ANTAŬEN 4/11 MAJO 2003

Antaŭen 4/11MAJO 2003

 

Enhavo:
La tempo
La nomtabuleto

 

La tempo

Finiĝis la ludo. “Mi ne havas plu tempon”
Ĉu
ĝi ekzistis kiam la tero kreiĝis?
Diris mi, incite, al mia
nepino.
Ĉu antaŭe aŭ poste ĝi ekestis?
Tiu rimarko sendube ne plaĉis
al ŝi,
Avinjo, mi la veron ŝatus koni.
Ĉar jenan respondon ricevis mi
:
Ĉu oni povas ĝin tuŝi aŭ haltigi?

 

Diru, avinjo, de kie venas la tempo?

Tiu scivolemo min mutigis.
Ĉu vi povas tion klarigi al mi?

Kial tiom da demandoj abundis?
Mi ekpanikis pro kaptita demando.

Komprenu, la tempo… kiel diri al vi…
Kiel kaj per kio…
ekklarigu mi?
Mi silentis kaj ŝi ekridetis al mi.

 

Komprenu, mi diris al ŝi. iam estis…

Konfesu, avinjo, vi nenion pri ĝi scias.
Kaj kio? Ĉu la tempo
estas rakonto?
Supozeble de ege malproksime ĝi venas.
Ĉu mi konfesu, ke mi mem
nenion scias.
Ŝi suriris miajn genuojn kaj ĉirkaŭbrakis min.

 

Kaj ke sendube oni neniam povos scii?
Finfine mi diris al ŝi,la tempo estas vi kaj mi. Espereble ankoraŭ
por longa TEMPO.

 

 

Transprenita el la gazeto
Laŭte

 

Legu
novelon de Z. Hasse, tradukitan el la sveda lingvo. La novelo aperis
en
Literatura
Mondo.
Ĝi
estis E-revuo, riĉe ilustrita, por kiu skribis ĉiuj eminentaj
verkistoj kaj literaturistoj. Ĝi estis eldonata en Budapeŝto en la
jaroj antaŭ la dua mondmilito.

 

La nomtabuleto

 

Konsulo Henriko Fredman estis tute
ĉiutaga konsulo kaj homo. Tiutemp, kiam li estis nur simpla
komercisto, li estis preskaŭ eĉ pli ĉiutaga. Al tiu ĉiutagulo
apartenis, kiel medaliono al ĉeno, kiel poŝtmarko al letero, blanke
emajlita nomtabuleto sur la pordo, kun la nomo presita per bluaj,
grandaĉaj literoj, nomtabuleto, kiu povus konveni al komercisto, sed
ne al konsulo. Kaj eble eĉ malpli al konsul-edzino. Sinjorino
Fredman malŝatis tiun ĉi tabuleton, kiel ege malfavore diferencan
de la aliaj nomtabuloj de la domo. Ili ĉiuj estis el latuno kaj sur
ili ne troviĝis antaŭnomo, sed nur familia nomo ĝuste kaj guste.
Tiel estis nobele. Sinjorino Fredman ofte parolis kun sia edzo pri
tio, ke ili mendu alian pordtabulon, sed Fredman respondis evite. Li
ŝatis la malnovan tabuleton. Li ne estis moderna snobo. Li estis
simpla kaj natura homo kun antaŭ kaj ankaŭ kun familia nomo sur
blanka, simpla, emajlita ladtabuleto.

 

Sed kion la homoj pensos, kiuj
venos ĉi tien?” diris sinjorino Fredman. “Kion ili kredos? Nur
la plebo havas emajltabuleton, escepte ĉe kuirejpordo, kie ĝi
taŭgas.”

 

Fredman lasis resti la tabuleton. Kaj
tiel alvenis la kristnaska tempo. Kaj iun tagon sinjorino Fredman
iris en bonan fervendejon kaj mendis latuntabuleton, tian, kia ĝi
devas esti, nur kun la familia nomo, nigre engravurita. Kaj ĝi estis
kvarangula, ne ovala kiel la malnova blanka emajltabuleto.

 

Kaj tiel komenciĝas la historio.

 

Unu tagon antaŭ la Sankta Vespero
konsulo Fredman foriris al tagmanĝo. Konsulo havas grandajn devojn
en la socia vivo. Sinjorino Fredman sidis sola hejme kaj ordigis la
krist-donacojn. Kaj oni sonorigis ĉe la pordo kaj kiam sinjorino
Fredman malfermis, tie staris portisto kun la nova nomtabuleto.
Sinjorino Fredman malfermis la pakaĵon kaj sereniĝis, ĉar ĝuste
tiel devas aspekti nomtabuleto. Ĝi estis precize tia, kiel la aliaj
en la domo, nur pli nova kaj delikata.

 

Li ricevos kiel kristdonacon”,
pensis sinjorino Fredman. “Mi pagis ĝin per mia propra mono. Kaj
mi surmetos jam ĉivespere, ho jes.”

 

Sinjorino Fredman, kiu estis agema
virino, prenis ŝraŭbilon, malmuntis la malnovan tabuleton kaj
surfiksis la novan. La malnovaj ŝraŭboj taŭgis precize. Sinjorino
Fredman rigardis sian verkon kaj ekĝemis de ĝojo kaj malpeziĝo.
Fine ŝi faris ordon ĉirkaŭ tiu ĉi malnova balaaĵo. Ĉiu homo
estas sia propra anoncanto, kutimas Fredman diri kaj tial estas ankaŭ
bone, ke oni havu al si indan nomtabuleton sur la pordo.

 

Tiel
iĝis malfrue kaj sinjorino Fredman enlitiĝis kaj endormiĝis kun la
feliĉa konscio, ke ŝi faris bonan kaj belan aferon.

 

Precize 14 minutojn post la dua horo
nokte, konsulo Fredman alvenis hejmen. Per aŭtomobilo li venis,
pagis al la ŝoforo kaj malŝlosis la pordegon. Poste li enpaŝis al
la vestiblo, malbutonis la surtuton por spiri iom pli facile kaj
ekiris sur la ŝtupoj. Li iris unu etaĝon, li iris du kaj iris tri
etaĝojn. Tie li haltis, elprenis nikelŝlosilon kaj laŭ sia malnova
kutimo li rigardis en tiu direkto, kie lia blanka emajltabulo kutimas
brileti kontraŭ la mallumo. Sed tie briletis nenio. Nenia
emajltabulo troviĝis tie.

 

Unu etaĝon pli supren mi venis”,
pensis Fredman. “Tio povas okazi. Okazis jam al aliaj kaj eĉ al
mi. Oni estas iomete laca kaj distra en la nokto de tia tago.”

 

Fredman turnis sin kaj iris malsupren
unu etaĝon. Tie li haltis. Sed tie ne troviĝis blanka
emajltabuleto.

 

Konsiderinde”, pensis Fredman
kaj malbenis la dommastron, kiu ne prizorgis la noktlumigon de la
ŝtuparo kaj malbenis sin mem, kiu ne havis alumeton. Kaj daŭrigis
la cerbumadon: “Nature mi iris unu etaĝon pli suben, anstataŭ por
iri pli supren. Mi devas supreniri nun du etaĝojn.”

 

Fredman iris du etaĝojn pli alten.
Nun li estis en la kvara etaĝo. Sed tie ne troviĝis blanka
emajltabulo.

 

Fredman apogis sin al la
ŝtuparejmuro, fermis la okulojn kaj sentis, ke la koro batas iom
maltrankvile.

 

Estas tre strange”, li pensis.
“Eble mi venis en malĝustan domon. Sed mi rekonas ĉion, almenaŭ
kion mi vidas. Kaj mi ne trinkis tiel multe. Mi devas konvinkiĝi pri
la afero. Mi iros denove malsupren.”

 

Fredman iris malsupren al la partero,
trairis la vestiblon kaj elpaŝis tra la pordego. Nun li estis sur la
strato.

 

Estis ja lia domo. Tute bone li
vidis. Tie li loĝas de ses jaroj. Nenia dubo. Fredman estis preta
reiri tra la pordego, kiam terura penso ekbatis lin: imagu, ke li
sonĝas, ke li iras endorme, se ĉio estas nereala, kio vivas kaj
moviĝas ĉirkaŭ li. Tiaokaze povas esti tiel, ke ĉio konformas,
escepte tute etan detalon. La tabuleto estis tia detalo. Ĝi elfalis,
kiel kvadrato el filmo.

 

Mi iras endorme”, pensis
Fredman. “Aŭ”, kaj li vere ektimis, “mi jam mortis kaj mi
revenadas. Povas esti, ke mi jam estas mortinto de pluraj jaroj kaj
iu alia persono okupis mian loĝejon kaj pro tio ne estas tie mia
malnova emajlita blanka nomtabuleto. Alia estas tie. Mi mortis kaj
oni enterigis min, aliaj homoj loĝas en mia loĝejo kaj forprenis
mian tabuleton.”

 

Fredman komencis iri tute malrapide
antaŭen sur la strato. Subite li renkontis policiston, veran
vivantan policiston. Fredman ricevis ideon, iris al la policisto,
eklevis la ĉapelon kaj diris per la voĉo de vivanta homo:

 

Pardonon, sinjoro policisto, kie
estas la numero 35 en tiu ĉi strato?”

 

Tie”, diris la policisto, “la
dua domo de la angulo.”

 

Dankon”, diris Fredman. Kaj li
turnis sin, iris returne al la domo, kie li loĝis dum sia vivdaŭro
kiel konsulo kaj pli frue, kiel komercisto. Singarde li malfermis la
pordegon kaj enpaŝis. Ĉio estis tiel, kiel ĵus kaj en la lastaj
ses jaroj. Fredman denove trairis la vestiblon kaj iris al la unua
etaĝo. Li haltis sur la plej supra ŝtupo. Tie antaŭe loĝis la
kapitano kaj maldekstre la doktoro. Li konis ambaŭ. Li salutis
hieraŭ matene la kapitanon. Tio estis kvazaŭ antaŭ jarcento. Kaj
eble estis tiel.

 

Fredman iris ankoraŭ unu etaĝon.
“Estas la dua etaĝo”, li pensis. “Tie loĝas vidvino Tabell
kun sia filino. Ŝi estas poŝtistino kaj havas ruĝajn harojn. Kaj
maldekstre loĝas la direktoro. Li havas gramofonon. Ĝi estas
aŭdebla al mi. Al mi, al mi! Tio estas ankoraŭ unu etaĝo.”

 

Fredman iris al la tria etaĝo
malrapide kaj tire. Meze li haltis kaj ekspiris, sed nur por momento,
ke li ne konfuziĝu kaj ne miskalkulu la ŝtupojn. Kaj li daŭrigis
kaj alvenis al la loĝejantaŭo, al sia propra loĝejantaŭo. Tie li
haltis, klinis sin antaŭen kaj rigide rigardis en la mallumon. Sed
la tabuleto ne troviĝis tie. Malrapide li palpis antaŭen kaj sentis
sur la pordo tabuleton. Estis alia, kvarangula, ne lia malnova ovala.

 

Estas finite al mi”, pensis
Fredman, “absolute finite.” Kaj li returnis sin kaj iris
malsupren sur la ŝtupoj, tra la pordego, al la strato. Komencis
pluvi. Fredman klinis supren la surtutkolumon kaj iris trans la
straton en malgrandan parkon, kiu situis meze. Tie li falis sur
benkon kaj provis ordigi la pensojn de sia konfuzita cerbo.

 

Kiam iomete li sidis tie, li aŭdis
voĉon, kiu parolis, virvoĉon. Li rigardis tien kaj konstatis, ke la
voĉo venas el telefonejo. Tie staris sinjoro kaj telefonis. Gaja kaj
sava ideo kaptis Fredman. Li devus telefoni hejmen, paroli kun sia
edzino kaj peti ŝin veni malsupren kaj malfermi al li. Kaj tiam li
iros kun ŝi. Sed ĉu li diru ĉion, kio okazis? Ne, per tio li nur
ektimigus ŝin. Li devus diri, ke li forgesis hejme la ŝlosilon de
la pordego. Estas bone tiel.

 

La viro en
la telefonejo finis sian parolon kaj Fredman okupis lian lokon. Li
petis sian numeron, trovis efektive du monerojn, metis en la
skatoleton kaj kun maltrankvilo kaj kun streĉo atendis la respondon.
Fine ĝi okazis. Estis sinjorino Fredman. La konsulo ŝajnigis sian
voĉon tiel trankvila kaj klara kaj krome amika, kiel eblis. Li
parolis pri la ŝlosilo kaj ricevis la trankviligan respondon de sia
edzino:

 

       “Tuj
mi venas, Henriketo, sed mi devas ion surpreni.”

 

       Sinjorino
Fredman demetis la mikrofonon kaj tuj rememoris pri la nova tabuleto.
Estus maloportune, se Henrik ricevus ĝin nun. Tio konfuzus la
kristnaskan surprizon. La okazo ĝuste nun ne estas konvena. Rapide
ŝi prenis la ŝraŭbilon, for la novan tabuleton kaj reen la
malnovan. Ĉio estis farita en kelkaj minutoj. Poste ŝi ĵetis sur
sin mantelon kaj kuris malsupren kaj malfermis al la viro, kiu staris
tie pala kaj serioza kaj atendis antaŭ la pordego.

 

       “Estas
malagrable Henrik, ke vi forgesis la ŝlosilon”, diris sinjorino
Fredman, “vi estas tiel ordema.”

 

       “Ĉio
povas okazi”, diris Fredman.

 

       Tiel
ili iris silentaj sur la ŝtupoj. Unu etaĝo, du etaĝoj kaj tri
etaĝoj. Kiam ili atingis tion, Fredman tiris la brakon de sia edzino
al si, por ke li povu stari certa, se io okazus. Poste li ĵetis
rigardon al la pordo maldekstre. Kaj jen, tie lumis la malnova, kara,
blanka, emajlita tabuleto, lumis bone kaj bonvenige, kiel ĝi faris
tion dum ĉiuj ses jaroj.

 

       Silente
kaj senvorte paŝis konsulo Fredman en sian loĝejon kaj silente kaj
senvorte li enlitiĝis. Sed li ne povis dormi. Li kuŝis maldorma kaj
pensis pri la mirigaj sensacioj de la nokto. Tiel li kuŝis unu
horon, kiam subite li ekmovis sin, elpaŝis el la lito kaj palpis
malrapide al la antaŭĉambro. Tie li malfermis la pordon kaj
nudpiede li iris al la malvarma ekstero. Kaj tie li staris silente
kaj rigardis la malnovan, blankan emajltabulon. Kaj dorlote li
karesis ĝin per sia mano kaj flustris:

 

       “Neniam,
neniam plu vi foriru de mi …”

 

       Kiel
estis poste pri la kristdonaco de sinjorino Fredman, tio estas tute
alia historio.

 

Elektita
el la lernolibro ELLERNU de Ferenc Szilágyi