Informilo 2/2002

Informilo 2002/2

Enhavo:Jubilea 20-a ĈESAT en Ústí n.L.
SAT-Kongreso
Bydgoszcz raportas
Esperanta domo en Berlin
Kion petveturanto ne supozis
Invitilo en Vyškov
El la redakcio
Lingva anguleto

Jubilea
20a ĈESAT en Ústí nad Labem

La 8-an de decembro 2001 okazis en Urba muzeo en Ústí nad Labem jubilea la 20-a Ĉeĥa-Saksa Tago. La programo estis kiel kutime tre riĉa. La antaŭtagmezon plenigis tiel nomata prelega matineo. Siajn prelegajn kontribuaĵojn
prezentis Norbert Karbe: Pri la historio de ĈESAT, Hans Joachim Giessner: Mia Esperanta vivo kaj Esperanta tradukado Jiří Laube:
Lingva problemo, Magdalena Feifičová: Mia vojařo en Brazilon, Josef Kříž: La rivero Elbo – nia ligilo kun Eŭropo.

S-ro Laube, rilate al sia prelego, atentigis la partoprenantojn pri la eldono de nova interesa libro “Serĉado de perfekta lingvo”, kies enhavo kuntuŝas nian problemon. La aŭtoro de la libro estas itala profesoro de filozofio kaj semiotiko Umberto Eco, kiun niaj legantoj konas nome kiel verkiston, krom la alia de la romano La nomo de rozo.

Post komuna tagmanĝo en hotelo Palace sekvis libera interbabilado ĉe la kafo, teo kaj vino en simpatia muzea medio. Ne mankis eĉ specimenoj de kristnaskaj sukeraĵoj el la kuirejo de la partoprenantoj.

Ekde la 16-a horo komenciĝis distra kultura programo, kiun malfermis Prof. Novobilský per rememoro de L. L. Zamenhof, al kiu ankaŭ estis dediĉita la tuta
aranĝo. Poste sekvis prezentado de famaj operarioj kaj klasikaj kantoj, kies originajn tekstojn esperantigis plejparte Jiří Kořínek, dr. Tomáš Pumpr kaj jam pli frue nomita H. J. Giessner. Kantis Miroslav Smyčka el Ústí n. L. kaj Kateřina Kudlíková el Prago. Sole violonĉelis Vojta Urban. Ĉiujn pianakompanis Václav Urban. Věra Novobilská deklamis la poemon Sankta vespero el la poemkolekto Florbukedo (Kytice) de  Karel Jaromír Erben. La kulturan programon fermis baleto, kiun prezentis juna baletistino Štěpánka Vacková. Unuopajn programerojn vorte akompanis Prof. Novobilský.

Je la fino de la vespero ĉiuj atendis sian bonŝancon dum lotado de riĉa tombolo.

    Ing. J. Kříž

  SAT-Kongreso

La 75-a kongreso de Sennacia asocio tutmonda (SAT) okazos inter 1. – 7. 7. 2002 en Alicante, Hispanio. Dum la kongreso okazos tradiciaj programeroj de SAT. Krome okazos vastaj distraj, amuzigaj kaj seriozaj programoj. La partoprenantojn atendas ankaŭ interesaj kaj aktualaj prelegoj, Eblas rigardi ankaŭ la ĉirkaŭaĵon partoprenante ekskursojn.

Pliaj informoj kaj aliĝo ĉe:


Marten
Busten Benito
Apt. de Correos 4143
ES-03080 Alicante, Hispanio

 Bydgoszcz raportas

En la studjaro 2001/02 en la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo (ISTK) en Bydgoszcz studas entute 178 gestudentoj – plejparte kompreneble el Polio, sed ankaŭ grupoj aŭ unuopuloj el Albanio, Mongolio, Litovio, Latvio, Japanio, Kubo, Senegalio, Kenio kaj DR Kongo. “Monda Turismo” jam nun akceptis unuajn aliĝojn de studemuloj por la studjaro 2002/03; la jara studkotizo estas 240 USD.

Dezirantoj por studi ĉe ISTK/AIS kontaktu: 

Monda
Turismo
str, M.Sklodowskiej-Curie 10
PL 85-094 Bydgoszcz,
Polio rete: turismo@bydg.pdi.net
Transprenita el Eventoj

Esperanto-domo en Berlin

Johano Pachter kaj Peter Kühner komune aĉetis loĝdomon dum aŭkcioj en Berlino. Ili ofertas la novan kontruaĵon plejparte al Esperanto. La konstruaĵo estas trietaĝa kaj enhavas ses domojn. Unu el ili estas nun luita. Tie loĝas ankaŭ s-ro Pachter kaj baldaŭ la oficejo de Germana Esperanto-Junularo (GEJ) translokiĝos en loĝejon en la teretaĝo. La pliaj loĝejoj estos ofertitaj al berlinaj esperantistoj por diversaj uzebloj. En la korto troviĝas duetaĝa dometo, kiu estas ideala por renkontoj, kursoj kaj biblioteko.

Laŭ Berlina Informilo 9/2001

Kion petveturanto ne supozis

  Pluvegis. Tiu viro staris sub subaj partoj de piceoj, li eble pripensis pli la
ĉemizon kaj haŭton ol la vivon. Kaj li svingis. En aŭton, kiu haltis, li enŝovis malsekan kapon, kiu apartenis certe al jam kvindekjara viro. “Ĉu vi, mi petas vin, povus veturigi min al B?” Li nomis urbeton malproksiman 10 km. “Jes, mi veturas tiun direkton.” Aŭto ekveturis kiel obeema tiranto. Sed ne daŭris longe, kelkajn sekundojn – en la bruo de la motoro estis aŭdebla io neatendita kaj eksterordinara… “Vi, ĉu vi la aŭton stiras nur per manoj?” La viro, kiu antaŭ momento eksidis, nun gapis al stirŝaltilo kaj al pedaloj, kiujn neniu tuŝis… “Kompreneble”, respondis la ŝoforo. Post momento li aldonis: “Miaj ambaŭ piedoj kaj parte ankaŭ manoj estas paralizitaj post la akcidento.” “Ne koleru, sed mi rememoris…ĝuste nun mi rememoris, ke mi ĉi tie renkontiĝos kun kolego. Ĉu vi povas halti?” “Memkompreneble. Ĉu vi deziras elaŭtiĝi?” “Nu … jes …”

Dum duonminuto estis lia vestaĵo tute malseka. Li, rapidanta, eĉ ne rimarkis sur la pordo de la aŭto signon de la entrepreno, en kiu stiris Oldřich Vojtěch jam la naŭan jaron,….

   “Sinjoro ĉefkuracisto, mi estas ruinigita pli ol via aŭto”, diris somere en la jaro 1950 16-jara metilernanto, kiam oni lin alveturigis al pardubica malsanulejo. La ĉefkuracisto Prokůpek ankaŭ jam vidis veron sur rentgen-bildoj. Li ordonis kuŝigi la knabon sur liton, sidigis al li flegistinon, por ke ŝi servu lin per teo kaj decidiĝis atendi. Matene montriĝos …

Antaŭ Oldřich estis la unua longa nokto. Multe pli malfrue la neŭrologoj konstatis paralizon de la korpo proksimume ĝis ŝultroj. Ili trovis ŝvelaĵon en la kola parto de la spino, kies restaĵo ankaŭ ne estis en la ordo. Sed poste montriĝis, ke la diagnozo tamen ne estas kompleta!

La eraro en la zorgo pri la grave handikapita malsanulo finiĝis per grandaj dekubitoj de la korpo. Kaj tamen – sufiĉis nur regule turni la pacienton. Fine sekvis inflamo de pulmoj. Pasis tagoj de la ĝis nun ne komenciĝinta vivo, forpasis mono elspezita pro ies neglekto.

Poste sekvis
gimnastikado per brakoj kaj fingroj, kuracado kaj atendado je vera rehavigo. Post naŭ monatoj oni lin akceptis en Mariánské Lázně. Li gimnastikis. Zorgeme. Li estas tia karaktero. Frue li rimarkis pliboniĝon. Denove li lernis skribi, teni skribilon, vesti sin. Ĉiusemajne li pliboniĝis. Sed tro frue, post ses monatoj li devis foriri hejmen.

En zorgema flegado de gepatroj kaj gefratoj li pasigis tri jarojn. Poste li estis eĉ trifoje en Janské Lázně. Intertempe li petis pension. La decido venis post tri jaroj. Ĉar mankis laborjaroj, lia pensio estis 217 Kĉs!

 Tio estis tempo de perdoj kaj gajnoj. La alia flanko de malgajno estis provo gajni mezlernejan diplomon. La transporton de la studento-ĉarulo prizorgis lia patro.  Tamen Oldřich ne sukcesis, post iom da tempo li devis fini la studadon, ĉar la klaso, en kiu li studis, estis likvidita.

Pli bona epizodo por li estis akcepto en la rehaviga sanatorio en Kladruby. Sep jarojn post la akcidento! Kaj tie kelkaj gimnastik-instruistoj rimarkis interesan formon de movado de subaj partoj de la piedoj. Li komencis marŝi! Pere de bastonoj, mallongaj, tremaj paŝoj – sed li marŝis.  Li jam ne pensis pri la sorto, kiam al li restos nur ĉareto. Li iradis ĉiutage. De tempo al tempo kun bruo de bastonoj, li faladis, sed denove kaj denove li komencis iradi plu

En la aĝo, kiam samaĝuloj jam scipovis ĉion, Oldřich rimarkis: Se vi bezonas helpon, vi devas helpi al vi mem. Ne ploru, se vi ne sukcesas! Restas la problemo, kion fari kun libera tempo. Memkompreneble labori, sed kiamaniere kun parte paralizitaj manoj? Mi bezonos iun monon, ĉar mia pensio sufiĉas nur por bulko kaj glaso da lakto. Li frapis pordon de pardubica fabriko Tesla. Ĝentileco, sed nefideco. Li serĉadis aliloke. Vane. Fine la surprizo: Stiri aŭton li jam sciis kiel knabo, la patro komprenis lin, li ne forigis lin el la aŭto. Amiko Jarda Beránek, kiu posedis aŭton, invitis lin kaj permesis al li ŝofori. La aŭto por ĉarulo ne estas avantaĝo, sed nura neceso anstataŭi piedojn por senpieduloj. Nura helpilo, tamen la plej multekosta.

Kun la patro li rekonstruis malnovan aŭton, aldonis specialan ŝaltilon por permana movado. La avantaĝo estis, ke ankaŭ sanaj homoj povis ĝin ŝofori. En la jaro 1965 li aĉetis novan aŭton. Kontraŭ ŝuldo en la banko. Kaj denove surprizo! Unu el la fratoj bezonis rapide veturigi sin el Poprad al Košice kaj same rapide reen, do li petis: “Oldo, veturigu min tien!” Oldřich faris tion. Ne nur tion, li tiun distancon – 200km – ŝoforis preskaŭ sola. Li montris, ke li ion sukcesas fari, kaj ne tro malmulte. Tiu ĉi memkomprenebla ago koniĝis kaj – la mondo miru – estis aliaj interesuloj, aliaj privatuloj, kiuj volis la samon. La ĉarulo ŝoforis, nur per manoj, sed tamen. Li komencis pagi siajn ŝuldojn, kaj homoj lin bezonis plu! Gajni en loterio signifis rilate tion  – nenion.

Tiam li jam estis edziĝinta. Li trovis virinon, kiu tre bone komprenis lian karakteron. Sed vere stabilan laboron li ne havis. Li pluen veturigis ĉiujn, kiuj bezonis tion, helpis al la patrino hejme, serĉadis kaj atendis.

Li konvinkadis ne per vortoj, sed per agoj. Li serĉis ĉiun, eĉ la plej malgrandan eblecon por gajni salajron. La plej malfacila por li estis venki la barieron de nefido. La direktoro de la fabriko Drupos riskis, kiam li akceptis lin, sed  Oldřich ŝoforis jam dek ses jarojn sen iu ajn akcidento. Oldřich ne ŝoforis nur pro la mono, li longe estis malriĉa, sed nun li multe vojaĝas tra Bohemio kaj Moravio; la horizonto de malproksimeco por li estas provoko. Li volas vidi, kio estas post la monto. Li komencis en Ĉeĥa Paradizo, en Slovakio kaj fine li vojaĝis al la maro. Malfacila vojo, sed sukcesis kaj la ŝoforo kaj la aŭto. Se tiam estus demokracia reĝimo, lia ago povus servi kiel reklamo.

Li volis havi ĉareton, kiu povas senprobleme moviĝi en la ĉambro, sed kun tia motoro, kiu povas veturi je pli grandaj distancoj. Li devis atendi. Li devis perlabori monon.

 Por Oldřich la jaroj pasis kaj li fine aĉetis motoron de motorciklo, ledan brakseĝon, kaj radojn kaj li komencis munti propran ĉareton. La preta ĉareto ricevis nomon Fretka, ĝi veturadis tra arbaroj, tra ŝoseoj en la kampo kaj vilaĝoj, kun grandaj radoj antaŭe, stirita per manoj. Facile dismuntebla, por ke ĝi estu kaŝebla en la kofron de aŭtomobilo. Poste Fretka povis prezenti sin eksterlande, Oldřich vojaĝis al Jugoslavio. Inter la ripozuloj ĝi fariĝis sensacio, pli ol nudaj mamoj de svedinoj. Tie iu germano kontraŭ ĝi proponis al li 6000 DM kaj alian ĉareton. Kompreneble li ne vendis ĝin, li ne ŝanĝis ĝin, li veturigis ĝin hejmen. La redaktoro de gazeto “Mondo de motoroj” venis, fotis kaj intervjuis lin kaj aperigis artikolon pri li. La reago estis ega. Li ricevis dekojn da petoj de handikapitaj homoj, kiuj volis la ĉareton aĉeti aŭ almenaŭ lui.

Post unu jaro li prezentis la ĉareton en Kladruby. Li estis scivola, ĉu ĝi sukcesos inter la handikapuloj. Jes, ĉiuj deziris ŝofori ĝin almenaŭ unu foje. La cerbo kun teknikaj pensoj ne ripozis. Iuj homoj neniam ripozos, ĉiam ili volas helpi aliajn.

La malsekiĝinta viro en arbaro eble frue bedaŭris, eble longe rigardis al finlampoj de la aŭto, kaj mem laŭdis sin por sia antaŭvido de la akcidento. Li ne povis scii…. ke Oldřich Vojtěch, nun 56-jara avo venis tiam hejmen, kie atendis lin edzino Eva kaj kie la gento Vojtěch vivas kun la familioj de tri fratoj kaj iliaj familioj. Li celis al certeco, kiun la vivo donas al tiuj, kiuj ĝin vere meritas. 

Jan Nouza

Invitilo en Vyškov

Estimataj, vekiĝu el la vintra dormo (se vi ne kutimas fari tion jam pli frue) kaj partoprenu en Vyškov semajnfinan renkontiĝon RAVE-2 (Renkontiĝo Amikeca en Vyškov Esperantista) okaze de la Semajno de Internacia Amikeco de la 22-a ĝis la 24-a de marto 2002, aŭ sendu saluton okaze de SIA por E-rondeto en Vyškov (adresojn vidu sube). En la programo estas interkona vespero, sabate ekskurso al Kroměříž kun vizito de kastelo kaj florĝardeno, posttagmeze post reveno al Vyškov inaŭguro de ekspozicio de infandesegnaĵoj el la tuta mondo (kiu daŭros ĝis la fino de marto) kaj vespere amuza dancvespero. Dimanĉe trarigardo de Vyškov, vizito de muzeo kaj urbodoma turo. Partoprenkotizo 950,- Kĉ pagu al la konto de Urba Kulturcentro (MKS) n-ro 1560232349/0800 – eksterlandanoj povas pagi surloke. Ĝi inkluzivas la programon, loĝadon kaj manĝadon en internulejo, ekskurson kaj enirpagojn. Por tiu, kiu volas loĝi pli komforte, eblas rezervi hotelon. Aliĝilojn kun viaj nomo, adreso kaj numero de civitana legitimilo aŭ pasporto (por loĝado) sendu ĝis la fino de februaro al la adreso: Esperanto-rondeto, Ing. Josef Vojáček, Sochorova 13, 682 01 Vyškov, aŭ retpoŝte:vojacek@jumbo.ped.muni.cz 

Se vi volos ricevi vegetaran manĝaĵon, notu tion en la aliĝilo, same kiel mendon de la hotelo. Kiu partoprenos la renkontiĝon nur parte, interkonsentu individue pri la partoprenkotizo.

Renkontiĝon kun vi antaŭřojas esperantistoj el Vyškov.

El la redakcio

Tre interesan broŝuron eldonis Muzeo de Komenio en urbo Přerov ĉeokaze de Eŭropa jaro de lingvoj “Muzeo en bildoj”. Ĝi enhavas klarigojn ĉe multaj koloraj bildoj en 11 lingvoj – ankaŭ en Esperanto! La redakcio gratulas al E-klubo en Přerov.

Interesuloj povas skribi retpoŝte: muzeum.prerov@telecom.cz

La redakcio dum Kristfestoj ricevis multajn belegajn leterojn kaj bondezirojn ne nur de unuopuloj, sed ankaŭ de E-kluboj, de la komitato de ĈEA, kaj de la tutaj grupoj el eksterlandoj. Ofte tie estis skribitaj laŭdoj je nuna aspekto de nia eta gazeto Informilo, kio tre ĝojigas nin. Elkorajn dankojn al vi ĉiuj, ni ne kapablas unuope dankrespondi.


Esperanto-klubo de d-ro Schulhof kun AEH eldonas novan historian propagandan broŝureton en Esperanto pri urbo Pardubice kun kolora koverto. Ĝi estas preparita por kongresaj materialoj al partoprenantoj de la IV-a kongreso AEH-IKEH. La ceteraj povas ĝin aĉeti por 20,- Kĉ. Skribu aŭ mailu al redakcio (
mirkakosnarova@volny.cz).

La muroj de la redakcio estas nove pentritaj post pli multaj jaroj. Tiun surprizon preparis nin propra familio kaj E-geamikoj al prezidantino de AEH dum ŝia restado en kuracado.

Kiu ankoraŭ ne pagis? Abono de la gazeto estas 150,- Kĉ, la kotizo por AEH estas bonvola. Vi povas ĝin pagi aŭ per poŝtpagilo, aŭ ni sendos al vi poŝtmandaton de la ŝparejo, aŭ vi povos ĝin sendi bone kaŝita en koverto.

Eksterlandanoj povos meti bankbileton en la koverton aŭ pagi al la konto de AEH: aehk-z ĉe UEA (almenaŭ 10 dolaroj aŭ 10 eŭroj).

 Eble interesos vin la sciigo, ke oni instruas Esperanton en unu de bazaj lernejoj en pola urbo RYBNIK, kiel devigan objekton en la klasoj de 1-a ĝis 3-a kaj ĉiutage. Kiu volus gratuli al la instruistino aŭ demandi je detaloj, skribu al tiu ĉi adreso: 

Klasa 1b Szkoly
Podstawowej nr. 34
s-ino mgr Teresa  K O N S E K
ul. Reymonta 69
PL – 44-200   R Y B N I K
POLLANDO

Bonvolu sendi al la redakcio konkursan tradukon – fragmenton de K. Čapek “Ĝardenista marto” ĝis la fino de februaro.

Kiu interesiĝas pri la partopreno de la IV-a kongreso en Janské Lázně: la redakcio petas pri tuja pleniĝo kaj forsendo de la
aliĝilo. Ne atendu la limdaton. La pensiono ne estas tro granda. La intereso kreskas.

Niaj slovakaj geamikoj sendis al ni tristan sciigon. Inĝ. Milan Zvara, multjara esperantista aktivulo, motoro de Slovaka E-movado kaj nuntempa prezidanto de Slovaka E-federacio, forlasis nin por ĉiam la 30-an de januaro 2002 matene.

Lingva anguleto
(por ĉeĥoj)

U číslovek řadových nezapomínejme na člen – např. “sur la 26-a paĝo”, nikoli pouze “sur 26-a paĝo”. Stejný vztah můžeme vyjádřit: “sur la paĝo 26” – zde se jedná o číslovku základní. Stejně tak není správné “75-a naskiĝdatreveno”; správně: “la 75-a naskiĝdatreveno”. Proč vkládáme člen “la” před řadovou číslovku? Je to vlastně uplatnění jednoho z prvních gramatických pravidel, totiž že člen “la” se užívá, jedná-li se o věc známou. Jen jedna strana z celé knihy má čísko 26, stejně jako ze všech výročí je jen jedno pětasedmdesáté.

Ve větě “mi ricevis 50 pecojn da sendaĵoj” je chybně použito předložky “da” – nejedná se zde o vyjádření množství (míry, váhy). Slovo “sendaĵo” se nevztahuje k číslovce 50, ale k podstatnému jménu “pecoj”, proto zde použijeme předložku 2. pádu “de”. Ale ve výrazu “deko da Esperantaj eminentuloj” je předložka “da” na místě – jedná se o množství, vyjádřené podstatným jménem.

V esperantu nemáme slovo “ekskurzo”, ale pouze “ekskurso”. Nepřenášejme hovorovou českou výslovnost mechanicky do esperanta.

Jaroslav Mráz