Informilo 12 2009

 

Enhavo:
Teatraĵo en Serbio
Fondaĵo de fam. Fischer
Olimpikaj ludoj
Marie Zýková
Esperanta klavaro
Simbolo de interreto „@“
Raporto pri AIS Medito de J.C.
Junulara silvestro JES
Invito al Písek
El la redakcio
Saniga orel-ekzercado
Migdalaj tranĉetoj Mirinda solvo
Du lingvaj anguloj

 

Karaj geamikoj, fidelaj legantoj de nia INFORMILO.

Proksimiĝas la plej belaj tagoj en la jaro – la tagoj kristnaskaj. Inter viaj bondezirantoj estu ankaŭ nia redakcio. Do multe da ĝojo en viaj familioj dum la festotagoj kaj bonan sanon kaj „sunon en la koro“ por la venonta jaro. Ni esperas, ke vi restos niaj favorantoj kaj subtenantoj kaj plenigos la gazeton per informoj kaj artikoloj, kiujn vi mem ŝatas legi. Ĉion bonan!

La unua teatraĵo en Serbio

Oktobre en la teatro “Joakim Vujiĉ” en la urbo Kragujevac okazis por la Serbia Esperanto-movado historia okazaĵo: la unua profesia teatra spektaklo en Esperanto. Aktoris skipo internacia (la profesia teatra sceno Shelter). La teatra salonego estis plena.

La organizantoj preparis simultanan tradukaĵon por neesperantistoj. La spektaklo estis parto de la solena fina vespero de la Internacia festivalo de Malgrandaj scenoj, kiun partoprenis teatroj el Britio, Rumanio, Usono, Italio kaj Makedonio.

Al la teatra spektaklo, la unua profesia spektaĵo en Esperanto en Serbio, krom la civitanoj de Kragujevac kaj partoprenantoj de la festivalo el aliaj landoj, ĉeestis ankaŭ beogradaj kaj kragujevacaj esperantistoj.

Dimitrije Janicic dimjan@sbb.co.yu fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu

 Pasis jam 150 jaroj de la naskiĝdatreveno de doktoro Ludoviko Lazaro Zamenhof. Rememoru lin, rememoru kiom da amikoj el diversaj landoj danke al li Vi trovis, kun kiuj Vi povas per unusola lingvo interkompre- niĝi.

Germana Fondaĵo de Familio Fischer (FFF)  invitas familiojn


Ekde 2008 ekzistas la Fondaĵo de Familio Fischer (FFF) en Germanio. Ĝi havas du diversajn celojn, nome unue, finance subteni la oficejon de Germana Esperanto-Asocio, kaj due, ebligi al subtenindaj familioj partoprenon en Esperanto-aranĝo de Germana Esperanto-Asocio. Prezidantoj de la fondaĵo estas

d-ro Rudolf Fischer (por la unua celo) kaj s-ino Hedwig Fischer (por la dua celo).


FFF nun alvokas subtenindajn familiojn, kandidatiĝi por la partopreno en la 26-a Printempa Semajno Internacia, de la 2-a ĝis la 9-a de aprilo en 2010 (dum Pasko), en Sankta Andreasbergo, montaro Harz, vidu http://www.esperanto.de/psi/

Kiel “familio” validas ĉiu grupeto de plenkreskuloj respondecaj por la akompanataj infanoj aŭ junuloj. Ĉiuj subtenatoj devas esti esperantistoj, t.e. paroli Esperanton aŭ voli lerni ĝin dum la aranĝo. La familio estas subteninda, se ĝi sen la subvencio ne povus pagi la partoprenon. La subvencio povas ampleksi parton aŭ la tuton de la partoprenkotizoj inkluzive loĝadon kaj manĝojn, sed ne kovras la vojaĝkostojn kaj poŝmonon.

Kandidatoj ekster Germanio bezonas rekomendon de sia nacia Esperanto-organizo.

Loĝantoj de Germanio estu ordinaraj membroj de Germana Esperanto-Asocio aŭ Germana Esperanto-Junularo. Pliajn detalojn fiksos la prezidanto de la fondaĵo kun la kandidatoj individue laŭ la aktuala situacio. Ĝi rezervas al si la rajton malakcepti subvenci-petojn sen la devo klarigi tion. Sinproponojn oni direktu al la prezidanto de FFF:

s-ino Hedwig Fischer, Gustav-Adolf-Str. 2a, DE-48356 Nordwalde, Germanio. fischerh@uni-muenster.de

Pri Olimpikaj Ludoj


En la jaro 2016 la Olimpikaj Ludoj okazos en Rio de Janeiro, Brazilo. La brazila esperantistaro tre entuziasme komencas jam nun pretigi kampanjon, por ke Esperanto estu laŭeble uzata dum la ludoj fare de iuj sportistoj aŭ de iuj instancoj. Ili bezonas kunlaborantojn en ĉiu lando de la mondo por informi sportajn mediojn kaj fine ankaŭ la partoprenontajn sportistojn pri Esperanto.


Momente ekzistas preparkomitato de junaj brazilaj esperantistoj subtenataj de Brazila Esperanto-Ligo kaj de Brazila Esperantista Junulara Organizo. Se vi volas kunlabori en via lando, bonvolu anonci vin al Renata Ventura <
lernantino.cxiama@gmail.com>, kiu estras la provizoran komitaton kaj/aŭ aliĝi al la listo <esperanto-rio-2016@googlegroups.com> per mesaĝo sen teksto al <esperanto-rio-2016 subscribe@googlegroups.com>.


Vi povas legi ankaŭ la blogon de Renata:
http://www.olimpikoj.blogspot.com Nome de la provizora preparkomitato: Renata Ventura lernantino.cxiama@gmail.com . el [landa-agado]

Forlasis nin amikino Marie Zýková

Post la dua mondmilito, en la j. 1945, la juna knabino Marie ekaŭdis en la naskiĝloko Bystré u Poličky unuan mencion pri la lingvo, per kiu oni povas interkompreniĝi kun la tuta mondo. Al ŝi tiu ideo tiel ekplaĉis, ke ŝi forlasis la germanan kaj rusan lingvojn kaj la tutan vivon ŝi dediĉis nur al Esperanto.

Baldaŭ ŝi foriris el Bystré por serĉi laboron en Doksy ĉe Máchovo jezero. Tiutempe tie estis somera E-lernejo kaj diversaj kursoj. En la j. 1947 ŝi frekventis E-kurson sub la gvido de perfekta esperantisto – s-ano Špůr, kiu instruis laŭ la Cseh-metodo. Tuj ŝi komencis korespondi kun geamikoj en la mondo kaj Esperanton jam neniam forlasis!

En la j. 1950 ŝi konatiĝis en Rožnov pod Radhoštěm kun la estonta edzo. Kie? Kompreneble en la Somera E-lernejo, kie instruis la fama profesoro Rudolf Hromada.

Maruška estis ne nur mia kara, bonega amikino, sed ĉefe amata, bonkora kaj hom-ama virino. Preskaŭ ĝis la lastaj tagoj ŝi aktive praktikis Esperanton kaj disdonadis ĝojon, vivoptimismon, ĉiam preta senprofite helpi. Kun granda malĝojo mi ricevis la 6-an de novembro 2009 informon pri ŝia foriro. Mi dankas al ŝiaj familianoj por la senhalta amo, zorgemo kaj flegado. Same mi kore dankas al ĉiuj geamikoj, kiuj vizitadis ŝin en la pilzena hospitalo.

Nome mi dankas al la prezidanto de la pilzena E-klubo – Václav Kaprál.

Věra Muchnová, Strakonice

Esperanta klavaro

Post 5-jara paŭzo, Jurij Finkel ĵus aperigis la plej novan version de la konata Esperanta help-programo EK = Esperanto-klavaro. Ĝi estas programo, kiu permesas tajpi Esperantajn ĉapelitajn literojn en ĉiuj vindozaj programoj, korekte subtenantaj unikodon, kiel Word, Outlook, Internet Explorer, Mozilla kaj multaj aliaj.


EK permesas uzi prefiksajn kaj postfiksajn modifajn klavojn por enmeto de ĉapelitaj literoj, kaj ankaŭ atribui ĉapelitajn literojn rekte al certaj klavoj. Piktogramo de EK ĉiam rezidas en la sistema taskopleto kaj vi povas aktivigi aŭ malaktivigi EK-on, klakante sur la piktogramo per la maldekstra musbutono.

La nova versio de EK (Esperanto-klavaro) versio 3.6 estas senpage elŝutebla ĉe http://www.esperanto.mv.ru/Ek/ el ret-info

“Volvitan A”, la simbolon de la interreta erao, oni uzas jam duonon de jarmilo

Estas interese kiel originale plimulto da lingvoj en la mondo pritraktas la signon @, kiun en la ĉeĥa ni konas kiel “rulharingo” aŭ “rulita haringo marinita”. La simileco inter la tradicia ĉeĥa manĝaĵo kaj la simbolo, kiu apartigas du partojn de la reta adreso, estas evidenta.

Ankaŭ aliaj lingvoj plej ofte uzas nutraĵajn metaforojn, aŭ por la signo uzas nomon el la animala regno. Ekzemple finnoj kreis du tiajn vortojn: “kissanhäntä” signifas katan vosteton kaj “miukumauku” eĉ la sonimitan vorton miaŭi.

Al danoj volvita A memorigas pli porkan vosteton (grisehale), kontraŭe al nederlandanoj simian voston (apenstaartje). Rusoj en retajn adresojn metas “sobačko”, do hundeton.

La slovena uzas la esprimon “afina” – simio, la serba “majmunče” – simiido, greka “papáki” signifas anasidon kaj hungara “kukac” vermon. Heliko aŭ limako plaĉis al koreoj (golbaeng-i), italoj (chiocciola), ukrainoj (ravlyk), blankrusoj (slimak) aŭ al kimroj (malwen). Rulbakaĵo – “krukhit” aŭ “strudel” nomas la signon izraelidoj, specialan kuketon “arrova” elektis kiel ĝian nomon katalunoj.

En la angla oni uzas, kiel kutime, kelke da sinonimoj: “at, at sign, snail, commercial at, cabage, cat, cyklone, vortex, strudel” – ĉe, ĉe-signo, heliko, komerca ĉe, brasiko, kato, ciklono, spiralo, strudelo.

En Esperanto ni plej ofte uzas la nomojn: volvita A, heliko, po-signo.

Laŭ la profesoro ĉe roma universitato Giorgio Stabile la signon inventis proksimume antaŭ kvincent jaroj florencaj komercistoj por mallongigo de la vorto amforo, kiu krom tipa vazo signifis ankaŭ la volumenan mezuron de 5,5 litroj.

Por nuntempa uzado la signon unue uzis Ray Tomlinson, usonano en la j. 1972. Volvita A, tiam preskaŭ neuzata, taŭgis al li por divido de du partoj de la retadreso, ĉar ĝi povis esti en neniu alia nomo kaj pro tio ne povis kaŭzadi miskomprenojn.

Laŭ la ĉeĥa ĵurnalo “Právo” prilaboris J. Drahotová kaj J. Hron

Raporto pri la kunveno de AIS

La 1-an de aŭgusto 2009 en Bjalistoko okazis kunveno de AIS – Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino kaj la Silezia Branĉo. Partoprenis ĝin granda kvanto de gravaj personoj. La sukcesa kaj riĉa programo enhavis prelegon pri kunlaboro de profesoro R. Corsetti. Sekvis prelegoj pri komunaj ligoj, ekologia turismo, pri poezio kaj aliaj diversaj temoj.

Al AIS aliĝis eminentaj sciencistoj el Krakovo.

Multe oni diskutis pri la kunlaboro inter polaj, bosniaj, bulgaraj, germanaj, rusaj kaj litovaj altlernejoj. La istru-programojn jam akceptis tiuj en Banja Luka, Litovio, Bulgario kaj Pollando.

Ili alte taksis la rolon de Ivo Lapenna por AIS kaj lian batalon por homaj rajtoj kaj same ili parolis pri defendo de la ĉeĥa esperantisto Miroslav Šváček, la nuna prezidanto de IKUE, kiu estis dum komunista reĝimo arestita.

Fine ili dankis al la ĝisnuna laborteamo pri la agado kaj unuanime estis akceptitaj planoj por la sekvaj kvar jaroj. Atestojn de AIS ricevis 14 partoprenantoj.

Mallongigita laŭ la ret-raporto de prof. A. Lewanderska-Quednau

pere de V.Muchnová

Fragmento el ricevita letero de nia ĉeĥa membrino:

Medito por cerbumi de J.C.

Forkuris la somero, tiel stranga kaj nekutima kun tro frua neatendita neĝo, kiu rompis al la naturo belegajn arbojn kaj mian ŝatatan magnolion. Sed subite la neĝo malaperis kaj al ni revenis somero kaj agrabla aŭtuno. Mi klopodas kompreni la naturon, kvankam ĝi estas iom kaprica, sed eble ĝi rekompencas al ni niajn malbonaĵojn. Ĉu estus tia problemo, ke ĉiu surprenu je si taskon, ke ni respektu disciplinan homan regularon, ŝati unu la alian, ŝati la belecon de la naturo kaj ĉefe laboron de aliaj, ne envii la monon? Amo kaj afableco ĉe multaj homoj bedaŭrinde mankas. Ĉu ni pliboniĝos en la nova jaro?

Amasa aliĝo al la junulara silvestra aranĝo ‘JES’


Anstataŭ la ĝisnunaj apartaj junularaj aranĝoj (IS en Germanio kaj AS en Pollando) ĉi-jare okazos en la tagoj de 26.12.2009 ĝis 3.1.2010 komuna jarfina junulara festo en Zakopane kun la nomo “Junulara Esperanto-Semajno, JES”.

La ĉefan organizadon faros la E-klubo “Varsovia vento” kun la gvido de Irek Bobrzak (viavento@onet.eu), sed helpos lin la landaj kunordigantoj  Łukasz Żebrowski (AS-PL) kaj Julia Hell (IS-DE).
En la pasintaj semajnoj ekfluis torento de aliĝoj. Fakte, la  retpaĝo de JES montris “nur” 100 aliĝintojn la 6-an de oktobro. Certe pro la proksimiĝo de la kotiz-altiĝa limdato oni amase aliĝis, tiel ke la nombro de aliĝintoj superis 150  la 14-an de oktobro, kaj 190 la 17-an.
Pro tio, ne plu estas havebla lito en la tiel nomataj “luksegaj ĉambroj”.

Inter la aliĝintoj estas 42 el Pollando, 28 el Rusio, 28 el Ukrainio, 18 el Germanio kaj 17 el Francio. Retpaĝo de Jarfina Esperanto-Semajno kun informoj kaj aliĝilo:  http://jes.pej.pl laŭ tejo.org

I n v i t i l o

La Esperanto-klubo „La Ponto“sincere invitas vin sabate la 12. 12. 2009 al la tradicia Antaŭkristnaska renkontiĝo en Písek.

El la programo: solena matineo omaĝe al la naskiĝjubileo de D-ro Zamenhof, kristnaska programo, eseoj, kantoj, donacetoj; pliaj informoj haveblas ĉe PhDr Pavla Dvořáková, Gregorova 2563, 397 01 Písek, tel. 774 942 424, písek@esperanto.cz

Skokovy

En la venonta januara Informilo estos invito kaj aliĝilo al la jubilea 30-a lingva seminario en Skokovy, kiu okazos de 12.-18.4.2010. Ni preparas interesan programon, notu jam nun la daton en vian novan
kalendaron!

El la redakcio:

1) Unu el la sep plej grandaj mirindaĵoj de Brazilo, “la Templo de Bona Volo“, estis fondita antaŭ 20 jaroj. Tiun ĉi grandan monumenton vizitis jam pli ol 19 milionoj da pilgrimantoj el la tuta mondo. Okaze de ilia jubileo venadas en Brazilon multaj salutvortoj kaj ankaŭ nia redakcio sendis tien saluton en la nomo de Esperanto-klubo de D-ro Schulhof kaj de AEH. Antaŭ nelonge venis dankletero rekte de la fondinto de TBV kaj samtempa direktoro s-ro José de Paiva Netto kaj nian mesaĝon li publikigis en ilia retpaĝaro.

2) Proksimiĝas la fino de la jaro kaj eble interesos vin, ke la redakcio dum la tuta jaro bondeziris al 69 membroj: 50-55j. al 5 personoj, 60-65j. al 4 personoj, 70-75j. al 11 pers., 80-85j. al 19 personoj, 86-90j. al 15 pers., 91-96j. al 5 personoj.Bedaŭrinde por ĉiam forlasis nin 5 membroj, 4 personoj nuligis sian membrecon, sed ĝojigis nin, ke aliĝis 10 novaj membroj.

3) Ĉiun numeron de Informilo kaj Antaŭen dum la tuta jaro korektis 3 – 5 membroj, kiuj alterniĝis. Ili tre afable korektis nian laboron kaj mi sincere dankas al: Margit Turková, Stanislav Štefan, Karel Votoček, Pavol Petrik kaj al nia kara nederlanda amiko Rob Moerbeek. Jarmila Rýznarová.

4) En tiu ĉi Informilo aperas du el lastaj lingvaj anguloj fare de s-ano Jan Werner. Pro multaj aliaj E-laboroj li ne prilaboros pluajn lingvajn angulojn, ankaŭ li jam ne instruos en Skokovy kaj ĉesos esti abonanto de nia gazeto Informilo. Ni bedaŭras tion, sed tre dankas por lia ĝisnuna laboro por AEH kaj ni deziras al li multe da sukcesoj en lia E-agado.

5) Ni serĉas novan volontulon, kiu estus tiel afabla kaj de tempo al tempo preparos por nia gazeto Informilo lingvajn ekzercojn kaj transdonados konsilojn al niaj membroj, ankaŭ por ke ni povu eviti t.n. „ĉeĥismojn“.

6) Pri reklamo en Esperanto por altkvalita itala kafo vi povas legi sur retaj paĝoj http://www.coffee.byethost12.com/

Saniga orel-ekzercado

Inter multaj ricevitaj korespondaĵoj por nia asocio venis tiu ĉi interesaĵo.

Forte prenu la orelojn per ambaŭ manplatoj kun la fingropintoj malantaŭen. Frapetu la okcipiton 10x per la montraj, mezaj kaj ringaj fingroj. Poste fiksu la fingrojn sur la okcipito. Per la manplatoj premu la orelojn kaj subite formetu ilin. Tion ripetadu 10 x.

Frapeto de la okcipito povas refreŝigi la kapon, akrigi la memoron. Tio bone efikas precipe post la matena vekiĝo aŭ en laciĝo.

Fine enŝovu la mezajn aŭ montrajn fingrojn en la orelojn, turnu ilin trifoje kaj subite fortiru. Tiamaniere ripetadu 3 – 5 x.

Interne de la oreloj laboras statoakustikaj nervoj kondukantaj al la cerbo, tial la ekzercado povas tremigi la timpanajn membranojn kaj sekve akrigi la aŭdadon kaj preventi orelajn malsanojn.

La Kristnaskaj tagoj proksimiĝas: Per kio vi surprizos vian familion?
Provu:

Migdalaj aŭ nuksaj tranĉetoj

15 dkg da butero (malmolan raspi ne-delikate)
15 dkg da pulvora sukero
25 dkg da delikata faruno
4 ovoflavaĵo kaj citrona ŝelo

Ĉion ni prilaboras en la paston kaj pastorulos ĝin en flanon por la grandeco de la lado (bakpleto).

Se vi ne sukcesos transdoni la paston pere de rulpremilo, prenu ĝin po-parte per la manoj kaj sur la seka bakpleto formu tion. La pasto estas sufiĉe grasa, tamen, laŭ Via volo Vi povas meti sur la bakpleton „alobal“ aŭ la paperon por bakado.

 

 

 

 

Nun ni preparos la supran parton de tiu ĉi bakaĵo, kiun ni metos sur la krudan flanon:
10 dkg da raspitaj (muelitaj) migdaloj
15 dkg da pulvoraj migdaloj aŭ nuksoj
10 dkg da delikate raspita ĉokolado
4 ovoblankoj.

Ĉion ni kunmiksos kaj metos sur la flanon (platforman flanon).

Ni bakos proksimume 20 minutojn ĉe 180 gradoj.

La malvarman flanon ni tranĉos je malgrandaj trianguloj aŭ oblongoj.

Bonan apetiton deziras al Vi Mirka Kosnarová

El ĉinaj rettekstoj

Mirinda solvo

    Antaǔ tre longe vivis reĝo, kiu donis al iu el siaj korteganoj malfacile plenumeblan taskon. Li diris al la kortegano: “Morgaǔ pelu 2 mil ŝafojn al la bazaro kaj vendu ilin. Vespere donu al mi la monon kaj ĉiujn ŝafojn komplete.”

    La kortegano ne kuraĝis malobei la ordonon de la reĝo, sed li vere ne sciis kion fari. Reveninte hejmen, li povis nek dormi nek sidi. Lia tre saĝa filino elpensis mirindan solvon por la patro.

    Vespere de la sekva tago, la kortegano donis al la reĝo la monon kaj 2 mil ŝafojn. Kaj la reĝo povis diri nenion.

    Divenu, kian mirindan solvon la knabino elpensis.

Solvo:

La knabino konsilis: tondu la ŝafojn, kaj vendu la lanon. Vespere gvidu ŝafojn al la posedanto.

Lingvaj anguletoj: 1)

Ni forigu ĥaoson en la signifo de „etaĝo“

Chlubíme se významovou přesností plánového esperanta, přitom esperantisté jazyk esperanto spíše živelně rozvolňují, znepřesňují (např. propagují rozšíření významu esperantských slov podle češtiny: dum, personeco, eluzi, fluo = kurento, eskapi i pro neosobní užití, předložka de pro pojmenování). Je to politováníhodný postoj k mezinárodnímu jazyku, podporují jeho živelný vývoj. Také se nesnaží domluvit na jednotném definování slov, např. na způsobu počítání podlaží (poschodí, pater) u vícepodlažních budov. Chaos je ve všech esperantských slovnících, vč. Plena Ilustrita Vortaro: etaĝo 1La tuto de la ĉambroj aŭ ejoj de domo, kiuj kuŝas sur unu sama nivelo. (Potud správně.) Dále: trietaĝa. Havanta tri etaĝojn – inkluzive, aŭ ne, de la teretaĝo. (Trapné „vysvětlení“, vlastně nevysvětlení, co znamená „třípodlažní dům“.)

V mezinárodní pracovní skupině stavebních odborníků jsme se shodli na této definici pro počítání podlaží ve směru vertikálním:

En Esperanto estas necese kalkuli la superterajn etaĝojn ekde la unua supertera etaĝo supren kaj la subterajn (kelajn) ekde la unua subtera etaĝo malsupren. La teretaĝo estas la unua supertera etaĝo. Ni konsciu, ke ĝi kutime estas iom altigita rilate al la tereno, la grado de la altigo varias laŭ la situacio, funkcia aŭ subjektiva motiviĝo de la projektanto. Konsekvence la unua subtera etaĝo povas space iom superi la terenon, kio ebligas la unuan subteran etaĝon ekipi per malaltaj fenestroj por la kelon aerumi kaj tage prilumi. J. Werner 2009-10-21

2) Kvalimetrio aŭ kvalitometrio?

En la 12-a numero de la bulteno „Konstru-Forumo“ mi uzis esprimon kvalimetria en la frazo: Oni nomas ilin kvalimetriaj grandoj. Okazis, ke mia konato demandis min, kial ne kvalitometriaj grandoj? Unuamomente mi sciis argumenti nur per homa inklino esprimadi sin simple, mallonge, en ĉiuj lingvoj. Mi tion dokumentis per konata regulo de sinkopado praktikata ankaŭ en Esperanto: Procedo, konsistanta en la forlaso de litero aŭ silabo, en la mezo de la vorto (ekz.: tragikomedio anst. tragikokomedio ktp.)laŭ PIV 2005.

Poste mi serĉis la fonton de la nomo kvalimetrio en la latina lingvo. Mi konstatis interesan rilaton. La vorto estis formita, supozeble, el la latina qualis (= kia), ne el la bazo de la vorto qualitas (kvalito). Simile estas formita la vorto gravimetrio, t.e. mezurado de tera gravito, verŝajne el la latina adjektivo gravis (peza), ne el la substantivo gravitas (pezo).

Resume: Kvalimetrio estas nova scienco – scienco pri mezurado de kvalito de produktoj. La plena priskriba „nomo“ estas tro longa, nepraktika. En la mondo oni jam mallongigis ĝin al unuvorta kvalimetrio, ĝi do estas internacia kaj prave havas sian lokon en Esperanto.

Jan Werner

************************************************************

Tristaj anoncoj:

La 6-an de novembro 2009 forlasis niajn vicojn nia multjara membrino, amikino, aktiva funkciulino de la E-klubo en Plzeň s-anino Marie Zýková. en la aĝo de 81 jaroj.

La 25.9.2009 mortis la praga esperantistino Marie Štěpanovská en la aĝo de 89 jaroj.

Honoron al iliaj memoroj.

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21,  530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail: aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.