Informilo 11/2011

Enhavo:
La 13-a kongreso de ĈEA Šumperk,
La 33-a lingva seminario Skokovy,
La 84-a SAT-kongreso Sarajevo,
La 78-a Itala kongreso Torino.

 

La 13-a kongreso de Ĉeĥa Esperanta Asocio

okazis en la moravia urbo Šumperk en la tagoj 7 – 9.10.2011. Partoprenis preskaŭ 80 esperantistoj el la tuta respubliko. La programo estis bunta. Interesa estis prelego de s-ro Hyvnar, skolto el Kopřivnice; li parolis pri rekonstruo de la Esperanto-monumento en lia urbo. La ĉeestantoj estis in-formitaj pri la mondkongreso de UEA en Kopenhago, pri la internacia kongreso de nevidantoj, pri diversaj problemoj ĉe E-tradukado, sed la ĉefa celo estis nova balota regularo kaj statuto.

La prezidanto de la nove elektita komitato de ĈEA estas inĝ. Vladimír Dvořák el la urbo Písek.

Trarigardon de la urbo gvidis Kvido Janík, en la loka monaĥejo la ĉeestantoj aŭskultis etan koncerton de kamera muziko kaj vespere okazis danc-amuzo kun riĉa tombolo.

La venonta konferenco verŝajne okazos en la tagoj 27.-30.10.2012 en la urbo Břeclav kun slovakaj kaj aŭstriaj esperantistoj.

jary

La 33-a aŭtuna lingva seminario en Skokovy

Dum la semajno 10.10. – 15.10.2011 okazis jam tradicia aŭtuna seminario en la pensiono ESPERO, en la malgranda vilaĝo Skokovy, distrikto Mladá Boleslav. Partoprenis ĝin unu francino kaj 17 enlandaj gesamideanoj. En tri rondetoj, kiujn gvidis Margit Turková, Líba Filipová kaj Jindřiška Drahotová, la anoj plibonigadis sian lingvoscion, posttagmeze ili ĝuis la promenojn en freŝa aero kaj antaŭvespere kelkaj kreis paper-eltondaĵojn en la rondeto de „lertaj manoj“, gvidata de Eva Pánková. Dum pluaj vesperoj okazadis prelegoj aŭ amuzo.

Merkrede la 12-an de oktobro, post la tagmanĝo, amasiĝis antaŭ la pensiono partoprenantoj de la seminario. Venis ankaŭ posteuloj de doktoro Hradil, Josef Housa (la komunum-estro de la vilaĝo Žďár), Jiří Bína (la vicurbestro de Mnichovo Hradiště) kaj reprezentanto de la loka ĵurnalo, por solene malvuali la memortabulon omaĝe al la doktoro Josef Hradil.

La solenaĵon inaŭguris Jindřiška Drahotová, la prezidantino de la Klubo de d-ro Hradil en Mladá Boleslav, nome de AEH diris kelkajn rememorajn vortojn s-ano Pavel Nechvíle, nome de ĈEA alparolis Petr Chrdle.

Poemon de Čestmír Vidman deklamis Margit Turková kaj fine la filo kaj la nepo de d-ro Hradil malkovris la memortabulon. La skulptaĵon ege sukcese kreis s-ano Zdeněk Myslivec. La instalon de la memor-tabulo iniciatis amikoj el la E-Klubo Mladá Boleslav. Sur la memortabulo estas ĉeĥa kaj Esperanta tekstoj: Ĉi tie vivis, kuracis kaj instruis Esperanton oferema homo MUDr. Josef Hradil, *22.11.1924 – †28.10.2008.

La venonta printempa lingva seminario okazos en la tagoj 16.4. – 22.4.2012.

Pavel Nechvíle

Informoj pri Skokovy daŭrigas pli detale – el la plumo de alia aŭtoro

La 33-a lingva seminario okazis denove en la pensiono Espero. La partoprenantoj venis kun riĉaj kontribuaĵoj. Danke al nia gasto – Nicol el Francujo – ĉiuj konstante uzadis nur Esperanton.

La unua vespero estis dediĉita por novaĵoj el la tempo de printempa seminario. Marde parto de la partoprenantoj veturis al Mladá Boleslav okaze de la prelego de doktoro Max Kašparů en la Universitato de la Tria aĝo kun la temo: „Samtempa familio kaj ĝiaj problemoj“. La salono estis plenplena kaj la demandoj estis trafaj. Por la preleganto, kiel dankon, kantis tri virinoj el loka ĥorrondeto spritajn popolajn kantojn kun temo bone konvena al la prelego. Etoso estis vere agrabla.

Vespere la geedzoj Dvořák revenigis nin al la UK en Kopenhago kaj ili rakontis kun filmeto ankaŭ pri muzikfesto okazita en Italujo, kie partoprenis du niaj esperantistinoj. Pri malvualo de la memortabulo oni skribas en la supra artikolo. Vespere Jaroslav Pokorný rakontis al ni pri lokaj botanikaj interesaĵoj, ŝtonoj, likenoj kaj muskoj. Ni restis kun li ĝis la noktomezo.

Ĵaŭde ni diskutis, sed ĉefe okazis „seĝo por nia gasto“. Vendrede prelegis Margit Turková pri sia meritplena agado koncerne la haŝekologian konferencon en Prago. Jindřiška Drahotová sabate rakontis pri „Avulino el Skokovy“.

La organizantoj ĝustatempe invitis lokanojn partopreni posttagmeze okupadojn por manlabori suvenirojn kaj ornamaĵojn por kristnaskaj festoj.

J. Drahotová

La 84-a SAT-kongreso en Sarajevo 30.7. – 6.8.2011

Unuafoje SAT kongresis en Bosnio kaj Hercegovino kaj la kvaran fojon en Balkanio. La kongreso estis bone organizita kun varia programo kaj kelkaj surprizoj. Partoprenis ĝin ĉirkaŭ 70 geesperantistoj el 15 landoj. La plej foraj partoprenantoj venis el Japanio kaj Aŭstralio. La kongreso okazis en bela natura ripozejo. Dum la solena malfermo bonvenigis la ĉeestantojn la prezidanto de la OKK Fetah Zvirac kaj ankaŭ la urbestro de la komunumo Ilidĝa s-ro Senaid Memić. Poste salutis nin Ibrahim Spahić, la prezidanto de Internacia Pac-centro. La kongreson inaŭguris la prezidanto de Plenumkomitato de SAT Jakvo Schram. La kongresan temon “Tutmondiĝo kaj nacia fenomeno” pritraktis François Lo Jacomo. Sekvis salutoj de diversaj asocioj kaj poste fotado antaŭ la hotelo “Terme”.

Sarajevo estis fondita en la 15-a jarcento. Ĝi riĉas je multaj monumentoj kaj aliaj vizitindaj vidindaĵoj. Promeno en malnova urbo-centro Baŝĉarŝija bone respegulas la etnan, religian kaj kulturan mozaikon de la bosnia socio. Nuntempe la homoj de pluraj naciecoj vivas en harmonio. En la jaro 1914 pro la murdo al la arkiduko Franz Ferdinad, tronheredulo por la Aŭstro-Hungara trono, ekestis la Unua mondmilito. Alia trista evento, la lasta kruela milito okazis inter la jaroj 1992-1995. Pri tiuj okazaĵoj ni estis detale informitaj.

Dum la kongresa semajno oni traktis la kutimajn kongresajn temojn, okazis socipolitikaj forumoj, fakaj kaj frakciaj kunvenoj, kunsidis la LEA-komitato, komunistoj. Okazis aktiva partoprenado kun viglaj diskutoj. Krom tio ni havis eblon provi la teknikon de kinezoterapio, aŭdi pri la sorto de la bulgaraj fervojoj, diskuti pri lingva diverseco kaj la utileco de lernado de fremdaj lingvoj, spekti dokumentan filmon pri Esperanto. Solena akcepto de la urbestro okazis en la hotelo mem.

Grandan intereson pri la evento montris amaskomunikiloj en la tuta lando. Aperis pluraj artikoloj en ĵurnaloj, kelkaj intervjuoj estis elsenditaj en radio kaj raportaĵoj pri la kongresaj eventoj aperis en televido. Do, miloj da homoj eksciis pri la kongreso.

Nekutima dum la SAT-kongresoj, sed riĉaj estis la turismaj proponoj plurfoje ligitaj al militaj okazaĵoj. Ni vizitis militan tunelon elfositan dum la sieĝo de Sarajevo, spektis filmon pri la tieaj okazaĵoj kaj rigardis malgrandan ekspozicion. En Srebrenica dum la tuttaga ekskurso ni vizitis la Memorcentron en Potoĉari, kiu atestis pri kruelaj kaj abomenaj okazaĵoj de la lasta milito. Malgraŭ la renovigo oni rimarkas ĝis nun spurojn: vidiĝas multaj kuglitaj domoj. Ĉe la monumento de la militaj pereintoj oni metis florbukedon.

En la kulturdomo de Srebrenica okazis packunsido, en kiu oni apelaciis por malpermeso de pafaĵetoj el bomboj, kontraŭpersonaj minoj kaj por senminigado de Bosnio kaj Hercegovino. En Tuzla ni trarigardis la urbon kaj tagmanĝis en belstila restoracio. Interesa estis ekskurso al bosniaj piramidoj, kie ni promenis tra subteraj vojoj. Dum alia tuttaga ekskurso ni vizitis la belan urbon Mostar, mondfaman pro sia ponto. En Blagaj Spomenka Ŝtimec prezentis sian verkon, la romano “Hodler en Mostar”. En la kongresejo estis prezentitaj aliaj du libroj. “Eŭropa Unio – lingvaj kaj kulturaj aspektoj” redaktis kaj prezentis Senad Ĉolić. Nikolao Gudskov el Moskvo prezentis sian libron “Ilustrita enciklopedio de hejmaj mamuloj”.

Komence de la kongreso kulminis en Sarajevo festivalo de la kulturo – famaj “Baŝĉarŝiaj noktoj” . Ni ĉeestis ĝian ferman festceremonion en la urbo, en kiu prezentiĝis la plej famaj artistoj. La programon partoprenis ankaŭ esperantisto kaj profesia muzikisto el niaj vicoj Lino Markovo el Francio. Li kantis esperantigitan kanzonon “Belaj estas la mostaraj vendejoj”.

La vesperaj programeroj estis variaj. Ŝatatajn “Sevdalinkoj” (populara kaj tradicia bosnia muziko) kantis por ni loka solistino de la sarajeva operejo Lejla Jusić. Aldoniĝis ankaŭ niaj artistoj Lino Markovo kaj Saŝa Filipović kaj loka akordionisto. Ekestis tre plaĉa kaj agrabla etoso, kiu daŭris ĝis post la noktomezo. Saŝa Filipoviĉ ludis la teatraĵon “Rememoro de unu aktoro”. Franjo Leveque el Francio organizis kaj gvidis ĥoron, kiu kantis en la Internacia vespero. La lasta vendreda vespero estis dediĉita al folklora spektaklo. Sur la ekstera scenejo prezentiĝis pluraj ensembloj de la kulturarta societo per kantoj kaj dancoj en belaj kostumoj. Tie ankaŭ okazis la solena fermo fare de Jakvo Schram. Venontjare oni kongresos en Ukrainio en Jalto.

Liba Gabalda

La 78-a Itala kongreso de Esperanto 20. – 27. 8. 2011

Torino estis la unua ĉefurbo de Italio. Ĉi-jare oni festis la 150-jaran jubileon de Italio. En la tuta lando flirtis hisitaj naciaj flagoj. Festantaj homamasoj kaj multaj turistoj venis por ĝui la eventon. Jam la kvaran fojon Torino gastigis la Italan E-Kongreson. Partoprenis ĝin pli ol 250 geesperantistoj el 30 landoj. Krom multaj eŭropanoj venis gesamideanoj el Indonezio, Brazilo, Madagaskaro, Israelo, Usono. Al la ĉeftemo “Kaj nun ni estu eŭropanoj” estis dediĉita unu el la du seminarioj. La Landa Kongresa Komitato preparis buntan kaj interesan semajnan programon kaj zorgis pri ĝia bona disvolviĝo. Tio efektive okazis. La solenan inaŭguron prezidis Renato Corsetti, bonvenigis nin la prezidanto de la torina Esperanto klubo, parolis skabenino de la urbo Torino. La senatano kaj urbestro de la venonta kongresurbo Mazara del Vallo invitis nin ĉeesti la 79-an Italan Kongreson okazontan en Sicilio. Tie oni intencas starigi Centron por Interkulturo kaj Esperanto. La ĉefan paroladon prezentis la prezidanto de UEA Probal Dasgupta.

La kongreso okazis en Villa Gualino, kie estas hotelĉambroj kaj pluraj konferencejoj. De la hotelĉambro ni havis belan panoramon al la urbo Torino, borderita de la Alpmontaro. Bedaŭrinde, la montoj estis vualitaj de nuboj ĝis la antaŭlasta tago. En la unua kongresa tago okazis rande de la urbo Verda Foiro simile kiel dum la UK-oj. Du seminarioj, fakaj kunvenoj, prelegoj, KER-ekzamenoj, E-kursoj kaj lecionoj de la itala lingvo, publikaj diskutoj, prezentadoj de diversaj libroj kaj pluraj ekskursoj konsistigis la semajnan programon. Prelego pri Komenio vekis intereson kaj ankaŭ tiu pri “Zamenhof, profeto de Eŭropo” trovis siajn adeptojn malgraŭ malfrua noktohoro. Gejunuloj havis aldonan programon, infanoj lerte desegnis, modlis kaj poste instalis malgrandan ekspozicion.

Riĉenhavaj estis ĉiuj vesperaj programeroj. Kantis la kataluna muzikgrupo “Kaj Tiel Plu”, la litova familia bando Asorti, la itala profesia grupo Reverie, duopo Nanne kaj Ankie el Nederlando, la sveda gitaristo kaj kantisto Martin Wiese kaj la itala romantikulo Manuel Rovere, kiu ankaŭ prizorgis ĉiujn artistojn provizante ilin per sia aparataro.

Dum la Internacia vespero prezentiĝis artistoj el niaj vicoj kantante, recitante poemojn, ludante violonon, pianon, kaj aliajn nekutimajn instrumentojn. Trupo de polaj junulinoj prezentis modernajn danckreaĵojn. Ĉio ĉi estis interesa kaj bunta spektaklo. Al la kulturaj programeroj apartenis ankaŭ prezento de du teatraĵoj. Unu originale verkita de Mikaelo Bronŝtejn, “Dek tagoj de kapitano Postnikov”, estis adaptita kaj prezentita de Saŝa Filipoviĉ kun aliaj du aktoroj. La dua (tradukita) teatraĵo temis pri “Roma Triptiko”. Ĝi impresis iom mistere. Oni prezentis ankaŭ la filmon de Roman Dobrzyňski “Japana printempo”, kiu gajnis la unuan premion en Belartaj Konkursoj. Ne malpli plaĉa estis la filmo pri Odeso kaj bildoj pri la odesaj katakomboj, kiujn prezentis Tatjana Auderskaja el Ukrainio. Interesaj estis bildoj kaj libro pri Bona Espero en Brazilo, prezentitaj de la ital-brazila paro Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia.

Pri la evento interesiĝis ankaŭ politikistoj (kun favora sinteno al Esperanto), ĵurnalistoj, televido kaj aperis kelkaj artikoloj en la loka gazeto. En TTT-paĝoj estis aperigitaj freŝaj novaĵoj. Por la kongreso estis pretigitaj du specialaj bildkartoj, kiujn oni povis stampigi per poŝta memorstampo.

Estis organizitaj kvar duontagaj ekskursoj. Oni konatiĝis kun la urbo Torino, ĝiaj muzeoj, palacoj, katedralo, botanika ĝardeno, mezepoka urbo kaj ĝia fortikaĵo, religiaj objektoj kaj simboloj de la urbo kaj vespere estis organizita vizito al astronomia observejo.

Dum la tuttagaj ekskursoj oni vizitis la urbon Verĉeli kaj apudajn kastelojn, la turisman urbon Stressa kaj la lagon Maggiore (en kiu oni vizitis tri belegajn insulojn), la valon de Susa en la okcidentaj Alpoj, kie troviĝas imponaj fortikaĵoj kaj bela abatejo de Sankta Mikaelo.

En la ĉi-jara Itala Kongreso estis elektita nova estraro de la asocio. Ĉe la fino de la kongreso la sekretariino Laura Brazzabeni dankis ĉiujn ĉeestantojn pro ilia partopreno kaj fermis la kongreson. Venontjare oni atendas ankoraŭ pli da partoprenantoj en la bela varma Sicilio. Surloke jam aliĝis pli ol 50 gesamideanoj. Aliĝu ankaŭ vi kaj ĝuu la varman etoson en Sicilio!

Liba Gabalda

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.