Raporto pri agado AEH por la jaro 2014 kaj 2015

1)Regulaj kunvenetoj de membroj el Pardubice kaj ĉirkaŭaĵo okazadas ĉiun lundon de la 17-a horo krom someraj libertempoj kaj Kristnaskaj festoj. Dum la tuta jaro okazis 37 kunvenetoj ofte kun kelkaj membroj el pluraj kluboj.

2)En la klubejo ni ofte tradukas tekstojn aŭ rekten el komputila ekrano. En la ĉefa strato ni havas sufiĉe grandan propag-ŝranketon, pri kiu zorgas Mirka Kosnarová. Ofte ni ankaŭ helpas traduki artikolojn por Informilo aŭ Antaŭen.

3)En la jaro 2014 finis la redaktorino ĉeĥan libreton pri la vivo kaj verko de profesoro Fr.Vl.Lorenc. Li estis tre interesa homo, kiu pro politikaj problemoj fuĝis el CZ al Brazilio. Li konis 104 lingvojn kaj kiel juna knabo eldonis la unuan lernolibron de Esperanto por Ĉeĥoj.

4)Ĉiujare niaj membroj partoprenadas en decembro Zamenhofan vesperon kaj E-Silvestron en Česká Třebová.

5)Ni partoprenadas renkontiĝojn de pluraj E-kluboj, certigas ekspo-ziciojn kaj almenaŭ unufoje en la jaro ni organizadas lingvan seminarion en Jevany.

6)Por 47 membroj ni preparis busan vojaĝon al la 100 UK en francan urbon Lille kaj en 6 urbojn en Belgio. Por kongresanoj ni preparis E-broŝuretojn pri ĉiu urbo. Poste estis la prezidantino de AEH invitita al radio en Pardubice por interviev.

7)Printempe estos la 19-a Esperanto-tago en Pardubice (4.6.2015).

Pardubice 30.11.2015

eo-s