Por ekspozicio en Francio

Karaj samideanoj,
Ni skribas al vi kiel nova grupo de Esperantistoj en la malgranda urbo Parthenay,
en la okcidenta parto de Francio. Krom kursoj jam organizitaj,unu el niaj venontaj iniciatoj por konigi al lokala
popolo, la internacian lingvon, okazos post kelkaj semajnoj: estos ekspozicio kaj diversaj eventoj organizotaj en la biblioteko de nia urbo
kie la bibliotekestraro al ni libere disponigos spacon dum pluraj tagoj en Marto.

Tiuokaze placxus al ni montri inter aliaj objektoj temantaj pri Esperanto,multaj posxkartojn skribitaj kaj sendital de kluboj kaj diversaj organizajxojn,
(lokalaj kaj naciaj), kiuj mallonge nur en kelkaj vortoj, felicxigas kaj dankas(en esperanto , kaj en via nacia lingvo) la biblioestraron por tiu evento.

Tiuj posxkartoj estos sendotaj al la bibliotekestraro kiel donacetoj alvenantaj de la tuta mondo (almenaù de multaj landoj) kaj estos ekspoziigotaj
kun aliaj objektoj kiel afisxoj libroj, atestajxoj, ktp.
Tiuj posxkartoj devos esti senditaj antaù la 15a de februaro.
Se vi volas partopreni en tiu evento, b v adresi posxkarton al;

Mme la Directrice
Bibliothèque Communautaire
6, place Georges Picard
79200 PARTHENAY
FRANCIO

Ni kore dankas vin pro via helpo,

LA ESPERANTA GRUPO DE PARTHENAY