ANTAŬEN 2/16 APRILO 2008

 

ANTAŬEN 2/16  APRILO 2008

 



 

Enhavo:
Printempa deziro La Zamenhofaj tegmentoj Ŝerci kaj serĉi

 

 



 

 

Printempa
deziro:

 

Amon,
feliĉon kaj sanon kaj kvietan hejmon!

 

La
mondo estu sen militoj, perforto kaj insidaj malsanoj.

 

La
suno sur blua ĉielo kaj amikeco inter homoj!

 

Ĉu
mia deziro ne estas utopio? BZu.

 

 

Karaj
legantoj, ĉu vi ĉiam devas legi en nia gazeto nur seriozajn
mesaĝojn kaj artikolojn? Hodiaŭ ne. Mi serĉis en arkivo kaj trovis
simplajn humoraĵojn de C. Walter en eta libreto eldonita 1931 en
Berlino. Legu du rakontojn:

 

jary

 

La
Zamenhofaj tegmentoj

 

 

Muso
enamiĝis al muŝo. Jes, muso al muŝo kaj la muŝo respondis la
amon. Ili fariĝis amika paro.

 

La
amo estis granda. Iutage la muso diris: „Venontan dimanĉon ni faru
ekskurson.“ La muŝo konsentis.

 

La
dimanĉo venis kaj nia paro ekskursis. La vetero estis bela, preskaŭ
tro bela. La suno brilegis, estis varmege. Tamen nia paro promenadis
kaj estis tre feliĉa.

 

Ili
interparolis. Li, sinjoro muso, rakontis al sia amatino multe pri
aliaj musoj kaj la fraŭlino muŝo rakontis pri diversaj muŝoj. Sed
fine la temo estis: la homo, la terura homo. Ambaŭ plendis. „La
homo ne havas koron“ diris ŝi. „Vi estas prava, tute prava“
diris li. „Imagu, antaŭ nelonge mi flaris lardon, vi ja scias, ke
mi tre ŝatas ĝin, mi alproksimiĝis kaj kie estis la lardo? En
kaptilo ĝi estis. Se mi ne estus tiel prudenta, mi estus irinta en
la kaptilon kaj hodiaŭ – mi estus mortigita.“ „Terure,“
daŭrigis la muŝo, „terure, tamen, ni bedaŭrindaj muŝoj sidas
hazarde sur iu nazo. Kio okazas? Venas granda mortigilo, la homoj
nomas ĝin mano kaj mortbatas nin sen iu kaŭzo.“

 

Tiel
ili insultis la homojn. Ili ne menciis, eĉ ne per unu vorto, ke ili
mem turmentas kaj okaze ankaŭ turmentegas la homojn. Ne, ili ne
donis kaŭzon al la homoj defendi sin.

 

La
ĉielo verŝajne tre ĉagreniĝis pri tio, ĉar aperis sur la
horizonto subite granda nigrega nubo. Antaŭ ol la plenduloj finis
sian plendon, ekestis ventego kaj baldaŭ ekpluvegis. Nun okazis
jene. La muso malsekiĝis ĝis la haŭto kaj fine kuregis hejmen. Sed
nia muŝo havis tegmenton, de kiu fluegis la pluv-akvo, ŝi mem
restis tute seka kaj iris malrapide seka hejmen.

 

Ŝi
dankis al Zamenhof pro la tegmenteto kaj ŝi dankis des pli multe,
ĉar ŝi sciis, ke ekzistas homoj, kiuj ne ŝatas la tegmentetojn. La
homoj nomas ilin „supersignoj“.

 

Ĉiu
esperantisto, kiu havas supersignon sur sia nomo, danku al Zamenhof,
ĉar li ĉiam havas ĉe si tegmenton. Tiurilate Zamenhof precipe
zorgis por siaj samlandanoj, la poloj. Preskaŭ ĉiuj poloj ricevis
donacon.

 

Eble
estas supersignitaj geesperantistoj, kiuj ankoraŭ ne sciis, kiun
trezoron ili havas en la poŝo. Ili iris dum pluvo en la strato,
tenis la tegmenton en la poŝo kaj malsekiĝis. Jes, ekzistas tiaj
strangaj geesperantistoj. Nun mi atentigis ilin pri la uzado de sia
tegmento kaj mi alvokas al ili, memoru ĉiam la sekan muŝon kaj la
malsekigitan muson
.
jary

 

 

Ŝerci
kaj serĉi

 

 

Ĉiu
esperantisto scias, ke Zamenhof kreis Esperanton. kaj ke ĝi estas
lingvo. Ĉiu, ankaŭ neesperantisto scias, ke vortoj faras lingvon.
Do, Zamenhof kreis vortojn, multajn vortojn, ekzemple maro, haro,
horo, homo, sano, sino kaj kaj kaj… Unufoje li elektis la vorton
serci. Li rigardis la vorton de dekstre kaj de maldekstre, li
elparolis ĝin kelkfoje: serci, serci, serci kaj diris: ne, la vorto
ne taŭgas. Ĉar nia majstro estis laca, li enlitiĝis kaj dormis.
Dum la dormo li sonĝis kaj aŭdis la vortojn: „Prenu unu el viaj
supersignoj kaj metu ĝin sur la ĝustan literon“.

 

Nia
Zamenhof vekiĝis, memoris pri la sonĝo, sidigis sin ĉe la
skribotablo kaj provis. „Sur la taŭgan literon, diris la voĉo.
­­– Kiu litero estas la taŭga?“ Li metis la supersignon
sur la litero -s- kaj diris kelkfoje: „Ŝerci, ŝerci, ŝerci –
tio estas bona sono, ĝi sonas kiel rapidvagonara lokomotivo kaj tia
lokomotivo estas impona objekto, tre ŝatata de tiuj personoj, kiuj
deziras forvojaĝi dum la feriaj tagoj.“

 

Sed
nia Zamenhof ĉiam estis tre ekzakta. Eble la voĉo pensis pri alia
litero. Pro tio li prenis la supersignon, metis ĝin sur la literon
-c- kaj diris kelkfoje: „ Serĉi, serĉi, serĉi – ankaŭ tio
sonas kiel impona rapidvagonara lokomotivo – kion fari? Mi ne povas
elekti unu vorton – ambaŭ sonas same bone – eble plej bone
estas, mi prenu ambaŭ vortojn – mi ne povas preferi unu. – Kiel
sonas alterne ambaŭ vortoj? Ŝerci, serĉi, ŝerci, serĉi – estas
ja imponega rapidega lokomotivo kaj krome la du vortoj kelkfoje
rapide diritaj estas bonega ekzercilo por lerni la elparolon de
Esperanto.

 

Sed
kiujn signifojn mi donu al la du vortoj? – Jam mi scias. Ĉar la du
vortoj estas ŝerca parol-ekzercilo, la vorto -ŝerci- signifu diri
aŭ fari ion ridigan kaj ĉar mi serĉis longe por trovi la vortojn,
-serĉi- signifu la kontraŭon de trovi.“ Nia majstro estis
kontenta kaj plu laboris.

 

Tiel
estiĝis la du vortoj ŝerci kaj serĉi. Oni diras tion kaj mi kredas
ĝin. jary

 

 

 

Jen
krucvortenigmo, per kiu niaj membroj povus
trejni prefiksojn, sufiksojn ktp.La krucenigmo estis elprenita de la
lernolibro el 1937 verkita de d-ro Ferenc Szilagyi.

 

La
solvon vi trovos en venonta Informilo.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Horizontalaj:

 

  1. Demando pri la horo. La frazo
    transiras al la vertikala linio.

     

9.
Sufikso kun adjektiva finaĵo. La sufikso signifas valorecon. La bona
libro estas

 

leg….­
­ Mem la sufikso kun adjektiva finaĵo signifas: valora.

 

10.
Sufikso kun substantiva finaĵo. La sufikso signifas la plej
malgrandan parton de la

 

tuto. La
plej malgranda parto de la fajro estas fajr… – la sufikso kun
substantiva

 

finaĵo
signifas: io tre malgranda.

 

11. La
konsonantoj el la vorto alta.

 

12. Vorto
farita el sufiksoj: La unua sufikso malgrandigas, la dua parto
personigas, la

 

tria
parto virinigas kaj la lasta litero estas la substantiva finaĵo. La
vorto entute es

 

tas
karesnomo al knabino. Ĉiu sufikso konsistas el du literoj.

 

15. La
malo de jes.

 

16.
Prepozicio.

 

17. La
verbo diri en la estanta tempo.

 

20.
Prefikso, kies signifo estas: denove.

 

22.
Prepozicio kun adverba finaĵo. Ekzemplo pri frazo kun tiu vorto: Sur
tiu ĉi bordo

 

de la
rivero ĉio estas malhela, sed ….. oni vidas kelkajn lampojn.

 

25.
Serpento tre granda kaj danĝera. La vorto estas nova. Tial ni
malkaŝas la unuan li

 

teron: ĝi
estas „b“. La dua litero estas la finaĵo de la substantivo, la
tria: tiu de la

 

adjektivo.

 

27. Dolĉa
manĝaĵo. La substantiva finaĵo ne estas aldonita, ĝi mankas.

 

29. La
nomo de fama fina sportisto. La lasta litero mankas. La nomo estas
legota de

 

malantaŭe.
La lastaj du literoj ŝanĝitaj.

 

31.
Sufikso post numeraloj. Ekz.: La soldatoj marŝas kvar…

 

33.
Multekosta metalo (sen finaĵo).

 

34. Eco
(kvalito) de akrobatoj.

 

35. Nomo
de besto (sen finaĵo). La besto estas granda, bruna aŭ blanka.

 

37.
Sufikso kun substantiva finaĵo. Se vi apartenas al sportklubo, vi
estas … de tiu

 

klubo.

 

38. Post
tio neniu venas. La vorto estas adjektivo, sed antaŭ ĝi staras
difina artikolo.

 

Vertikalaj

 

  1. Demandvorto, per kiu ni demandas
    direkton.

     

  2. Prepozicio. La oceano estas ….
    Eŭropo kaj Ameriko.

     

  3. La lastaj literoj de la vorto:
    „klopodu“.

     

  4. Prefikso, kiu signifas
    kontraston kun adverba finaĵo.

     

  5. La voĉo de la ĉevalo. La dua
    litero estas: „e“ (sen finaĵo).

     

  6. La vorto „adoro“ de
    malantaŭe.

     

  7. La dua parto de „koro“.

     

  8. Prepozicio (Adamo iris …
    paradizo).

     

13.
Aktiva participa finaĵo, estinta tempo. La lasta litero estas la
adjektiva finaĵo.

 

14. Nomo
de besto kun finaĵo. Klarigoj troviĝas ĉe la horizontala 35.

 

18
Prepozicio. (La oceano estas …… la kontinentoj.) Aldonita:
adjektiva finaĵo.

 

19. Ni ne
vidas ĝin, sed ne estas eble vivi sen ĝi. En la montaro ĝi estas
pli pura, ol en

 

la
grandurboj.

 

21. La
osto de la elefanto. Nova vorto. La tria kaj kvara literoj estas
„ur“.

 

23. Tri
literoj el la vorto „koro“ (en disa ordo).

 

24. Kiu
ne havas gepatrojn. Adjektivo.

 

26.
Participo aktiva, estonta tempo, sen substantiva aŭ aliaj finaĵoj.

 

28. Ĝi
sekvas post la unua kaj dua.

 

30. Grava
objekto, neniam ĝi sufiĉas (sen finaĵo).

 

32.
Malgranda nigra besteto. Bonege ĝi saltas. Ĝi estas granda ŝatanto
de la lito. La

 

vorto ne
havas finaĵon.

 

36. Samaj
literoj. Belan amuzon deziras la redakcio.