Informilo 04 2008

 

 

 

 

 

Enhavo:
Leĝpropono,
Nobelpremio,
Pseŭdonomoj,
Ĉefpordisto,
Bilanco,
el Japanujo,
E-en universitatoj,
Posteuloj
de Komenio,
Lingva angulo

 

27 svisaj parlamentanoj subskribis leĝproponon favore al Esperanto

La politike altnivela apogo al Esperanto: la Nobelpremia kandidatigo de UEA fare de svisaj parlamentanoj (en novembro 2007) havas tre pozitivajn sekvojn en Svislando. Aperis politikistoj, kiuj deziris fari ion por Esperanto. Rezulte de pretiga kunlaboro inter SES (ĉefe Mireille Grosjean) kaj la iniciatintoj, Esperanto povus ricevi plian subtenon, agnoskon je ŝtata nivelo.

La 21-an de februaro en 2008, leĝpropono estis submetita en la kantono (ŝtato) Neuŝatelo kun subskribo de 27 parlamentanoj el diversaj partioj. La leĝpropono listigas interalie tiujn punktojn: ŝtatnivele informadi pri Esperanto, utiligi ĝin en diversaj oficialaj dokumentoj (tradukoj), en turismo loka (prospektoj), ebligi kaj subteni la instruadon de la lingvo laŭ nedeviga formo.

Gazetara konferenco okazis en CDELI la 4-an de marto 2008 kun kelkaj el la 27 deputitoj, kun la ĉeesto de Mireille Grosjean, kunprezidantino kaj Stefano Keller, sekretario de Svisa E-Societo, SES. Detala raporto kaj traduko de tekstoj aperos post la konferenco.

Franclingva artikolo pri la evento legeblas jam tie: http://uri.fi/JD/ La Esperanta versio baldaŭ aperos. Larĝaskala dissendado de gazetara komuniko sciigas la svisan ĵurnalistaron, amaskomunikilojn pri la evento.

Stefano Keller, SES<stefano@kontakto.info>

Esperanto kandidatigita al la Nobel-Premio pri Paco


Apud Helmut Kohl kaj la niĝeria prezidento ankaŭ la lingvo Esperanto troviĝas inter la ĉi-jaraj kandidatoj!

La eksa germana kanceliero Helmuth Kohl, la alĝeria prezidento Abdelaziz Bouteflika kaj ankaŭ “Esperanto kiel lingvo de paco” troviĝas sur la dua plej longa kandidatiga listo de la historio de la Pac-Premio, kiel informis la 27-an de februaro s-ro Geir Lundestad, gvidanto de la Instituto Nobel.

Pli longa ol la ĉi-jara listo de kandidatoj estis nur en 2005. En tiu ĉi jaro la listo enhavas la nomojn de 33 organizaĵoj kaj de 164 personoj. La konkretaj nomoj ne estas publikigitaj, sed la rajtigitoj pri kandidatigado povas informi pri siaj favoratoj, tiel do kelkaj nomoj jam estas scieblaj.


Ministroj de la registaro kaj la alĝeria parlamento kandidatigis sian prezidenton.
La premiito de la jaro 1990, la lasta sovetia gvidanto Mihail Gorbaĉov, kandidatigis la eksan kancelieron Helmut Kohl, kiu laŭ li faris tre multon por fini la malvarman militon kaj agis tre multe por la interpaciĝo en Eŭropo. Du svisaj parlamentanoj kandidatigis la lingvon Esperanto, kiu estas laŭ ilia opinio la lingvo de paco kaj espero.

Je kandidatigo de Nobel-premioj estas rajtigitaj parlamentanoj, membroj de registaroj kaj universitataj profesoroj en ĉiuj landoj, la antaŭaj premiitoj, kaj membroj de pluraj internaciaj institucioj.

Anoncado de rezultoj kaj publikigo de nomoj de la gajnintoj okazos en la komenco de oktobro, la solena transdonado de la Premio: la 10-an de decembro. laŭ: [http://news.dolphio.hu]
La venonta 18-a Internacia foiro de lingvoj, edukado kaj kulturo

EXPOLINGUA

okazos en la tagoj 7.-8. XI. 2008 en Prago, en Nacia domo, Vinohrady (Národní dům na Vinohradech).

Ĉu vi scias, kion signifas tiuj ĉi vortoj?

Hemza, ­ Gamzefon, ­ Unuel,­ Gofzamen, ­ N. N., – Anna R., Homo sum, ­ ktp.

La vortoj estas pseŭdonomoj de nia Majstro doktoro Zamenhof. Ja proksimiĝis denove la datreveno de lia morto (14. 4. 1917) kaj mi klopodas almemorigi lin al vi per iom alia formo. Certe vi konas lian plej konatan pseŭdonomon Doktoro Esperanto; la homo, kiu esperas. Tiun ĉi li uzadis ĉefe ĉe la eldono de la unua kaj dua lernolibroj kaj ankaŭ ĉe diversaj vortaroj.

Sed jenaj pluaj nomoj estas parte anagramoj, t.e. lia nomo skribita inverse. Ekzemple Gamzefon estas la rusa formo de anagramo, kiu estis uzata en multaj artikoloj ĉefe por la rusa gazeto „Disfloro“, simile la nomo Gofzamen estis uzata por artikoloj de la semajna gazeto „Hacefira“ en Pollando en la jaroj 1869 ĝis 1886, (post tiu jaro la gazeto estis eldonata ĉiutage ĝis la jaro 1914). La redaktoro estis signifa personulo de la publika vivo en Varsovio.

Ankaŭ la nomo Hemza estas anagramo, kiun Zamenhof uzadis ĉe la traduko de la latina studenta kanto Gaudeamus igitur kaj en pluaj aliaj poemoj kiel „La gaja migranto“ kaj „La Esperantisto“.

Pluaj pseŭdonomoj – kiel Unuelestas laŭdire mallongigo el „Unu el la esperantistoj“, Anna R. estas klarigita aŭ de la nomo Andersen aŭ de la du onklinoj de Zamenhof Anna kaj Rebeka, Homo sumkiel komenco de la konata citaĵo de Terencio – ĝi signifas „homo mi estas“. Sume estis trovitaj 12 pseŭdonomoj de nia Majstro.

El diversaj fontoj kompilis Jarmila Rýznarová

Por komputilaj spertuloj:

*Serĉata: ĉefpordisto por tejo.org*

Karaj programemuloj!

“tejo.org” estas nia pordo al la mondo, kaj ni serĉas novan pordiston! De pluraj jaroj ‘tejo.org’ estas mastrumata per la CMS-sistemo DRUPAL. Nun Chuck Smith, kiu enkondukis kaj programis la sistemon, ne plu havas tempon por ĉefrespondeci pri ‘tejo.org’.


Pri kio temas? Danke al la DRUPAL-sistemo estas relative facile enmeti novajn enhavojn en la retejon. Tamen, strukturaj ŝanĝoj, ŝanĝoj en grafika aspekto, la mastrumo de la plurlingveco ktp. estas tro komplikaj por ne-spertuloj. Tial ni serĉas entuziasmulon, kiu pretas iĝi la *teknika ĉefrespondeculo* pri tejo.org! Se vi interesiĝas, sed ankoraŭ ne bone konas Drupalon, tamen ne hezitu! Chuck pretas trejni la venontan respondeculon kaj klarigi la sekretojn de Drupalo. Por pli da informoj, aŭ anonci vian intereson, bv. mesaĝi al:
gregor@tejo.org Amikajn salutojn de Gregor Hinkel (el RET-info)

Finkalkulo de AEH de la jaro 2007 kaj budĝeto por la jaro 2008

budĝeto 2007

realo 2007

budĝeto 2008

Enspezoj

vendo de varoj kaj servoj

400

400

400

interezoj el kuranta konto

600

518

600

dotoj, donacoj

3 000

2 000

3 000

membraj kotizoj

35 000

32 880

40 000

kongreso kaj seminarioj Skokovy

160 000

90 736

60 000

ekskursoj

 4 000

Enspezoj sume

203 000

126 534

104 000

Elspezoj

elsp. por vendo de varoj kaj servoj

300

0

0

impostoj

0

0

0

materialo

18 000

11 859

15 000

gazetoj kaj libroj

2 000

4 750

2 000

riparoj

5 000

5 403

3000

poŝto

20 000

18 993

25 000

telefono

10 000

10 748

10 000

kunvenoj

700

282

400

vojaĝelspezoj

3 500

1 128

2 000

banko

500

615

600

kongreso kaj seminarioj Skokovy

150 000

97 445

55 000

salajroj

5 000

5 000

ekskursoj

4 000

Elspezoj sume

219 000

151 222

118 000

Enspezoj – elspezoj

-16 000

-24 688

-14 000

Pardubice 9.2.2008 Pavel Nechvíle p.p.m. Josef Hron p.p.m prezidanto de AEH kontisto de AEH

Mesaĝo el Japanujo

Mi raportas pri nia Virina Tago. En Hirosima la 8-an de marto okazis kunveno de la Internacia Virina Tago de UN ĉe Suda Kultura Halo kun 500 partoprenantoj, kaj ĉiuj ricevis broŝuron de viaj mesaĝoj.

Krome, de la 2-a ĝis la 9-a marto, ĉe la Urba Virina Eduka Centro okazis ekspozicio de la mesaĝoj, kaj 200 vizitantoj legis interese sume 157 mesaĝojn el 50 landoj: (El CZ venis 4 mesaĝoj, en la nomo de AEH sendis la mesaĝon s-anino Margit Turková)

Danke al vi karaj, mi plu luktas, luktos pli pasie por morgaŭa pli bona mondo. OSIOKA Taeko red.

El ĈEA-komunikilo:
Oficiala Esperanto-instruado en du ĉeĥaj universitatoj

Jam ekde la 1977-a jaro Germain Pirlot (BE) kompiladas informojn pri oficiala Esperanto-instruado en universitatoj tra la mondo. En la TTT-ejo de UEA aperis lia la plej nova, jam la 13-a listo pri Esperanto-kursoj, kiuj estas oficiale organizataj en universitatoj kaj (samgradaj) altinstitutoj. Ĝi estas konsultebla ĉe: http://uea.org/agadoj/instruado/universitatoj.html.
Kiel vi povas vidi, klakante al Ĉeĥio, en nia lando oni instruas Esperanton en la universitatoj en Brno kaj Olomouc. Ambaŭloke ĝin instruas d-ro Josef Vojáček, kiu certe meritas nian publikan dankon.

Ni estu posteuloj de Jan Amos Komenský (Komenio)

Komenio fariĝis instruisto de ĉiuj nacioj, tion oni povas aserti legante diversajn lernolibrojn: oni ekscias, ke por kelkaj aŭtoroj eĉ la tekstoj gramatikaj estas „ludmaterialo“, kiu taŭgas por la „ludmetodo“ kiel pli efike „engravurigi“ la (ne)sciojn de l´gelernantoj en ties memoron. Ĵus mi trastudis la libron de André Cherpillod „Lingvaj babilaĵoj“ (2005). Tiu saĝa edukanto pruvadas, ke la lingvo Esperanto fariĝis vivkapabla ankaŭ pro tio, ke en ĝi „enhejmiĝis“ la etimoj, kiuj estas ne artefaritaj – sed elprenitaj de la vivo. En ĉi-ĉapitro li diras, ke „verŝajne ne estas en la mondo eĉ unu esperantisto, kiu ne konus la vorton krokodili“. Sed verŝajne estas ankaŭ multaj, kiuj ne scias, de kie devenas la vorto. Kun spriteco al si propra, ofertas al ni la aŭtoro la menciitan temon – eĉ kompletigitan; tial des pli ĝuindan. (Rim. M.T. – plue estas plena citaĵo de la aŭtoro).

Krokodili, aligatori, kajmani, gaviali…

Krokodili:
Paroli nacilingve en esperantista medio.“ De kie venas la esprimo? Kelkfoje, plej neimageblaj fantazioj estis enmetitaj pri la origino de tiu vorto. Krokodiloj estas ĉarmaj bestoj, ĉu ne? Precipe de malproksime, aŭ sur televida ekrano.

Sed kiu rilato inter krokodiloj kaj nacilingva parolado?

En la dua distrikto de Parizo, ne tre malproksime de la Nacia Biblioteko, troviĝas la Passage Choiseul. Ĝi ne estas ordinara strato, sed tegmentita pasejo kun butikoj; ĝi iras de la rue des Petits-Champs ĝis la rue Saint-Augustin. Nu, en la tridekaj jaroj, unu el la kafejo de tiu pasejo estis la kafejo Talma (el la nomo de fama franca aktoro, dum la tempo de Napoleono). Ĝi estis ĉiumonata rendevuejo de la Pariza Esperanto-Grupo. Kial ĝuste tiu ĉi kafejo? Pro tio, ke la kelnero, iu Ferrari, estis esperantisto. Antaŭ ol esti kelnero, li praktikis aliajn metiojn: li estis sinsekve hartondisto kaj taksiŝoforo. Lia lingva nivelo ne estis tre alta, tiel ke Raymond Schwartz diris iam pri li, kun sia kutima humuro: Kelkfoje Ferrari … povas erari“.

Sed Ferrari estis tre fervora esperantisto. Eĉ iom fanatika. Kiam iu el la kunvenantoj cedis al la pigreco, kaj parolis ne plu esperante, sed france, la brava kelnero grumblis:“ kia sovaĝulo! kia krokodilo!“ Verŝajne, li konsideris, ke paroli nacilingve en esperantista rondo estas ago de sovaĝulo. Kaj en lia buŝo, la vorto krokodilo difinis sovaĝan beston, sovaĝulon.

La uzado de tiu vorto amuzis la grupanojn, kiuj rapide ŝanĝis ĝin al la verbo: „li krokodilas, ni krokodilas, ne plu krokodilu, ktp.“ Tiel, la Esperanta leksiko pliriĉiĝis tiam de unu verbo: krokodili – „paroli nacilingve en esperantista medio (PIV)“. Iom post iom tiu dirmaniero internaciiĝis. …

Estas sciate, ke en la medio de TEJO, naskiĝis pli poste la verbo aligatori – „paroli nacilingve en lingvo, kiu estas gepatra lingvo nur de parto de la ĉeestantaro“, kaj ankaŭ la verbo kajmani – „paroli nacilingve en lingvo, kiu estas gepatra lingvo de neniu el la ĉeestantoj“ (difinoj troveblaj en la libro „Knedu min Sinjorino!“ de Renato Corsetti).

Sed io mankas. Antaŭ kelkaj jaroj, en Grezijono, ĉe la matenmanĝo, mi interŝanĝis kelkajn vortojn kun iu samideano: „äslipol-li gudiko? – si, vemo gudiko, danob oli“ (traduko: ĉu vi dormis bone? – jes, tre bone, mi dankas vin). Ĉi-okaze, neniu taŭgas, el la tri ĉi-supre cititaj verboj, ĉar ni parolis ne nacilingve, sed internacilingve, kvankam ne Esperante, en esperantista medio: tio estis Volapuka konversacieto.
Por tiu nocio, oni eble povus krei la plian neologismon gaviali. Ĉu? Tiel estus reprezentitaj la kvar bestoj de tiu amema kaj aminda reptilia ordo…“ (Finas la citaĵo de A.Ch.).

Nun, karaj gelegantoj, vi mem prijuĝu, ĉu lerni Esperanton ne estas siasence humuraĵo mem. Mi kredas, ke eĉ por tiuj, kiuj la epizodon pri la PIV-a vorto „krokodili“ jam konas, ne estis vana mia kompilaĵo. Kiu el vi legis aŭ aŭdis, kiel „ĉarme“ sonas la Volapuko (pardonu mian malicon la kreinto de V. – M. Schleyer, kaj pardonu ĝin ankaŭ la kreinto de Esperanto – L. L. Zamenhof. Li mem neniam estis malica. Male – li estimis la kreinton de V. pro la bona volo fari internacian komunikilon. En lia buŝo neniam naskiĝis „malicaĵo“. Tial ankaŭ lia letero al M. S. sonas, laŭ lia kutimo, estimoplene kaj bonkore: Dankon al vi pro via lingva projekto. Nun mi scias, kiel ne fari la internacian linigvon…“ (Rim. – la citaĵo ne estas aŭtenta, nur laŭsenca). Kaj ni povas kompari kaj prijuĝi, kia estas diferenco inter tiuj du projektoj, ĉu?!

Sed ankoraŭ ne finiĝas nia „schola ludus“. Jes – ni ludu kun la vortoj, ni ludu kun nia „plej ŝatata“ fenomeno akuzativo. Ni „disiĝu“ en bonhumora maniero – kiun ekscitu jena anekdoto:

Kruko pagis al sia filino unumonatan restadon en Grezijono, por ke ŝi perfektigu siajn lingvajn konojn. Post sia reveno ŝi deklaras gaje:

Paĉjo, mi ne plu estas virgan.

Fi! Hontu. Mi elspezis tiom da mono, kaj vi ankoraŭ ne estas kapabla korekte uzi la akuzativon. (Lingvaj respondoj, Beaucaire, Kopenhago,1970)

(Rim.1 … kaj sciu, ke tiu anekdoto estas specimeno de t.n. „sisterona = troeca akuzativo. La nomo devenas de sudfranca urbo Sisteron, en kies esperanta revuo La lumturo de Esperanto ofte troviĝis akuzativaj finaĵoj, kie ili ne devus ĉeesti. La esprimon kreis Raymond Schwartz).

(Rim. 2 … la anekdoton kaj la mencion pri la s.a. mi elprenis el la libro de Daniel Moirand – AKUZATIVO, Antverpeno,1990).

(Rim. 3. … krom la akuzativo, oni devas „bedaŭri“ la vorton „korekte“. Scivolemuloj – rigardu en la PIV-on, kial ĝi estas „bedaŭrinda“ en tiu ĉi senco!!!)

Eseeto – kompilaĵo por la INFORMILO, aprilo 2008 Margit Turková

Lingva anguleto:

Duoblajn konsonantojn ni ne kontraŭstaru

Plurfoje mi aŭdis aserton, ke duoblaj konsonantoj (zdvojené souhlásky) estas en Esperanto malpermesitaj, sed neniam mi aŭdis, laŭ kiu aŭtoritato.

Vortoj kun duoblaj konsonantoj sporade ekzistas en esperanta literaturo kaj ne estas konvene taksi ilin eraroj (brutte, bullo, finno, gallo, nette, vendetto k.a.). Du tiaj vortoj estas en la Fundamento: la virina nomo Anno kaj la nomo de germana verkisto Friedrich Schiller, sub la esperanta formo Ŝillero. Krom tiuj du kazoj Zamenhof en la verkaro uzis duoblajn konsonantojn plurfoje. Tio plene sufiĉas kiel argumento, ke duoblajn konsonantojn neniu rajtas malpermesadi.

La Zamenhofa Ŝillero kontrastas kun la reviziita PIV, kie la nomo de skota fizikisto kaj inventinto James Watt estas asimilita al Vato, sinonime al Ŭato (teruraĵo). Tion mi konsideras kiel ofendon de la fama viro. Por la unito de povumo PIV prezentas vatto, sed kun referenco al vato.

Estas strange, ke homonimofobio reganta en la movado ne instigis Michel Duc Goninaz diferencigi la fadenaĵon vato disde la unito vato kaj la fizikisto Vato.
Kompare kun la fobio kontraŭ duoblaj konsonantoj estas stranga la plena kontenteco de esperantistoj kun duoblaj vokaloj, ekzemple: Isaako, koordinato, maato, metroo, reela, zoologo k.a.

Mi rekomendas akceptadi duoblajn konsonantojn kaj vokalojn kiel normalan lingvan fenomenon. Ni nomu s-ron James Watt prefere laŭ lia origina skribformo, se iu tamen deziras ĝin asimili, apliku do la formon Vatto. Ankaŭ la unito estu nepre vatto, cetere tia formo estas en nia ĉeĥa-esperanta vortaro de K. Kraft.

Jan Werner

INFORMILO monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21,  530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE :jary_esperanto
e-mail: aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.