19. Esperanta tago

La 19-a Esperanto-tago (4. 6. 2016)

Pohled na účastníky setkání

La unuan junian sabaton, en kastel-kafejo en Pardubice, renkontiĝis 45 esperantistoj kun siaj familianoj kaj kelkaj konatoj. Post nelongedaŭra jarkunsido, ĉe kiu estis traktita la nepra ŝanĝo (preskribita de la leĝo – konkrete ni nun havas statuton kiel „enskribita societo“), ni informis la partoprenantojn pri la plano kaj plua agado de AEH kaj de E-klubo.

La plej grava nunjara aranĝo estas partopreno en la 101-a UK en Nitra, Slovakio.

Por la venonta jaro ni preparas la 8-an kongreson de AEH kaj lingvan seminarion en la Kasteleto Hodonín ĉe Kunštát en la dato inter 21-a ĝis – 27-a de aprilo 2017.

Nian renkontiĝon pliriĉigis sinjorino Stáňa Hošková el Dobříš, kiu sin prezentis (en la ĉeĥa) kiel Elizabeto Pomorania – la kvara edzino de la ĉeĥa reĝo kaj romio-germana imperiestro Karolo la Kvara. En unuhora monologo ŝi dramoforme rakontis pri sia kunvivaĵo kun tiu grandulo, kiu estis por ambaŭ feliĉa malgraŭ 35jara aĝodiferenco inter ili.

Se oni havus eblon en la lernejo per simila stilo lerni historion, certe oni povus pli bone memori ĝin. La sinjorino Stáňa post sia prezentado estis „superŝutita“ per nia arda aplaŭdo kaj ni estas dankemaj por la okazo de bela kultura travivaĵo.

Mirka a Lenka

Post la tagmanĝo Margit Turková ankoraŭ konatigis nin pri aliaj interesaĵoj el la vivo de Karolo la Kvara, kaj poste jam venis tempo por informoj el diversaj kluboj, kiujn ni aŭskultis de la partoprenantoj. Kafo kaj desertoj helpis al kontentiga bonhumoro.

Ĉar ankaŭ la vetero estis agrabla, ni promenis antaŭ fino de la renkontiĝo sur la kastelaj remparoj. Pri ilia historio nin informis Pavel Nechvíle.

Nia renkontiĝo pasis nur en la ĉeĥa lingvo, pro partopreno de neesperantista publikaro ĉe la teatraĵo, ĉar ni volis montri, ke Esperanto estas ne nur nia interna komunikilo, sed povas ankaŭ servi kiel peranto de kulturaj valoroj. Laŭ la reagoj de partoprenintoj ni esperas, ke ĉiuj revenis hejmen kontentaj kaj ke ankaŭ la mielkukoj el Pardubice estis bongusta al ĉiuj.

Stáňa
Pohled na účastníky setkání

La foto montras reston de partoprenintoj, kiuj ne devis rapidi al trajnoj aŭ busoj.