ANTAŬEN 4/12 JULIO 2004

ANTAŬEN 4/12 JULIO 2004

 

 

 

Enhavo:     

 

Mendo de pico en la jaro 2015

 

La ora testudo

 

Fabelo pri vesperto

 

Amuza legado por la somera ferio

 

Mendo de pico en la jaro 2015

 

 

Picovendisto: Ni dankas al vi, ke vi telefonis al nia picovendejo.

 

Mendanto: Bonan tagon, mi dezirus mendi picon.

 

P:   Ĉu vi povas diri al mi vian nacian identigan
numeron?

 

M: Mia identigilo, momenton, ĝi estas 3102049998-45-54610.

 

P:   Dankon, sinjoro Zet. Vi loĝas en Roza strato 25, Via
telefonnumero estas      645642589. Via firmaa
numero ĉe Alianz estas 954 562 556 897 56,
telefonlinio 47. El kiu aparato vi telefonas?

 

M:  Kion? Mi estas nun hejme. De kie vi havas tiujn ĉi
informojn?

 

P:   Ni estas ligitaj al nacia informsistemo.

 

M: Do, bone. Mi dezirus mendi du el viaj specialaj picoj kun
duobla porcio da viando.

 

P:   Mi ne kredas, ke ili estus taŭgaj por vi.

 

M:  Kial?

 

P:   Laŭ kuracnotoj vi havas tro altan sangopremon kaj
altan nivelon de     ĥolesterolo. Via asekura
kompanio por sanzorgo certe malpermesus tiun ĉi
vian malsanigan elekton.

 

M:  Ho, ve! Kion vi rekomendus al mi?

 

P:   Vi povus gustumi nian soj-jogurtan picon, vi certe
trovos plaĉon en ĝi.

 

M:  Kial vi supozas, ke ĝi gustos al mi?

 

P:   Ĉar vi pasintan semajnon pruntis en biblioteko
libron „Sojaj receptoj por gastronomoj“.

 

M:  Bone, bone. Mi mendas tiujn ĉi du picojn, bonvolu
familian grandecon,
mi petas. Kiom ili kostas?

 

P:   Bonege, ili sufiĉos por vi, via edzino kaj por
viaj kvar infanoj. Ili kostas
412 kronojn.

 

M:  Mi sciigos al vi numeron de mia kreditkarto.

 

P:   Mi bedaŭras, sed vi devas pagi kontante. Vi jam
trois limiton de via kredito.

 

M:  Do mi rapidos al bank-aŭtomato, ke mi havu monon pli
frue, ol via ŝoforo alveturos.

 

P:   Mi bedaŭras, sed via bankkonto estas malplena.

 

M:  Ne gravas, alportu tiujn picojn. La monon mi havos. Kiel
longe daŭros, ol        vi alveturos?

 

P:   Pro multe da mendoj mi supozas proksimume 45
minutojn. Se vi rapidas,      vi povas alveturi
al ni por picoj, kiam vi havos la monon. Sed mi opinias,
ke transporto de familiaj picoj sur motorciklo estas iom malfacila.

 

M:  De kie vi scias, ke mi veturas sur motorciklo?

 

P:   Ĉi tie mi legas, ke vi ne partopagis vian
aŭtomobilon kaj vi devis redoni ĝin. Sed via motorciklo estas
pagita, do mi supozas, ke vi uzas ĝin.

 

M:  Ho, kisu mian …..

 

P:   Atentu, kion vi diros. Pro la honor-ofendo de la
ŝtata oficejo vi jam estis en     la jaro 2009
kondamnita.

 

M:  Hm.

 

P:   Ĉu vi deziras ankoraŭ ion?

 

M:  Ne, dankon. Fakte jes, ne forgesu alpaki tiujn du litrojn
da kokakola   senpage, kiujn vi promesas en reklamo.

 

P:   Mi bedaŭras, sed eksiga klaŭzo de nia reklamo
malpermesas al ni senpage   transdoni limonadojn al
diabetmalsanuloj.

 

Transprenita el interreto,tradukis L.Srbová

 

 

La ora testudo

 

 

 

Ĉiujare je la sama tempo sur
malgranda insulo inter la kontinentoj la bestoj kaj la feoj el ĉiuj
landoj kunvenas por okazigi grandan konferencon, kie ili
interkonsiliĝas pri la aktualaj aferoj. “Mi…”, diris la
serpento, kiu en ĉi tiu iom malklara mateno reprezentis etan afrikan
ŝtaton, “havas ion por deklari!” Kaj ĝi sinplaĉe
ĉirkaŭrigardis en la aŭskultantan amason. “Nuuuu?”, la
egipta krokodilo oscedis kaj preparis sin por eldiri unu aŭ du utile
sonantajn komentariojn, nur por poste povi senĝene dormi dum la
resto de la kunsido. “La problemo, kiun ni traktu dum ĉi tiu
tago”, la serpento sen atento pri iu ĝeno siblis, daŭrigante
sian paroladon, “estas, ke ni ne komprenas unu la alian. Nur la
plej kleraj el nia popolo scipovas paroli pli ol du lingvojn, sed
neniam la samajn.”.

 

La bestoj jam tre ofte evitis
lerte trakti pri ĉi tiu demando, ĉar estis tre malkomforte pensi
pri demandoj, kies respondon neniu scias. Ili nun trude koliziis kun
tio kaj nervoze ekskrapis per la piedoj kaj ekflustris.

 

“Kaj?”, nervoze
demandis la irlanda koboldo kaj turnis sian oran poton por eksidi
(kiu pro la katastrofa monda ekonomia situacio enhavis nur unu
butonon). “Ni ĝis nun ĉiam venkis la problemojn, ĉu ne?”.
“Tio ne estas vero!”, konstatis ŝafo el la skotaj altaĵoj,
kiu anstataŭis Nessie, kiu ĵus malvarmumiĝis. “Ni ne kapablas
disvastigi gravajn novaĵojn. La koaloj en unu parto de la pluvarbaro
ne scias, ke brulas la alia parto. La fiŝoj mortas pro la
akvomalpurigado el aliaj landoj, ĉar neniu informas ilin pri iu ĵus
venanta naftotajdo.

 

Kaj ĉiujare ni aranĝantoj
de ĉi tiu konferenco devas lotumi por trovi la akceptotan
konferencan lingvon. Tion vi nomas „venki la problemojn?” La
ŝafo blekis por akcenti siajn vortojn, ekkuŝis kaj ekmaĉis denove.

 

Dum momento regis silento,
kiam en la kapo de iu aŭ alia eksterordinare pigra besto evoluis
murdopensoj kontraŭ la malsperta ŝafo. Tiam subite decideme
antaŭeniris la leono el Arabio: “Ni prenu mian lingvon!”
Li levis la piedegon kaj demonstracie rigardis siajn ungegojn.

 

“Ĉar mi estas la plej
forta, la plej rapida kaj la plej danĝera inter ni ĉiuj. Kaj estas
natura leĝo, ke venkas la plej forta. Tiam nia problemo povas esti
solvita. Ĉiu lernos mian lingvon kaj ĉiu komprenos la alian!”
“Ho ne,” replikis lacerto, pri kiu neniu ekzakte sciis, de
kie ĝi venis, “mia lingvo estos parolata. Mi estas la estaĵo
kun la plej longa genealogia arbo. Krome mi devenas de la dinosaŭroj,
do pro tiom da tradicio mi devas scii, kio estas bona!”

 

En la amaso ekaperis aplaŭda
murmurado kaj la lacerto ĵetis malestiman rigardon al la leono.
“Kial ne la mian?”, kriis alta voĉo por supersoni la
bruon, kaj kiam rinocero paŝis flanken, kuniklo ekaperis. “Mi
estas tre fekunda. Kaj ankaŭ la lingvo de mia lando estos tia!”
Unu hieno ridis, tial zebro batis ĝian faŭkon per hufo. “Ankaŭ
mi estas tre fekunda. Do prenu mian lingvon!”, singardeme
proponis muso. “Kaj mian”, kriis vombato samtempe kun
antilopo. “Kaj mian…”, grumblis leopardo. Baldaŭ
montriĝis, ke ĉiu besto kaj ĉiu lando volas disponigi sian
lingvon, kiun la aliaj lernu, kaj ke neniu montris pretecon, forlasi
sian propran starpunkton eĉ per nur unu paŝo favore al la najbaro.

 

Nun, unu testudeto, kiu eĉ
ne reprezentis landon, ĉar ĝi havis loĝejon sur malgranda insulo,
aŭdis la kriadon kaj ekrampis malrapide, kiel la testudoj kutime
faras, al la kunveno. Tie alveninte ĝi serĉis la plej altan rokon
de la ĉirkaŭaĵo kaj grimpis sur ĝin.

 

“Silenton!”
nekredebla blekego tremigis la bestojn kaj ĉiuj rigardis, kvazaŭ
tirate per ŝnuro al la eta makulo sur la granda ŝtono. La testudeto
kontente ridetis kaj gratulis sin pro sia laŭta voĉo. “Mi
pensas”, ĝi diris per alte levita voĉo, “ke mi havas
solvon de via problemo.” Denove ridis la hieno, sed ĝi tuj
ankoraŭ ĝustatempe kaŝis sian dolorantan buŝegon per la propra
piedego por eviti denovan punbaton.

 

“Kial ne krei novan
lingvon?” daŭrigis la testudeto sur sia roko. “Kial ne
krei lingvon, kiu estas facile lernebla kaj facile prononcebla por
ĉiuj estaĵoj en la mondo? Unu lingvo, kiu ne malavantaĝas kaj
ankaŭ ne avantaĝas iun ajn landon?” Ĝi rigardis la sube
starantajn bestojn, kiuj rigide kaj perplekse rigardis ĝin. Ĝi
esperis, ke ĝia propono estos akceptita. “Kaj kiamaniere…”
la leono komencis malrapide kaj kolere “…ni kreu ĉi tiun
lingvon?” La testudeto faris triumfan movon kun la piedo, ĉar
dum sia malrapida migrado al la kunveno ĝi ja povis profunde
pripensi la aferon.

 

“Mi tion klarigos al
vi,” ĝi komencis kaj paroladis dum multaj horoj kaj ju pli ĝi
paroladis kaj klarigis la lingvon, des pli da bestoj estis allogataj
al ĝia ideo. “Grandioze” rimarkis la krokodilo. “Mirinde”
diris la leono. “Ni rekompencu ĝin!” decidis la irlanda
koboldo. “Kompreneble”, konsentis la bestoj. “Sed
kiel?”

 

“Mi faros tion!”,
aŭdiĝis energia voĉo el la amaso, kaj la Hollywood-feino el Usono
zumis supren al la ŝtono, sur kiu la testudeto staris. Ŝi levis
sian magian bastonon, diris kelkajn sorĉajn vortojn kaj ora pluvo
verŝiĝis sur la korpon de la eta lingvoeltrovinto, ĝis ĝi estis
kovrita per oro de la kapo ĝis la piedoj.

 

“Nun ni ĉiam agnoskos
vin kiel nian plej grandan helpanton kaj vi rajtas partopreni en ĉiu
kunveno” deklaris la feino kaj la amaso sub ŝi aplaŭdis. “Ne
dankinde, ne dankinde.” La feino riverencis kaj reflugis al sia
origina loko. Sed la testudeto supre sur sia ŝtono ridetis per plej
larĝa rideto kaj opiniis, ke entute ĝi povis esti kontenta pri si
mem.

 

Tiun ĉi fablon pri la
monda lingva problemo  verkis  Katharina von Radziewsky en
junio 2003 en germana lingvo. Klaus Friese ĝin tradukis al Esperanto
kaj sendis al esperantistoj en diversajn landojn, petante tradukon al
naciaj lingvoj. En j. 2003 Hamburga E-societo eldonis libreton kun 12
tradukoj de la Ora testudo. Eĉ enestas la japana kaj la ĉina kaj
Klaus jam kolektis ĝin en pliaj lingvoj. Nunjare estas la rakonto
tradukita jam en 21 lingvojn. En hispanan ĝin tradukis  nia
membrino  D.Pick el Hamburg.

 

 

Fabelo pri vesperto

(de
kie devenas la fabeleto?)

 

 

 

Foje batalis birdoj kun musoj kaj
la musoj venkis. Vesperto alvenis la tendaron de musoj dirante:
„Rigardu, mi havas pelton kaj ungojn kiel vi. Krome mi havas
flugilojn. Mi povos iel helpi al vi.“ Kaj musoj akceptis ĝin.

 

Ili fosis defend-barojn kaj baldaŭ
birdoj komencis denove bataladon kaj venkis. Sur la batal-kampo
restis nur dentoj, ungoj kaj restoj de musaj peltoj.

 

La vesperto revenis al birdaro kaj diris: „Mi ĉiam apartenas al
vi, ĉar mi estas fluganto.“

 

Sed frugilego vestita en nigra
surtuto fariĝis prokuroro kaj diris al la vesperto jam katenigita
kiel spiono: „Ho, ne! Ni ne volas amikiĝi kun vi, ĉar vi estas
oportunisto. Vi iras ĉiam al la tendo de venkintoj.“

 

Kaj birdoj prilaboris anoncon pri la
vesperto, subskribitan de ĉiuj armeaj gvidantoj, sendis ĝin al
homoj, por ke ili sciu kaj estu singardaj kontraŭ oportunistoj.

 

Rakontis la avo Jeĵik, esperantigis Krba Gdynia