ANTAŬEN 2/18 Aprilo 2010

 

ANTAŬEN    2/18 Aprilo 2010

 



 

Enhavo:
Apliko de E, Aprezita volontulino, Inspirado por la hodiaŭa tago

 



 

.

 

B
E A, AIS- Bulgario, Internacia Universitato Karlovo kune kun la

 

neesperantista
organizo “Scienc-teknika Asocio en Bulgario

 

organizas
kaj invitas vin al la Internacia E-seminario

 

 

Apliko
de Esperanto en profesia agado

 

en
la tagoj 11. – 14. 06. 2010 en la bulgara urbo Karlovo

 

 

En
la pasinta jaro estis tre sukcesa la I-a Internacia Seminario, tial
ni decidis organizi la II-an Seminarion – AEPA-2010. Antaŭvidante
Vian aktivan fakan agadon kaj sperton, mi, nome de la organiza
komitato, plej afable invitas Vin kaj Viajn gekolegojn partopreni la
Seminarion.Vi ne estos devigota prelegi, Vi povus partopreni nur
diskutojn.

 

 

La
oficiala lingvo denove estos Esperanto, sed laborlingvoj estos ankaŭ
la bulgara kaj la lingvoj de la partoprenontoj el diversaj landoj,
kiuj ne estas esperantistoj, sed partoprenos la seminarion kaj
dezirus per Esperanto fari kontaktojn kun gekolegoj – fakuloj. Jam
aliĝis famaj bulgaraj fakuloj, scienculoj, universitataj profesoroj,
reprezentantoj de neesperantistaj organizaĵoj, kiuj ne parolas
Esperante kaj kies prelegojn ni tradukos. Ili dezirus konatiĝi kaj
kunlabori kun gekolegoj kaj geamikoj en diversaj landoj uzonte
Esperanton kiel kontakt-lingvo. Ni same petas Vin, se eblas, informi
pri nia seminario kaj inviti Viajn gekolegojn el Viaj firmaoj,
institutoj, universitatoj, fakaj organizaĵoj, kiuj dezirus
partopreni kaj prelegi nacilingve.Vi povus koncize traduki Esperanten
iliajn prelegojn kaj ankaű la diskutojn. Tiamaniere ili ankaű povus
persone konatiĝi kun bulgaraj kaj eksterlandaj scienculoj kaj
samfakuloj.

 

La
ĉefa celo de nia seminario estas prezenti al la fakuloj tutmonde, ke
Esperanto estas ne nur lingvo por kontaktoj kaj kunlaboro inter la
esperantistoj, sed fakuloj-neesperantistoj partoprenonte nian
seminarion povus mem kompreni, kiamaniere Esperanto povus esti utila
por iliaj internaciaj fakaj kontaktoj kaj profesia agado.

 

La
temoj de la prelegoj: diversaj sciencaj kaj fakaj, kunligitaj kun la

 

profesia
agado de la preleganto. Ili povos prezenti koncize sian prelegon /ĝis
30min/ kaj poste estos diskutoj pri la temo. La plenan tekston de la
prelego ni publikigos post la seminario en prelegaro. Ni petas la
prelegontojn ĝis 25. 5. sendi al ni resumojn. La prelegojn ni
dezirus disdoni al la partoprenantoj komence de la seminario.

 

Seminarejo
– Internacia Universitato Karlovo. La solena inaŭguro estos en la
urbodomo.

 

 

Situo
de Karlovo – Karlovo situas en la centro de Bulgario kaj estas
facile atingebla de Plovdivo /60 km/, Sofio /150 km/, Burgas, Varna,
Ruse. La prezoj de la biletoj estas ĝis Sofio- 4 eŭroj; Plovdivo-2
eŭroj; Burgas, Varna, Ruse -8 eŭroj. Por la aliĝontoj ni sendos
detalan horaron de la vagonaroj kaj busoj. Ni atendos la
partoprenontojn en la stacidomo de Karlovo kaj busstacio de Karlovo.

 

 

Antaŭ
– aŭ postseminaria ripozo: Por la dezirontoj ni povus organizi la
tranoktadon en Karlovo kaj ĉe la maro tre malmultekoste- Karlovo /7
€/ ĉe la maro /10-15 €/. Por tiuj, kiuj dezirus ripozi en
Karlovo /ĉar kiel mi jam menciis ĝi situas en la centro de la
lando/ ni povus organizi diversajn ekskursojn – al Plovdivo,
Bačkova monaĥejo, Gabrovo, Trojan, Stara Zagora k.a. Tiuj, kiuj
ŝatas ekskursi al la montoj, povus tion fari ĉiutage, ĉar Karlovo
situas en la centro de la fame konata Roza valo kaj ĉe la piedo de
la montaro Stara Planina. En la komenco de junio /5. 6 – 6. 6.
2010/ okazos la tradicia nacia festo de la Rozo en Karlovo kaj tiuj,
kiuj deziras, povas veni pli frue kaj ni certigos por ili la
tranoktadon en nia studenta domo.

 

Tranoktado:
en studenta domo, privataj domoj kaj hoteloj. Kotizoj por unu
tranokto: 7 € en studenta domo, 8-10 € en privataj domoj 15-30 €
en hoteloj. La kotizoj por la tranoktado estas pageblaj surloke.

 

 

Manĝado:
libervole en la universitata bufedo aŭ proksimaj manĝejoj kaj
restoracioj. La nutrado en Bulgario estas tre malmultekosta. Ekzemple
en la universitata bufedo Vi povus trinki kafon kaj teon por 0,40
€,bieron 0,60 – 0,80 €, manĝi sandviĉon-ĝis 1 € k.t.p. En la
proksimaj manĝejoj kaj familiaj restoracioj Vi povus pagi por tag-
kaj vespermanĝo entute ĝis 10-12 €.

 

La
aliĝkotizoj estos pageblaj antaŭe per nia bankokonto aŭ surloke
kune kun la tranoktado, sed ni deziras havi fruan informon kaj
tiamaniere ni povus rezervi kaj garantii la tranoktadon. La aliĝilojn
Vi povus sendi rete al nia retadreso /tiamaniere Vi ricevos pli fruan
respondon/.

 

E-mail:
leonov@rozabg.com aŭ: Bulgario 4300 Karlovo p.k. 44 Internacia
Seminario. Pluaj informoj eblas telefone: +359 885056469 – prof.
Leonov, mobil 0885056469.

 

Aliĝkotizo:
ĝis 15. 04. 2010 15 €; 16. 04 – 25. 05. 25 €. La aliĝontoj
estas petataj nur sendi la aliĝilojn ĝis la menciitaj limdatoj.

 

Vizoj:
post la aliĝpeto ni sendos al la dezirontoj invitilojn por la
bulgara vizo.

 

 

Aprezita
volontulino

 

La
25-an de februaro 2010 en la preĝejo de Sankta Vito en la ĉeĥa
urbo Pelhřimov estis premiitaj la plej bonaj volontuloj de ĝia
distrikto por la jaro 2009. Ili ricevis premion, nomatan „Fajrilo“
(ĉeĥe Křesadlo). Ĝi estas aprezo por homoj, kiuj faras
eksterordinarajn aferojn.

 

 

La
„Fajrilon“ ricevis la anino de AEH Věra Marešová el la urbo
Proseč apud Křemešník. Ŝi regule instruas Esperanton en sia
libera tempo jam kelkajn jarojn al klientoj de la centro Fokus
Vysočina, kiu liveradas socialajn bezonaĵojn al ne nur mense
handikapitaj homoj.

 

Ŝi
apartenas al la plej longe laborantaj volontuloj en tiu distrikto.

 

La
redakcio elkore gratulas kaj deziras pluajn sukcesojn.

 

Inspirado
por la hodiaŭa tago kaj por la tuta jaro

 

1) Kiel
resti juna: Forĵetu malgravajn numeralojn (aĝon, pezon, alton).

 

Pri ili
zorgu kuracistoj. Ni pagas ilin por tio.

 

2) Havu
nur kelkajn gajajn geamikojn.

 

3)
Senĉese lernu: pri komputiloj, diversaj profesioj, pri ĝardenistado
ktp.,

 

neniam
permesu, ke via cerbo ripozu. Neuzata menso estas farejo de

 

diablo
kaj la nomo de tiu diablo estas Alzheimer.

 

4)
Ĝojigu vin per simplaj aĵoj.

 

5) Ofte
ridu, longe kaj laŭte. Ridu tiel longe, ĝis

 

vi
preskaŭ ne povas kapti spiron. Kaj se vi ha-

 

vas
geamikojn, kiuj ridigas vin, estadu kun ili

 

plej
ofte.

 

6) Eblaj
larmoj: vi povas ilin elteni, ili malgajigos vin, sed baldaŭ malape-

 

ros. La
nura persono, kiu estas ĉe vi la tutan vivon, estas vi mem. Vivu,

 

dum vi
vivas.

 

7)
Ĉirkaŭigu vin per tio, kion vi amas: familio, hejmaj bestetoj,
donaceto

 

por la
memoro, muziko, floro, hobio, kio ajn. Via hejmo estas via azilo.

 

8) Zorgu
pri via sano. Se ĝi bonas, gardu ĝin. Se ĝi ne estas stabila,

 

plibonigu
ĝin. Se vi ne povas, serĉu helpon.

 

9) Ne
entreprenu ekskursojn kun ia sento de ia kulpo. Vizitadu aĉetcent-

 

rojn,
nekonatan regionon, sed ne iru tien, kie Vi ne sentas vin bone pro

 

ia
kulpo.

 

10) Diru al homoj, ke vi ŝatas ilin, ke vi amas ilin, diru tion al ili ĉe ĉiu okazo.

 

 

el interreta fonto esperantigis J. Rýznarová