Františkovy Lázně 1992

 

 

Josef Vaněček
Josef Vaněček
Franzensbad 1914
Franzensbad 1914
Pamětní deska

La 1-a Internacia kongreso de AEH. 

Františkovy Lázně 18. – 25.7.1992

La kongreson partoprenis 69 esperantistoj – handikapuloj kun siaj akompanantoj. Inter la handikapuloj estis kvin rulseĝuloj,kvar blinduloj, 11 korpe handikapitaj, tri surduloj kaj 11 personoj trafitaj per civilizaciaj malsanoj. Kadre de la kongreso estis establigita Internacia klubo de esperantistoj-handikapuloj, ĉar ĝis tiam estis malpermesite, ke anoj de ĉeĥa organizaĵo estu eksterlandanoj. Krom kongresa traktado estis en la programo diversaj prelegoj. Ekzemple prelego de prof. Jaroslav Mráz pri Johano Amos Komenio estis alte taksita (ĝi estas trovebla en niaj web-paĝoj)

Promenoj kaj busaj ekskursoj en la ĉirkaŭaĵon kaj en Karlovy Vary, same kiel kulturaj vesperoj ege plaĉis al ĉiuj.