup, dup“ taŭge sonis ĝuste nur sur la ligna planko! – sperto de M. Turková)

La solena malfermo kaj salut-vortoj de la reprezentantoj el multaj landoj trapasis tradicie, inter multaj gravaj personecoj partoprenis ankaŭ la nobelpremiito R. Selten kaj la nepo de L. L. Zamenhof – s-ro Luis Christophe-Zaleski-Zamenhof, kiu legis saluton de  sia filino nun loĝanta en Usono.

Ni tre aprezis sinceran bonven-parolon de la urbestro, kiu nin salutis iom en Esperanto. La solenaĵon sperte gvidis la prezidanto de UEA Probal Dasgupta el Barato – Hinda Unio.

Tre plaĉis al ni multaj flagetoj polaj kaj esperantaj en la tuta urbo,  la memortabuloj kun historio skribitaj en pola, angla kaj Esperanto-tradukoj. Okaze de la kongreso estis eldonitaj multaj E-broŝuretoj pri la provinco, kiu nomiĝas Podlaĥio.

Ni alrigardis la domon de la E-centro (kiun ebligis havi la urboestraro) kun reliefo de L. L. Zamenhof, ankaŭ la gimnazion, kie li studis kaj komencis krei Esperanton. Sur la loko, kie staris lia naskiĝdometo, restis nur memortabulo kun la foto, sed apude novkonstruita domo, sur kiu la „murfreskoj“ bildigas Zamenhofon kaj liajn kunlaborantojn, aspektas ĉarme.

Ĉe la statuo de Zamenhof (staranta en parko), la esperantisto el Plzeň metis bukedon da rozoj kaj ni – la ĉeĥaj gesamideanoj – kantis komune la nun jam faman kanton „Ni volas danki vin, s-ro Ludoviko“.

La planita ekskurso dum mardo ne povis esti okazigita. Vandaloj klopodis fari problemojn al la kongresanoj: de du busoj (inter ili la nia, kiu surhavis esperantan kaj ĉeĥan flagetojn), ni trovis disŝiritaj ambaŭ malantaŭajn pneumatikojn, kiuj estis neripareblaj kaj la ŝoforoj devis aĉeti novajn. Pluaj malagrablaĵoj estis, ke nokte antaŭ la inaŭguro de la kongreso, iu vandalo bruligis parton de la tendego, sed la fajro estis baldaŭ estingita. Dum la inaŭguro la ĉeestantoj nenion eksciis. Nokte inter lundo kaj mardo iu ĵetis botelon kun bruliga likvaĵo en la fenestron de amasloĝejo de junaj kongresanoj, kie estis vundita unu brazila esperantisto.

Merkrede nokte estis ĵetita simila botelo ankaŭ al la (supre menciita, ĵus inaŭgurita) E-centro, sed la ŝtona domo ne ekbrulis. Ĵaŭde vespere iu vandalo atakis la monumenton de Zamenhof en la centro de Bjalistoko (la antaŭan tagon ni omaĝis la Majstron per nia kantado, ĉi-loke), hazarda atestanto vidis, kiel eble 18-j. knabo verŝis farbon sur la vizaĝon de Zamenhof kaj forkuris. Pri tiuj ĉi okazaĵoj ni legis en la loka gazeto kaj ankaŭ en interreto. Sed pordiri plenan veron – la lokaj gazetoj ankaŭ kelkfoje informis pri la kongreso (kun fotoj kaj intervjuoj). En la tuta urbo ni trovis la homojn agrablaj, komprenemaj, amikemaj.

Sed ni revenu al niaj ekskursoj: Merkrede ni ekskursis al Ketrzyn por rigardi la katedralon kaj la urbon, poste ni daŭrigis al Swiata Lipka. La interno de la baroka pilgrim-preĝejo tre surprizis nin; orgenajn kantojn akompanis movado de anĝeloj, sanktuloj kaj sonoriletoj. Ĝi estis ĉarma travivaĵo (iom similanta al la praga astronomia horloĝo).

Tra la urbeto Reszel ni atingis la Grandajn Mazuriajn lagojn. Tie la plej fama centro por distrado estas Mikolajki, kie troviĝas jakta haveno.

Sekvis pluaj ekskursoj, okaze de ili ni en Suprašl trarigardis la ortodoksan katedralon, ĉi tie servas ĉеĥa pastro, kiu estis nia klariganto.

El ok naciaj minoritatoj la plej malgranda estas tiu de tataroj. Eble restis nur unu vilaĝeto, sed en ĝi konserviĝis „raraĵo“, kiu allogas turistojn: tio estas la moskeo (kaj ĉirkaŭ ĝi la tombejo), kiu aktivas kaj funkcias: ĉiudimanĉe alvenadas imamo el Bjalistoko kaj gvidas la diservon por nemultaj vilaĝanoj – el Korano. La plej alloga celo de ĉi provinco estas la Bialowieža praarbaro, kiu famas pro siaj flaŭro kaj faŭno – precipe pro la eŭropaj bizonoj. El la tuta nombro de ĉ. 350 „por ĝuo de turistoj“ videblas nur kelkaj, kompreneble post bariloj, same kiel aliaj bestoj, kiuj ĉi tie vivas. Revenvoje ni vizitis novan ortodoksan katedralon en la urbeto Hajnówka (konstr. 1972 – 1992), kiu famas pro sia internacia festivalo de la ortodoksa muziko kaj korus-kantado, en kiu povas partopreni ĉ. 1500 homoj en la preĝejspaco.

Ĉiam por kongresaj dancbaloj ni venadis en la plej belaj vestaĵoj, sed nunjare okazis la kongresa balo en tiu grandega tendo, kie la dancado sur lignaj bretoj ne estis tro facila. Sed estis interese, kiam venis la homo en duonmasko kaj ni klopodis diveni, kiun li prezentas. Kiam ni sukcesis, la maskon de N. Kopernik ricevis multaj kongresanoj kaj ni bone amuziĝis.

(sperto de L. Angelová – kaj de ŝiaj geakompanantoj).

Proksimiĝis oficiala finiĝo de la kongreso, transdono de la flago al reprezentanto de Kubo, kie okazos la kongreso en la jaro 2010, adiaŭo kun multaj konatoj, komuna fotado de nia (ne nur ĉeĥa) buskolektivo kaj forveturo al Varsovio; unue ni ĝuis la reĝan somerpalacon en Wilanowo, antaŭ la forveturo ni spertis, kiel „brilas“ la vivo en la nova centro de la urbo Varsovio.

Ni estis ankaŭ informitaj, ke la UEA-kongreso en la jaro 2011 okazos en Kopenhago, la ĉefurbo de Danlando.

-x-x-x-x-x-

Ĉe la raportaĵo kunlaboris: Margit Turková, Jana Křížková, Lenka Angelová, kelkaj raportoj estis prenitaj el la Kongresa kuriero kaj el ret-info, ĉion kune kompilis

J. Rýznarová. Fotoj de L. Angelová

Pluaj informoj akiritaj de pluaj kongresanoj:

La kongreso estis teknologie bone ekipita, en unu salono estis preskaŭ dek komputiloj ligitaj al interreto, kiujn povis uzi ĉiu kongresano por sendi mesaĝon hejmen per retpoŝto; tio estis bela avantaĵo, ke niaj familianoj estis frue informitaj, kiel ni fartas dum la kongreso.

Ĉiutage kongresanoj povis ĝui vere interesajn artajn programerojn. Ili abundis dum la kongreso, do eĉ ne ĉiujn oni kapablis spekti. Neforgesebla estis la koncerto de la Bjalistoka filharmonio (Orkestro kaj Ĥoro) okazinta lunde vespere sur la scenejo apud la urbodomo. Dum la dua koncertparto eksonis la finalo de la 9-a Simfonio de Ludwig van Beethoven, kies fragmenton “Odo al la ĝojo”, ni opinias, konas ĉiu eŭropano. Ĝi estis kantata en la lingvo Esperanto kaj aŭskultis ĝin ne nur la kongresanoj, sed ankaŭ bjalistokanoj, kiuj amase venis la urboplacon. Simile kiel en Vilnius la aŭskultado de la „Odo“ alportis al ni neforgeseblan travivaĵon.

La sekvan tagon matene grupo da kongresanoj povis spekti en la Bjalistoka pupteatro la teatraĵon titolitan “Fasado”.  En bonege ludata spektaklo oni prezentis groteske diversajn tipojn de homaj karakteroj, en kiuj oni povas vidi bildon de la homa situacio en la nuntempa mondo. En la teatraĵo rolis kaj aktoroj, kaj homaltaj pupoj movataj de ili. La spektantoj longe aplaŭdis la artistojn post la teatraĵ-fino. red.

Mia unua kongreso

Kvankam mi konatiĝis kun Esperanto antaŭ pli ol 20 jaroj, la pura tempo de mia konversacio en ĝi ne atingis du semajnojn, do mi estas ĝis nun komencantino. Tamen mi kuraĝis aliĝi al partopreno de la 94-a UK en la pola urbo Bjalistoko. Mi ne bedaŭras tion. Male. Tia renkontiĝo proponas amason da okazoj por konversacio. Kaj kiam la homo havas tian feliĉon, ke oni en la buso sidas apud pacienca samideano J. Duda, kiu gardas ĝustan akcenton, ĝi estas bonega cirkonstanco. Tian instruiston mi dezirus al ĉiuj niaj lernantoj.

En Bjalistokon ni venis dum pluvo, tamen entute la vetero ne estis malbona. La tranoktado estis bona kaj ĉefe tre proksime de preleg- kaj amuz-salonoj. Mi ne atendis tiom multe da programeroj, ja eĉ se mi duoniĝus, mi ne sufiĉus partopreni ĉion, kio interesis min. Diversaj prelegoj, filmoj, interese gvidata kurso Edukado, lecionoj de la pola lingvo ktp. Intertempe multe da salutantaj homoj, inter kiuj la homo sentas konatan ideon de doktoro Zamenhof, kiel estus bele, se ĉiuj homoj povus bone kaj simple interparoli. Antaŭ la fino de la semajno mi jam sufiĉe bone orientiĝis kiel en programoj, tiel en la urbo, sed jam proksimiĝis nia forveturo.

La ekskursoj tra ĉirkaŭaĵoj pliriĉigis niajn historiajn sciojn, kiujn ni ricevis ĉiam antaŭe en la buso, kion bone preparis s-ano Hron.

Dankon al li por la preparo de la tuta vojaĝo, ankaŭ al ambaŭ ŝoforoj. Tamen ni ne povis eviti kelkajn malfacilaĵojn, kiam ni ne povis partopreni unu ekskurson pro pneŭoj rompitaj de ia vandalo.

Sed mi fakte estis kontenta pro multe da travivaĵoj de tiu ĉi busvojaĝo kaj mi longe rememoros. Venontjare al la UK en Kubo mi ne aliĝos, sed mi planos partopreni pluan kongreson en la dana ĉefurbo Kopenhago. Ja, Eŭropo estas malgranda.

Milada Zemanová Pacov

Mia plej interesa kongresa travivaĵo.

Tiaj travivaĵoj povus esti pluraj, ekzemple nokta observado de steloj aŭ ricevo de la diplomo subskribita de profesoro Amri Wandel, sed plej multe mi memoras jenon: atinginte Varsovion ni ricevis nur 3 liberajn horojn por trarigardi ĝin. Mi estis nur dufoje en la urbo (unuafoje dum la vojaĝo al la kongreso), tial mi tute ne sciis, kiudirekte promeni. Feliĉe mia amikino proponis rigardi la urbon el la apuda hotelo Mariott. Do ni uzis lifton al la 40-a etaĝo, kie troviĝis kafejo kun belvidejo, kaj ni ĝuis tie la panoramon de la urbego.

Karel Votoček, Štětí

(Je demando de la redaktorino pri la diplomo, jen respondo:)


Kadre de IKU/AIS okazis diversaj prelegoj. Ĉar mi ĉiam interesiĝas pri astronomio, tial mi atenteme aŭskultis du prelegojn de Amri Wandel pri teleskopoj. Ili okazis dimanĉe kaj lunde. Fine de la dua prelego ĉiuj aŭskultantoj faris malgrandan teston por montri, kion ili memoras. Temis pri 8 demandoj kun eblo elekti el 4 aŭ 5 respondoj la plej bonan. Mi sukcesis ĝuste respondi sep demandojn. Laŭ mia opinio tio ne estas io eksterordinara por fanfaroni pri tio. K.V. La redakcio gratulas.

El la redakcia poŝto:

1) En la ĉeĥa ĵurnalo Právo la 30-an de julio 2009 estis publikigita artikolo pri Esperanto, pri ĝia aŭtoro kaj pri la nunjara kongreso en Bjalistoko. La artikolo nomiĝis: Tra Polujo sonas: Se Vi volas havi geamikojn, lernu Esperanton. La aŭtorino de la artikolo estas Zuzana Křížová el Bjalistoko.

La artikolon sendis al la redakcio Adolf Veselý el Brno

2) TV Esperanto Bjalistoko  Interesan, kvazaŭ “vivan” urborigardadon vi povas fari en Bjalistoko pere de la elsendoj “TV Esperanto Bjalistoko”. Ĝi estas interesa kaj por tiuj, kiuj ne povis veturi ĉi-jare al la kongreso, kaj ankaŭ por tiuj, kiuj sukcesis partopreni la kongreson. Vi trovas tiun panoramon kaj en la vica numero de la TV-programo, kaj en la kadro de la televidaj Esperanto-lecionoj en 9 partoj. Rigardu la televidajn elsendojn ĉe http://tvbialystok.pl/tvesperanto/

3) Plua letero venis de nia AEH-membro el Dresden. S-ano Kurt Langer skribas pri kolektado de subskriboj por instruado de Esperanto en lernejoj, kiuj estos transdonitaj al la Ministerio de kulturo. Sed en la federacia lando Badenio-Virtembergo ili kolektis nur 7870 kaj en la urbo Villingen-Schwe-nningen 1407 subskribojn. Li ankaŭ skribis pri EDE (Eŭropo-Demokratio-Esperanto), kiu en Francio kaj Germanio ricevis 41 milojn da voĉoj en la balotoj por la Eŭropa parlamento. Pri tiu ĉi temo ankaŭ agis du kunsidoj ĉe la UK.

4) Almanakoj Lorenz 2009 estis disdonitaj dum la IJK en Liberec, tie estas publikigita artikolo pri la ĉeĥa E-poeto d-ro St. Schulhof el Pardubice, eldonis ĝin la Eldona asocio F.V.Lorenz el Rio de Ĵanejro en Brazilo.

jary

Respondo je demando el la pasinta Informilo 7-8/09:

Kiamaniere ricevis la berlina grafologo la subskribon de Barack Obama ?

Kiam ankoraŭ okazis balotkampanjo en Usono, ariĝis multegaj civitanoj por aŭskulti la paroladon de la estonta prezidento. Post lia emocia parolado venis ankaŭ tempo por demandoj. Unu el la favorantoj petis la kandidaton, ĉu li povus ion fari por lia filino, kiu ankaŭ ĉeestas kaj apartenas al lia fanklubo.

Ŝi estas ankoraŭ mezlernejanino kaj verŝajne ŝia rigora profesorino, kiu apartenas al gefavorantoj de lia rivalo, ne pardonos al ŝi la nuntagan ĉeeston sen oficiala senkulpigatesto. Obama interrompis la debaton kaj petis sian sekretarion doni al li oficialan paperon, kie estis presitaj la indikiloj de la oficiala kandidato por la posteno de prezidento USA. Kaj li demandis: „Diru al mi la nomon de via filino kaj adreson de la mezlernejo“ Obama propramane skribis la senkulpigan dokumenton por la mezlernejanino kaj subskribis ĝin.

La originalon de la dokumento ne ricevis la profesorino – ĝi estis enkadrigita kaj troviĝas inter la plej valoraj bildoj de la knabino en ŝia ĉambreto. La profesorino ricevis fotokopion. Malgraŭ tio en la mezlernejo oni ne sekretigis la okazintaĵon kaj ĵurnalistoj tuj kaptis la okazon por publikigi la senkulpigilon kun la subskribo de la prezidento. Kaj tiamaniere atingis la subskribo la berlinan grafologon. Tradukis St. Štefan

Lingva angulo:

Komparacio I
(PAG§ 69-73)

Komparacio – česky stupňování (komparace) – se týká adjektiv a také některých příslovcí. Osoba, věc nebo abstraktní pojem (ideo) se vyznačují kvalitou, která se pomocí stupňování vymezuje vůči jinému subjektu, nebo také absolutně. Rozeznáváme dva druhy:

Elativ (absolutní vyjádření bez srovnání s jiným subjektem), subjekt má onu kvalitu sám v sobě. Esperantsky tento případ nazýváme „absoluta komparacio.

Vlastní stupňování: první stupeň je pozitiv (krásný), druhý stupeň komparativ (krásnější), třetí stupeň superlativ (nejkrásnější). Esperantský název „relativa komparacio.

A. Absoluta komparacio (elativ)

Posuzovaný subjekt nesrovnáváme, nýbrž jen vyjadřujeme míru jeho určité kvality.
Činíme to takto:

    1. Osoba, věc, idea je charakterizována nějakým adjektivem (přídavným jménem), chceme-li přidat nebo ubrat z této vlastnosti, vložíme před ono adjektivum hodnotící příslovce. V esperantu to jsou příslovce (např. hodnotíme osobu označenou osobním zájmenem Li): Li estas iom, malmulte, ete, normale, vere, multe, tre, tro, ekstreme, treege, perfekte, terure, tute, superhome, kiel eble plej stulta. Nemůžeme však použít srovnávací příslovce „pli“. U posledního uvedeného příkladu kiel eble plej“ nepoužijeme člen.
    1. pomocí předpon a přípon, např. pro adjektivum „varma“: duonvarma, dubevarma, varmeta, varmega.
    1. pomocí různých úsloví, přirovnání atp. (příklady z PAG): kiel bela ŝi estas!; sen groŝo en poŝo; obstina kiel kapro; kresko mamuta, sed saĝo liliputa.

B. Relativa komparacio

(vlastní stupňování – srovnávání komparace)

Komparativ: Porovnáváme jeden objekt s druhým konstatováním, že určité vlastnosti – kvality – má méně (malpli… ol), nebo stejně (same, samgrade, egale… kiel) nebo více (pli… ol).
Zajisté známe případy:

    1. Komparativ zmenšené hodnoty: li estas malpli riĉa ol mi.
    1. Komparativ stejné hodnoty: li estas same riĉa kiel mi.
    1. Komparativ zvětšené hodnoty: li estas pli riĉa ol mi.

Superlativ: V tomto srovnávání vyjadřujeme, že někdo nebo něco má míru kvality (jakosti) více nebo méně, než všechny ostatní srovnávané objekty. Takový výrok o nadřazenosti v hodnocení obsahuje příslovce plej nebo malplej umístěným před adjektivem. Současně užijeme člen určitý, protože výlučnost dostatečně určuje objekt. Následný větný doplněk je uveden předložkou el: Li estas la plej riĉa el ni ĉiuj. Je-li v doplňku nějaký blíže neurčitý kolektiv, soubor, použijeme místo el předložku en nebo sur: Li estas la plej riĉa homo en la mondo (sur la Tero).

Jde-li o absolutní stupeň, kdy něco (někdo) není srovnáváno s jinými objekty, zpravidla se zde nepoužívá člen určitý před plej: Sur la tablo troviĝis plej bongustaj manĝaĵoj.

Dvě kategorie adjektiv (du kategorioj de adjektivoj):

    1. Adjektiva vyjadřující individuální míru určité vlastnosti (kvality), např.: bela, flava, efika, také všechny odvozeniny s příponami -em, -end, -ind, -ant atp.
    1. Adjektiva vyjadřující charakteristickou okolnost – náležitost k substantivu jednoznačným vztahem. Příklady: patra domo, subtegmenta ĉambro, porĉiama amo.

Je zřejmé, že pouze adjektiva první kategorie jsou způsobilá pro stupňování, tj. srovnávání. Mohou se také transformovat na substantiva: bela – belo, flava – flavo, efika – efiko. Adjektiva druhé skupiny formálně nemůžeme stupňovat, nelze říci: „pli patra domo“ nebo „plej subtegmenta ĉambro“. Možné je to jen výjimečně v nestandardních hovorových nebo beletristických výrocích s významovým posunem (papežštější než papež apod.).

Komparacio II (PAG § 69-73)
Poznámky k českému komparativu

    1. Ve 2. stupni, tj. v komparativu, nadřazenost (pli ol) nebo podřízenost (malpli ol) co do kvantity (míry) vyjadřované adjektivem, můžeme zdůraznit nebo oslabit pomocí příslovce jako: multe, nemulte, iom, nur iom, konsiderinde, ankoraŭ, eĉ aj. Také rovnost můžeme zdůraznit přislovcem jako: ĝuste, ekzakte a pod.
    1. Příklady: Li estas multe pli riĉa ol mi. Li estas konsiderinde pli riĉa ol mi. Li estas iom pli riĉa ol mi. Li estas nemulte (nur iomete) pli riĉa ol mi. Li estas ĝuste same aĝa kiel mi. La prezo estas hodiaŭ precize same alta kiel hieraŭ.
    1. Větný doplněk, který vyjadřuje stupeň rozdílnosti srovnávaných věcí, zpravidla uvádíme předložkou je: Mi estas je unu jaro pli juna ol vi.
    1. Když se srovnání týká pouze dvou věcí či osob, jde vlastně o komparativ, který je současně superlativem. Platí-li o jednom členu dvojice, že je „pli“, je v této dvojici také „plej“. Obecně platí, že před slovo „pli“ nedáváme člen: Ŝi estas pli juna ol ŝia fratino. Je-li však zřejmé, že jde pouze o dvě sestry (v konkrétní situaci), je správné použití členu: Ŝi estas la pli juna (el la du fratinoj). Podobně: La pli forta el la manoj. (Srovnáváme zde dvě ruce člověka.) Z kontextu je zřejmé, že jde o dvojici rukou, proto by bylo stylově nesprávné v uvedené větě použít číslovku „du“: …el la du manoj.
    1. Na rozdíl od češtiny, esperanto nezná tzv. absolutní komparativ, proto nelze říci: Katarakto trafas pli aĝajn homojn (chybně užito v „Informilo“ č. 11/2007). Pojem pli aĝaj homoj“ musíme vyjádřit opisem, a to pozitivním nebo negativním. Pozitivní způsob užívá příslovcí jako: iom, jam iom, ete, kelke, meze, pli ol iom, pli-malpli apod.: Katarakto trafas meze aŭ pli aĝajn homojn. Negativní způsob bývá uveden slovy: ne mal-, ne tro, ne sen, také opozitem s negací: Katarakto trafas jam nejunajn homojn. Podobně v případu „hloupější“: Li estis ne tro inteligenta (= iom stulta; avšak nikoliv „pli stulta“).

2009-02-22 J. Werner

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.