Informilo 12/2002

 

Informilo 12/2002

Enhavo:
Post dek jaroj denove en Verona
Kristnaskaj kutimoj
Komerca akademio por handikapuloj
Vane atendata donaco Atentigo
Invito

      Kristnasko kaj Novjaro estas tempo, kiam oni festas kaj pensas pri amikoj proksimaj kaj foraj, pri renkontiĝoj karmemoraj, pri Esperanto kaj espero kaj ĉio bela sur la tero.

      Ankaŭ la redakcio de via gazeto pensas pri vi, karaj geamikoj kaj membroj, kaj al vi ĉiuj elkore deziras kontentajn tagojn de la jarfino en bona sano kaj bonhumoro.

Post dek jaroj denove en Verono

    En la Eŭropa unio teorie validas la principo, ke ĉiuj oficialaj lingvoj de la Unio estas samrajtaj, sed la praktiko instruas, ke en multaj realaj situacioj la parolantoj de iuj lingvoj havas privilegian pozicion kompare kun la parolantoj de la ceteraj lingvoj. Tio estas konsekvenco de la fakto, ke estas tre malfacile kaj multekoste labori per multaj lingvoj. La uzado de komuna neŭtrala laborlingvo, kiu al neniu donu privilegion, povos alprosimigi la Eŭropanojn al situacio de efektiva lingva egalrajteco. Tio ĉi estas ĝuste la temo de la 5-a Eŭrop-unia Esperanto-Kongreso okazinta en Verono (Italio) de la 23-a ĝis la 28-a de aŭgusto 2002: “Efektiva lingva egaleco: rajto de la Eŭropanoj”.  Tiun ĉi kongreson partoprenis 90 homoj el 22 eŭropaj landoj.

    Jam en 1992, ĝuste dek jarojn antaŭe, Verono gastigis Eŭropan Esperanto-Kongreson, kiu estis fakte kongreso de esperantistoj de la landoj apartenantaj al la Eŭropa Komunumaro. Sekvis aliaj kongresoj, je du- aŭ trijaraj intervaloj, organizitaj sur la sama geografi-politika bazo kaj intertempe la Eŭropa Komunumaro fariĝis Eŭropa Unio; do tiuj kongresoj alprenis pli ĝustan nomon “Eŭrop-Uniaj Esperanto-Kongresoj”. Post la unua en Verono en 1992 okazis la dua en Parizo (Francio) en 1995, la tria en Stutgarto (Germanio) en 1997, la kvara en Ostendo (Belgio) en 2000 kaj nun la kvina revenis al Verono en la jaro 2002.

   Tiuj kongresoj estas organizitaj de lokaj komitatoj sub la aŭspicioj de Eŭropa Esperanto-Unio, la kupola organizaĵo, kiu kunligas la landajn Esperanto-asociojn de la landoj de Eŭropa unio por komuna agado rilate al la instancoj de E. U.. Okazadas altnivelaj prelegoj kaj debatoj pri la kongresa temo, sed ne mankas ankaŭ alitemaj prelegoj.

    La Komitato de Eŭropa Esperanto-Unio kunvenas labore kaj landaj Esperanto-asocioj povas havi siajn apartajn kunvenojn. 

El diversaj fontoj kompilis Blanka Zubová

Kristnaskaj kutimoj en kelkaj landoj

 POLLANDO

En Pollando sur la Antaŭkristnaska tablo la 24-an de decembro ne mankas fiŝo same kiel en Ĉeĥa respubliko, sed laŭ la tradicio tie devas aperi ankaŭ supo el rapo kaj nudeloj kun papavo. Krome la infanoj ĝojas, ke vespere “Patrino Stelo” alportas donacetojn.

HUNGARIO

En Hungario devas esti sur solena Antaŭkristnaska tablo krom la alia ankaŭ pajlo kaj moneroj. Ambaŭ pro tio, ke en la domo estu mono kaj bona sano. Restaĵo de la vespermanĝo restas sur la tablo ĝis venonta tago kaj tablotukon oni povas demeti nur dum Silvestra tago.

FRANCIO

Kristnasko en Francio estas gaja kaj memorigas fakte preskaŭ ĉeĥan Silvestron. Dum Sankta vespero la infanoj devas esti obeemaj kaj baldaŭ enlitiĝi, alie Noël tre cerbumus kaj eble ne volus ilin pridonaci. Sed la gepatroj estas gajaj en la rondo de la konatoj kaj geamikoj.

HISPANIO

Ĉe hispanaj familioj dum Sankta tago estas trankvilo. La infanoj ricevos siajn donacetojn nur en antaŭvespero de Tri Magoj, do la kvinan de januaro. Kaj ilin ĉi tie pridonacas tuta vico da fabelaj estaĵoj kaj infanoj devas akiri iliajn simpatiojn jam pli frue, ĉar ne estas certe, ĉu tiu aŭ alia donacanto havos bonhumoron donaci la elektitan ludilon al la infanoj.

SVISIO

   Oni diras, ke en Eŭropo estas la plej belaj Kristnaskfestoj en Svislando. Ili estas ankaŭ festoj de pureco kaj ordo. Pro tio devas svisaj domoj kaj stratoj brili per pureco, ke povu al infanoj veni “Monsieur Chalendre” – sinjoro Ŝalendro, kiu aspektas kvazaŭ maljunulo kun granda sako, kiu estas plena de dolĉaĵoj por etaj franduloj.

NORVEGIO

    Barbaj nanoj havas multe da laboro pro Kristnaskdonacoj en Norvegio, do ni ne miru, ke estas multe da ili. La infanoj ĝojas je Kristnasko ne nur pro donacetoj, sed ankaŭ pro tio, ke ili povas frandi “júle kchakche” – plektitajn kukojn.

SVEDIO

    Ankaŭ en Svedio havas supervidon pri Kristnasko eta figureto de nano Julkomen. Ankaŭ li havas siajn malgrandajn helpantojn kaj pro tio svedaj infanoj ornamas la loĝejon per kristnaskaj steloj kaj per figuretoj el plektita pajlo. El la bestoj ili plej ofte bildigas kaprinojn.

 DANLANDO

        Danaj infanoj ne tro frandas dum la Sankta tago. Ĉu vi scias kial? Vespere ili ricevos dolĉan rizan kaĉon, en kiu estas kaŝita unu sola migdalo. Tiu, kiu trovos ĝin, havos dum la tuta venonta jaro ne nur plej multe da feliĉo, sed ankaŭ ricevos unu donacon pli ol la ceteraj.

 GERMANIO

    Dum Kristnaska tago la 24-an de decembro oni tagmanĝas karpon aŭ anseran viandon, vespere kolbasojn kun terpomsalato. La teleroj estas plenaj de spickukoj kaj kristnaskkukoj. En familioj, ĉefe kie estas infanoj, oni metas sub ornamitan kaj lumigitan arbon donacojn. La religiuloj iradas noktomeze al diservo, sed lastatempe la junuloj preferas iri danci.

URUGVAJO

    Tie oni kopias precipe hispanajn kutimojn. La 24-an de decembro la homoj bone manĝas ĉe artefarita kristnaskarbo, nokte iradas al diservo, sed la donacoj estas disdonataj nur la 6-an de januaro, kiam okazas la festo de tri magoj, kiuj alportis la donacojn al Jesuo.

NEDERLANDO

    Unue pri Sankta Nikolao: li venas en Nederlandon jam novembre per boato kun sia ĉevalo kaj kun Nigra Petro kaj aliaj servistoj. Li aĉetas donacojn por infanoj. La infanoj metas ŝuon kaj karotojn kun akvo por ĉevalo apud hejtigilo kaj nokte la 5-an de decembro Sankta Nikolao metas la donacojn en la ŝuojn de la infanoj. Antaŭe li promenas tra la urbo sur la ĉevalo, kiun gvidas Nigra Petro, kaj post ili iras la tuta festa procesio.

Kristnaskon la nederlandanoj festas ankaŭ ĉe ornamita pinarbo kun etaj lumetoj, sub kiuj kuŝas donacoj por familianoj. (Nur ni ne estis informitaj pri tradicia kristnaskmanĝado.)

ĈEĤIO

    En multaj regionoj de Ĉeĥa respubliko estas uzataj diversaj kutimoj. Mi rakontos al vi, kiel Kristnaska donacema vespero aspektas en mia familio. 

Antaŭ la komenco de la vespermanĝo ĉe la bele ornamita tablo ni tuŝtintigas la glasojn da aperitivo dezirante denove same tiel ĉi renkonti nin en plua jaro. Sub ĉiuj ok teleroj estas kaŝita po unu karpskvamo, kiun ni pli poste kaŝos en niaj monujoj (por ke ili ĉiam estu plenaj de mono/tamen neniam mi ian sumon gajnis/).

Post fiŝsupo sekvas fritita karpo aŭ porktranĉaĵo kun terpoma salato ornamita per pluraj specoj de legomo. Sur la pladoj estas aranĝitaj diversaj kristnaskaj sukeraĵoj, pomrulaĵo ktp., ĉio hejme bakita.

    Kvankam en mia familio ne plu estas malgrandaj infanoj, tamen ni ĉiuj post la vespermanĝo atendas, kiam la sonorileto en ies mano (sub la tablo) eksonoros, kio signifas, ke Jesueto (ĉeĥe Ježíšek) venis. Do ni venas en apudan ĉambron, kie staras bele ornamita Kristnaskarbo kun brilantaj kandeletoj kaj sub ĝi kuŝas donacetoj por ĉiu familiano. Pli frue, ol nia familio ekdispakos la paketojn, eksonas muziko de kristnaskaj kantoj “koledoj” kaj ni kelkajn komune kantas.

    Dum la infanaĝo de miaj filinoj aŭ genepoj ni gisis varmegan plumbon en la ujon kun la akvo por diveni diversajn figuretojn laŭ nia fantazio. Aŭ ĉiu familiano metis ŝipeton el duono de nukso kun eta kandeleto sur la akvon kaj provis diveni sian futuron laŭ tio, kien la ŝipeto flosis – helpe de nia kaŝa blovo. Ankaŭ ni ĵetadis pantoflon post nin kaj scivolemis, ĉu ĝi turniĝos per pinto direkte al la pordo. Tio montras, ĉu ni ien forveturos aŭ restos hejme. Ankaŭ ni duontranĉis pomon rigardante, ĉu en kernujo aperos steleto.

    En la sankta nokto multaj pli junaj post la riĉa manĝo kaj gustumo de multaj frandaĵoj iras en preĝejon al sankta solena meso, ni pli aĝaj pli volonte elektas ripozon kun la ĝojo en la koro pri agrable travivita kristnaska vespero en familia rondo. 

Kompilis Jarmila Rýznarová

Komerca akademio por handikapuloj

      La komerca akademio en Janské Lázně, kiel estas videble el la nomo, proponas tri specojn de studado. Temas pri lernejo speciala, ĉar ĉi tie studas plejparte junaj homoj kun san- kaj mov-problemoj. Por la studado oni povas akcepti ankaŭ studentojn sen iu handikapo. Parto de la lernejo estas gimnastikejo, baseno, lerneja manĝejo kaj hejmo por junularo. La lernejo estas per koridoroj kunigita kun tri loĝdomoj. En ĉiu el ili troviĝas dek du dulitaj kaj trilitaj ĉambroj kun necesa ekipaĵo. Por dispono al la studentoj estas senpage ĉambroj kun komputiloj kaj interreto.

    En la lernejo troviĝas speciala pedagogia centro. Ĝi certigas al gelernantoj kaj al iliaj familioj kontakton kun specialistoj-kuracistoj, social-laborantoj, pedagogoj kaj psikologoj. La sistemo de la lernado estas helpo al familioj kun handikapitaj infanoj, plejparte el la regiono de Krkonoše. La lernejo mem akceptas gelernantojn el la tuta respubliko, ekde la jaro 1998 ĝi estas ankaŭ sportcentro de handikapuloj. La celo de ĝiaj sporttrejnistoj estas elekti sportojn konvenajn por handikapuloj, ekz. naĝado, danco, pilkaj ludoj kaj skiado.La studado daŭras 4 – 5 jarojn. Tiu ĉi tempo ebligas al gestudentoj samtempe lernadon kaj rehabilitadon. Ĝi estas ankaŭ avantaĝo por tiuj, kiuj bezonas pli da tempo por movado, ĉiutagaj aktivadoj kaj preparo por la studado.

    La studado en la komerclernejo daŭras tri jarojn, sed sukcesaj studentoj povas daŭrigi la studadon en abiturienta kurso aŭ daŭrigi du- kaj trijarajn aldonstudjarojn, finitajn per abiturienta ekzameno. En la praktika lernejo oni studas tri jarojn. En ĝi studas pleparte tiuj gelernantoj, kiuj pro malsano aŭ handikapo ne finis la bazlernejon. Ĝin povas studi gejunuloj, kiuj bezonas specialan koncentriĝon kaj prizorgon. La ĉefa avantaĝo de la lernejo ne estas en ĝiaj programoj, sed en tiu fakto, ke ĝi estas plene senbariera por ebligi la studadon al handikapuloj. Speciale oni akcentigas la studadon de fremdaj lingvoj, la studadon de komputiloj kaj la eblecojn de konvenaj profesioj por la handikapuloj. La studobjektoj, kiuj estas elekteblaj kaj la lernejaj aktivadoj celas al memstareco.

    En la lernejo troviĝas rehabilita centro kun specialistoj, kiuj certigas servon al la studentoj laŭ la konsiloj de kuracisto. La loĝdomoj ebligas loĝadon ne nur al studentoj, sed ankaŭ al la flegistinoj, kiuj kunlaboras kun la kuracistoj.

    Por akcepti studenton estas necesa konsulto en speciala centro. Por akcepti studenton al komerca studado estas necesa aŭ akceptekzameno aŭ bona atesto de la studento.

     La studado en la lernejo estas senpaga, ĉar la lernejo estas ŝtata. La studentoj pagas nur la loĝadon kaj manĝon. Nur por imago: unu studento pagas por lito en dulita ĉambro 1050 Kĉ monate kaj por manĝo 66 Kĉ tage. Parto de la studentoj ricevadas financan subtenon de diversaj donacioj aŭ de sponsoroj.

Demandoj: info@oajl.cz
Informoj: http://www.oajl.cz

Tradukis L. Filipová

Vane atendata donaco

Vera historieto el la jaro 1972 el tiama Ĉeĥoslovakio

      Manjon plej multe kolerigis, ke Peĉjo kaj Alĉjo neniam volis bone lavi siajn orelojn kaj kolojn. Multfoje ŝi tion klarigis al ili. Ŝi sentis sin, kiel la plej aĝa, respond­eca pri ili, sed kun ili ne eblis prudente diskuti. Peĉjo, triaklasano, rifuzis obei dekdu­jaran fratinon kaj Alĉjo faris ĉiam ĉion laŭ li. Nur la unuan jaron, kiam estis ĉiuj tri hejme ĉe la patro, estis tio iom akceptebla. La patro ĉiam klarigis al ili, ke Manjo nun estas kiel ilia patrino, kiam ŝi por ili kuiras kaj faras ĉiujn domlaborojn. Sed poste ŝi malsaniĝis kaj li mem ekkonis, ke tiamaniere la afero ne plu eblas kontinui. Li pro sia profe­sia laboro ne povis hejme mastrumi kaj ŝi pro lerneja laboro tiom pli ne. Dum tiu tem­po tiel plimalboniĝis ŝia lernado, ke ŝi hontis antaŭ siaj samklasanoj.

        Vane ŝi klopodis rememori, kiel ĉi ĉion sukcesis fari la patrino, sed ŝi ne frekventis lernejon kiel Manjo. Ŝi eĉ ne profesiis, ĉar la patro diris, ke li prefere laboros kiel du, sed infanojn kaj loĝejon li volas havi en ordo. Al la patrino tio ne plaĉis, ŝi asert­is, ke tio estas enuo kaj ke ŝi ne studis por poste resti hej­me kun tri infanaĉoj. Tamen ŝi ne serĉis okupon. Nur ŝi persvadis patron, ke ŝi povu somere vojaĝi al ma­ro. Ŝi volis vojaĝi sola, por ke ŝi ripozu, sed al neniu ŝi diris, ke kunvojaĝos ankaŭ sinjoro Suk el la najbara domo. Tion ili eksciis nur el la letero, kiun ŝi sendis el eksterlando. Ŝi skribis en ĝi tiajn strangaĵojn, kvazaŭ ĉio pasinta estis eraro kaj ke ŝi ne revenos. Sin­joro Suk laŭdire tie havas riĉan onklinon kaj la patrino restos kun li en ŝia domo. La infanoj estas jam sufiĉe aĝaj kaj iel solvos la aferon.

        Longe ili tion ne volis kredi. Kiam somere faladis steloj el ĉielo, diradis Manjo kun la knaboj sopire : „Revenu panjo!“ Infanoj en la lernejo ja asertis, ke realiĝos ĉiu de­ziro. Sed ĉi-okaze kredeble eĉ la steloj ne sufiĉis.

        Nur kiam Manjo kun Peĉjo kaj Alĉjo venis en infanhejmon, ili eksciis, ke ili fakte estas feliĉaj. Ili estis tri kaj en liberaj tagoj povis viziti sian patron. Sed pripensu ekzem­ple Johanon, kiun la gepatroj lasis ĉe la avino kaj restis ĉe la onklino en Italio! Komence ili de tempo al tempo sendadis al li almenaŭ belan bildkarton kun kolora poŝtmarko. Poste ili forveturis en Kanadon kaj bildkartoj venadis malofte, ĝis ili ĉesis veni. Tio estis ĝuste en la tempo, kiam la avino mortis kaj neniu sciis, kien skribi al ili, ke sepjara Joĉjo tie ĉi restis tute sola. En la instituto ja mankis al li nek manĝaĵo, nek ludiloj, nur patrina kareso kaj patra iutempa dorsofrapeto. Post kvaronjaro diris sinjorino instruistino, ke ŝi skribos en lian ateston grandan unuon, sed lin tio eĉ ne ĝojigis. Antaŭ kiu li fieros pri ĝi ?

        En infanhejmoj estas dekoj eĉ centoj da ili, pluaj vivas ĉe parencoj. Kristnask­tempe ili sopire atendas almenaŭ salutojn de la gepatroj. Peĉjo kaj Alĉjo eĉ sen kontraŭ­diroj frotpurigas siajn orelojn kaj kolojn, ĉar ili skribis al Jezueto, ke li redonu al ili panjon, kaj nun jam kelkajn tagojn antaŭe sopire gardas ĉe la fenestro, ĉu ŝi eble aperos pli frue. Kaj Manjo, vidante ilin, emas plori. Sed ŝi ĉiam venkis sin, ĉar ŝi ja estas dekdujara, do ŝi laŭdire estas jam preskaŭ plenaĝa. Almenaŭ tion asertas la patro,  kiu  fidas  ŝin.

Antaŭtage de Kristnasko, kiam eksonos kristnaskkantoj, patroj kaj patrinoj de forlasitaj infanoj eble baniĝos en la maro, amuziĝos kune kun novaj amikoj kaj kantos en fremda lingvo. En iliajn kapojn eĉ ne venos, ke en la patrujo aten­das sopire iliaj propraj infanoj, kiam eksonos sonorilo invitanta al kristnaska arbo. La infanoj kredas, ke anstataŭ pupoj, pilkoj kaj aliaj donacoj ili tie trovos siajn patrojn kaj patrinojn, ke anstataŭ dolĉaj sukeraĵoj ili ricevos multe pli dolĉan gepatran kison. Sed apenaŭ iu ne aten­dos vane. La gepatroj grandparte jam antaŭlonge forgesis ilin. Kaj nur la edukistinoj ilin kuŝigos en litojn eĉ dum tiu rava vespero, kiam la familioj devus esti kune

Verkis Sylva Groszová, esperantigis Lubomír Středa 

Invito

     Esperanto-klubo en Česká Třebová invitas vin al tradicia Esperanto-Silvestro sabate la 28-an de decembro 2002, temo de la vespero: “Esperanto en paradizo de ĝangalo”.

    Atentu, la aranĝo okazos en alia domo ol kutime, apud la kafejo Esperanto en Kultura centro. La redakcio rekomendas peti detalojn de s-ano Sv. Čech, Javorka 980,  560 02 Č. Třebová, tel. 465 532 788. Aliĝilojn li akceptas ĝis la 10-a de decembro. Prezo kun vespermanĝo estas 250 Kč.  

Atentigo

 Regulaj sabataj lingvaj seminarioj en venonta jaro 2003 okazos en tiuj ĉi datoj: 

25.1.2003 en Prago, klubejo en la strato “Ve Smečkách” (de la 9-a horo)

22.2.2003                

22.3.2003           

26.4.2003  en Pardubice, klubejo de AEH en la strato “Na Okrouhlíku”

12.-18.5.2003 semajna seminario en Skokovy (aliĝilon vi trovos en februara Informilo)

21.6.2003 en Prago

Post somera ferio bonvenigos vin esperantistoj el Pardubice ĉe sia 14-a Esperanto-Tago sabate la 20-an de septembro. Invitilojn vi trovos ĝustatempe en Informilo.

25.10 2003  en Prago

22.11.2003 en Prago 

Bonvolu noti tion en la kalendaron.

Hledám hodné lidi

Jsem tělesně postižená – na vozíčku. Mám malou hybnost i postavu, je mi 51 let. Celý život jsem bydlela s maminkou, která mi vloni zemřela. Toužím najít někoho (rodinu, manželský pár, osamělou osobu), kdo by se mě ujal a navzájem bychom si obohatili život. I když jsou mé motorické schopnosti velmi omezené, dokážu o berlích přejít pokoj.  

Chtěla bych mít možnost dělat to, co zvládnu, mít zase pocit smysluplného života. Dohovořím se esperantem, čtu knihy různých duchovních směrů, miluji přírodu. Doufám stále, že najdu blízkého člověka.

Ivana Drbohlavová, ÚSP Strozziho 1333,  508 01 Hořice.