ANTAŬEN 5/13 NOVEMBRO 2005

ANTAŬEN 5/13
NOVEMBRO  2005

 

 

 

Enhavo:

 

Sakfajfisto Ŝvanda

 

Patrina koro

 

 

 


Sakfajfisto Ŝvanda

 

 

 

Antaŭ longa tempo vivis en regiono de Strakonice la sakfajfisto,
kiu nomiĝis Ŝvanda (en E-traduko: Ŝercemulo). Kiam li ekludis la
sakfajfilon,
tiam ĉiuj, kiuj aŭdis lin, gaje ekdancis. Ili ĝojvokis, ekludis kaj ili
turniĝis
ĉe la danco kvazaŭ sub ia sorĉo-influo. Oni rakontis, ke Ŝvanda estas
kunigita
kun la infero, ke la diablo prisorĉis al li lian sakfajfilon. La
sakfajfisto,
ofte reveninte el la  gastejo hejmen malfrue nokte, timis nek
mallumon, nek
sorĉistinojn, nek noktilukojn, antaŭ kiuj la aliaj homoj tremis pro la
timego.
Lin akompanis ĉie lia instrumento. Antaŭ la sakfajfilo forkuris zorgoj,
antaŭtimoj kaj maltrankvilo.

 

Foje, kiam li denove revenis hejmen noktomeze, haltigis lin ĉe
la krucvojo nekonata, nigre vestita sinjoro. „Kien vi iras, Ŝvanda? Ĉu
eble
hejmen?“ demandis la sinjoro. „Hejmen“ kapjesis la sakfajfisto. „Hodiaŭ
venis
tro malmulte da junularo por danci …“. „Malmulte da junularo –
malbonaj
laborenspezoj“, diris la nigra sinjoro. „Tamen vi povas ankoraŭ hodiaŭ
perlabori
belan amaseton da mono. Iru kun mi kaj ludu al ni por danci. Hodiaŭ ni
festas
kermeson.“ „Kie?“ – ekmiris Ŝvanda. „Tuj ni tie estos“, diris  la
kunulo. Vere
tuj ili estis en la domo, kie sidis ĉe la tablo viroj nigre
vestitaj,  kiuj
kartludis.

 

 

 

„Ludu!“ ordonis lia akompananto. „Metu ĉapon, kien falos
dukatoj, sed ne danku alimaniere ol: Helpu, frato!“ Ŝvanda ekpiedbatis
kaj
komencis ludi. La gastoj forĵetis la kartojn kaj tuj ĉiuj ekdancis. Sed
stranga
danco, neniam la sakfajfisto vidis tiajn dancantojn. Ili rapide
turniĝis,
disĵetadis manojn, ili saltetis, transkapiĝis, eĉ iris pere de la manoj
… La
teruro atakis la muzikiston, li interrompis la ludon. La dancantoj
alportis
bieron al li. Li trinkis, sed la biero ne malpliiĝis.

 

 

 

Denove la muzikisto ekludis, nigraj viroj dancis, kiel
frenezuloj. En la ĉapon falis dukatoj. Neniam vidis la sakfajfisto tiom
da mono.
Pro granda feliĉo li dankis: „Dio pagu al vi, majestaj sinjoroj!“

 

En tiu momento terure ektondris. Lumoj estingiĝis, staturoj en
la mallumo perdiĝis. Ŝvanda profunde ekdormis.

 

Matene  konsterniĝis la homoj alvenintaj sur la kampon sub
monteto nomata „Kání“, kie staris pendumilo, sur kiu balancis pendumito.
Ĉirkaŭ
li ŝvebis aro da kornikoj. Supre sur la pendumilo sidis la sakfajfisto
kaj
ludis. „Ŝvanda, kiamaniere vi aperis sur la pendumilo?“ ekkriis la homoj
al li.
La muzikisto surprizite ĉirkaŭrigardis. Li ekrememoris, kio okazis dum
la nokto.
Li ekkonsciis, ke li ludis al la satanoj por danci.

 

 

 

De tiu tempo Ŝvanda estis malgaja, li ĉesis ŝerci, forlasinte
noktajn vagadojn. Lin tedis sakfajfil-ludado, pro tio li decidis forĵeti
la
instrumenton por ĉiam. Li vizitis la dekanon en la  preĝejo de
Strakonice kaj
konfidis al li propran turmenton. La dekano konsilis al li pendigi la
muzikilon
sur la najlon en la preĝejo malantaŭ la altaro, ke la diablo ne povu
alproksimiĝi al ĝi kaj ke ĝi logu neniun por danco.

 

 

 

Ŝvanda akceptis la konsilon. De tiu tempo pendas la sakfajfilo
malantaŭ la altaro de la preĝejo de sankta Prokopo en la urbo
Strakonice. Ĝi
kviete pendas, nur en la datrevena tago, kiam Ŝvanda ludis al la
diabloj, tiam
ĝi ludas sen sakfajfisto. Strakonicanoj fieras je sia sakfajfisto, sed
ili
bedaŭras, ke sen Ŝvanda jam ne plu estas tiel gaje, ja en la mondo jam
estas
neniu ŝercado.

 

Legendon pri fama staturo Ŝvanda-sakfajfisto sendis V. Muchnová
el Strakonice

 

 


Patrina koro

 

 

La infanoj estiĝis grandaj. Du el ili geedziĝis, du ankoraŭ
lernis. Kutime matene ĉiuj eliris, multfoje ili eĉ ne sukcesis diri al
mi „ĝis
revido“, kaj mi estis sola hejme. Mi rigardis la senordajn ĉambrojn,
kiujn mi
devis reordigi, mi prenis la piĵamojn kaj ĉambrorobojn, lasitajn sur la
seĝoj,
metis la pantoflojn de mia edzo sur ilian lokon, ĉar li en sia rapideco
tion ne
sukcesis fari. Aŭ eble ne pro sia rapidemo, sed pro la penso: „Ja kion
ŝi faros
la tutan tagon hejme? Ŝi ordigos ilin.“ Kaj mi ordigis, sed en mia animo
iom
post iom amasiĝis io, kio komencis premi min.

 

 

 

Kiam la infanoj estis malgrandaj, ili rapidis reveni hejmen,
dividis kun mi ĉion travivitan en la lernejo, aŭ sur la strato, kaj mi
konsolis
ilin en iliaj infanaj malĝojoj, aŭ mi ridis kaj ĝojis kune kun ili, sed
tio
estis ĉiam pli kaj pli malofte. Sed nun ili estas plenaĝaj. Ĉiu el ili
havas
sian propran vivon. Kaj mi?

 

Mi atendis la nepetojn kun granda emocio. Ili vere enportis en
mian animon ion novan, refreŝigan, sed ne por longa tempo.

 

 

 

Kun mia edzo mi bone interkompreniĝis, sed ŝajnis, ke ni estis
jam dirintaj unu al la alia ĉion kaj ke ni ne plu havis ion por diri.
Krome li
laboris kaj ne sentis tiun bezonon iomete paroli kun mi, kiel mi ĝin
sentis.
Laca li kuŝetis sur la divano kaj ripozis legante la gazeton …

 

Multfoje kuirante la tagmanĝon, kirlante ĝin per la lignokulero,
mi travagis per mia penso la jarojn kaj revenis al mi junaĝo. Kiom multe
mi tiam
deziris lerni, akiri sciojn! Mia tuta animo, mia tuta estaĵo strebis al
ili, sed
unu amo, subite ekflaminta kun mirinda brilo en mia koro, igis min
edziniĝi kaj
tiamaniere mia deziro studi ne realiĝis.

 

Komence mi ne sentis la malplenon en mia animo, sed iom post
iom, kun la pasado de la jaroj ĝi nerimarkite ŝoviĝis en mi kaj komencis

senvalorigi mian vivon; ĉiuj lernis, trovis la sencon de sia vivo. Kaj
mi? Ĉiam
same: ordigi la ĉambrojn lasitajn en ĥaoso, balai, kuiri, zorgi pri la
genepoj

 

 

 

Fakte la laboro ne pezigis min, mi faris ĝin plezure, sed ĝi ne
povis plivalorigi mian vivon. Io en mi restis nekontentigita; mi sopiris
akiri
ion novan, lerni …

 


Unu tagon venis al mi simpatia kaj energia virino kaj diris: „Ni malfermas
kurson de Esperanto en la kvartalo. Mi enskribos vin!“ „Sed kiel?“ mi demandis
ŝin. „La dommastrumado, la genepoj …“ „La dommastrumado iros kiel ĝis nun. Pri
la genepoj zorgos iliaj patrinoj, reveninte hejmen post la laboro. La kurso
estos vespera, ĝi okazos dufoje en la semajno.“ En miaj okuloj eble io ekbrilis.
Certe, ĉar ŝi daŭrigis: „De la tempo, kiam mi konas vin, mi vidas, ke vi estas
homo, kiu bezonas sian propran spiritan vivon. Sciu, ke Esperanto donos al vi
multon!“ Mi konsentis: mi devas konfesi, ke tiun ĉi nokton mi ne dormis, same
kiel lernantino, kiu unuafoje iros en lernejon.

 

 

 

Komence mi diris hejme nenion. Mi ĉiam trovis pretekston por
eliri vespere, kiam oni instruis nin en la kurso. La mastrumado en la
domo iris
bone, mi eĉ ĉion faris pli vigle. Mi rapidis pli frue fini, por havi
tempon
lerni. Kaj multfoje, flikante ion aŭ alkudrante butonon, mi metis apude
la
malfermitan libron kaj lernis parkere la novajn vortojn. Se mi tamen ne
sukcesis
dum la tago skribi nian hejman taskon, aŭ lerni lecionon, mi restis post
la
vespermanĝo en la kuirejo, kiam ĉiuj iris al siaj ĉambroj kaj enlitiĝis,
kaj
klininte la kapon super la kajero, mi diligente skribis. Kaj mi sentis,
ke mia
animo pleniĝis per io senlime bela.

 

 

 

Mi lernis! Fine mi lernis! Kaj mi ebriiĝis per tiu ĉi vorto mem.

 

Foje mia plej aĝa nepino, kiu vizitis la unuan klason, diris ĉe
la manĝotablo: „Ankaŭ avino estas lernantino, ŝi lernas.“ „Helpante al
vi ŝi
lernas, kompreneble“ diris ŝia patrino. „Ne, ne,“ protestis la etulino
„ŝi havas
siajn proprajn lecionojn, ŝi skribas siajn hejmekzercojn.“ Mi ne sciis,
ĉu oni
sufiĉe donis atenton al ŝiaj vortoj, ĉar la temo de la konversacio
ŝanĝiĝis.
Foje vespere, kiam mi skribis en la kuirejo mian taskon, iu kliniĝis
super mi
kaj diris: „Panjo, kion vi faras ĉi tie?“ Mi tiom ektimis, ke mi
saltetis. Mi ne
aŭdis, kiam mia la plej aĝa filo estis enirinta la ĉambron.  Mi
iomete
trankviliĝis kaj respondis: „Mi skribas ion.“ „Ho, patrineto, vi vere
fariĝis
lernantino.“ Li ridetante tuŝis mian vangon per la sia. „Vidu, nur
Esperanto!“
„Kio? Ĉu  Esperanto?“ aŭdiĝis la voĉo de mia edzo, kiu, verŝajne
mirigite pro
mia ofta restado en la kuirejo, estis veninta por vidi, kion mi faras.

 

Mi klarigis al ili, ke mi aliĝis al Esperanto-kurso. Mia edzo
forte koleriĝis. Ĉu estas dece por mi en tiu aĝo lerni Esperanton? Por
kio mi
ĝin bezonas? Sed mia filo defendis min. Li eĉ entuziasmiĝis kaj rigardis
min
tiel bele, kiel tio jam delonge, tre delonge ne okazis.

 

Ek de tiu ĉi tago miaj familianoj dividiĝis je du partoj. Iuj
estis por, aliaj kontraŭ. Mia edzo, kiu estis iom ĵaluza, komencis
viziti la
kurson – por akompani min tien kaj reen. Poste li komencis restadi en la

kuirejo. Li volis kompreni, ĉu ne estas iu alia, kiu igis min lerni
Esperanton.
Sed dum la tempo li konvinkiĝis, ke ĝi estas simple mia nekontentigita
sopiro
lerni.

 

 

 

Vespere mi multfoje fariĝis objekto de ŝercoj kaj gajaj
incitetoj de la infanoj. „Paĉjo, atentu!“ lin intence provokis mia plej
aĝa
filo, „estas io suspektinda.“ „Nenio estas, ne timu!“  mia edzo
repondis, „via
paĉjo ne estas naivulo, li bone observas ĉion. Ne timu!“

 

Ĉar ĉiuj jam sciis pri mi, mi trankvile vespere lernis. Kaj mi
devas diri, ke la mastrumado de la hejmo estis en multe pli bona ordo.
Mi sentis
ian refreŝigan blovon en mi. „Panjo plijuniĝis!“ deklaris unuvespere mia
pli
juna filino. „Rigardu ŝin kaj vi konvinkiĝos. Ek de kiam ŝi komencis
lerni
Esperanton, ŝi fariĝis tute alia. Kaj ŝia irmaniero kaj la figuro kaj la

vizaĝo!“ Mi sentis la esploreman rigardon de mia edzo kaj mi fiere
rigardis. En
liaj okuloj ekflamis lumo kaj li diris: „Ne estus malbone, se ankaŭ mi
enskribiĝus.“ Eksplodis komuna, gaja rido. Kaj tamen ĉio ŝajnis al mi
ŝerco, ĝis
kiam mi komencis ricevi leterojn el diversaj landoj.

 

 

 

Reveninte hejmen post la laboro, eble ĉiam ankoraŭ incite de sia
ĵaluzo, mia edzo igis min legi kaj traduki ĉiujn leterojn. Mi faris tion
kun
plezuro. Kaj sur la komodo en nia dormoĉambro komencis viciĝi la
portretoj de
tiuj, kun kiuj mi korespondis. Juna japanino kun floro en sia hararo.
Apud ŝi
juna svedo, perdinta antaŭ nelonge sian patrinon. Plue gimnaziano el
Brazilo.
Viciĝis portretoj de ĵurnalistino el Ruslando, de junuloj el Kubo,
Vjetnamio kaj
aliaj. Ili ĉiuj rigardis min per siaj entuziasmaj, ridantaj okuloj. Sur
la
plimulto el ili staris surskriboj: „Al mia patrino“ aŭ „Al granda
patrina koro“.
Kaj mi devas diri, ke ili ĉiuj estis fakte miaj infanoj, pri kiuj mi
ĝojis,
kiujn mi amis, al kiuj mi deziris esti utila laŭ miaj ebloj.

 

 

 

Mi estis la patrino, ili ĉiuj, apartenantaj al diversaj nacioj
kaj landoj, estis miaj infanoj. Kaj mi senpacience atendis leterojn de
ĉiuj por
ekscii, ke ili estas sanaj, ke ili vivas.

 

Sed mi devas konfesi, ke plej multe ĝojigis min iliaj bondeziroj
okaze de la Tago de la virino. Mi ricevis volumon de versaĵoj en
Esperanto,
surskribitaj de miaj propraj infanoj: „Al nia mirinda patrino, kiu estas
por ni
imitinda ekzemplo.“ Mi ploris pro ĝojo. Por tiu ĉi festo mi ricevis
donacojn
ankaŭ de miaj infanoj el diversaj partoj de la mondo.

 

Kiam vespere mi enlitiĝis, mi longe kuŝis kun malfermitaj
okuloj. „Kiel bone estas vivi en la paco sur la tero!“ mi pensis.

 

De Nevena Nedelĉeva el Bulgario