Informilo 11/2010

 

Enhavo:
50j.E-rondeto Č.T.,
Fajro en Bona Espero,
600j. de praga horloĝo,
Interesaĵoj el la kluboj,
Ĉu valoras?

 

50-a jubileo de la E-rondeto“Amikeco” en Česká Třebová

La urbo Česká Třebová situas en Ĉeĥio 160 kilometrojn oriente de Prago kaj 90 km norde de Brno. Ĝi havas iom pli ol 16 000 enloĝantojn kaj estas konata kiel urbo de fervojistoj pro la grava fervojstacio, pri kiu oni fieras. Tri esperantistoj-fervojistoj Jindřich Štancl, František Jindra kaj Jiří Pištora (sur la foto) gvidis tie
Esperanto-kurson. Ekde tiam la intereso pri Esperanto kreskis kaj oni fondis la rondeton “Amikco”.
Ĝiaj membroj aktivas organizante diversajn aranĝojn. Renomaj estis baloj por nefumantoj kaj jarfine oni regule okazigas Silvestrajn vesperojn, dum kiuj ĉiuj bone amuziĝas kaj bonvenigas la Novan Jaron. Menciindas, ke la esperantistoj ĝis nun renkontiĝadas kun najbaraj kluboj por komunaj ekskursoj. Kvin kronikoj atestas pri ĉiuj tiuj aktivaĵoj. La jubileon de la 50-a jariĝo festis la rondeto “Amikeco” de la 17-a ĝis la 19-a de septembro 2010.

La eventon partoprenis 115 geesperantistoj de pluraj ĉeĥaj urboj, inkluzive 15 eksterlandanoj el 5 landoj: Aŭstrio, Danio, Francio, Germanio kaj Nederlando. La festado komenciĝis vendrede en la Kultura centro de la urbo per seminario “La rolo de Esperanto en moderna mondo”. Estis pritraktita serio da prelegoj pri la historio de Esperanto kaj la nuntempa E-movado en la mondo. Oni parolis pri la E-rondeto “Amikeco”, pri la fervojista movado en la mondo kaj la aplikado de Esperanto en faka terminologio. Prelegis ĉeĥaj kaj eksterlandaj esperantistoj. La solenan inaŭguron ĉeestis la vicurbestrino kaj la estrino de la loka muz eo. La okazaĵon filmis loka televido OIK. Vespere oni diskutis kaj babilis en la apuda kafejo “Esperanto”.

La solena programo estis antaŭvidita sabate. Matene ni amasiĝis en la urba parko “Javorka”, kie post festparolado estis malkovrita memorŝtono okaze de la 50-a jubileo. Post la komuna fotado ĉe ĝi ni translokiĝis al la restoracio “Hory”, kie per tostado kun ŝaŭmvino komenciĝis la solenaĵo. Sekvis bonvenigaj vortoj fare de Jana Křížková kaj Ladislav Kovář. Oni legis salutojn kaj bondezirojn venintajn el pluraj landoj. Ankaŭ reprezentantoj de la menciitaj landoj salutis la ĉeestantaron.

Meritplenaj personoj de la klubo ricevis diplomon pro sia longjara agado en la rondeto “Amikeco”. Oni projekciis filmitan resumon pri okazintaĵoj kaj aktivado dum la 50-jara ekzisto de la klubo. Post bonega tagmanĝo ni komune promenis en la ĉirkaŭaĵo kaj vizitis apudan kapeleton, aŭskultis orgenon kaj kantis. Vespere muzikistoj ludis konatajn nostalgiajn melodiojn por ĝojigi la ĉeestantojn kaj invitis ilin al dancado. Ne mankis riĉa tombolo, en kiu ĉiu gajninto trovis ion por sia gusto.

Dimanĉe okazis komputila seminario pri Esperanto. Promenon tra la urbo ni komencis ĉe la stacidomo. La 15-an de septembro 2010 oni tie inaŭguris modernan multfunkcian trafikterminalon kun nova busstacio. En la Kultura centro ni spektis ekspozicion pri la projekto kaj konstruado de tiu-ĉi impona komplekso. Sekvis vizito ĉe la Malnova placo kaj apuda preĝejo. Poste ni atingis la plej malnovan konstruaĵon de la urbo – rotondon de Sankta Katarina. La aranĝo estis plensukcesa.
Liba Gabalda

Bona Espero“ ree viglas post la fajro

(Esperantujo en Brazilo)

Rakontas Ursula Grattapaglia en intervjuo de Libera Folio:

Kiam okazis la fajro? Ursula: La fajro komenciĝis sabaton, la 18-an de septembro, posttagmeze, alvenante el distanco de ĉirkaŭ 15 km el la nordo. Ni jam estis preparintaj fari defendan zonon per nia traktoro ĉirkaŭ la plantaĵoj kaj domoj. La fronto estis kilometrojn larĝa kaj la funkciuloj de la Nacia Parko klopodegis jam la tutan posttagmezon haltigi la fajron je dek km de ni. Ni fidis, sed restis vekaj dum la nokto. La fajro alproksimiĝis senhalte kaj je la 2-a horo frumatene atingis nian teritorion.

La E-bienoj „Bona Espero“ posedas 943 hektarojn de savana grundo, sed riĉa estas la bieno pro endemiaj specialaj plantoj kaj multaj bestoj, kiel jaguaroj, simioj, cervoj, lupoj, dazipoj, serpentoj diverstipaj, emuoj kaj plej diversaj specioj de papagoj, araoj, tukanoj kaj aliaj birdoj.

Fakte nia teritorio estis parto de la najbara fama nacia parko kun dekoj da akvofaloj, kiun vizitas daŭre turistoj, sed, pro nia socia servo al la sep urbetoj de la regiono, la ŝtatprezidanto faris specialan dekreton eltirante nian areon el la parko, jam en 1981 pro niaj petoj. Pro tio nin ĉirkaŭas je tri flankoj la parko. Ni fakte ne rajtus modifi per konstruaĵoj aŭ grandaj monokulturoj la medion, kiu ĝis 10 km de la parklimoj estas protektata areo.
La unua domo, nun estas 5 domoj

Do la fajro atingis nin en kelkaj lokoj ĝis 10 metrojn de la domoj, sed en aliaj areoj ni sukcesis per kontraŭfajro bari la alvenon. Oni metas fajron en kontrolita mallonga areo (eble nur 20 m) kaj zorgas, ke ĝi iru nur for de ni kaj ne reen al ni. Tio estas arto, kiun ni lernis dum niaj 36 jaroj da defendo. Kiam nia fajro renkontos la alvenantan fajron – nerakontebla momento! La du fajroj mortas abrupte per altegaj flamoj. Simple. Kaj restas nur fumantaj arbetoj. Tion ni sukcesis per la helpo de pluraj ekslernantoj, kiuj alvenis nokte je la 3a horo vidante de 6 km la fajron ĉe ni.

Kio kaŭzis la fajron, kaj kion ĝi detruis? La direktoro de la Parko sukcesis klare ekkoni, en kies bieno komenciĝis la fajro kaj tiu bienisto ricevis ege altan monpunon. La bienistoj tutnormale bruligas pecetojn de eble dek hektaroj de siaj grundoj, por ke la centoj da bovinoj havu freŝan herbejon post dudek tagoj. Ili tute ne manĝus sekan herbon. Brazilaj bovinoj… Sed en nia kazo, la fajro fuĝis la kontrolon de la bovgardistoj…

Kion la flamoj detruis? Estas ekologia katastrofo sur areo de kelkmiloj da hektaroj, 90% de nia grundo, 100% de ĉiuj niaj najbaroj, pluraj domoj forbrulis, 50% de la parko, kiun lundon, la 20-an de septembro, komencis savi tuta grupo de fajrobrigadistoj, kiuj venis el la ĉefurbo Brasilia (je 250km) dum pluraj tagoj.

La viroj de Bona Espero havis evidente kelkajn brulvundojn, sed jam plu ekzistas nur la cikatroj. Dum tiuj tagoj vizitis nin brazila esperantisto Amarílio Carvalho el Mato Grosso, kiu malgraŭ siaj 77 jaroj, kuraĝe kaj forte batalis kontraŭ la fajro. Sed iun momenton li estis ĉirkaŭita de ĉiuj flankoj kaj liaj kruroj brulvundiĝis, dimanĉon frumatene. Mi tuj surmetis nian indiĝenan medikamenton, t.e. aloo vera, planto ĉiam preta por tiaj okazoj; post kelkaj tagoj jam li bonfartis.

Kian posedaĵon ni perdis? Kilometrojn da fostoj de niaj pikdratbariloj ĉirkaŭ la diversaj limigitaj kampoj. Ili estas el eŭkaliptoarboj, ĉar tiel senpagaj, ni plantas multajn kaj ili rapide kreskas. Sed nun nia estraro faris la decidon, ke en la plej necesaj zonoj ni klopodu starigi fostojn el cemento – kontraŭ la venontaj fajroj!

Kiom da loĝantoj kaj kunlaborantoj nun troviĝas en Bona Espero?
En Bona Espero manĝas ĉiutage inter 35 ĝis 40 homoj. Ni agadas en tri kampoj: Socia asisto – ekologia agrikulturo – Esperanto-kulturo. Tiel decidis la statuto de la 6 brazilaj fondintoj en la fora jaro 1957. La grundon ili ricevis duone donace kaj duone aĉetis ĝin. Tiam grundo estis preskaŭ senpaga, sed nuntempe, post 53 jaroj, ĝi jam havas altan valoron ankaŭ pro siaj 5 grandaj domoj.

Kiuj estas la ĉefaj agadoj, kaj kiel estas financata la funkciado de Bona Espero? Nia eduka institucio estas je publika utileco municipa, ŝtata (Goiás) kaj federacia; tiel ni ne pagas impostojn, ricevas senpage elektran energion kaj bedaŭrinde nur parton de la necesaj aĉetendaj nutraĵoj kaj vestaĵoj por la infanoj, kiujn ni ne povas mem produkti.

Ni funkciigas filion de la urba publika lernejo en niaj instalaĵoj por infanoj inter 4 kaj 13 jaroj. Duono de ili loĝas daŭre en Bona Espero, la aliaj alvenas per speciala buso de la urbestro, kiu kolektas la infanojn en la regiono kaj ves-pere reportas hejmen. La instruistino kaj la kuiristino estas pagataj de la ŝtato. Plian instruiston pagas la germana subtena asocio Bona Espero e.V., kies prezidanto estas Bernd Schoenberner. Tiu grupo ankaŭ multege helpas por garantii la aĉeton de lernomaterialoj, ŝuoj kaj vestaĵoj, gaso por la kuirado, benzino kaj etanolo por la aŭtomobiloj, ĉar ofte oni devas transporti infanojn al hospitalo aŭ dentisto aŭ juĝisto.

Pluraj volontuloj zorgas la centojn da fruktoarboj (bananoj, oranĝoj, citronoj, mangoj, kafo, gujavoj, papajoj, avokadoj kaj aliaj indiĝenaj plantoj) kaj grandegan legomejon. Francaj esperantistoj pagas la salajron de unu agrikulturisto por produkti legomojn kaj fruktojn. Ni daŭre kaj senhalte de 50 jaroj plantas arbojn. Granda fajro en 2003, detruis 30 oranĝoarbojn kaj ne facilas aĉeti novajn arbidojn. Ĉifoje neniu fruktoarbo forbrulis, ĉar ni jam antaŭe faris sekureczonon.

Nia ĉefa agado estas kunlabori kun sociaj instancoj, du el la bonesperanoj estas membroj de urbaj konsilioj, ni akceptas infanojn el riska situacio. Ofte ni devas protekti infanojn misuzitajn de plenkreskuloj, aŭ kaŝi atestantojn de krimoj. Vi skribas, ke estas orfejo. Sed fakte ni ne havas orfojn, tio signifus, ke ambaŭ gepatroj mortis, sed ĝenerale niaj infanoj estas forlasitaj de vivantaj gepatroj. La polico forprenas de tiuj (plej ofte fortaj alkoholuloj, droguloj, prizonuloj, prostituistinoj ktp.) la infanojn por kelkaj jaroj, dum oni klopodas rehabiliti tiujn familiojn.

Kelkaj infanoj restas unu jaron, aliaj kvin aŭ dek, tio dependas de la kazo.

Kiel oni uzas Esperanton ĉe vi? Esperanto en Bona Espero estas tutsimple utila kaj necesa elemento en la senco, ke ĉu la franca patrino kun siaj tri infanetoj, ĉu la nuna belga studento de antropologio, ĉu Ester Schor, ĉu Roman, Marian, Georgo Handzlik, Amarílio, Francesco Maurelli, Alejandro Cossavella, Anton Oberndorfer (nur lastjare ĉiuj tiuj) aŭ aliaj dekoj, eĉ centoj da bonvolaj volontuloj sidas kvarfoje tage ĉe la manĝotabloj aŭ ludas kun la infanoj, aŭ instruas, aŭ flegas arbojn, aŭ farbas domojn, aŭ kantas aŭ kuiras. Ili uzas Esperanton nature. La infanetoj estas ofte Esperanto-analfabetoj, t.e. ili parolas, komprenas, per simpla simbiozo, ĉar ili alvenas ĉiuj analfabetoj, eĉ 11-jaraĝaj, sed ne lernas en la lernejo skribi, kvankam ili post iom respondas flue. Prioritata estas la kapablo legi, skribi kaj kalkuli en sia portugala lingvo, evidente.

Ni instruas Esperanton kaj kelkfoje prelegas en nia urbeto Alto Paraiso, en la rotaria klubo ekzemple, ni akceptas multajn vizitantojn el Brasília, kiuj interesiĝas pri Esperanto. Ĵurnalistoj de revuoj kaj TV ofte intervjuas kaj pro nia speciala situacio multe informas, ja eĉ mi diru, propagandas la ideon pri internacia lingvo pro nia konkreta fakto de ĉiutaga uzo de Esperanto.

Kian helpon unuavice bezonas nun Bona Espero? Ĉu jam alvenis aŭ estis promesitaj kontribuoj de esperantistoj? Kion ni bezonas? Brakojn por helpi en la plantaĵoj, monon por aĉeti fostojn por protekti nian teritorion. Akvumi 500 arbidojn, kiujn ni plantis kunlabore kun UNEP por planti tutmonde unu miliardon da arboj. Kaj tiel plu. Jam alvenis multege da mesaĝoj de solidareco el la tuta mondo – ni miregas, ĉar ni nur informis kelkajn eksvolontulojn en Francio unue, sed ili sendis al aliaj. Jes, jam alvenis ankaŭ kelkaj financaj kontribuoj kaj multaj jam promesis sendi helpon. Ni povas diri al vi, ke la cementaj fostoj estas multekostaj, unu fosto kostas dek eŭrojn. La plej urĝa estas la norda linio de 2300 metroj. Sed ja mankas pli ol dek kilometroj da bariloj entute. Tamen ne tiel urĝaj, ĉefe ĉar ni ne trovas fortajn homojn por fiksi la fostojn en la terenon kaj meti la draton.

Ĉu esperantistoj pretus veni por tiu peza laboro? Mi sendas al vi kelkajn fotojn de niaj lernantoj, por ke vi vidu ne nur tiujn nigrajn panoramojn sed ankaŭ la gajajn vizaĝojn de niaj etuloj. Sciu, ke jam la ŝoko pasis, la unua pluvo post monatoj da seka periodo helpas verdigi la kampojn. Ni dankas anticipe por ĉies solidara helpo! Kampanjo -“Fosto” Afiŝita de Stanislaw Rynduch

Ekzistas riĉaj kaj malpli riĉaj esperantistoj, sed mi opinias, ke montrante internacian E-solidarecon, ĉiu povus almenaŭ unu foston donaci.

Transprenita el Libera Folio.

Noto de la redakcio AEH: Ni sendas monon por tri fostoj.

Sescent jarojn de la astronomia horloĝo de Prago

Certe ĉiu vizitanto de la ĉeĥa ĉefurbo Prago, ĉu ĉeĥo ĉu eksterlandano, alvenas je ĉiu plena horo sur la Malnovurban placon, al la astronomia horloĝo por spekti belegan „teatraĵon“, neforgeseblan vidindaĵon. Sonoriletoj ekludas kaj en du fenestretoj sinsekve aperas la 12 apostoloj, fine kokerikas virkoko. Sed nur kelkaj fakuloj scias, ke la astronomia horloĝo montras pli da informoj. Ĝian historion ankaŭ ne ĉiu konas.

Astronomia horloĝo. La plej malnovan parton de la horloĝo (ĉeĥe oni nomas ĝin „orloj“) – la horloĝmekanismon konstruis en la jaro 1410 la majstro Mikuláš z Kadaně (Nikolao el Kadan), laŭ projekto de la majstro Jan Šindel (profesoro de filozofio, matematiko kaj astronomio kaj rektoro de la praga universitato). La skulpto-ornamaĵoj devenas el skulptejo de Petr Parléř.

Ĝis la mezo de la 20-a jarcento estis diskonigita kiel aŭtoro de la horloĝo la majstro Hanuš de Růže kun sia helpanto Jakub Čech. Laŭ la legendo la aŭtoro de la horloĝo estis blindigita, por ke li ne plu povu konstrui similan vidindaĵon. La horloĝo estis riparita en la jaro 1880 kaj ornamita per kalendar-disko konsistanta el 12 belege pentritaj monat-simboloj, fare de la fama ĉeĥa pentristo Josef Mánes. Dum la jarcentoj la horloĝo kelkfoje haltis kaj estis riparita.Verŝajne en la jaro 1629 aŭ 1659 al la horloĝo estis aldonita bato-mekanismo kaj lignaj skulptaĵoj. En la 18-a jarcento la horloĝo estis ruiniĝinta kaj la praga magistrato cerbumis ĝin vendi kiel metal-defalaĵon. La horloĝo estis savita danke al meteorologo kaj profesoro de la Universitato de Karlo la IVa – Antonín Strnad. Tiam la riparo kostis 793 florenojn kaj ĝi efektiviĝis en la jaroj 1787 – 1791 fare de la horloĝisto Šimon Landsperger.

Dum plua riparo en la jaroj 1865-1866 oni ekmovis ankaŭ astronomiajn funkciojn kaj estis ensonoriligita la skulptaĵo de virkoko. La horloĝo estis grave damaĝita per bombardado de la urbo fine de la dua mondmilito, (dum ribelo de la praga civitanaro la 5-an de majo 1945) kaj riparita en la jaro 1948.

Konstruaĵo. En la jaro 1338 la reĝo Johano la Luksemburga donis permeson al la malnov-urbanoj konstrui urbodomon. En la orienta flanko oni ekkonstruis turon, sur kiu estis origine lokita horloĝo (1402), poste sonorilo (1409) kaj en la jaro 1410 la astronomia horloĝo. Al la turo estis poste alkonstruita kapelo kaj en la jaroj 1805 – 1807 oni finkonstruis ambiton (ĉirkaŭirejon) de la turo.
El diversaj fontoj kompilis Pavel Nechvíle

Interesaĵoj el la kluboj:

1)  Sabate la 27-an de novembro 2010 de la 9.30 ĝis 15-a horo okazos konversacia antaŭtagmezo de AEH en la E- klubejo Pardubice. Uzu trolebuson n-ro 2, aŭ buson n-ro 8 aŭ 12. Strato Na Okrouhlíku 21. Lasta sabata lingva seminario okazis fine de junio kaj dum decembro ĝi ne okazos. Elkore invitas J.Rýznarová

2) E-Silvestro okazos en Česká Třebová la 29-an de decembro 2010 en la Sportklubo (Horbytka) de la 19-a ĝis la 2-a nokte. Vespera temo: Talentmanio. Sendu 200 Kč kaj aliĝu al Svat. Čech, Javorka 980 Č. Třebová, tel. 465532788.

3) La 28-10-2010 la redakcio ricevis agadplanon de la E-klubo en Přerov por la dua duono de tiu ĉi jaro. Venontaj programoj estos la 1-12-2010, kiam okazos rememoriga prelego de A. Krejčíř okaze de la naskiĝdatreveno de L.L.Zamenhof kaj la lasta kunveno estos la 15-12-2010: Tradicia antaŭ-kristnaska kantado ĉe la muzik-akompano de s-anoj J. Duda kaj V. Nosek.

4) Esperantista klubo D-ro Schulhof Pardubice kontribuas al Esperanta Vikipedio per siaj paĝoj, ĉefe pri urboj kaj vilaĝoj el la regiono de Pardubice. Pasintmonate ili kompletigis la paĝarojn de ĉiuj komunumoj situantaj en la distriktoj Pardubice kaj Chrudim kaj komencas laboron pri la distriktoj Svitavy kaj Ústí nad Orlicí. Per sia laboro ili volas kontribui por kono de la vivo kaj turismaj eblecoj en la regiono. J.Hron

Ĉu valoras?

Kiam oni tradukas tekston en fremdan lingvon, ofte ekestas problemo, kiun vorton uzi el diversaj, sencosimilaj. Solvi la problemon en multaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto, povus helpi nova frazlibro “Tatoeba”, kiu sinsekve ekestas el la japana iniciato. Pere de interreta adreso  http://tatoeba.org/epo/sentences/show_all_in/epo/none/none/indifferent/page:1 vi jam povas trovi preskaŭ 40 mil diversajn Esperantajn frazojn, ekzemplojn de uzo de diversaj Esperantaj vortoj. En tiuj paĝoj vi povas bone ekzerci viajn lingvajn kapablojn. La nombron de la frazoj ĉiam kreskigas multaj esperantistoj kontribuantaj pere de siaj nove elpensitaj kreaĵoj. Bedaŭrinde ne ĉiam sen gramatikaj eraroj. J. Hron

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.