ANTAŬEN 3/18 Septembro 2010

 

 

ANTAŬEN   3/18 Septembro 2010

 



 

Enhavo: 1) Raportaĵo pri
ĉeesto de Rusia kongreso en Sankta Peterburgo

 

2) La postkongreso en Moskvo

 

3) La 6-a Azia kongreso en la
Mongolia Ulanbatoro

 

4) La 63-a kongreso de IKUE en Parizo

 



 

.

 

Nia
partopreno en la 26-a REK

 

Kiam
ni decidis ne ĉeesti la Esperantan UK en Kubo, ni serĉis alian
aran-ĝon, kiu havus samvaloran etoson. Viziti Ruslandon estis por ni
ambaŭ granda deziro jam antaŭe, pro tio allogis nin eblo partopreni
la 26-an Rusian Esperantan Kongreson en Sankta Peterburgo (kiu okazis
de la 26-a ĝis 31-a de majo 2010) kaj postkongresan eks-kurson en
Moskvo (de la 1-a ĝis 6-a junio).
(apude
palaco de Peterhofo)

 

Ni
planis veturi per lit-vagono, ĉar ni pensis, ke estos interese
vojaĝi

 

ankaŭ
tiamaniere. El nia lando ni ekveturis jam la 22-an, por ke ni ne devu
ŝanĝi vagonaron en la urbo Orŝa – la rapidtrajno Vultavo
trafikis senŝanĝe nur sabate – kaj ni havis kelkajn tagojn antaŭ
la kongreso por trarigardi la urbon
.

 

 

La kongresa programo
estis tre interesa pro amuzaj kaj seriozaj programeroj, riĉa precipe
je kulturaj kunvenoj, prelegoj kaj turismaj eks-kursoj en la urbo kaj
ĝia ĉirkaŭaĵo, pri kies vidindaĵoj ni jam aŭdis kaj legis. La
kongresejo en la Kulturpalaco Viborski, bonvenigis pli ol 260
partoprenantojn, en tio eksterlandanojn el 24 landoj (laŭ la
kongresa libro). Interesa estis partopreno de kvin brazilanoj, dek
poloj, inkluzive samideanon Handzlik, kiu havis propran riĉan
programon: unu koncerton kaj la spektaklon „Ludoviko Lazaro“,
kiun ni jam vidis en la Esperanto-muzeo en Svitavy.

 

 

Vendrede,
la 28-an okazis la kongresa malfermo. Post bonven-salutoj fare de
organiza komitatano Valentin Seguru kaj de Anna Butkeviĉ, urba
reprezentanto, la fama verkisto kaj poeto Mikaelo Bronŝtejn
(sur
la foto)
rememorigis, ke antaŭ
cent jaroj okazis en tiu ĉi urbo la unua Tut-ruslanda Esperanta
Kongreso, kiun partoprenis ankaŭ doktoro Zamenhof. Sekve Renato
Corsetti salutis nome de UEA la kongresanojn kaj en sia festparolo
omaĝis al la Rusia Esperanta Unio. Poste sekvis salutoj de
land-reprezentantoj (ankaŭ ni salutis nome de ĈEA). Komuna fotado
pintis la solenan malfermon.

 

 

La
sekvantaj tagoj, plenaj de kongresaj programeroj, estis por ni ambaŭ
allogaj kaj imponaj. Por ni ne estis facile senĉesa dilemo, ĉu ni
partoprenu unun el pluraj prelegoj aŭ el la samtempaj turismaj
ekskursoj. Plene sukcesis diversaj koncertoj, inter aliaj la jam
menciitaj de Georgo Handzlik, Jomart kaj Nataŝa, kiuj estas fame
konataj en E-medioj. Tiuj prezentadoj okazadis vespere kaj ne havis
konkurencon de aliaj aranĝoj.

 

Inter la konferencaj
prelegoj aperis ankaŭ referaĵo de Viktor Dvořák pri la temo:
„E-instruado per rekta metodo“. Li rakontis, kial li rekomendas
al novaj interesatoj rektan metodon, kiu estas bone klarigita en la
nova lernolibro de Stano Marĉek; ja tiu ĉi lernolibro estas jam
tradukita kaj aĉetebla en 26 lingvoj. En la ĉeĥan lingvon tradukis
ĝin s-ano D-ro Max Kašparů kaj eldonis ĝin la eldonejo KAVA-PECH
en Dobřichovice.

 

Aparte plezuriga estis
la ŝipa programo „Blankaj noktoj“ – de noktomezo veturi per
ŝipo sur la rivero Neva kaj sub ĝiaj pontoj. Ĉarma lumigado de
palacoj kaj domoj, kajoj, pontoj, kaj pinte gustumo de ĉampano kaj
muzika-ensemblo en gaja etoso ĝojigis la ekskursanojn.

 

En Sankta Peterburgo ni
travivis tre plezuran kunestadon en vere internacie amika etoso.
Agrablan impreson ni havis pri la bela, admirinda urbo. Ĉio tre
kontentigis nin.

 

 

La
postkongreso okazis en Moskvo

 

Translokiĝo
el
hotelo Zaraja en Peterburgo (en kiu ni plie pasigis ok
tagojn) en
lahotelon
Slavjanka en Moskvo realiĝis
per metroo al la stacidomo Kazanski vokzal, poste per
litvagonaro al la stacidomo Leningradskij en
Moskvo
.

 

La trajnvojaĝo
komenciĝis
noktomeze, daŭris sep
horojn
kaj frumatene la 1-an de junio ni atingis la rusan
ĉefurbon. Per kelkaj taksioj ni
forveturis al la
hotelo Slavjanka. Post la enloĝiĝo en
tiu ĉi
komforta hotelo nia grupo, havanta
24 anojn, vizitis la centron
de la urbo kun ĉiĉeronino kaj lerta organizantino s-anino Svetlana
Smetanina.

 

Ni
vizitis la grandega
n Ruĝan
placon kun la impona
Kremlo. Tie ni parolis kun aktoro-similulo de Lenin, kiu flue parolis
Esperante. Akompanis lin ankaŭ „Leonid
Breĵnev“
, sed li ne estas esperantisto.
Nia ĉiĉeronino ilin ambaŭ
konis kaj ni ĉiuj povis fotografiĝi
kune. En pluaj tagoj ni vizitis la
Teatran placon kaj la Aleksandra-ĝardenon
ĉe Kremlo, la tombon de Nekonata soldato kun kvadroŝtonoj,
enhavantaj gravuritajn
nomojn de
urboj kaj lokoj, kie estis la plej kruelaj
bataloj dum la dua mondmilito; la travivaĵo
neforgesebla.

 

Ni
vizitis ankaŭ
preĝejojn en Kremlo, novan kaj malnovan Arbat
– ili estas du famaj stratoj kaj celoj
de turistoj en Moskvo. Merkrede vespere ni ĉeestis „rondan tablon“
kadre de la 68-a konferenco de esperantistoj
sciencistoj kaj tie ni renkontiĝis kun moskvaj esperantistoj en la
Eŭropa
jura universitato nomita „Justo“.

 

Per rapidaj metrooj ni
vojaĝis ĉiutage
grandajn distancojn por
atingi historiajn monumentojn, preĝejojn, parkojn, ĝardenojn
kaj plurajn aliajn interesajn vidindaĵojn. Kompreneble ne mankis
inter niaj ekskursoj plezuriga vizito de la fama
Tretjakovbildgalerio,
kie ni admiris riĉan kolekton de mondaj kaj rusiaj pentraĵoj.

 

Por
iom „senlacigi“ nin, Svetlana programis ĉiutage du ripozhorojn
post tagmanĝo, anoncitajn en la programo sub la moto „ĝojo por
stomakoj“. Dum tiuj ĝoj
paŭzoj ni ekkonis kelkajn diversajn
restoraciojn – luksajn, multekostajn, kaj
ankaŭ ni trovis refreŝiĝ
on en gastejoj por „normalaj“
turistoj. Ni trinkis bieron, vinon aŭ kafon kaj babilis
kun novaj geamikoj, kaj nia ege plene internacia grupo uzanta
Esperanton, ne havis problemon
interkompreniĝi.
Same en liberaj vesperoj ni povis pli profunde
konatiĝi
kun francoj, italoj kaj
brazilanoj.

 

Kion ni povus aldoni?
Finfine post multe
da jardekoj nia revo –
viziti tiujn ĉi du famajn urbojn de Rusio – plenumiĝis pere
de
la 26-a Rusia esperantista kongreso. Ni kredas,
ke la novaj amikec-rilatoj daŭros.

 

Viktor kaj Liba Dvořákovi

 

LA
6-a AZIA KONGRESO DE ESPERANTO

 

De
la 19-a ĝis la 23-a de junio okazis en Ulanbatoro, la ĉefurbo de
Mongo-lio, la 6-a Azia kongreso de Esperanto. La kongresa temo estis
“Azia harmo-niiĝo per Esperanto”. Ĝi altiris precipe azianojn,
sed partoprenis ĝin ankaŭ kelkdeko da ali-kontinentanoj. 24
entuziasmuloj alvenis per la Tra-Siberia Fervojo. Entute la eventon
ĉeestis pli ol 200 kongresanoj el 27 landoj. Mankis nur afrikanoj.
La kongresejo troviĝis en luksa kvinstela hotelo Ĉingis-Ĥano
proksima al la urbocentro.

 

 

La
kongreson organizis KAEM (Komisiono pri Azia E-Movado) kun lokaj
esperantistoj. En la kunsido de KAEM estis elektita nova prezidanto.

 

En
la malferma ceremonio la kongreson salutis anstataŭan-to de la
ĉefministro
.
Oni legis kelkajn salutmesaĝojn kaj poste la reprezentantoj de la
partoprenantaj landoj salutis la ĉeestantaron
.

 

Multaj interesaj debatoj,
se-minarioj, prelegoj kaj aliaj al-tiraj programeroj okazis dum la
kongresa semajno: Inter-kona vespero, fakaj kunsidoj, oratora
konkurso, konversaciaj rondoj, aŭkcio, nacia kaj internacia
vesperoj. Ni konatiĝis kun la mongolaj historio, arto kaj kulturo,
ni provis lerni la mongolan lingvon kaj eksciis pri la Mongola
E-movado, pri Esperanto en Unesko. Interesa kaj inspira estis
elmontro de kaligrafio de la tuta Azio. Ankaŭ gejunuloj havis sian
kunsidon, eĉ sport-amantoj de tabloteniso kaj diversaj religiaj
grupoj trovis sian lokon tie.

 

Dum la tuttaga urba ekskurso
ni konatiĝis kun vidindaĵoj de Ulanbatoro kaj ni povis vidi de
supre tiun pli ol milion-homan metropolon.

 

 

La nacia vespero okazis en
teatro ekster la kongresejo. Ni spektis tradiciajn dancojn, kantojn
kaj akrobataĵojn faritaj de profesi-uloj. Ĝi estis admirinda
spektaklo de arta scipovo kaj prezentado. Same belan kaj altkvalitan
pre-zentadon ni povis spekti en la kongresejo plenumatan de
infan-grupo. La internacia vespero estas tradicie dediĉita al
talentoj el niaj vicoj. La vespero komenciĝis per parado de ĉiuj
kontribuintoj en naciaj kostumoj. La japaninoj paradis vestitaj en
“jukata-vestaĵoj”. Poste ili montris al ni kiel surmeti kimonon.
Prezentiĝis diversaj muzikistoj, japanoj kaj ĉinoj montris ion el
sia kulturo kaj ni admire spektis tiun kulturan kalejdoskopon.

 

 

La Azia kongreso estis vere
impresa kaj fruktodona renkontiĝo. Ĝi liveris al esperantistoj la
eblon ĝui eksterordinare belan etoson, formi novajn amikecojn kaj
malkovri mirindajn regionojn de la dezerto Gobi dum la turismaj
antaŭ- kaj postkongresaj ofertoj.

 

 

Malfacilas esprimi en unu paĝo
ĉiujn nuancojn de tiu bela evento. Denove pruviĝis, ke Esperanto
estas la internacia lingvo de komprenemo kaj amikeco. Mi certas, ke
ekde nun la movado tie plifortiĝos, ĉar la entuziasmo de mongolaj
esperantistoj estis grandega. Por multaj el ili la kongreso estis
unika sperto.

 

En la Azia kongreso ni
harmonie esperantumis, ĝuis agrablajn eventojn kaj amikajn
renkontiĝojn, kio donis al ĉiuj grandan ĝojon kaj entuziasmon
daŭrigi la poresperantan vojon.

 

Liba Gabalda

 

 

La
63-a kongreso de IKUE en Parizo

 

IKUE-anoj
(Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista) festis la 100jaran
datrevenon de sia estiĝo. En la jaro 1910 okazis la unua kongreso de
IKUE en Parizo. Ĉeestis ĝin 600 personoj kaj tiam skribis pri ĝi
gazetoj en multaj landoj de la mondo.

 

Do, de la unua IKUE kongreso pasis
100 jaroj kaj nun ĝuste en Parizo de la 27-a de junio ĝis la 3-a de
julio 2010 realiĝis la 63-a kongreso de IKUE. Alveturis pli ol 80
delegitoj el 13 landoj. Aliĝintaj gesamideanoj el Kongo ne povis
partopreni. El Ĉeĥio alveturis 9 personoj.

 

La kongreso okazis en
monaĥejo de benediktinoj, kiuj zorgas pri la konata baziliko “Sacre
Coeur”. La monaĥejo situas post la baziliko. De tiu loko ni
bone vidis Parizon kaj vespere ni aŭdis bruon el la placo de
Montmartre.

 

Ĉe la kongreso ni
vizitis ejon, kie antaŭ 100 jaroj realiĝis la 1-a kongreso. La
salono estis jam kelkfoje rekonstruita. La preĝejo de 160 martiroj
estas tute apude. Dum la franca revolucio (1789) tie estis
malliberigitaj kaj poste mortigitaj 160 pastroj el Parizo kaj
ĝia ĉirkaŭaĵo. Iliaj nomoj estas skribitaj sur muroj de unu
kapeleto kaj liajn kraniojn ni vidis en kelo sub la preĝejo.

 

 

En la kongresejo ni
aŭdis pri la fondinto de IKUE – la franca pastro Emile Peltier. Li
fariĝis esperantisto en la jaro 1901 kaj jam en la jaro 1903 li
eldonis ĵurnalon de katolikaj esperantistoj, kiu sub la nomo “ESPERO
KATOLIKA”
estas eldonata ĝis nun. La pastro Emile Peltier ne ĝisvivis la
unuan IKUE kongreson en la jaro 1910, ĉar li mortis 39-aĝa en la
jaro 1909 en Lourdes kaj estas tie entombigita.

 

Krom la prelego pri
fondinto de IKUE ni aŭdis pluajn prelegojn, ni ĉeestis debatojn,
sanktajn mesojn, solenan malfermon kaj fermon de la kongreso.
Posttagmeze ni vizitadis memorindaĵojn de Parizo kaj merkrede
ni pilgrimis al „preĝejeto de mirakla medalo“. 

 

En Parizo okazis ankaŭ
la 10-a kongreso de IKUE. En pluaj francaj urboj estis kongresoj en
Lille, Nantes, Lourdes. La katolikaj kongresoj okazis ankaŭ en aliaj
14 landoj. En Ĉeĥio gastigis IKUE kongresojn en kvin urboj.

 

 

Kvankam ĉio estis bona
kaj bela, min ĉiam renkontas diversaj malfacilaĵoj.

 

Kio okazis al mi
nunjare:

 

Estis
libera posttagmezo por trarigardi Parizon kaj mi jam antaŭĝojis la
20-an horon por partopreni orgenan koncerton de juna germana
esperantisto en dominikana preĝejo. Sed mia fratino Joĵka deziris
vidi Eiffel-turon kaj Louvre. Ŝi devigis min tiel rapidi, ke mi
elkuris el la monaĥejo en hejmaj ŝuoj ne sciante tion kaj krom tio
mi ne demandis pri preciza adreso de la preĝejo. Nur du spertaj
homoj markis la vojon en mian mapon.

 

La ĉeĥan grupon, kun
kiu ni eliris, ni perdis post mallonga tempo. Sur miaj piedoj baldaŭ
aperis vezikoj kaj mi devis “promenadi” sen ŝuoj. La
Eiffel-turo estas vere sufiĉe granda, ĝin mi, Joĵka kaj la dua
fratino Maru bone trovis, sed ne la preĝejon, kie okazis la
koncerto, kvankam ni demandis multajn policanojn. Ili volis scii
adreson, kiun mi ne havis. Do la koncerton ni devis pribedaŭri.

 

La monaĥejon oni
ŝlosas je la 21-a horo, okaze de koncerto je la 22-a horo. Sed ni
vojeraris en metroo kaj atingis la fermitan monaĥejon kun unuhora
malfruiĝo. Savis nin konatino el Hungario, kiun mi vidis en la
fenestro kaj petis, ke ŝi ĵetu al ni el la fenestro ian kovrilon.
Ni jam estis pretaj tranokti sur la strato. Ni ne kuraĝis sonori,
sed ŝi mem petis la monaĥinon por malfermi la pordegon. Mi estis
treege feliĉa, kiam mi estis en mia ĉambro kaj vidis la liton.

 

Zdenka Novotná