La 19-a Esperanto-tago

Al 19-a E- Tago en Pardubice alveturis 45 personoj el 17 urboj. Renkontiĝo okazis en kastela kafejo. Tie bonvenigis nin prezidantino de AEH Lenka Angelová. Kun fratino Mirka Kosnarová ili informis nin pri programo kaj pri planita laboro en AEH. Antaŭtagmezan programon plenumis aktorino Stanislava Hošková per monologo pri Karolo la IV-a. Kun intereso ĉiuj aŭskultis historiajn faktojn! El nia ER ĉeestis J. Křížková, I. Bauerová kun filo kaj inĝ. J .Vencl. Jana informis pri laboro en nia ER, pri 68-a IFEF kongreso en Varna, pri ĵus aperinta libro de Martin Stuppnig “HOME en SENHOMECO” kaj pri dato de E-Silvestro. Same faris pluaj anoj de diversaj rondetoj kaj grupoj. Posttagmeze ni promenis tra ĉirkaŭaĵo de la kastelo kaj rigardis urbon el aliaj flankoj ol kutime. Dankon al organizantoj por bele travivita tago!

invitilo en PDF