
Jarmila Rýznarová
(1929-2020)
La 5-an de decembro 2020 forpasis honora membrino de ĈEA, Jarmila Rýznarová el Pardubice.
Ŝi naskiĝis la 13-an de decembro 1929 kiel Jarmila Urbanová. Du jarojn ŝi studis en komerca lernejo en Pardubice, poste ŝi trairis plurajn pedagogiajn kursojn kaj submetiĝis al ekzameno pri tajpado kaj stenografio. Laboron de oficistino ŝi trovis en pluraj entreprenoj: elektrejo, Stavoprojekt, Kovofiniš en Ledeč nad Sázavou, Kniha, presejo. Ŝi havis sinsekve tri edzojn: Miroslav Rybáček (patro de Mirka kaj Lenka), Linhart Rýznar kaj Josef Vaněček.
Esperanton ŝi lernis en 1953, ĉar ŝi volis helpe de UEA-delegito trovi sian onklon en Bombajo. Kaj ŝi restis al la internacia lingvo fidela dum sia tuta vivo, gvidante kursojn por plenkreskuloj kaj infanoj, organizante Esperanto-tagojn kaj buskaravanojn al eksterlando, eldonante publikaĵojn kaj informilojn.
Multe da energio ŝi dediĉis al la verkaro de Stanislav Schulhof kaj lia heredaĵo, ne nur esperantlingva, sed ankaŭ ĉeĥlingva. Ŝi prizorgis la publikigon de liaj verkoj kaj akcepton de lia nomo en la nomon de la esperantista klubo en Pardubice.
Kun Josef Vaněček ŝi fondis Asocion de Esperantistoj-Handikapuloj kaj komune ili komencis eldonadi AEH-informilon, kiu informas plej ofte el ĉiuj similaj organoj (jam 425 numerojn). AEH ankaŭ kunlaboras kun la pensiono Skokovy, kie ĝi organizas kursojn.
Jarmila Rýznarová prilaboris plurajn publikaĵojn, nome gvidlibron tra Pardubice, biografiojn de Stanislav Schulhof kaj lia heredaĵo, ne nur esperantlingva, sed ankaŭ ĉeĥlingva. Ŝi prizorgis la publikigon de liaj verkoj kaj akcepton de lia nomo en la nomon de la esperantista klubo en Pardubice.
Kun Josef Vaněček ŝi fondis Asocion de Esperantistoj-Handikapuloj kaj komune ili komencis eldonadi
AEH-informilon, kiu informas plej ofte el ĉiuj similaj organoj (jam 425 numerojn). AEH ankaŭ kunlaboras kun la pensiono Skokovy, kie ĝi organizas kursojn.

Jarmila Rýznarová prilaboris plurajn publikaĵojn, nome gvidlibron tra Pardubice, biografiojn de Stanislav Schulholf kaj Francisko Valdomiro Lorenz kaj 100 jarojn de Esperanto en Pardubice.
Por Almanako Lorenz, eldonata en Brazilo, ŝi verkis artikolojn Esperanto en la ĉeĥa urbo Pardubice (2008), La vivo plena de muziko (2012), Miaj travivaĵoj en la dua mondmilito – rememoroj (2014), Amikeco (2016) kaj Mia unua vojaĝo okcidenten (2018).
Kiam la Nacia Biblioteko startigis projekton Nacia Kroniko instigante precipe emeritojn, ke ili verku siajn rememorojn, ŝi enmetis du kontribuojn: La vivo plena de muziko pri operkantistino Vlasta Urbanová (la sama artikolo kiel en Almanako Lorenz, sed ĉeĥlingve) kaj Historio de familio Urban.
Ankaŭ ŝiaj filinoj Mirka kaj Lenka estas aktivaj esperantistoj, kiuj daŭrigas ŝian laboron.
-mm-
Starto 4/2020