ANTAŬEN 2/10 marto 2002

ANTAŬEN
2/10 marto 2002

 

 

 

Enhavo:
Vojaĝo en Ĉinion

 

Vojaĝo
en Ĉinion

 

(Daŭrigita
el la 1-a numero)

 

Ekstera antaŭa
parto havas meze tri grandegajn salonojn. La salono nomita Plej alta
harmonio, atingas altecon de multetaĝa domo. Ĉi tie staras
imperiestra trono. En la salono okazadis ceremonioj okaze de
surtronigo aŭ naskiĝtago de la imperiestro. Tiam oni unukilometran
vojon de la placo de Ĉiela trankvilo ĝis la halo de la palaco
ornamadis per simboloj de la imperiestra potenco per flagoj ktp.
Armeaj ranguloj kaj aliaj nobeloj surgenuiĝadis sur la korto en
longaj vicoj – la korto havas kapaciton por 90 mil homoj. La majesto
de la ceremonio, la impona arkitekturo, la sono de gongoj kaj aliaj
muzikinstrumentoj substrekadis solenan ceremonion. Ni vidis tion en
la filmo La lasta  ĉina imperiestro. Tiu ĉi palaco estas la
plej granda antikva domaro bone konservita en la mondo. Nun ĝi
servas por multaj turistoj el Eŭropo kaj Usono kiel muzeo de la
kulturo, la beleco de lignaj konstruaĵoj kaj la arto de Ĉinio.

 

Vespere mi renkontiĝis kun esperantisto, kun kiu
mi dum duonjaro korespondis. En la hotelon venis ankoraŭ juna
ĵurnalisto, kiu ĉeestis la UK en Prago en la jaro 1996. Ili invitis
min en restoracion por gustumi faman manĝaĵon – pekinan anason. La
kelnerinoj alportis grandan pleton, sur kiu estis aranĝitaj pecoj de
anaso sen ostoj, je unu flanko ornamitaj per flugiloj. Al la anaso
oni prezentis diversajn aldonaĵojn kaj malgrandajn flanojn. Sur ili
vi metas peceton de la viando, sur ĝin densan saŭcon kaj iun
verdaĵon. La flanon vi ruligas kaj manĝas.

 

 

Post la manĝo restis ankoraŭ multe da manĝaĵo.
Kaj mi estis tre surprizita, kiam la resto de la manĝaĵo estis
pakita en plastaj ujoj kaj vi povas meti ĝin en mansakojn kaj
alporti hejmen. Ĝi estas usona maniero – ĉe ni ne kutima.

 

En la sudorienta parto de Pekino troviĝas Ĉiela
altaro. Ĝi estas la plej granda grupo da konstruaĵoj por kulti la
ĉielon kaj preĝi por riĉa rikolto. Unu el ĝi estas preĝejo de
Riĉa rikolto, impona konstruaĵo, kiu reprezentas altan teknikon de
ĉina mezepoka arkitekturo per ligna strukturo (alteco de 38 m,
diametro de 30 m). Interne estas 28 lignaj kolonoj por subteni la
tegmenton – sen iu najlo.

 

Venontan tagon ni vizitis Someran palacon. Ĝi
servis al lasta ĉina dinastio Qing (1644 – 1911). Ĝi estis detruita
de fajro en 1860, en Dua Opia Milito kaj rekonstruita en la jaro 1888
laŭ la ordono de imperiestra patrino Cixi. La parko okupas 290
hektarojn, ĝiajn tri kvaronojn okupas akvo – Kunming-lago, ĉe la
piedo de la Monteto de longviveco. Diversaj konstruaĵoj dislokiĝas
sur la montdeklivo kaj ĉirkaŭ la lago. Pli ol 700 m longa ligna
tegmentita koridoro, ornamita per scenoj el ĉina historio,
interligas la grandnombrajn konstruaĵojn. En la palaco staras ankaŭ
teatro, kie la imperiestrino Cixi longajn horojn rigardis operojn.

 

Aŭtomobilon el la komenco de la 20.jc. meze de
kulisoj starantan ricevis Cixi kiel donaco. Sed praktike ĝi neniam
estis uzita, ĉar ne estis eble, ke la ŝoforo sidu antaŭ la
imperiestrino. Sur genuoj li ne povis ŝofori, do la aŭtomobilo
troviĝis inter aliaj rekvizitoj.

 

En golfo staras granda belega marmora ŝipo, sur
kiu oni aranĝis festojn. Posttagmeze ni vizitis Templon de Harmonio
kaj paco. Ĝi estas bone konservita kaj riĉa de budaismaj skulptaĵoj
kaj relikvioj. En la ĉefa salono okazas ceremonioj, ĝis nun vivas
ĉi tie lamaismaj monaĥoj. Statuo de la Budao Maitréja estas
skulptita el santala ligno kaj mezuras 26 m. Super la tero ĝi
elstaras 18 m. Ni vidis monaĥojn sidantajn ĉirkaŭ la statuo,
preĝantaj per laŭta unisona tono; de tempo al tempo ili ŝanĝis la
ritmon. Ĉiuj estis vestitaj en ruĝaj kovrotukoj. Ĉirkaŭe leviĝis
forta bonodoro de oferitaj odoraj stangetoj. La homoj alvenas, sur
genuoj mallonge preĝas kaj bruligas faskon da stangetoj, poste oni
enmetas ilin en la ujon, destinitan al tiu celo. La impreso estis tre
forta, la atmosfero spiras per trankvilo. Ni deziris resti pli longe.

 

Pluan tagon ni veturis 70 km el Pekino al Granda
muro ĉe Badaling en 1000 m de supermara alteco. Ĝi estas unusola
homa konstruaĵo videbla per okuloj el la kosmo. Ĝi mezuras 6000 km
kaj apartenas al la plej famaj mirakloj de la mondo. Oni komencis
konstrui ĝin en la 7. jc. antaŭ Kristo, poste sekvis pluaj unuopaj
dinastioj. 300 000 soldatoj kaj kamparanoj devis ĉi tie labori kaj
multaj eĉ tie mortis. Ĝis nun konserviĝis popola kanto, kiu
rakontas pri virino Meng Jiangnu, kiu serĉis sian edzon laŭ la muro
kaj kiam ŝi konstatis, ke li mortis, ploris tiel, ke la muro
pecetiĝis kaj aperigis lian relikvon. Oni rakontas, ke la muro en
tiu ĉi parto jam neniam estis riparebla. Je ŝia memoro proksime
estis konstruita templo. La muro estis rekonstruita dum la regado de
la dinastio Ming – la 14-a – 17-a jc.

 

.La muro servis kiel defendo kontraŭ sovaĝaj
migraj triboj de la nordo. En Badaling ĝi estas alta 8,5 m kaj larĝa
5,7 m. 10 homoj aŭ 5 ĉevaloj povas iri unu apud la alia. Duetaĝaj
gardturoj staras ĉiam post 100 m. Agrable ni ripozis en iliaj
ombroj, ĉar la tago de nia ekskurso estis tre varma. Kiam la
gardantoj vidis malamikojn, ili signalis per fumo dum la tago kaj per
fajro dum la nokto. La fumo el brulanta lupa fekaĵo povis leviĝi
alten sen disigo kaj estis klare videbla de malproksimo. Estis
malfacile konstrui Grandan muron sur altaj montoj kaj en dezerto. Ĉe
Badaling oni povas vidi ŝtonojn, kiuj estas longaj eĉ tri metrojn
kaj pezas pli ol mil kilogramojn. Malgraŭ tio, ke tie estas nur
parte ŝtuparo, la supreniro ne estas tute facila. Por vizitantoj
estas tie tri lokoj tute rekonstruitaj. En Mutianyu anstataŭ
supergrimpi vi povas uzi telferon. Ĉinaj entreprenistoj proponis en
Badaling bele ornamitajn kamelojn por plifaciligi supreniron.

 

Alproksimiĝis la ekskursotago al la dua plej
grava memoraĵo – terakota armeo en

 

Xi’an . Ni tien
flugis, ĉar la distanco estis 1000 km. Xi’an estas historia urbo. Ĝi
servis kiel ĉefurbo de la 12-a jc. antaŭ Kristo. Dum dinastio Tang
(618 – 908) ĝi havis 1000 loĝantojn kaj estis la plej granda urbo
en Azio. Ĝi estis elirpunkto de Silka vojo.

 

Xi’an havas multajn memoraĵojn, ekzemple Grandan
pagodon de Sovaĝa ansero, kiu estas 64 m alta el la jaro 652. Ĝi
havas 7 etaĝojn kaj estas konstruita el ligno kaj brikoj. Ĝi restas
sendifekta pli ol 1300 j. kaj eĉ la tertremo je 8° de Riĥterskalo
dum la dinastio Ming ne detruis ĝin. En la pagodo estis metitaj
budaaj tekstoj tradukitaj en ĉinan lingvon. La urbo havas bone
konservitan fortikaĵon 14 km lon-gan kun 4 pordegoj. Bonŝance ni
povis ĉeesti provon por prezentado en venonta tago – ceremonio de
malfermo de la pordego. Belaj knabinoj estis vestitaj en historiaj
kostumoj.

 

Sed la plej fama memorindaĵo estas terakota
(argila) armeo de imperiestro Qin Shihuanga. Li unuigis Ĉinujon,
enkondukis unuecan mezuradon, skribon kaj komencis gigantajn
projektojn kiel Granda muro kaj sistemo de irigaciaj kanaloj.
Malkovro de terakotaj soldatoj okazis hazarde en la jaro 1974, kiam
la kamparanoj serĉis akvon. La dua kaj la tria parto estis
malkovrita en la jaro 1976. Entute ĝis nun ĉi tie staras 6000
soldatoj kaj 600 ĉevaloj. La elfosaĵoj ankoraŭ ne finiĝis.
Unuopaj trupoj estas precize vicigitaj. Ili havas verajn armilojn,
kiuj dokumentas manieron de batalo. Impona armeo dokumentas
grandiozan potencon de la imperiestro. Ĝi dokumentas ankaŭ altan
nivelon de tiamaj teĥnologioj. La materialo, el kiu estis faritaj
partoj de armiloj, ne estas foruzita, eĉ ne koroditaj, kaj la
klingoj estis konservitaj (sendifektaj). La armeo devenas el la jaro
221 antaŭ Kristo kaj gardas tombon de la imperiestro.

 

Ĉiu soldato havas individuan vizaĝon faritan laŭ
veraj homoj kaj la kapoj estis surfiksitaj sur unuopajn korpojn.
Parto de la armeo staras sub grandaj tegmentoj kaj la vizitantoj
povas ĉirkaŭiri kaj de supre admiri la armeon. La atmosfero de la
loko estas tiel sugesta, ke vi havas impreson de viva armeo, kiu
ĝuste senmove rigidiĝis. En la jaro 1987 estis la loko enlistigita
en Mondan kulturan heredaĵon.

 

Pluan tagon ni revenis Pekinon kaj la sekvan tagon
ni adiaŭis Ĉinion kaj flugis hejmen plenaj de neforgeseblaj
impresoj.

 

Stanislava Kníchalová