ANTAŬEN 1/13 FEBRUARO 2005

ANTAŬEN 1/13     FEBRUARO  2005

 

 

enhavo:

Ne ĉio brilanta.4
Daŭrigo
de irana raportaĵo

 

 

Ne ĉio brilanta
estas diamanto (4)

 

aŭ Kiel ni ludis
kaŝludon kun firmamento

 

 

Ĉiam, kiam mi trarigardis, kion infanoj desegnis, mi
rimarkis unu aferon: Ĉe supra rando de papero ili desegnadis dikan
bluan linion – tio estis firmamento. Sube kaŭris dometoj, figuretoj,
arboj kaj inter ĉio estis granda malplena interspaco. Kial? Nu, mi
iam demandos la  infanojn.     

 

Unufoje mi diris al la  infanoj, ke ni iros desegni
eksteren, en naturon kaj dudek paroj de infanaj okuloj entuziasme
disradiiĝis. La tago estis tuj pli gaja. Estis post la  pluvo,
sed la suno jam denove desegnis en sablon gajan vojeton kaj trotuaro
estis jam sufiĉe seka, por ke oni povu sur ĝi bele desegni per
kretoj. Infanoj jam estis preparitaj por desegnado, kaj mi diris al
ili: „Kaj nun vi montru al mi tiun ĉi linion sur firmamento, kiun
vi sur viaj bildetoj pentradas“.

 

Iuj infanoj staris kun malfermitaj buŝoj, iuj, kiuj
ankoraŭ kredas al fabeloj, diris, ke iu eble ĝin ŝtelis, kaj
kelkaj fervore kontraŭstaris: “Ne, nenia linio estis tie.“ –
„Ni iru kun firmamento kaŝludi.“ Kaj infanoj serĉis ĉie, kie
ili pensis, ke la firmamento kaŝis sin. Ili vidis ĝin inter foliaro
de arboj, malantaŭ bariloj, super tegmentoj de domoj kaj ankaŭ ĉe
stratanguloj. Kaj ili ankaŭ vidis, ke firmamento ne estas nur blua,
ke pli  proksime al la suno ĝi estas flaveta, aliloke ankaŭ
viola kaj inter malgrandaj nubetoj ĝi estas ankaŭ blanka. Ni
interkonsentis kaj promesis, ke ni  la firmamenton gardos, ke ĝi
ne kaŝu sin ien, pri kio ni ne sciu.

 

Estis por mi granda ĝojo vidi kiamaniere sub ektuŝetoj
de infanaj manoj tuta spaco ŝanĝiĝis en brilege koloran mondon.
Kaj kiam mi poste rigardis iliajn pentraĵojn, mi diris: „Infanoj,
vi pentris kun tia entuziasmo, ke vi eĉ ne rimarkis, ke al vi peceto
de firmamento falis en marĉeton“.

 

Poste infanoj pentris firmamenton ĉie, eĉ ĉe suba
rando de la papero. La plej grava estis por mi konstato, ke la plej
bela en la vivo estas brilantaj infanaj okuloj kaj kompare al ili eĉ
brilo de juveloj ne estas tiom bela.

 

La tekston de Blanka Štráchalová esperantigis Jana
Holcová

 

=========

 

 Karaj legantoj,
fine  vi  konas ĉiujn kvar  konkursajn kontribuaĵojn
je la temo de  la proverbo „Ne ĉio brilanta estas diamanto“.
La redakcio ĝojos, se ĝi ricevos  de vi reagojn, kiu artikolo
ŝajnas al vi plej proksima al la temo.

 

==========

 

 

Mia instrulaboro en
Irano

 

 

 La kvara
daŭrigo de irana raportaĵo pere de Tereza Kapista.

 

 

Post tiu renkontiĝo
mi estis invitita de studentino Saide Zirak por tagmanĝi. La unuan
fojon mi manĝis iran-maniere sur tapiŝo, kiu estis kovrita per
nilona tuko. Sur ĝi oni servas diversajn kaj bongustajn manĝaĵojn,
ĉiam nepre devis esti rizo kun safrano kaj jogurto kun ajlo kaj
mento. Mi vidis, ke tio estas kutimo preskaŭ ĉie. En grandegaj
ĉambroj estas nur tapiŝoj, eventuale televidilo en angulo. Nenia
meblo, ĉirkaŭ la muroj estas longaj kusenoj, kiujn oni bezonas
sidante laŭ „turka sido“, babilante kaj manĝante. Ankaŭ mi
vidis edziĝfeston, kie ĉiuj sidis sur la tapiŝoj kaj tiel estis
regalitaj.

 

La irananoj manĝas
sanajn kaj bongustajn freŝkuiritajn manĝojn, tre malofte ili uzas
konservitajn kaj frostitajn manĝojn kaj neniam ili manĝas porkaĵon
– porkoj tute ne ekzistas en la lando.

 

Kio estas tio, kion
mi nek trovis kaj nek mankis al mi en Irano? Tio estas la restoracioj
de McDonalds kaj la trinkaĵo Coca Cola. Mi manĝis atraktivan
„kabab“ (farita el muelita ŝafa aŭ bova viando) kradrostita sur
feraj stangetoj, kiuj similas al glavoj kaj la viandaĵo estas
surgluita sur ili. En mia lando ni havas ĉevap, sed ili estas
mallongaj kaj rondaj. Mi trinkis sukon de granatoj, vera dia
trinkaĵo, aŭ iun ajn freŝpremitan sukon de veraj fruktoj. Do, tiuj
eksportaĵoj ne mankas al Irano!

 

Ni ekskursis kun
kursaninoj al Muzeo kaj monumento de ŝaĥo Nader, kiu estis tre
fama, ĉar tiam Irano, Afganio kaj Pakistano estis unu lando – La
Granda Persio. La muzeo estas granda, sed ne tro da eksponaĵoj.

 

En la lasta tago de
mia restado ni faris ekskurson kun dek kursaninoj al Tus, loko, kie
estas la Maŭzoleo de Firdusi, klasika persa verkisto, fama pro sia
nacia eposo Ŝahname (libro de la reĝoj) el la dektria jarcento. Tie
ni vizitis ankaŭ la muzeon, en kiu estas ŝtonaj reliefoj pri
legendaj heroaĵoj de fortulo-ĉiupovulo Rostam. La tomboŝtonon, kiu
ekzistas en la maŭzoleo, oni tuŝas por havi kontentan vivon kaj
inspiron al poezio. (Eble de tie mi ekhavis inspiron fari longan
priskribon pri Irano). La statuo de Firdusi estas en la parko ĉe
bela akvobazeno.

 

Revenante el iu
flanka strato de vilaĝo ni vidis multajn homojn, kiuj antaŭ ies
pordo ĉeestas buĉadon de ŝafo. La sango libere fluis tra la
strato. Oni klarigis, ke la homo, kiu revenas el pilgrimado, devas
fari tion por gastigi parencojn kaj najbarojn kaj doni iom da manĝo
al malriĉuloj.

 

La lastan vesperon
kaj nokton mi pasigis en la domo de Diana Karimi kun ŝia patrino,
fratino Rona kaj kun tri aninoj. La stratoj kaj la domoj, kie loĝas
la afganinoj, estas rande de la urbo, kaj ne estas komfortaj. Ni
interparolis pri ilia vivo, kaj pri malebleco reiri al Afganio. Tie
estas ĉio detruita kaj ne ekzistas loĝejoj; kiuj ekzistas, estas
multekostaj, sed laborlokoj entute ne haveblas, do, ili ne scias kial
reiri, se io ne ŝanĝiĝos tie; iliaj domoj estas detruitaj kaj sen
laboro oni ne povas vivteni sin. Mi dormis en aparta ĉambro, kie
estis sur la planko metita matraco. Poste mi ofte, kiam estis gastino
en Tehrano, same dormis sur la planko, ĉar tio esta irana kutimo.

 

La sekvan tagon mi
estis akompanata al bushaltejo por  forvojaĝi al Babol Sar.
Tuta grupo da kursanoj akompanis min kaj tiam ni konstatis, ke ni
bonege povas babili dum longa tempo. Ĉe bushaltejo estas starigita
longega kaj larĝa tendo, en kiu oni vendadas librojn, tio estas
maniero alproksimigi la librojn al la publiko en lokoj, kiuj estas
frekventataj kaj tio estas kutimo en ĉiuj urboj. La lastaj rigardoj
al miaj karaj gestudentoj – mi ne troigas, se mi diras, ke mi vidis
brili larmojn. Do, disiro elkora kaj amika!

 

Afganinoj, mi deziras
baldaŭan kaj feliĉan reiron al via lando. Iru kaj dissemu
Esperanton tie! Kaj mi certas, ke ili faros tion, ĉar mi sentis
entuziasmon ĉe ili pri Esperanto. Ili vere ĝojis pro tio, ke ili
havis eblecon lerni kun eksterlandanino. Ili invitis min al Afganio,
post kiam ili reiros. Ĉu mi vivos ĝis tiu tempo? Kiel memoraĵon mi
ricevis de ili bildeton, kun per katami-tekniko farita framo, kiu
montras du birdojn ĉizitajn en metalo.

 

Babol Sar

 

En Babol Sar
surprizo! Neniu atendis min! Mi havis telefonnumeron, sed la homoj
tuj rimarkis min, ke mi estas eksterlandanino kaj iun atendas. Multaj
demandis min kaj deziris helpi. Vere la irananoj estas helpopretaj,
mi tion multfoje konstatis. Finfine trovis min f-ino Anahita kun s-ro
Pajam, kiuj veturigis min al la domo de s-ino Zahra Karimi,
profesorino, en kies domo mi loĝos dum kvar tagoj. Tiu domo estas
vilao konstruita de la lasta ŝaĥo kaj post la Islama revolucio en
tiuj vilaoj estis enloĝigitaj la universitataj profesoroj. Bonega
solvo! Montriĝis, ke mi konas la edzon de Zahra, Gholamreza-n, sed
pro tio, ke en Irano la edzino ne prenas la familian nomon de la edzo
mi ne tuj komprenis, al kies domo mi iras. Sed la infanoj naskitaj
prenas la familian nomon de la patro.

 

Babol Sar estas bela
urbo kun 330 000 loĝantoj. Tra la centro fluas rivereto,
ĉie videblas la mandarinoj jam maturiĝantaj kiuj kiel etaj sunetoj
brilas dense inter foliaro. La rizkampoj estas nun vakaj, sed
videblas la trairejoj inter akvumitaj areoj ĉe Kaspia Maro. Mi
dufoje estis ĉe la bordo kaj havis impreson, ke ĝi vere estas
marego, iom malgaja, eble pro tio, ĉar estis decembro. Mi demandis,
kie estas la plaĝo? La vira ĉi tie, sed la virina tute aparte
malantaŭ de la roko iom for. Mi ne komentis!

 

En Babol Sar mi estis
bonege bonvenigita  kaj ĉie akceptita kun granda respekto. Mi
estis gvidata al Gubernia Domo, kie renkontiĝis esperantistoj kaj je
mia miro venis la guberniestro persone saluti min kaj bonvenigi en
sia gubernio. Ankaŭ li bonintence parolis pri nia klopodo disvastigi
neŭtralan lingvon kaj dankis min pro mia alveno kaj laboro. Mi faris
prelegon kun titolo „Kiel uzi Esperanton“. La bela salonego ne
restis malplena, mi ĝojis vidi tiom da interesatoj. Post prelego mi
estis  regalita: kukoj, sukoj. La etoso amika kaj vigla. Mi
konstatis, ke Zahra havas aŭtoritaton kaj estas bona organizantino
kaj kun ĉiama rideto kaptas la homojn kaj ilian intereson pri la
afero, pri kiu ŝi agas. Krom por Esperanto ŝi luktas ankaŭ por
virinaj rajtoj.

 

Ni iris viziti la
Universitaton, sed ne estis labortago. Ankaŭ ĉi fakultato havas laŭ
procente pli da studentinoj. Mi ĉeestis tie literaturan vesperon.
Fascina estas la lingvo, kiam ĝi sonas en la formo de poezio; la
persa lingvo „farsi“ estas milda kaj belsona. La aŭtoro legas
sian poemon kaj poste la ĉeestantoj kaj profesoroj analizas ĝin.
Persio iam estis tre konata pro antikvaj verkistoj kiel Firdusi,
Kajjam, Rumija, Hafez kaj aliaj, kiuj samtempe estis ankaŭ famaj
filozofoj. Pro tio mi ne miris, ke la kursanoj tuj post kelkaj
studhoroj provis „verki“ poemojn. Kaj la enhavo estis pri
hirundo, amo kaj foresto de amanto.

 

En televido ni
rigardis kiel la advokatino, aktivulino por homaj rajtoj, la unua
islamanino, iranino Shirin Ebadi ricevis la Nobel-Pac-Premion (sen
kaptuko, kun „videblaj haroj“!!! Ja, punebla afero!) Poste en
lando okazis festaj kunvenoj omaĝe al la granda honoro kaj la
virinoj defendis sin kontraŭ la ofendoj pro la forprenita kaptuko.

 

En Babol Sar mi
montris la Cseh-metodon al kursanoj, kun kiuj laboras s-ino Karimi.
Dum du horoj mi montris ĉiujn gramatikajn regulojn kaj kelkajn
spritaĵojn, kiujn ni uzas dum niaj kursoj laŭ Cseh-metodo.
Diligenta helpanto de Zahra estas Pajam Noruzi, kiu preparis la
renkontiĝon. La ejo estis plenplena. Post „lernado“ mi prezentis
al ili teatraĵeton pri parolema edzino, sed la edzo, kiun rolis
Gholamreza, devis nur silenti. Mi sentis, ke ili vere ĝuis la
komedieton. Mi tion faris tute ne planite, kiam mi eksciis, ke ili ne
havas teatron. Post tiu longa renkontiĝo la klubanoj regalis nin per
kukoj, kaj ni kune iris al la rivero, kie sur ŝipo funkcias
tetrinkejo. Ĉiuj estis vere gajaj kaj subite babilemaj.

 

Mi vizitis la
studentan hejmon de la knabinoj. La viziton organizis f-ino Elham
Khanian, bone parolanta tutverda esperantistino. Ŝi invitis la
amikinojn por prezenti eksterlandaninon. En unu ĉambro loĝas po ses
studentinoj. En la domo ili ĉiuj estas sen kaptukoj, tiam mi miregis
pro nigraj, longaj silkbrilaj hararoj de iraninoj. Ili starigis
multajn demandojn kaj ege interesiĝis pri virinaj rajtoj. Ni ankaŭ
parolis pri deviga portado de ĉadoro (nigra, pelerinaspekta longa
tuko, kiu tute envolvas la virinon). Kun unu el ili, kiu konas jam
sufiĉe Esperanton, ili petis, ke mi interparolu, por ke ili aŭdu,
kiel sonas Esperanto. Ili senescepte ĉiuj lernas la anglan. Ĉiuj
diris al mi, ke ili studas kaj preparas sin por  vivi
eksterlande kaj planas ekhavi postenon post akiro de fakultata
diplomo. Mi dubas, ke ili sukcesos ekhavi rajton enmigri ien ajn! La
sopiro kaj la realo diferencas. La mondo estas kruela rilate al ili!

 

Mi taksas utila tiun
renkontiĝon. Mi ne havas informon, ĉu ili komencis lerni
Esperanton, sed ili promesis al mi. Mi estis regalita per fruktoj.
Nur kiam mi eliris kaj vidis en koridoro monteton da ŝuoj, tiam mi
komprenis, ke estis multegaj knabinoj kun mi. Oni ne rajtas ien ajn
eniri en ŝuoj. 

 

daŭrigo venonte