Informilo 4/2002

Informilo 4/2002

 

Enhavo:Leteroj de L.L.Zamenhof
Helpantoj
H. Tonkin inter ni!
Renkontiĝo sub Liliodendron tulipifera
Ekonomia bilanco de AEH 2001
EKOTUR kaj jaro de ekoturismo
Mobilizi la fortojn!
Grava atentigo
Printempa promeno
Ni invitas

 

El la leteroj de L. L. Zamenhof

 


La 19-jarcento finiĝis per kolosa fajraĵo, la Universala ekspozicio en Parizo. Sur la sojlo de la “Granda Palaco”, la Urbo-Lumo ŝajnis saluti la novan jarcenton kiel eraon de la paco kaj de la progreso. La feliĉo estis ŝvebanta super la okcidento…

 


La vivo estis trankvila. De tridek jaroj Eŭropo ĝuis kvieton; la du plej grandaj despotoj, Nikolao la II-a, la caro de ĉiuj rusaj landoj kaj Vilhelmo la II-a, la imperiestro de Germanio, kunvokis en Hago la Konferencon pri paco, kaj starigis la Konstantan arbitracian kortumon… La eltrovinto de la dinamito, terurita de la detrupovo de sia eta eksplodaĵo, pente testamentis sian kapitalon por rekompenci la plej grandajn bonfarontojn de la homaro – per la Nobel-premioj … 

 


La vivo estis facila. Kvindek jaroj de kapitalisma libereco tiel riĉigis la mondon, ke eĉ du kvarjaraj mondmilitoj ne povis komplete ruinigi ties heredaĵon. De 1830 ĝis 1900 la aĉetpovo de ĉiu laborista salajro duobliĝis. El miaj du avoj la unua, simpla ĉarpentisto, konstruis mem al si malgrandan unuetaĵan domon en la ĉirkaŭurbo de Douai; la alia, marmorsegisto, aĉetis la sian, komune kun sia frato, en vilaĝo apud Bavay. Ĵurnalo kostis 0,05  fr., bierglaso 0,10 fr., litro da Bordoza vino 0,45fr., kilogramo da pano 0,40fr.. En la urboj la ordinaraj hoteloj prezentis tagmanĝon por 2 fr., vespermanĝon por 3 fr., kaj ĉambron por 2,50 fr. La parizaj laboristoj gajnis tage inter 4 fr. (novico) kaj 10 fr. (spertulo); la jarsalajro de agregacia licea profesoro estis de 3200 fr. ĝis 8500 fr., laŭ la servodaŭro. De pli ol unu jarcento la mono estis stabila; oro ne estis mito, oni povis ĝin palpi kaj interŝanĝi libere. Mia avo, la ĉarpentisto forkurante antaŭ la germania invado de 1914, kaŝis po kvin luidoroj , sub siaj piedfingroj, en ĉiu ŝuo …

 


La vivo estis libera. En la tuta okcidenta Eŭropo la laboristoj estis konkerintaj la rajtojn pri sindikatismo, kaj pri striko; la labortago reduktiĝis al dekdu, poste al dek horoj; sociala leĝaro jam establiĝis; eĉ papo zorgis pri la interesoj de la laborista klaso, en la fama encikliko “Rerum Novarum”. Torturo estis de longe forgesita monstraĵo. La rusa “Oĥrana” ŝajnis barbara anakronismo, baldaŭ malaperonta. Tra ĉiuj civilizitaj landoj oni povis jam vojaĝi sen alia pasporto, ol vizitkarto …

 


La vivo estis simpla. La franca popolo pasiiĝis dum jardeko pri la demando, ĉu justa aŭ ne justa estas la kondamno de unu judo, Alfred Dreyfus. La franca parlamento havis tiom malmulte da okupoj, ke ĝi povis dediĉi kvar jarojn al la diskuto pri proporcia reprezentado de la elektantoj …

 


La vivo estis malrapida. Nek subtera fervojo, nek aŭtomobiloj, nek aeroplanoj. La omnibusojn tiris ĉevaloj kaj krom ĉe kelkaj trafikcentroj oni povis transiri la straton legante sian gazeton. Jules Verne – aŭ lia heroo – uzis ankoraŭ 80 tagojn por ĉirkaŭveturi la teron.

 


La vivo estis naiva. Oni konis nek kinematografon, nek radiofonion. La teatrojn vizitis nur malgranda nombro da distriĝemuloj. La aliaj aĉetadis librojn, ilin eĉ legadis, aŭ kolektiĝadis ĉe la prelegoj de la “Popol-Universitatoj” …

 


La vivo estis sekura. La scienco kuŝis firme sur la neŝancelebla bazo de la Kartezia kaj Neŭtona logiko. La universo kontentigis sin je tri banalaj dimensioj. La atomo, konforme al sia etimologio, obstine rifuzis lasi sin dividi. La steloj briladis en sufiĉe modesta nombro, por ke oni povu kun iom da pacienco kaj metodo kalkuli ilin senmanke. Kaj oni ne malesperis malkovri la sekreton de la kreado …

 


(La 14-an de aprilo 1917 mortis Ludoviko Lazaro Zamenhof.)

 

Helpantoj

 

Dum mia kuracado mi vizitis konatinon, kiu loĝas en proksima urbo. Surprizis min multaj interesaj objektoj. Kiam ŝi verŝis teon en la tasojn, indikilo de la nivelo fajfis, ke la taso estas jam plena. En malvarma oktobra vetero mi sentis, ke mia bonfarto malproksimiĝas kaj ia gripo volas viziti min. Sed kuractermometro de mia amikino per agrabla voĉo informis, ke mia korptemperaturo estas normala. Persona pesilo ankaŭ voĉe komunikis, ke kuracmanĝado ne influos mian korpmason. La termometro por momento elpuŝita el la fenestro male laŭtvoĉe anoncis al mi, ke ekstere tre malvarmiĝis.

 


En la loĝejo estas multaj tiaj mirakloj, kiuj voĉe diras al sia posedantino bezonajn informojn. Manhorloĝo, vekhorloĝo, kuirejpesilo … Surprizis min tajpmaŝino, kiu havas nur ses klavojn por skribi kian ajn tekston. Granda helpanto estas digita voĉa legekipo, kiu bele klare tralegas presitan tekston enmetitan en la skanilon kaj ankaŭ ĉe propra skribo anoncas ĉiun skribitan literon; ĝi pruvas helpe de skanilo enskani tutajn librojn kaj poste laŭ bezonoj de la posedantino laŭte legi la librojn.

 


Ĉu vi envias al mia konatino tiujn ĉi malgrandajn teknikajn miraklojn? Mi forgesis enkonduke anonci al vi, ke mia konatino estas praktike nevidanta kaj tiuj ĉi helpantoj ebligas al ŝi esti sendependa kaj povi vivi per plenvalora vivo. Do, bonvolu ne envii al ŝi tiujn helpantojn kaj estimu tion, ke vi povas ĉion vidi per propraj okuloj.

 

H. Prosková, elĉeĥigis Jary

 

 

 

Humphrey Tonkin inter ni

 


Prof. Humphrey Tonkin el Usono, vicprezidanto kaj eksprezidanto de UEA, estos meze de aprilo pro oficaj aferoj en Prago. Malgraŭ sia plenŝtopita programo li afable pretas veni inter nin por povi konatiĝi kaj diskuti kun la ĉeĥa esperantistaro.

 


La diskuto okazos marde la 16-an de aprilo, je la 17-a  horo en la klubejo de la nova hotelo Mucha apud la metroostacio Sokolovská (proks. 100 m laŭlonge de la Sokolovská strato direkte al Karlín). Pro bonaj rilatoj kun la posedanto de la hotelo ni ne bezonos pagi la luprezon de la salono kaj malgraŭ kvarstela nivelo ni povas ricevi ankaŭ speciale favorpreze simplan vespermanĝon – sed necesas scii, kiom da personoj proksimume venos kaj kiom da ili deziros tie ankaŭ vespermanĝi. Estos nenia kotizo, ĉiu pagos nur la menditan manĝaĵon.

 


Vian intereson partopreni la kunvenon kun H. Tonkin bv. sendi al chrdle@kava-pech.cz kaj vi ricevos sekve pli proksimajn informojn, memkomprene ankaŭ, se okazos eventualaj ŝanĝoj.

 

Petr Chrdle

 

 

 

Renkontiĝo sub Liliodendron tulipifera

 


Okaze de la 5-a Kongreso de ĉeĥoslovakaj esperantistoj estis la 15-an de majo 1932 plantita en la parko de Smetana Esperanto-arbo kaj antaŭ ĝi estis lokigita granita memorŝtono, kie estas notite, kiam kaj ĉe kiu okazo la enplanto efektiviĝis.

 


Ni kore invitas vin al solena kunveno, kiu okazos la 18-an de majo 2002.

 


La prezentado okazos inter la 10-a kaj la 11-a horoj ĉe la turholoĝo de la urbo Olomouc. La revidon kun vi antaŭřojas 

 


Komitato de Esperanto-klubo Olomouc

 

  

 

EKOTUR kaj jaro de ekoturismo

 


Unuiĝintaj Nacioj deklaris la jaron 2002 “Jaro de ekoturismo”. Tio inspiris min al nova (sed espereble ekde nun tradicia?) aranĝo por esperantistoj, kiu havu ligon al ekoturismo, do al edukado pri neceso protekti la naturon kaj ekkono de la plej valoraj naturaj juveloj (kutime Naciaj parkoj) per tiaj specoj de turismo, kiuj ne postlasas detruajn spurojn en la naturo.

 


Tiel do naskiĝis Ekotur, Ekoturisma renkontiĝo, kiu okazos de la 11-a ĝis la 16-a de junio 2002  en Kvilda (Ŝumava). Jam aliĝis esperantistoj de Germanio kaj Belgio, do certe regos tie internacia etoso.

 


Multaj eble ne scias, pri kia natura trezoro temas: Ŝumava-montaro, troviĝanta en teritorioj de Ĉeĥio, Germanujo kaj Aŭstrio, estis deklarita Eŭropa regiono de la jaro 1999/2000 pro sia bone konservita naturo. La nacia parko Ŝumava ampleksas 69 030 hektarojn kaj per tio ĝi estas la plej vasta nacia parko en la meza Eŭropo. Ĝi najbaras per la landlimo kun la nacia parko “Bavaria arbaro”, ampleksanta 23 000 hektarojn. La tuto konsistanta el ambaŭ naciaj parkoj estis deklarita per Unesko “biosfera rezervejo”, kiu kreas tiel nomatan “Verdan tegmenton de Eŭropo”. Efektive temas pri la pinto de la eŭropa akvotegmento, ĉar ĉi tie disvojiĝas la akvofluoj inter la maroj Norda pere de Labe (Elbe) rivero kaj la suda Nigra (pere de Danubo).

 


La partoprenantoj loĝos en unu el la plej belaj turismaj centroj Kvilda meze de la nacia parko kaj ekkonos dum gvidataj promenoj la plej valorajn naturajn juvelojn, inkluzive la praarbaron Boubín, fonton de la rivero Vltava/Moldaŭ, kiun famigis la ĉeĥa komponisto Bedřich Smetana, kaj profundajn torfmarĉejojn kun aparte interesaj kaj unikaj flaŭro kaj faŭno kaj vizitos kelkajn prinaturajn subĉielajn informejojn.

 


La ĉiutagaj pieditineroj por la partoprenantoj estas elektitaj tiel, ke ili kontentigu kaj verajn turistojn-sportemulojn, kaj ripozemulojn ne tro sportemajn. Tial ĉiutage eliros du grupoj, la unua ekvidos pli, sed ankaŭ elspezos pli da korpa energio, la dua promenos pli mallonge kaj eĉ al tiuj, kiuj entute rezignos pri piedturismo kaj individue ĝuos la ĉirkaŭaĵon de la renkontiĝejo eblas promesi neforgeseblan ĝuon de la belega naturo. Ĉiutage vespere estas planataj prelegoj kaj diskutado pri ekologiaj temoj, krom la lasta vespero, kiu estos pli distra.

 


Bv. ne heziti inviti ankaŭ viajn neesperantistajn amikojn: ĉiuvespere, paralele kun la programo por esperantistoj, sperta kursgvidantino Věra Podhradská gvidos bazan enkondukon al Esperanto.

 


La prezoj estas moderaj kaj dependas de tio, ĉu oni deziras loĝi en la hotelo, kie okazos ankaŭ la vesperaj programoj, aŭ en simpla tranoktejo kun komunaj duŝejo kaj necesejo. Por la interesantoj estos organizita komuna vojaĝo jam el Prago.

 


Pli da informoj kaj aliĝilojn vi povas ricevi ĉe mia adreso: Petr Chrdle, Anglická 878, 252 28 Dobřichovice, rete  mailto:chrdle@kava-pech.cz aŭ rigardi ĉe http://www.kava-pech.cz/ekotur

 

  

 

Mobilizi la fortojn!

 

Miaj spertoj pri malfacila sorto – invalidiĝi

 


Subite invalidiĝinta homo ĉiam travivas certan ŝokon, egale ĉu temas pri grava aŭ malpli grava invalideco. Tiun staton spertas ne nur la trafita homo, sed ofte ankaŭ lia plej proksima familio. Mi ne intencas disvolvi teoriajn konsiderojn pri tiu temo, mi preferos priskribi miajn spertojn rilate la propran invalidecon kaj la spertojn gajnitajn dum miaj longaj kaj kelkfoje ripetitaj restadoj en diversaj hospitaIoj kun multaj samsortuloj.

 


Ĉiu subite invalidiĝinta individuo kvitiĝas kun sia sorto alimaniere. Multo dependas de tio, kia estas lia psika stato antaŭ la invaliditeco, kiaj estis liaj rilatoj al la plej proksimaj personoj kaj grave rolas lia propra volo kaj ties forto (firmeco de karaktero).

 


Tre delikata estas la problemo, kiom multe sciigas la flegpersonaro al la trafita pri ties vera sanstato kaj eblaj perspektivoj. Ofte oni diras pli multe kaj pli detale al liaj familianoj ol al li mem. Kaj poste okazas, ke Ia familianoj senvole aludos al la trafita iomete pri lia malfavora sorto kaj tragedio staras sur la sojlo.

 


Iufoje mi kunloĝis en hospitala ĉambro kun pli juna viro ol rni mem, kiu estis operaciita je kancero de stomako. Neniu malkaŝis al li lian perspektivon, sed verŝajne oni diris tion al lia edzino. Kaj okazis post iu sabata vizito de lia edzino, ke tiu viro ege malĝojiĝis, la tutan vesperon kun neniu parolis kaj kuŝis en  sia lito kun ferrnitaj okuloj.

 


Kaj frumatene oni trovis lin en necesejo kun tratranĉitaj vejnoj. Kompreneble, ke ĉiu invalidiĝinto multe cerbumas pri sia plua ekzistado, familia vivo, laboro, sano, okupiĝo – ju pli grava estas la speco de lia invalideco, des pli oftaj kaj koncentriĝintaj estas liaj pensoj, per kiuj li provas solvi aŭ serĉas solvon de sia estonteco. Kaj multo dependas de tio, kiamaniere ĝuste en tiu tempo kapablas lin apogi lia plej proksima ĉirkaŭaĵo. Sed ofte okazas eĉ malo de la plej proksimaj. Ĝuste Ia lasta kazo okazis aI mi mem.

 


Post jam Ia deka operacio sekve de uzado de maltaŭga antibiotiko ĉe postoperacia kuracado mi surdiĝis. Sed tio ankoraŭ ne sufiĉis. Oni diris aI mi, ke estos necese amputi mian dekstran kruron.

 


Mi trafalis ĝisfunde de miaj psikaj fortoj. Mi ne trovis afablan kaj helpeman apogon ĉe tiuj, al kiuj ni kutimas diri ,,Ia plej proksimaj”. Mi ne parolos pri detalaĵoj. Sed nur dank’ al tio, ke mi en la tuta mia pasinta vivo alkutimiĝis apogi min je propraj fortoj, neniam rezigni, ĉiam serĉi taŭgan solvon – ĉi ĉio helpis min baldaŭ forpuŝiĝi de la fundo de senespereco kaj trovi mian novan lokon en la socio. Ne estis tio facila afero, sed ĉiutaga batalo kun mi mem. Mi devas konfesi, ke certan rolon ludis ĉe tio ankaŭ Esperanto, kiun mi ellernis nur kiel surda homo. Sed multaj samsortuloj, kiuj ne trovis sufiĉe da psikaj fortoj por venki sian malfavoran sorton en si mem kaj kies proksimuloj ne kapablis apogi ilin, vivetadas psike flanke de la socio, ofte kiel “viva
balasto” por la tuta familio.

 


Ĉies sorto estas alia, ne eblas ĝeneraligi, sed antaŭ ĉio devas ĉiu batali kun si mem kaj mobilizi proprajn psikajn fortojn por venki sian invalidecon.
Trovita en arkivo de Josef Vaněček

 

 

 

Grava atentigo

 


Atentu, ke laŭ la novaj ĉeĥaj leĝoj (validaj de 2002) ne nur la civitanoj de Ĉeĥio, sed ankaŭ ĉiu eksterlandano venanta en Ĉeĥion devas esti asekurita por kovro de kuracprizorgado kaze de malsano. La limgardistoj rajtas kontroli tion kaj malpermesi eniri en la landon al la vojaĝantoj, kiuj ne estas asekuritaj!

 


Atentu ankaŭ: La partoprenantoj el la landoj, kiuj bezonas la invitleteron por ricevi la ĉeĥan vizon komprenu, ke ni sendos la invitleteron nur al tiuj, kiuj anticipe pagos la kotizon kaj ni neniukaze laŭpete mensogos (pri la datoj, pagitaj servoj ktp.), do ni indikos en la invitletero precize tion, kio vere estos tiutempe antaŭpagita.

 


Por la partoprenantoj, en kies landoj estas malfacile prizorgi asekuron validan por Ĉeĥio ni povas peri ĝin ĉe ĉeĥa asekurkompanio, sed tiukaze bv. demandi pri la kondiĉoj se eble baldaŭ, ĉar ne forgesu la tempon, kiun bezonas la poŝto por liveri al vi la asekurlegitimilon antaŭ via forvojaĝo (la asekuro validas ankaŭ por ĉiuj rektaj transitlandoj krom via propra).
Red.

 

Printempa promeno

 


Esperantistoj el Benešov u Prahy aranĝas turisman ekskurson sabate la 13-an de aprilo 2002. La ekskurso gvidos nin al   Zruč nad Sázavou kaj ĝia gvidantino estos membrino de nia klubo s-ino Hamajdová.

 


La interesantoj renkontiĝos en haltejo de ĈD “Zruč n. Sáz. zastávka” post alveturo de la trajno n-ro 9233 el Praha hl. n. je la 9.48 (forveruro el Praha 7.10 h.)

 

Programo: Trarigardo de la kastelo, komuna tagmanĝo, posttagmeze promeno 3 km laŭ la rivero.

 


Antaŭvidata forveturo je la 16.28 el “Zruč n. Sáz. zastávka” denove per trajno al Praha hl.n. (alveturo tien je la 19.15).

 

Kore invitas geesperantistoj el Benešov

 

 

 

 

 

Ni invitas

 

Somera Esperanto-Tendaro en Lanĉov jam la 50-an fojon!

 


Ĉijare jam la 50-an fojon en la sama loko (en sudmoravia vilaĝo Lanĉov, 5 km de Vranov nad Dyjí) okazos someraj kursoj de Esperanto kaj aliaj lingvoj. La unua etapo okazos 30.6 – 13.7. 2002, la dua 14.7. – 27.7.2002, kaj la tria 28.7. – 10.8.2002.

 


La instruado okazas ĉiutage de la 8-a ĝis la 12-a horo en la kursoj por komencantoj, por progresintoj kaj en la konversacia. Posttagmeza programo estas libera, oni povas naĝi, sportadi, promeni en bela ĉirkaŭaĵo, vespere okazos tendarfajroj kun kantado…


La kotizo de 3000 Kč inkluzivas la loĝadon en kvar- kaj kvinlitaj kabanoj, manĝojn kvinfoje tage kaj instruadon. Studantoj de Esperanto ĝuos rabaton. Vi povas aliĝi ĉe
Klubo de Esperanto kaj mondaj lingvoj,
CZ – 574 01
TŘEBÍČ,
Ĉeĥa respubliko
,
telefone ++618/851 196
rete podhradska@volny.cz

 


En la tagoj 9. – 11.8.2002 okazos en la sama loko renkontiĝo de la veteranoj de SET. Venu kun ni soleni la 50-an datrevenon de la tendaro!

 

Bankovní spojení: Čes.spořitelna a.s. Pardubice
č.účtu: 000000-1204917309 / 0800
Vaše členské číslo (vždy nad vaší adresou) uveďte jako
variabilní symbol ! ! !