ANTAŬEN 3/12 majo 2004

ANTAŬEN 3/12
majo 2004

 

Enhavo:     

 

Radiokontaktoj sur la ŝipo
Titanik

Kiel mi amikiĝis kun V. Komárek
Maljuniĝi

 

 

Radiokontaktoj sur la ŝipo Titanik

Antaŭ naŭdek du jaroj, la dek
kvaran de aprilo, dum sia unua ŝipveturo la ŝipego Titanik
subakviĝis, ĝi celis el Anglujo al Usono. Sur la ŝipego estis 2
200 pasaĝeroj.

 

Kvankam kapitano ricevis pere de
radiostacio sciigon, ke sur la vojo troviĝas grandaj glacimontoj, li
ne haltigis la ŝipon, sed daŭrigis la veturon eĉ nokte, spite, ke
nokte devas ĉiuj ŝipoj ĉesi la veturon.

 

Titanik daŭrigis sian veturon kaj
ĉirkaŭ la noktomezo koliziis kun granda glacimonto. Post du horoj
kaj kvardek minutoj Titanik subakviĝis. La tutan historion vi certe
konas.

 

Kiel mi jam diris,
la ŝipoj dum nokto devis stari kaj ne veturi. Kaj radiistoj dum
nokto povis dormi aŭ amuziĝi laŭ sia volo. Simile tiel estis dum
tiu nokto.

 

Kiam okazis la
kolizio, kompreneble radiistoj de Titanik venis al radioaparatoj,
vokis kaj postulis helpon, sed neniu al ili respondis. Radiistoj sur
proksimaj ŝipoj dormis. Kapitano de Titanik ordonis pafi signalajn
raketojn, sed vojaĝantoj sur aliaj ŝipoj, kiuj ekrigardis la lumon,
pensis, ke sur Titanik oni festas kaj neniu atentis la signalojn.

 

Radiistoj sur
Titanik vokis angoran signalon SOS, ke la ŝipego koliziis kun granda
glacio kaj ĝi estas grave difektita, sed eĉ post tiu malespera
mesaĝo ne venis respondo.

 

Ŝipo Kalifornia,
kiu estis plej proksime, nur 30 kilometrojn de Titanik, ne reagis,
ĉar radiistoj dormis. Se ili ne dormus kaj reagus, ili povus savi
multe da pasaĝeroj! Bedaŭrinde! La sama situacio estis sur ŝipoj
Baltik, Olimpik, Birma, Frankfurt kaj aliaj, kiuj estis sufiĉe
proksime, sed ne reagis.

 

Sur la ŝipo
Karpatia povis radiistoj dormi aŭ amuziĝi, sed hazarde ili ankoraŭ
sidis ĉe la aparato kaj hazarde aŭskultis. Tuj ili respondis al
mesaĝo el Titanik, sed la distanco inter Titanik kaj Karpatia estis
pli ol 100 kilometroj kaj tio estis tro malproksime por sufiĉe frue
proksimiĝi. Kiam radiistoj de Karpatia ekaŭdis mesaĝon el Titanik,
ili tuj respondis, ke kapitano de Karpatia decidis turni ŝipon al
Titanik kaj rapidi helpi. Karpatia estis la unua ŝipo, kiu venis al
la loko de katastrofo.

 

Karpatia
proksimiĝis al Titanik post unu horo kaj duono, sed Titanik jam
estis subakviĝinta.
Tamen
ĉirkaŭ 700 pasaĝerojn oni sukcesis savi. Nur tiujn, kiuj povis uzi
la boatojn rezervitaj por helpi dum katastrofo de la ŝipo. Ve,
Titanik ne havis boatojn por ĉiuj pasaĝeroj! Nur por unu triono da
personoj. Do, kiam venis Karpatia por helpi, Titanik jam estis tute
sub la akvo. 1 500 pasaĝeroj dronis.

 

Je la sesa horo matene la kapitano de
Karpatia sendis la mesaĝon: „Sur la loko estas eĉ ne unu
postsigno de ŝipruino, nur grandaj glacioj kaj granda frosto.

 

Je la oka horo kapitano sendas la
mesaĝon, ke ĉiuj pasaĝeroj, kiuj travivis la katastrofon, estas
sur ferdeko de lia ŝipo kaj informis ĉiujn aliajn ŝipojn, ke ili
revenu al siaj pozicioj. Poste sendis mesaĝojn al Novjorka centro de
informoj por ŝipoj.

 

Sekvoj de tiu ĉi
katastrofo estis tiom grandaj pro tio, ĉar la kapitano de Titanik ne
haltigis veturon dum la nokto, kiel la reguloj ordonas kaj ke la
ŝipego havis malmulte da savboatoj kaj ke radiistoj sur ĉiuj ŝipoj
povis ĉesi aŭskultadon dum noktohalto de veturado.

 

Baldaŭ post tiu ĉi katastrofo
okazis kompreneble granda aparta konferenco en Londono, kiu decidis
pri novaj reguloj, inkluzive, ke ŝipoj devas havi savboatojn por
ĉiuj pasaĝeroj, sur la ŝipo oni devas fari ekzercojn, kiel savi
sin dum katastrofo kaj sur ĉiu ŝipo devas esti tri radiistoj, kiuj
sin ŝanĝas eĉ dum la nokto ĉe aparato. Sur ĉiu ŝipo devas esti
aparato t.n. „gardilo“, kiu mem donas signalon, se okazas
danĝero, precipe pri glaciego kaj por akcepto de mesaĝoj el aliaj
ŝipoj dezirantaj helpon. Estis starigitaj ĉebordaj servoj, kiuj
donas signalojn pri la movo de glacioj.

 

Tiuj ĉi aranĝoj kaj instalitaj
reguloj por sendanĝerigo de ŝipoj jam savis milojn da pasaĝeroj.

 

 František
Frýbert

 

 

Kiel mi amikiĝis kun Vladimír Komárek

 

La nunfaman grafikiston
kaj pentriston mi konas ankoraŭ el la tempo, kiam li estis
instruisto en la t.n. „La popola lernejo de artoj“ en Semily.

 

Mi estas nepo de la (en nia vilaĝo
Bozkov, eĉ en la regiono fama) popola lignoĉarpentisto. Certe post
li mi heredis la kapablon kaj inklinon por la skulptaĵa laboro kun
la ligno kaj la ŝtono. Tiam mi studis, kiel eksternulo, en la
vitro-arta lernejo en Železný Brod, poste du jarojn  en la
skulptista artmezlernejo en Hořice. Mia finstuda diplom-laboro estis
portretoj de miaj geavoj (paradokse ne en la ŝtono, sed en la gipso
faritaj). Vladimír Komárek vivis en la vilaĝo Nedvězí (sian
tutan vivon – ĝis la morto, antaŭ tri jaroj), kiu situas nur ok
kilometrojn de nia vilaĝo Bozkov. Do – li eksciis pri mia talento
de nia loka instruisto, kaj poste li mem zorgis pri mia plua
art-edukado. Li pruntadis al mi skulptaĵojn kaj igis min fari
kopiojn el la ŝtona materialo. (La unua kopio-objekto estis kapo de
roma soldato).

 

Pri mia progreso estis la artisto
kontenta, miaj skulptaĵoj estis ekspoziciitaj en la regiona muzeo en
Semily. Mi ankaŭ kreis buston de la loka popola verkisto Tichánek
(li estis en nia regiono konata kiel aŭtoro de popolaj legendoj),
kiun mi poste donacis al lia familio.

 

Poste la kontakto inter mi-lernanto
kaj Vladimír Komárek-instruisto transformiĝis al amikeco. Kiam li
arte rekonstruis sian ĝardenon, petis min fari kelkajn skulptaĵojn:
ekzemple la fontaneton kaj lanternojn por la japan-maniere farita
anguleto. Kiel rekompencon mi ricevis tri liajn pentraĵojn kaj
multajn grafikaĵojn.

 

Mi devas konfesi, ke ne ĉiam mi
estis sukcesa en mia skulptado por V. K. Iam li mem altiris ie
forgesitan ĉevojan ŝtonon, ke mi faru el ĝi lanternon. Sed la
ŝtono ne estis „bone kreskita“ por ĉi tiu celo; ĝi trifoje
fendiĝis. Mi ja kompreneble sentis min malfeliĉa kaj kulpa pro tio.
Sed Vladimír estis ĉiam tre afabla, li min trankviligis per la
vortoj, ke ĉiu ŝtono, kiu havas sian naturecan kaj historian
patinon, estos bela objekto por la ĝardeno.

 

Nia kunlaboro ne estis nur privata,
sed ankaŭ oficiala. Li ricevis la taskon fari monumenton por la
verkisto Radimský, kiu estis tradukanto de la Komunisma manifesto.
Vladimír faris la propon-desegnon kaj poste mi skulptis la objekton.
El la sabloŝtono de la urbo Hořice, mi faris reliefon en la formo
de malfermita libro, en kiu estis enigita laŭra branĉejo. Ĝi
mezuris 50×80 centimetrojn. Surface estis skribaĵo farita per la
„alta relief-maniero“, kiu estas multe pli malfacile farebla, ol
la t. n. „profunda reliefo“. Mi substrekas tion, ĉar tion
sukcese fari estis vere mia faka abiturienta ekzamen-laboro.

 

Tio okazis en la tempo, kiam
Vladimír Komárek ankoraŭ ne estis tiel fama kaj adorata artisto.

 

Kiam la famig-procedo okazis, liaj
kontaktoj kun same famaj homoj densiĝis, kaj mi jam sentis min
netaŭga enmiksiĝi. Niaj kontaktoj restis tamen tre amikaj, sed ni
nur interŝanĝadis novjarajn bondezirojn, aŭ hazarde renkontiĝadis
dum inaŭguroj de liaj ekspozicioj.

 

En mia memoro li por ĉiam restos
kiel la homo tre sincera kaj bonkora. Mi dirus, ke li estis samsence
kaj simpla, kaj profunda, kiel estas liaj pentraĵoj. Ili esprimas la
„atavisman animon“ de la homaro. Mia deziro – ke ni ĉiuj
komprenu ilin.

 

Zdeněk Myslivec

 

 

Pensoj de T. G.
Masaryk:

 

Multon pritrakti ne
signifas fari multajn paroladojn, sed per malmultaj vortoj atingi la
kernon de la afero.

 

Multe vivi ne estas
strebi multon, sed vivi malrapide kaj forte.

 

Maljuniĝi

 

Ĉio estas pli malproksime ol
antaŭe, estas dufoje tiom fore ĝis la stratangulo kaj nun eĉ antaŭ
ĝi estas monto –anstataŭ deklivo- kiel mi rimarkis. Mi rezignis
kuregi al la buso, ĉar nun ĝi ekveturas pli rapide ol antaŭe.
Ankaŭ ŝajnas al mi, ke nuntempe oni konstruas la ŝtuparojn pli
krute ol antaŭe.

 

Ĉu vi jam rimarkis, ke la gazetoj
havas pli malgrandajn literojn? Ne helpas peti iun, voĉlegi ion, ĉar
ĉiu nun parolas tiom mallaŭte, ke preskaŭ nenio estas aŭdeble. La
vestaĵoj nun ĉiam estas tajlorataj tiom malvaste, precipe ĉirkaŭ
la kokso kaj talio. Preskaŭ mi ne povas kliniĝi, por ligi la ŝuojn.

 

Ankaŭ la homoj sin ŝanĝis. Ĉiuj
aspektas multe pli aĝaj ol mi, kiam mi havis ilian aĝon. Antaŭ
nelonge mi renkontis lernejan kamaradinon; ŝi tiagrade maljuniĝis,
ke ŝi ne plu ekkonis min. Kiam ĉimatene mi brosis miajn harojn,
miaj pensoj estis ĉe la bedaŭrindulino. Kaj kiam mi ekvidis min en
la spegulo, mi konstatis, ke ankaŭ la speguloj ne plu estas tiaj,
kiaj en pasintaj tempoj ili estis.

 

Same serioze mi supozas, ke la jaro
– kiel en pasinta tempo – ne plu nombras 365 tagojn. Ĉu la tago
ankoraŭ havas 24 horojn? Unu el miaj amikoj foje priskribis sian
ĉiutagan vivon kiel rentulo tiamaniere: “Frumatene je la sepa
sonoras la vekhorloĝo kaj iom pli poste komenciĝas la vesperaj
televidaj sciigoj.”

 

Mi estus povinta nomi ankoraŭ
multajn aĵojn, se mi scius …..

 

Sed en la broŝureto “Laŭdo de
la vivo” oni skribas:

 

„Esti maljuna, tio estas belega,
se la homo ankoraŭ ne dekutimiĝis denove komenci“. (Martin Buber)

 

„Kun aĝo la homo saĝiĝas, tio
signifas, ke li estas pli larĝvida, li lernas abstini kaj danki“.
(Zenta Maurina)

 

„Fariĝi maljunulo estas feliĉo.
Sed fariĝi maljunulo kaj resti mense junulo, tio estas virto, tio
estas rezulto de saĝa vivmaniero kaj kreiva eluzo de donacoj, kiuj
estis pruntitaj al ni“. (Nahum Goldmann)

 

Do ni ne scias, al kio ni kredu
…..

 

Kompilis M. Šmidrkalová

 

kaj kompletigis jary

 

Kelkaj proverboj de L. L. Zamenhof:

 

Amo faras ion, mono ĉion.

 

Pli bone erari, ol nenion
fari.

 

Ne vivu kiel vi volas,
vivu kiel vi povas.

 

Ne uzu martelon por rompi
ovoŝelon.

 

Sperta mano ne restas sen
pano.

 

Vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas.