Informilo 6/2002

Informilo 6/2002

 

Enhavo:
Reago de la franca samidean
Forpasis la plej maljuna membrino de AEH
Balado
Intervjuo
Duonaŭtomata tekstotradukado
Scienculino kaj poetino
Okuloj AEH serĉas sponsorojn
Miaj impresoj el Skokovy
Informoj el la kluboj
Ĉiu renkontiĝo
helpas al mi …
Kefiro

 

Reago de la franca samideano

 

 al la 3-a numero de Informilo:
Louis Braille

 


En via gazeto aparte interesis min la frontartikolo “Kiu estis Louis Braille”. Mi sendas al vi ZEO-foton kun pluaj informoj.

 


Lia naskiĝurbo nomiĝas COUPVRAY (legu Kupvre) en la departemento 77, t.e. “Seine et MARNE”. En 1932 okazis Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj en Parizo. Dum la lasta tago de la kongreso la kongresanoj pilgrime iris en Coupvray kaj kunportis memortabulon honore al Louis Braille. Post la diversaj ceremonioj la tabulo estis transdonita al la urbestro, kiu fiksigis ĝin sur la soklo de la tiea monumento de Louis Braille. La franclingva teksto diras:

 

 

 


“Al ilia kara kaj genia Louis BRAILLE la partoprenantoj de la II-a Internacia Kongreso de blindaj esperantistoj. Parizo la 30-an de julio – la 6-an de aŭgusto 1932.” 

 

Do tiu ĉi ZEO estos 70-jara venontaŭguste!

 

El la letero de Raymond Boré, Chambery, Francio

 


La redakcio ĝojas pro pluaj informoj pri la franca genio kaj nur bedaŭras, ke la fotokopio ne estas tro klara. Al s-ano Raymond Boré ni dankas.

 


Ankoraŭ klarigo por legantoj, kiuj ne scias, kion signifas mallongigo “ZEO”. Zamenhofaj Esperanto-objektoj estas granda kolekto, pri kiu longan tempon zorgis s-ano Hugo Röllinger, kaj nun, post lia morto kompletigas ĝin s-ano Raymond Boré. ZEO-listo enhavas entute 1057 fotojn de Esperanto-objektoj (arboj, stratoj, memorštonoj, monumentoj ktp.

 

 

 

Forpasis la plej maljuna membrino de AEH

 


Ŝi estis rara kaj multŝatata virino. Ŝi havis preskaŭ du centojn da geamikoj kaj korespondantoj, al ĉiuj ŝi scipovis konsili, aŭdi iliajn problemojn aŭ zorgojn kaj trankviligi ilin. Ankaŭ mi, kiam mi sentis min plej malbone, mi konfidadis al ŝi miajn problemojn, ĉiam mi povis satplori sur ŝia ŝultro kaj post ŝiaj kvietigaj vortoj denove trovi pli da forto por batali kun miaj problemoj. 

 


Oldřiška Müllerová estis mia amikino de la jaro 1966, kiam mi konatiĝis kun ŝi kaj kun ŝia edzo Václav dum UEA kongreso en Budapesto. Ambaŭ geedzoj pli multajn jarojn instruis Esperanton.

 


Admirinda estis ŝia firma volo. Kiel longjara pian-instruistino, post sia 90-a naskiĝjaro, sentante, ke ŝia memoro ne estas tiel centprocenta, ŝi lernis parkere ĉiutage po du taktoj de Beethovena simfonio, kion ŝi poste prezentis al mi dum mia vizito en Ŝumperk. Eĉ dum ĉiujaraj senioraj instruistaj renkontiĝoj ŝi koncertadis. 

 


Antaŭ 3 jaroj ŝi montris al mi jogajn gimnastikaĵ-erojn, sed kvankam mi estis pli juna je kvarono de jarcento, mi ne sukcesis similigi ŝin.

 


Verki poemon aŭ origine en Esperanto aŭ traduki kion ajn, deklami parkere longan E-poemon – ne estis malfacilaĵo por ŝi.

 


Pasintjare fine de oktobro ĉe mia vizito en Šumperk  Oldřiška diris al mi:

Mia karega, lastfoje mi vidas vin, mi sentas tion  kvankam ŝi aspektis bone kaj trankvile. Antaŭ 3 monatoj mi ricevis E-tradukon de franca poemo, kiun ŝi ĵus pretigis en sia 96-a jaro. Ŝi adiaŭas per ĝi kun ĉiuj siaj geamikoj kaj gemembroj de AEH.


Honoro al ŝia memoro.
J.Rýznarová La lasta laboro de la 96-jaraĝa Oldřiška Müllerová – traduko el la franca lingvo al Esperanto:

 

 

 

Balado

 

Paul Claudel

 

 

 

Ni disiĝis jam multfoje,
sed ĉi foje ĝi estas por ĉiam.
Adiaŭ al vi ĉiuj, kiuj estas
por ni karaj.
La trajno, kiu estas nin forveturonta,
ne atendas.
Ni retravivis jam plurfoje
tiun ĉi eventon,
sed ĉi foje ĝi estas por ĉiam.
Adiaŭ! Kial plori kiel tiuj,
kiuj havas esperon?
La aferoj, kiuj ne povas ŝanĝiĝi,
ne meritas eĉ unu larmon.
Ĉu vi ne scias, ke mi estas
nur ombro. kiu pasas,
kaj ke vi mem
estas ombro kaj fantomo?
Vi restadas ĉi tie,
sed ni estas ĉe la bordo
kaj la ponteto inter ni
estas retirita.
Nenio estas plu – nur
strieto de fumo sur la ĉielo,
neniu estas plu, nur la suno,
la eterneco de Dio super akvoj,
kiujn Li kreis.

 

 

 


 

Intervjuo

 

inter germana membrino Angela Bode kaj redaktorino de Informilo:

 

Red.:
Angela, mi aŭdis, ke vi estas tre ofte en nia lando, ke vi estas ofta vizitantino de Esp. klubo en Ústí nad Labem kaj ke vi sufiĉe bone konas la ĉeĥan lingvon. Ĉu vi loĝis en via infanaĝo en Ĉeĥoslovakio?

 

Angela:
Jes, mi naskiĝis proksime de Ústí en vilaĝo Brná nad Labem, proksime de Ústí kaj mi iradis tie en urboparto Střekov en la lernejon. Mia patro devenis el norda Bohemio (el Šluknov), mia patrino el Střekov. La patrino de mia patrino venis el Tisá, eble vi konas grandan rokaron “Tiské stěny”. La patro de mia patrino venis el Liberec, li nomiĝis Schicht (legu Ŝiĥt) kaj li estis parenco de tiuj “Schicht-oj” (legu Ŝiĥt-oj), kiuj fondis la entreprenon, produktantan sapon, oleon ktp. Hodiaŭ la firmao nomiĝas SE-TU-ZA en Střekov. Post la unua mondmilito venis juna viro el Šluknov kaj eklaboris en tiu Schicht-fabriko. Li konatiĝis kun fraŭlino “Germana Schicht” – kaj ili fariĝis miaj gepatroj. Mia patro laboris en tiu fabriko ĝis la fino de la dua mondmilito (1945).

 

Red.:
Kaj kiam finiĝis la milito, ĉu vi devis forlasi nian landon?

 

Ang.:
Jes! Certe vi scias, ke tiutempe ĉiuj germanoj devis forlasi la landon, ĉar ni laŭdire “kolektive kulpis”. Kvankam ni kun tiu aserto ne samopinias, ni ne havis alian ŝancon ol foriri. De unu horo al la dua ni perdis nian tutan havaĵon, niajn proprajn hejmojn kaj domojn, kiuj estis ja la vivo-laboro de nia gepatra generacio. Hodiaŭ mi – jam de longe – scias, ke kulpis la milito, komencita pere de la germana faŝista registaro. Sed, kiel ĉiam, la simpla homo devas “pagi” por la grandul-frenezaj planoj de la terora reĝimo.

 

Red.:
Kiel vi poste vivis? Ĉu la komencoj estis tre malbonaj?

 

Ang.:
Jes, ni estis unu tutan semajnon survoje, ek Bohemio ĝis la Turingio, parte piede, parte en ŝarĝvagonaroj, patrino kun 4 malgrandaj infanoj! Mankis manĝaĵo, vestaĵo, tranokteblecoj. – La ĉeĥoj ne volis nin, la germanoj ne bonvenigis nin, ĉar ni nenion havis. Ili donis al ni nur la plej malbonajn, plej malgrandajn ĉambrojn. Mankis ĉio. Ni havis nek meblojn, nek litojn, nek ion por kuiri, nek monon. Ĉefe mankis al mi varma lito. Dum la unua frosta vintro mi devis dormi, plene vestita per mantelo, en kuŝseĝo en subtegmento, kaj pro daŭra malvarmo mi grave malsaniĝis. El tiu tempo devenas ankoraŭ miaj kronikaj malsanoj de la spiro-organoj.

 

Red.: Mi ankaŭ scias, ke vi antaŭ 12 jaroj konatiĝis kun samideano d-ro Vanc kaj ke vi estis bonegaj geamikoj – partneroj.

 

Ang.:
Oĥ jes, mi ege bedaŭras lian forpason. Kvankam li mortis antaŭ sep monatoj, ŝajnas al mi, kvazaŭ li estus forlasinta min antaŭhieraŭ. Almenaŭ konsolas min, ke lia familio ŝatas min kaj ke mi ĉe mia alveno en Ústí povas komforte loĝi en la ĉambro de ilia domo. Mi fidele daŭrigos mian amikecon al liaj familianoj – kaj samtempe al ĉiuj geesperantistoj en Ústí (kaj mi vizitados E-kunvenojn, kiam ajn estos por mi eble!).

 

Red.: Nur la tempo resanigas la vundojn, tion ni ĉiuj scias. Angela, mi deziras al vi pluajn kontentajn tagojn en nia lando kaj mi dankas al vi por la interparolo.

 

Jary

 

Duonaŭtomata tekstotradukado

 


estis temo de mia disertaĵo el fako Teknologio de klerigado, kiun mi defendis nunjare la 19-an de marto en slovakia urbo Nitra en Universitato de Konstanteno Filosofo. Sed tio ne estis nur defendo de disertaĵo, sed ankaŭ defendo de Esperanto, ĉar temis pri tradukado de faka teksto el la ĉeĥa aŭ slovaka lingvo Esperanten. Ĝia kerno estas la ĉapitro, en kiu estas priskribita la tradukprogramo ellaborita en la programlingvo Prolog; en la lasta ĉapitro estas ankaŭ proponitaj eblecoj de plua pliperfektigo de la programo.

 


La vojo al la sukcesa defendo ne estis tute facila, la unuan fojon mi ne sukcesis kaj mi devis ripeti la defendon. Tiam mi prilaboris Aldonaĵon kaj almenaŭ ankoraŭfoje ĉiuj aŭdis, kiel utila estas Esperanto kaj kiel bone ĝi servas en la sfero de terminologio, do indas havi tradukprogramon en Esperanton, eĉ se la traduko ne estas tute perfekta, ĉar la tradukon faras maŝino, kiu povas “pensi” nur tiomgrade, kiomgrade lernigis ĝin pensi la aŭtoro de la programo.

 


Kaj kion plu? Baldaŭ post mia reveno el Nitra estis limdato por transdono de esplorprojektoj por Granta Agentejo de Ĉeĥa respubliko. Mi preparis trijaran projekton por Duonaŭtomata tekstotradukado, por ke mi povu daŭrigi la laboron, pliperfektigi la programon kaj ampleksigi ĝian vortaron. Nun mi atendas, ĉu ĝi estos akceptita, kion mi ekscios nur fine de ĉi tiu jaro.

 

Josef Vojáček

 

Scienculino kaj poetino

 


En aŭditorio de pedagogia sciencakademio regis neordinara reviviĝo. Venis ĉi tien kuracistoj, scienculoj kaj pedagogoj aŭskulti disertaĵon de Olga Skoroĥodova, sed ŝi mem sidis tre pacience ĉe la tablo, kvazaŭ la afero tute ne tuŝu ŝin.

 


Blinda kaj surda virino defendis ĉi tie publike sian rajton aparteni al la familio de scienculoj. Olga parolis pri sia laboro, respondis demandojn, defendis siajn poziciojn. Oni eĉ ne povis kredi, ke antaŭ ili estas la homo perdinta vidon kaj aŭdon. Nur la plej atentema observanto rimarkis, kiel ŝi tuttempe per dekstra mano palpsentas la paperon kun braila skribaĵo kaj kelkfoje tuŝis sian laringon por kontroli sian parolon. Ŝi ne aŭdis eĉ ununuran sonon kaj la demandojn faris al ŝi la tradukisto, tuŝante ŝian manon.

 


Olga Ivanovna Skoroĥodova (nask. 1914) perdis sian vidon kaj aŭdon en sia kvinjaraĝo, pli malfrue ankaŭ la parolkapablon, sed en speciala lernejo oni restarigis ŝian paroladon. Ŝi akiris mezan kleradon en la urbo Ĥarkovo. Ŝi volis vizitadi instituton de literaturo, sed komenciĝis la Dua mondmilito.

 


Ŝia verko enhavas pli ol 20 sciencajn laborojn, ekzamenajn esploradojn okupitajn per literaturaj kreadoj.

 


Ŝia disertaĵo “Kiel mi perceptas kaj imagas la ĉirkaŭan mondon” estas jam tradukita al rumana, pola, germana, ĉeĥa kaj ĉina lingvoj.

 

Ants Paavo, Estonio (transprenita el rusa ĵurnalo “Vivo de surduloj”)

 

 

 

Okuloj

 

           

Kiu havas bonajn okulojn, ĝojas aĉeti sunokulvitrojn, bluajn, verdajn aŭ kaŝtankolorajn laŭ la modo. Male, mi estas miopa! Mi suferis dum la infanaĝo, eĉ pli multe dum la adolesko, pro mokado de karaj kunlernantoj. Ili regule ŝanĝis mian baptonomon. La geknaboj havas egan imagpovon: ili ebligis al mi elekti inter kvarokulo, fenestraro, kvarpieda vitro, okulvitra serpento. Tiam mi revadis pri papilieca muntaĵo, kaŝanta mian honton.

 


Post la Dua mondmilito, feliĉe, mia patrino donacis al mi elegantan plastan “ilon”, pli malpezan ol la feran de la infanjaroj. Paŝo post paŝo mi akceptis la malŝatatan aparaton centre de la vizaĝo; ĝi iĝis parto de mi mem. Eĉ, nekredeble, iam mi renkontis alian portanton de malmiopilo, kiu rimarkis min dank’ al siaj okulvitroj ne tre modernaj. Kaj li trovis min la plej bela el la antropa specio. Sed tio estas alia historio.

 


Jardekojn poste mia vidado ree malakriĝis. Por eviti eventualajn katastrofojn, kiam mi ludis kun la nepoj, mi decidis konsulti oftalmologon. Mi timis ne plu rekoni la etulojn, nur aŭdante ilian pepadon. Do mi iris. “Bonvenon en nia okulista kabineto, sinjorino”, salutis min bela blondulino, “Mi estas posteulo de doktoro X, sekvu min.” Ho ve! Kuracistoj ne devus emeritiĝi, ili ja preskaŭ apartenas al la familio. Doktoro X jam tiel longe dozis la dikecon de miaj vitroj. Oj! Ankaŭ lia laborĉambro tute ŝanĝiĝis. La ĉarma virino observis tre atente per gigantaj maŝinoj miajn pupilojn. Ŝia ekzameno kondamnis min. Mi havis katarakton kaj bezonis operacion. Mi devis aranĝi rendevuon kun doktoro Z, fama ĥirurgo en la kliniko B.

 


Terure, tiu afero ne plaĉis al mi. Doktorino Y ridetis, kiam ŝi adiaŭis min, sed angoro plenigis mian kapon. Dum longaj noktoj mi ne dormis. Kio okazos? Mi memoris mian avon. Li havis grandan doloron kaj preskaŭ memmortigis sin post samcela operacio. Sed tio okazis en 1933. Ekde tiu epoko la medicina scienco evoluis, ĉu vere? Ankoraŭ en 1986 mi akompanis paĉjon, de kiu oni elprenis la kristalinon. La specialisto bezonis tri horojn por la tasko kaj mi tranoktis ok tagojn apud la patra lito en la malsanulejo. La kompatindulo devis garde porti pansaĵon dum la tuta semajno. Tiaj eventoj aŭguris malbone. Kaj nun la filino …

 


Finfine la timinda tago kondukis min al la kabineto de relative juna viro, kun humura mieno. Doktoro Z provis malnervozigi min per mildaj paroloj. Sed oh, mia kor’, ĝi batis maltrankvile kaj peze kiel antikva murhorloĝo. Tamen en la malvarma maro mi devis naĝi, mi pensis. “Vidu, kara sinjorino, via katarakto modele sidas, sed mi malkovris iom da glaŭkomo. Eble per gutoj ni povus kuraci ĝin, sed nun ni nur priparolas la alian operacion.”.

 


Alvenis la mateno de la turmentado. Laŭ ordono sen manĝo mi taksie veturis al la hospitalo. La tutan antaŭtagmezon mi devis pasigi en eta monaĥa ĉelo. Irante kaj reirante, mi furiozis kiel malsata tigro ĝis la unua horo. Severa flegistino enpaŝis, metis min sur rulliton, kun mia kolo, piedoj kaj brakoj ligitaj al tiu kuŝejo. Zum, zum! Ŝi puŝis min al la torturejo. Tie staris fantomoj, verde vestitaj. Unu injektis al mi kvietigan drogon, alia parte kovris mian korpon, bruigis strangajn objektojn. Subite mi aŭdis la voĉon de doktoro Z, kiu klarigis siajn gestojn. Mi komprenis, kvankam mi ŝvebis sur leĝeraj nuboj. Neimageble, jen alia voĉo, kiu petis helpantinon reruli min en mian litejon, ĉar la sekcado plene finiĝis. La ĥirurgo forigis la malsanan lenson, enŝovis novan dum 15 minutoj. La morgaŭan tagon, post la senbandaĝigo mi distingis denove siluetojn ĉirkaŭ mi kaj mi povis hejmeniri.

 


Sed restis rekomenci la aventuron, tiam pri la maldekstra okulo. Ĉi-foje sen timo mi revenis en la saman ĉelon. Mi bonŝancis, tuj oni kondukis min al la fantomoj kaj maŝinoj, sed … surprizo! Mallaŭta muziko serenigis la operaciejon. Mi precize ankoraŭ nun aŭdas la rumbon tre faman Kisu min, kisu min multege! Doktoro Z susuris kun la kanzono, dum li manipulis per mia vido. La melodio haltis kaj li konkludis: “Vi havas nun novan okulon, ĉu vi povas iri al via ĉambro?” “Tute ne, doktoro, vi forgesis obei al la insisto de la kantisto; vi kisu min! Kaj jes, li metis siajn lipojn sur mian frunton kaj tuŝis ĝin.

 

Roza Aumeunier, transprenita el franca “La gazeto”

 

AEH serĉas sponsorojn.

 


Nuntempe ni senĉese aŭdas, ke ” sen sponsoroj nia asocio ne povos ekzisti “. Ŝajnas al ni, ke prave, ĉar AEH-IKEH por sia riĉa agado ĝis nun ne trovis sponsorojn, kvankam ĝi tiom klopodis. 

 


Imagu, ke 15 entreprenoj en la urbo Pardubice estis petitaj pri financa subvencio okaze de la internacia kongreso de AEH en Jan. Lázně, sed neniu respondis jese.

 


La urba magistrato ne povas subteni la kongreson, ĉar ĝi ne okazos en regiono Pardubice, sed en la norda parto de nia respubliko. Kaj tie nian asocion neniu konas. 

 


Kiu scias pri iu firmao aŭ persono, kiu volus finance subteni la AEH kongreson, bonvolu informi nin. La organizantoj estos tre dankemaj al tiuj membroj, kiuj mem donacos iun sumon, por ke la kongreso estu digna kaj riĉenhava.                    

 

red. 

 

Miaj impresoj el Skokovy

 


Ĉiu nov-alveninto certe havas la plej fortan impreson de ĉeesto en Skokovy – diris la redaktoro de nia gazeto, kaj devigis min skribi pri “la plej” impreso mia.

 


Mi do cerbumis, ĉu skribi pri la ĉarma ĉirkaŭaĵo, kiu dum la semajno vestiĝis en teneran verdon kaj fajnan blankon, ĉie, kie miaj piedoj ekstaris, aŭ ĉu pri mirakla tereno de vera paradizo, ĉie, kien – en  malproksimon – miaj okuloj ĝisrigardis. Aŭ ĉu substreki la verkon de homaj manoj kaj lertoj – kies rezulto estas la malnovtempaj konstruaĵoj. Pro ties konserviĝo nun la tuta regiono aspektas kiel skanzeno, kiu taŭge kongruas kun la belo de naturo. Se ĉiuj-ĉi aĵoj estas festa torto de l’ impresoj, do havu ĝi sian “pintan ĉerizeton”. Tio estas la eblo vidi, kiel estas kreitaj belaĵoj de lertaj manoj de gesinjoroj Helcelet en Olešnice

 


Do, tiel mi vicigis la impresojn el Skokovy, kaj mi sentas, ke mia koro ankoraŭ ne malpleniĝis. Mi rigardas la liston de la partoprenantoj, kaj konstatas, ke ĉiu nomo ekscitas en mi tian senton, kiun mi laŭprave povas nomi la plej forta impreso. Jes, ĉu iu partoprenanto individue, ĉu la tuta partoprenantaro, ĉu viro aŭ virino, ĉu pli maljuna – ĉu malpli juna, vi ĉiuj, miaj karaj gesamideanoj meritis pri la impreso, kiu estas por mi la plej forta, kaj pliriĉigos mian venontan viv-epokon. Kaj mia deziro estas – ke la impreso estu reciproka! 

 

Margit Turková

 

Informoj el la kluboj

 

Pardubice

 


Multajn jarojn ekzistis en urbo Pardubice du Esperanto-kluboj. La unua ĉe Kultura domo de Dukla, la dua, plej frue kiel infana – turista klubo ĉe fabriko Tesla, pli poste – laŭ ebleco de politika situacio oni povis denove nomi ĝin “Esperantista klubo de doktoro Schulhof (laŭ sia fondinto antaŭ la Unua mondmilito).

 


La tempoj pasis kaj post la jaroj ambaŭ kluboj plimalgrandiĝis kaj denove kunligiĝis. La unua klubo posedante grandan bibliotekon povis longe havi en kultura domo ŝrankojn kun la libroj, gazetoj ktp. – ĝis la komenco de tiu ĉi aprilo.  Kien meti tiom da aĵoj? Ĉar la klubo en KD ne plu ekzistis, pagi luprezon, kiu senĉese altiĝas ne estis ebla, kaj fine venis eĉ ultimato por forveturigi ĉiujn materialojn, ol oni neniigos ĉion.

 


Fine estis la problemo solvita. Pli ol tridek grandaj skatoloj de la literaturo kaj aliaj materialoj estis alveturigitaj en la domon, kie estas sidejo de AEH, kie estis trovita loko en subtegmentejo, en malkoste aĉetitaj pli malnovaj ŝrankoj. Dank´ al oferemo de la klubanoj el Pardubice la skatoloj estis suprenportitaj en la duan etaĝon kaj tie bone ordigitaj en subtegmentejo nove laŭ alfabeto de la aŭtoroj. La gazetoj kaj dokumentoj pri la agado de la klubo estis transprenitaj de Esperanto-muzeo en Česká Třebová.

 


En la subtegmentejo troviĝas 799 libroj kaj broŝuroj. Pardubicaj helpantoj meritas grandan dankon por tiu peniga laboro por konservi E-literaturon en bona ordo.

 

Red.

 

Ostrava Poruba – La arboj Milenia

 


Dum la tagoj de la 8-a ĝis la 12-a de la aprilo 2002 aranĝis komune la geesperantistoj el Poruba kaj EK Vítkovice la ekspozicion “El la historio de Esperanto en Ostrava” omaĝe al la 50-a datreveno de la malkovro de la monumento “Esperanto” al J.A.Komenský en urbo Ostrava.

 Dank´ al s-ino L. Tesařová kaj ŝia sukcesa organizado – kiel unuaj en nia urbo – estis marde la 9-an de aprilo 2002 plantitaj du arboj Milenia. Ĉeestantaj geesperantistoj plantis “La arbon Esperanto”, duan “Arbon Milenia” plantis gestudentoj el “Gimnazio de Olga Havlová” en Poruba. La solenan atmosferon esprimis per belaj vortoj s-ro direktoro de gimnazio kaj konata studenta kantĥoro subtenis la solenon. La reciproka renkontiĝo memoris la 410-an datrevenon de naskiĝo de J.A. Komenský.

 


La planto de la arboj (tilioj) estis finigita en amika kunsido, ĝin ĉeestis prezidantino de ĈEA s-ino Věra Podhradská kaj delegitoj el proksimaj Esperanto-kluboj.

 

 L. Klegová

 

Plzeň

Nunjare denove aranĝos Esperanto-klubo Plzeň Refreŝigan E-tendaron (RET) en Nekvasovy ĉe urbeto Nepomuk, distrikto Plzeň-sudo. Kiu volos travivi malmultekostan, modestan, sed preskaŭ familian medion inter 20 esperantistoj en la tagoj 11. – 21. 8. 2002, skribu al la prezidanto de EK Plzeň s-ano Jiří Vomáčka, Koterovská 30, 326 00 PLZEŇ. Skribu baldaŭ pri aliĝilo kaj pli detalaj informoj. 

 

 

 

Ĉiu renkontiĝo helpas al mi trovi pluajn geamikojn

 


Dum la pasinta jaro mi konatiĝis dum Osiek-konferenco en sudmoravia urbeto Strážnice kun iu svisino kaj poste mi renkontis ŝin dum la Zagreba kongreso. De tiu tempo kreskas nia reciproka amikeco kaj niaj leteroj estas tre oftaj. Ŝiaj leteroj estas tre interesaj; permesu do, ke mi unu el ili prezentu al Vi:

 


Dum Pasko 2002 mi partoprenis (skribas mia amikino Nancy Fontannaz) la kongreson de SAT-Amikaro, en Vigy, proksime de Metz, nordoriente de Francio. Mi tre ĝojis promeni en la arbaro. Ni estis tre kontentaj pri la vetero! Vera dolĉa suna printempo…

 


La temo de tiu kongreso estis la verkisto Raymond Schwartz. Li naskiĝis en 1894, kaj mortis en 1973. Li verkadis kabaredaĵojn. En sia tempo li estis fame konata kiel humuristo. Dum busa ekskurso ni vizitis lian tombon en tre malgranda tombejo de la vilaĝo Moncheux, kie li longe vivis. Mi intencas legi nun lian ĉefverkon “Kiel akvo de rivero”, pri kiu Ed Borsboom multe parolis, kaj en kiu la aŭtoro priskribas la regionon.

 Ni bedaŭris, ke pluraj interesaj okupoj okazis samtempe. Estis malfacile elekti! Ekzemple mi ne povis promeni per la turisma trajo kun dizelmotorvagono, nek viziti la muzeon de la fer-minejoj, nek diskuti en la grupo de André Grossmannn, nek aŭskulti “Ekoturismo-n” de Petro Chrdle. Mi multe bedaŭris! Sed, krom la prelego de Ed Borsboom, mi aŭskultis ege interesan prelegon de Georges Kersaudy (en la franca) pri orientaj lingvoj de Eŭropo. Li posedas 51 lingvojn! Li publikigis libron, en kiu li tre favore parolas pri Esperanto.

 


Ni partoprenis du koncertojn: la grupo Mannijo (du knaboj, unu germano kaj unu franco el la regiono) kaj koncerton de Jak Lepuil, franco, kiu kantis Esperantajn kantojn.

 


Marde ni ekskursis en Metz, kies katedralo (42 m alta navo) multe plaĉis al mi! Dank’ al 6500 kvadrataj metroj da vitraloj, ĝi estas la plej luma de Eŭropo. Tiu urbo havas 125 000 loĝantojn . Ĉie oni admiras parkojn kaj ĝardenojn. La rivero Moselle dividiĝas en pluraj brakoj, inter kiuj troviĝas insuletoj. Sur ili estis konstruitaj preĝejoj, teatro, kazernoj kaj domoj. Alia rivero tie nomiĝas la Seille. La impona stacidomo, longa je 300 m, estas tipa germana neoroman-stila konstruaĵo.

 


Unu prelego temis pri ATTAC. Mi neniam aŭdis pri tio antaŭe. Ĝi ekzistas en 32 landoj. Ĝia celo estas interalie “kontraŭi la financan tutmondiĝon kaj denunci la sovaĝan liberalismon, kiu generas neegalecojn, malriĉecon, mizeron, ekonomian malkreskon kaj damaĝon de la medio”. “Tutsimple reproprigi al si kune la estontecon de nia mondo”. Tiuokaze iu montris sian “civitan pasporton” de la mondo, laŭ Romain Gary.

 


Mi partoprenis kurson pri informadiko de André Grossmann kaj fine mi aŭdis prelegon pri la franka lingvo, ĝermana lingvo pli malnova ol la germana! Oni trovas ĝin en la regiono de la departemento Mozelio, parto de Germanio, Luksemburgio, Belgio kaj Elzaco. Eĉ Karolo la Granda (Ŝarlemanj) parolis ĝin! Nun ĉefe la maljunuloj memoras pri ĝi…

 

 

 


La fama frukto de la regiono estas la mirabelo, ora dolĉa frukto, el kiu oni faras desertojn kaj brandon.

 


La kongreso estis tre bone organizita, kaj mi rekomendas al ĉiuj partopreni ĝin venontan Paskon!

 

El privata letero publikigas M. Kosnarová

 

 

 

Kefiro

 

La mirakla trinkaĵo de montaranoj

 


La loĝantoj de la montaraj regionoj de Norda Kaŭkazo nomas kefiron “donaco de Alaho”, kaj kefiran fermentilon ili nomas “grajnoj de Mohamedo”. Tiuj ĉi terminoj estas kunligitaj kun pratempaj legendoj, konataj en tiuj ĉi lokoj. Laŭ ili, iam antaŭ longtempe, je ordono de la profeto, foriris homoj al submonta regiono de Elbruso kaj tie kolektis tiujn “grajnojn”. Oni diras, ke ilin al montaranoj malsupren sendis Alaho kiel rekompencon pro ilia honesteco kaj laboremo.

 


Tiu legendo estas bela, sed ĝis nun oni ne sukcesis konstati, pri kia arbedo temis. Sed fakto estas, ke la loĝantoj de tiuj ĉi regionoj konas la sekreton de la preparo de la menciita trinkaĵo, jam de pratempo. Ĝi redonas sanon!

 


En la unua triono de la antaŭpasinta jarcento alvenis sciigo pri tiu mistera trinkaĵo el Rusio. Oni diradis, ke ĝi estas preparita el lakto, ĝi estis tre bongusta, sed ankaŭ iomete ebriiga. Sed kio estas ĉefa – oni diradis pri ĝi, ke ĝi kuracas multe da malsanoj.


Ĝia nomo devenas el turka esprimo “KEF” (tio signifas sanon) aŭ de la vorto, transprenita de unu el montaraj dialektoj, kie “KEJF” oni tradukis : ĝojo. La montaranoj zorgeme gardis al si la recepton por pretigado de la trinkaĵo. Ili sciis, ke oni rajtas ĝian fermentilon nek vendi, nek donaci, ĉar en tiu okazo, laŭ malnova legendo, tuj povus sekvi la dia kolero, neniiĝo de ĉiuj provizoj de la fermentilo, kaj la nacio restus sen nutraĵo. Pro tio longe la produktado de kefiro kaŝiĝas en sekreto. 

 La unua kuracisto, kiu interesiĝis en Rusio pri resanigaj efikoj de la trinkaĵo, estis D-ro C. Dĵogin. En la jaro 1866 li forsendis al Transkaŭkaza Kuracista Asocio sendaĵojn de kefiraj fermentiloj, kune kun anonco, ke el ili kaj el bovina lakto Kabardincanoj (nacio de la norda Kaŭkazo) produktas kefiron, kiun ili nomas “kumiso”. La raporto ne restis sen respondo. Jam post du jaroj en protokoloj de la Asocio aperis la unua artikolo pri la legenda trinkaĵo. Ĝia aŭtoro estis kuracisto P. Sipovic.


Malgraŭ tio la kuracaj efikoj de kefiro estis akceptitaj nur je la fino de la 19-a jarcento. Kiel la unua kuracisto uzis kefiran kuracmetodon
jalta D-ro V. Dmitrijev. Li kiel unua esploris kuracefikojn de kefiro en klinikaj kondiĉoj, ĉe diversaj malsanoj.

D-ro Dmitrijev atestis, ke la montara trinkaĵo meritas sian bonfamon. La unuan kefiron en Rusio oni komencis produktadi en la jaro 1908, laŭ la peto de la Tutrusia Kuracista Asocio, fama moskva laktisto N. N. Blandov. La trinkaĵo estis unue uzita nur en malsanulejoj kaj ĝi estis preskribata al malsanaj homoj kiel medikamento. Pli poste ĝi aperis sur la tabloj de la vendejoj. Baldaŭ ĝi fariĝis unu el la plej ĝenerale ŝatataj trinkaĵoj. Plej unue en diversaj partoj de Rusio, kaj pli poste ankaŭ eksterlande.

 Nuntempe oni trinkas ĝin verŝajne ĉie. El la gazeto AZ/2