ANTAŬEN 1/19 Marto 2011

ANTAŬEN 1/19 Marto 2011

 



 

Signifa
jubileo

 

 

Nia membro de AEH Josef
Novosad festos en marto 2011 sian signifan jubileon. Mi scias, ke tiu
interesa homo travojaĝis pere de Esperanto ĉiujn kvin kontinentojn.
Nun estas bona okazo pli bone konatiĝi kun la 90-jaraĝa jubilanto
kaj skribi pri li kelkajn interesaĵojn en nian gazeton. Ĉar li
loĝas pli ol 200 kilometrojn for de mia urbo Pardubice, mi petis lin
perletere, ĉu li estas bonvola respondi kelkajn miajn demandojn pri
sia vivo.

 

Post
kelkaj tagoj mi ricevis perpoŝte paketon, kiun mi scivoleme
dispakis. Antaŭ mi kuŝis dika granda kajero ĉeĥe skribita

 

El Halenkov ĝis la fino
de la mondo

 

Mia vivo –

 

Post la malfermo mia
mirego kreskis. Pli ol triono de la kajero (A4, 58 paĝoj) estas
skribita permane, per manskribo bele legebla, kiun jam malmulto de
pli junaj homoj scipovas skribi. Mi forgesis pri mia alia laboro,
kioma horo jam estas kaj mi legis kaj legis. Laŭ stilo de lia skriba
rakontado ŝajnis al mi, kvazaŭ mi ĉion travivus kun li. Ĝi estas
pliriĉigita per infanaj poemetoj, per kelkaj liaj ŝatataj poemoj
kaj baladoj de niaj naciaj poetoj, aŭ per historioj el la vivo de
liaj antaŭuloj, inkluzive fotojn kaj per kelkaj muziknotoj de liaj
ŝatataj kantoj.

 

S-ano Novosad naskiĝis
en marto 1921 en eta ligna domo de la vilaĝo Halenkov, kiu situas
proksime de la Slovakia landlimo ĉe la urbo Vsetín. La regiono
nomiĝas Valaĥio. Li naskiĝis kiel sesa infano de zorgema panjo kaj
laborema paĉjo, arbarlaboristo kaj lignaĵisto. La panjo ofte
laboris sur radŝpinilo kaj ĉe la laboro kantis al li. Li skribas:

 

Tre frue mi ellernis
legi kaj skribi kaj mia panjo ĝojis pro tio. Kiam en la vintra
periodo venadis al ni najbarinoj por plum-ŝiradoj, mi ofte deklamis
poemojn al ili aŭ legis diversajn rakontaĵojn el kalendaroj aŭ el
libroj skribitaj ankoraŭ per gotika germana kursiva skribo (ĉeĥe
kurent).“

 

Kvankam li rememoras
pri sia ĝoja infanaĵo, ĝi ne estis tiom facila, kiel ni imagus.
Matene li devis frue ellitiĝi, elpeli la anserojn sur la paŝtejon,
poste revenigi ilin, kuri en la lernejon kaj post la reveno kaj
tagmanĝo kunpreni du bovinojn kaj alkonduki ilin al la paŝtejo kaj
poste reen. Kaj ĉiuvespere legi aŭ deklami. En la tiama tempo ne
ekzistis leĝo, ke labor-okupadi infanojn estas puninde. Kaj kiam
estis malmulte da laboro, la paĉjo devis fari vojlaboron. Sed kie
preni balaston – demandis la paĉjo la estron. „Helpu al Vi mem,
Vi havas multajn infanojn“ – li respondis. Kion fari?

 

Kaj Josefo plu
rememoras:

 

En la kampetoj sur
deklivoj estis multe da ŝtonoj. Ni ĉiuj devis ilin kolekti, sur la
puŝĉaro ni transportadis ilin sur la vojon kaj tie per marteloj ni
ilin disbatadis kaj poste ni la balaston kolektadis kaj formadis el
ĝi amasojn 2x1x1 metroj. La arbarestro la materialon mezuris kaj
pagis al mia panjo.

 

Mi
volis – same kiel miaj kunlernantoj – vizitadi duagradan
lernejon, sed mia paĉjo tion ne permesis, dirante, ke mi devas resti
ĉe la panjo kaj helpi mastrumadi, ĉar ĉiuj pli aĝaj gefratoj jam
estis metiistoj.

 

Dum la dua mondmilito,
kiam mi aĝis 19 jarojn, mi ordondevige laboris en Vieno. Post la
peto de mia panjo, ke ŝi tre bezonas mian helpon hejme, ili ordonis
min en germanan laborejon en Ostrava, kie mi devis lerni la germanan
lingvon kaj por ke mi povu labori kiel hejtisto, mi ellernis la
metion kaj sukcesis fari ŝtatajn hejtist- kaj maŝin-ekzamenojn.
Tamen mia panjo mortis en 1940.

 

Sed la tempo fluis, la
milito proksimiĝis al sia fino. Usonaj bomb-aviadiloj ĵetis bombojn
sur nian regionon. Foje, kiam la sirenoj anoncis flugatakon, ni ĉiuj
devis kaŝi nin en ŝirmejo. Mi estis en ĝia mezo. Subite grandega
bruo, krako kaj la ŝirmejo ektremis. La bombo falis ĉe la enirejo
en la kaŝejon. Lamento, kelkaj senvivuloj, multaj vunditaj el tiuj,
kiuj jam ne atingis la kaŝejon.

 

Kiam post semajno
denove sonis sirenoj, mi kuris kun amiko Joĉjo al kampoj. Timiga
bildo! Super ni balanciĝis bomboj ĵus forĵetitaj el grupo de
bomb-aviadiloj. Teruro kaj timo igis Joĉjon ŝovi la kapon en
betonan tubon de fosaĵo. Mi kapablis fari ankoraŭ du paŝojn en la
kampon kaj subite ek-aperis por momento antaŭ mi mia mortinta panjo,
kiu instigis min: Kuŝu sur la teron! Mi ekkuŝis sur la ventron, per
la manoj mi ŝtopis miajn orelojn kaj jam mi aŭdis rompitaĵojn de
la bomboj flugi ĉirkaŭ mi. Poste silento. Mi leviĝis kaj helpis al
Joĉjo eltirante lin el la tubo. Ambaŭ ni estis malpuraj pro koto
kaj argilo. Konsternite ni rigardis sur la vojon, kie ni staris antaŭ
momento, kelkaj bombotruegoj profundaj certe du metrojn, larĝaj ĉ.
3 metrojn trovis sin tie ĉi. Kian feliĉon ni havis!

 

En nova okupo mi loĝis
kiel subluanto ĉe bona virino, kies filo ofte ludis violonon kun sia
patro kaj tie estis al mi dirite, ke mi estos ĉe ili kiel ilia filo,
se mi lernos violoni. Do mi aliĝis al muziklernejo kaj mia
instruistino entuziasmiĝis pro mia rapida progreso.

 

Kiam mi foje venis en
muzikklason pli frue, mi iomete trejnis la fingrojn sur piano kaj
kiam aŭdis min la instruistino, ŝi proponis, ke ŝi instruos min
ankaŭ pianonludi. La muziko allogis min pli kaj pli kaj mi baldaŭ
kapablis ludi belajn melodiojn de mia ŝatata kanto „La plej
malgaja adiaŭo estas kun panjo“, aŭ Humoreskon de Antonín Dvořák
ktp.

 

Post la milito mi
laboris en fervoja stacio kaj foje ordonis al mi la estro, ke
anstataŭ en laborejo mi eklaboru en trafik-oficejo. Tial mi devos
vizitadi trafiklernejon, ĉar mi devos koni la sekurecajn
instrukciojn, telegrafon, la morsean alfabeton ktp. Tiel ekestis
tempo de mia konscienca lernado, tamen salajro restis tro malgranda.
Nur la muziko kun grupo en diversaj gastejoj dum semajnfinoj ĝojigis
min. Post iom da tempo mi trovis pli bonan okupon en Ústí n.L. kiel
fervojisto.

 

En aŭgusto 1947 en
Ústí mi ekvidis propagandan ŝranketon, kiu estis plena de belaj
bildkartoj el diversaj landoj, Japanio, Ĉinio, Brazilo … kaj sub
ili estis afiŝo, ke la 2-an de septembro estos malfermita kurso de
Esperanto. Ĉar mi jam sciis de la radio Verda stacio Brno, kio estas
Esperanto, mi tuj aliĝis. La eminenta esperantisto Fr. Mothejzík
instruis nin, entute 25 lernantojn kaj post 3 monatoj ni jam legis
kaj tradukis artikolojn el la gazeto Heroldo. En ĝi mi trovis
multajn adresojn por „Korespondi deziras“ kaj mi estis feliĉa,
kiam mi trovis multajn geamikojn. En tiu tempo mi ankoraŭ ne
antaŭsentis, ke ĝuste pere de tiu ĉi lingvo mi povos vojaĝi tra
la tuta mondo.

 

Post iom da tempo mi
edziĝis kaj trovis novan loĝejon kun bona okupo en la urbo Ostrov
kaj tie mi fondis kun kelkaj amikoj Esperanto-klubon kaj malfermis
kursojn por komencantoj kaj progresantoj. En la plua okupo en la
entrepreno „Mechanizace kaj Automatizace“ estis al mi proponita
aliĝo al la Meza Maŝin-industria lernejo, kiun mi sukcese
frekventis. Kaj tuj altiĝis mia salajro.

 

Mi ŝparis monon por
konstrui propran dometon, sed mia edzino ne deziris propran domon, eĉ
ne volis vojaĝi kun mi eksterlanden, do la ŝparitan monon mi povis
uzi por miaj vojaĝoj. Sed pli frue, ol mi ien vojaĝis, en la urba
biblioteko mi trastudis librojn pri la celitaj landoj kaj iliaj
interesaĵoj kaj tio ĉiam tre helpis al mi. Tiel mi povis riverenci
en nederlanda Naarden ĉe nia ĉeĥa J. A. Komenio, en sveda Göteborg
rememori je Bedřich Smetana, en New York stari antaŭ la statuo de
Antonín Dvořák aŭ en Aŭstralio ĝoje legi, ke tiun ĉi
arkoforman feran ponton muntis niaj ĉeĥaj laboristoj per la varma
nitadmetodo.

 

Mi laboris ĝis mia
77-a jaro, ĉar mi estis tute sana, do mi ne havis problemojn ŝpari
monon por pluaj vojaĝoj. Kiel delegito de UEA mi travojaĝis
kongresojn de ĉiuj mondpartoj kaj ĉiujn vojaĝojn mi notis. Mi
vojaĝis per busoj, trajnoj, aviadiloj kaj ŝipegoj. Milojn kaj
milojn da kilometroj mi travojaĝis kaj miajn spertojn pri Esperanto
mi skribis en 25 kajerojn kun la titolo „Pere de Esperanto ĉirkaŭ
la mondo“.

 

xxxxx

 

 

Kiam mi finlegis la
biografion ĝis la lasta paĝo, atendis min surprizo. Sur ĝi estis
listo de lia – de la jaro 1969 – ĉiutaga gimnastikado. 25
ekzercerojn li faras ĉiutage 12-foje. En almetita letero estas
skribite, ke ankaŭ en tiu ĉi alta aĝo li estas tute sana, ke li
ankoraŭ estas funkciulo de kvar societoj en la urbo Ostrov kaj ke
certe dank´ al siaj ĉiutaga gimnastiko kaj amata edzino li estas
kontenta kaj feliĉa homo.

 

 

Kara
Josefo, ni ĉiuj deziras al Vi tutkore senĉesan sanon, feliĉon,
kontenton kaj bonan harmonion almenaŭ
ĝis
Via 100-a jaro.

 

Certe kun mia deziro konsentas ĉiuj
legantoj de nia gazeto.

 

El la 58-paĝa kajero de J. Novosad
mallongigis kaj tradukis
Jarmila Rýznarová.