NOVA EKSPOZICIO EN SVITAVY

La 9-an kaj la 10-an de junio 2017 en la Esperanto-muzeo de la bela ĉeĥa urbo Svitavy estis inaŭgurita tutjara ekspozicio “La homo kontraŭ Babelo”. Ĝi estas instalita omaĝe al la 100-jara jubileo de la forpaso de la iniciantinto de Esperanto la Majstro L.L. Zamenhof. Sur diversaj paneloj kaj en multaj vitrinoj vizitantoj povas vidi interesajn esperantaĵojn; ne nur librojn, gazetojn, korespondaĵojn, memoraĵojn, sed ankaŭ utilajn informojn pri Esperanto, pri ĝia gramatiko kaj funkciado kaj aliajn variajn materialojn rilatantaj al ĝi.

Vendrede posttagmeze la programo estis prezentita por la publiko ĉeĥlingve. La sama programo ripetiĝis sabate en Esperanto. Je la 10-a horo bonvenigis la ĉeestantojn la prezidantino de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio Libuše Hýblová. Kun Petr Chrdle ili menciis ĉiujn gratulmesaĝojn kaj kelkaj el ili estis legitaj. Bondeziris la prezidanto de UEA Mark Fettes kaj la eksprezidantoj Renato Corsetti kaj Probal Daŝgupta, de la Interkultura Centro Herzberg Zsofia Kóródy. Gratulis ankaŭ aliaj Esperanto-organizoj. Poste la eksterlandaj gastoj prezentis siajn salutojn. La plej fora venis el Japanio.

Ege interesan kaj ampleksan ekspozicion prezentis kaj inaŭguris la estrino Pavla Dvořáková. Jana Křížková montris genealogian arbon de la familio Zamenhof. Pri la “Lastaj tagoj de L. Zamenhof” parolis Miroslav Malovec. La novan retejon zamenhof.info prezentis juna staĝanto ĉe E@I el Gruzio Laŝa Ĉaĥunaŝvili. Pri diĝita havaĵo rilate al L.L. Zamenhof kaj la aktivecoj de la Esperanto-muzeo en Vieno parolis ĝia estro Bernhard Tuider. Estis deklamitaj kelkaj poemoj. Pavla pretigis specialan ne tre facilan kvizon rilatan al Esperanto. Por faciligi la solvon oni povis serĉi la ĝustajn respondojn sur la ekspoziciitaj paneloj. Post la solena malfermo ni estis invititaj al tostado kun abunda bufedo pretigita de lokaj klubanoj.

La posttagmeza programo komenciĝis per prezento de mallonga filmo pri Pardubice, la urbo kie estis eldonita la unua lernolibro en Ĉeĥio. Petr Chrdle prelegis pri František Vladimír Lorenc (konata sub la nomo Francisko Valdomiro Lorenz), kiu eldonis en la jaro 1890 la unuan lernolibron por ĉeĥoj. Poste li elmigris kaj vivis en Brazilo. Ni multon eksciis pri tiu forgesita ĉeĥa genio kaj poligloto, kiu scipovis kaj parolis pli ol cent lingvoj. Martin Stuppnig el Aŭstrio kaj Margit Turková solene baptis biografian libron pri Lorenc de Vlastimil Novobilský.

Post la paŭzo ni spektis belajn bildojn pri Nepalo kaj rakontado de Ján Vajs el Slovakio pri la 12-a Internacia Himalaja Renkontiĝo, kiun li partoprenis ĉi-jare komence de marto kun grupo de kvin samlandanoj. Mi rememoris nian restadon en tiu ekzotika lando antaŭ du jaroj.

Vendrede vespere ni spektis kulturan programon en la bela salono Ottendorfer pretigitan de la loka grupo en la kadro de la Muzea nokto. Krom aliaj prezentadoj ni ĝuis viziton de Ludoviko Zamenhof (Jan Řepa) kun sia edzino Klara (Darmar Martinková). Sabate vespere koncertis la muzikgrupo NOPROBLEM. Ĉe la fino estis baptita ilia nova KD fare de la direktorino de la urba muzeo Blanka Čuhelová kaj de Martin Stuppnig la honora membro de IFEF.
La vespero finiĝis en muzeo en agrabla kaj bonhumura etoso kantante ĉeĥe, pole kaj esperante en akompano de gitaro preskaŭ ĝis noktomezo. Ĉiuj ĝuis agrablajn du tagojn en Svitavy. Se vi iam vojaĝos tra tiu bela regiono, ne preterpasu la okazon viziti la Esperanto-muzeon!
Liba Gabalda