Informilo 11 2007

 

Enhavo:
Raporto pri kolokvo pri
E-bibliotekoj
☺ Sukcesa prezentado de Esperanto
☺ Afrika ĉasgvidisto
☺ Senbezona turmento
☺ Envio
☺ Ostro, kiu ne estis vundita, ne produktas perlojn
☺ 19-a IKF en Ústí
☺ La ĈEJ kunsidis
☺ 500 novaj studentoj en Ĉinio
☺ Lingva angulo
☺ Atentigo por rekotizo kaj plialtiĝo

 

Raporto pri kolokvo pri E-bibliotekoj

En la tagoj 19. – 20. 10. 2007 partoprenis Miroslav Malovec kun Marek Blahuš la kolokvon en la aŭstria urbo Vieno. Partoprenis proksimume 20 personoj.

Ĝi okazis en la konstruaĵo de la nacia biblioteko. Tie nun troviĝas Muzeo de Esperanto.

Kiel aspektas la nova E-muzeo?

La ekspozicia parto estas nur en du ejoj, la vandoj ornamitaj per la portreto de Zamenhof, pendas tie ankaŭ granda foto de la kongreso el Krakovo en 1913 kaj diversaj afiŝoj. Sur la tabloj kuŝas kelkaj vitroŝranketoj, en kiuj troviĝas malnovaj libroj pri temoj el komencoj de la E-movado. Sur la muro eblas projekcii filmojn kun komento en Esperanto, en germana aŭ angla lingvoj. Sur unu el paneloj troviĝas interaktiva mapo de la mondo, sur kiu aperas (per premo de la fingro) unuopaj lokoj, kie ekzistas E-movado. Ne mankas tie abundaj informoj pri diversaj aranĝoj.

En keloj de la muzeo estas arkivo de libroj, gazetoj kaj valoraj heredaĵoj de E-eminentuloj. Sekuriga sistemo gardas arkivaĵojn en klimatizataj spacoj.

El multaj prelegoj mi elektas: estis prezentita historio de la muzeo, klopodo kaj projekto pri elektronika prilaboro de fotoj, sonarkivo de sonregistroj. La partoprenantoj estis informitaj pri preparo de grandega katalogo de ĉiuj E-periodaĵoj, pri germana E-biblioteko en la urbo Aalen, pri maniero de diĝitado, ĉar paperaj originaloj malboniĝas kaj ilin ne eblas kopii kiel diĝitan noton.

M. Malovec rakontis pri E-bibliotekoj en Ĉeĥio kaj kiel li diĝitadas E-literaturon, M. Blahuš proponis krei specialan katalogon de E-bibliotekoj.

Okazis pluaj prelegoj, el kiuj d-ro Detlev Blanke kompilos broĵuron.

Nur restis malmulte da tempo por pli da konsiloj de biblioteka tekniko, pri vicigado de la libroj kaj difinado de arkivaĵoj.

El la raporto de M. Malovec tradukis kaj mallongigis J. Rýznarová

Sukcesa prezentado de Esperanto.

Eǔropa Esperanto-Unio (EEU) sukcesis prezenti Esperanton kaj la lingvopolitikan demandon dum la grava orienteǔropa aranĝo „Ekonomia Forumo“. Ĝi okazis en la tagoj de la 5-a ĝis 8-a de septembro 2007, jam la 17-an fojon, en la pola kuracurbo Krynica.

EEU ĉeestis la forumon jam pasintjare. Tamen la nuna prezento kaj la atentemo pri Esperanto estis pli bonaj. Grave tion influis la ĉeesto de prof. Reinhard Selten, kiu venis al la forumo kiel gasto de EEU kaj tiel li iĝis la unua Nobel-premiito en la Forumo.

La aranĝon, kies ĉeftemo estis Eǔropo – krizoj, ŝanĝoj aǔ ŝanco? Ĉeestas kutime gravuloj: politikistoj, ekonomiistoj, entreprenistoj precipe el meza kaj orienta Eǔropo. Ne mankas ambasadoroj, EU-komisionanoj, manaĝeroj de gravaj elektraj, naftaj aǔ komputilaj firmaoj… . Inter la gastoj eblis trovi ekz. la eksprezidentojn de Pollando kaj Ĉeĥio, Alexander Kwaśniewski kaj Václav Havel, la vicĉefministron de slovaka registaro Dušan Čaplovič, ministrojn, parlamentanojn de Pollando, Ĉeĥio, Slovakio, Ukrainio… .

En Ekonomia Forumo kutime temas pri ekonomio kaj financoj. Sed la 7-an de septembro EEU prezentis Esperanton kaj la lingvan problemaron kun la temo

Eǔropa Unio – lingva komunikado. Krizo aǔ ebleco? Diskuton „ĉe ronda tablo“ gvidis prezidanto de EEU Seán Ó Rian, diskutis reprezentantoj de Germanio, Japanio, Francio, Pollando, Litovio.

EEU prezentis sin dum la tuta aranĝo en propra stando, en bona loko ĉe enirejo, kun propag-materialoj, libroj, diskoj, DVD-oj. Intereso pri la proponitaj propag-materialoj estis granda, multaj ĉeestantoj aĉetis lernolibrojn kaj DVD-diskojn „Esperanto elektronike“. Nia deziro – pli multe da similaj aranĝoj.

Transprenita kaj mallongigita el revuo ESPERANTO

Afrika ĉasgvidisto

Ĉu vi ne havis iam okazon paroli kun fakta afrika ĉasgvidisto? Se vi ne ĉeestis renkontiĝon de geesperantistoj en Svitavy la 6-an de oktobro 2007, vi tian okazon preterpasis. Ni, proksimume 30 geesperantistoj, buse vizitis malgrandan vilaĝon Banín, en kiu vivas sinjoro Miroslav Ducháček. Tiu invitis nin viziti parton de sia domo, estinta bieno, kie li ekspozicias siajn trezorojn, ĉas-trofeojn, plejparte ekzotikajn. Sur vandoj de kelkaj ĉambroj pendas multaj remburitaj kapoj, kornaĵoj kaj feloj de diversaj ĉaskaj sovaĝbestoj, sur tabloj, ŝrankoj, bretoj, eĉ sur la planko staras en siaj naturaj pozicioj remburitaj leonino, urso, simio, linko, struto kaj diversaj birdoj ĉas-akiritaj en Ĉeĥio, Rumanio, sed ĉefe en diversaj ŝtatoj de suda Afriko.

Sinjoro Ducháček kun sia afrika amiko entreprenas de la jaro 1990 kiel afrika ĉasgvidisto. Ili en Afriko akompanas plejparte eksterlandajn ĉasantojn, kiuj akiris ŝtatan permeson ĉasi iun beston, zorgas pri plenumo de la permeskondiĉoj kaj pri sekuro de la ĉasanto. Se la ŝtato petas ilin, ili mem ĉasas sovaĝbestojn, kiuj pro diversaj kaŭzoj fariĝis danĝeraj por homoj kaj mortigas aborigenojn aŭ vizitantojn.
La sperta ĉasgvidisto alloge rakontis al ni pri kelkaj siaj travivaĵoj en Afriko, kiun li dum pasintaj 17 jaroj vizitis jam 53-foje.

Unu el ili, kiel specimenon, mi prezentos ankaŭ al vi:

Registaro de Sudafrika respubliko petis lin pafi grandegan ok-tunan maljunan elefanton, kiu nur por sia perversa plezuro lastatempe mortigis kaj piedbatis teren jam 12 aborigenojn. Ĉar sinjoro Ducháček ne havis en Afriko ĉe si taŭgan pezan pafilon, la registaro pagis al li flugon al Ĉeĥa respubliko kaj reen por alporti ĝin. Vidante la ĉasiston la elefanto videble ĝojiĝis kaj tuj pretiĝis ataki. Feliĉe por la ĉasisto ĝi ne povis ataki rekte. Ĝia frunta osto, 11 centimetrojn dika, estis praktike netrapafebla. La elefanto devis ĉirkaŭkuri aron de grandegaj arboj kaj la ĉasisto povis celi tempion de ĝi. Nur la tria kuglo tra orela truo penetris elefantan kapon kaj ĝia certe longa vivo estis finita.

Plenaj de impresoj ni revenis en la klubejon de Amikoj de Esperanto Svitavy kaj ĉe la kafo kaj tortetoj de gastamaj svitavaninoj ni babilis pri Esperanta laboro en kluboj kaj aŭskultis samideanon Kvido sprite rakontantan pri sia ekskurso al Kreto.
Ĝis en Svitavy ! J. Hron

 

Senbezona turmento.

La vivo kiel post la malhela vitro. Malakuta kaj nebula malagrabla vidkapablo. Tiuj ĉi antaǔsignoj atestas pri malsano, precipe ĉe pli maljunaj homoj. Temas pri katarakto kaj sen bona kaj ĝusta kuracado povas fariĝi malsano eterna. La esenco de ekesto de la malsano ne estas ĝis nun klarigita. Riskfaktoroj, kiuj influas la malsanon, estas antaǔ ĉio la aĝo, sekso (ĉe virinoj pli ofta), fumado, obezito, longtempa uzado de certaj medikamentoj ktp.

Denaskan katarakton ĉe infanoj influas precipe iu malsano de patrino dum gravedeco (ekz. rubeolo). Katarakto trafas pli aĝajn homojn, plejparte post la 60-a jaraĝo.

La malsano venas malrapide, malboniĝas malmiopeco kaj la objektoj vidiĝas malhelaj kaj deformitaj. Rapideco de malklariĝo de okullenso estas individua. Pli ofte temas pri monatoj eĉ jaroj. Se la malsano jam aperis, la vivo ne finiĝas. La rigardo-kapablon de la homo eblas resanigi per operacio, ambulatorie en okulkliniko. La paciento bone vidas kutime jam venonttage. Kvaliton de vidado antaǔ operacio kaj post ĝi ne eblas kompari kaj samtempe pliboniĝos la psika stato de paciento. La homo povas denove plenvalore vivi.

Laǔ SeniorTip tradukis P. Nechvíle

E n v i o

Mi staris ĉe la ŝoseo kaj aŭskultis gurdiston, kiu sur la dua flanko ludis. Li estis tie ĉiujare, ĉiam sur la sama loko ĉe vojkurbiĝo de la ŝoseo. De tiu ĉi loko dank´ al ia akustika sorĉo vastiĝas la sono al la tuta valo. Sufiĉas, kiam iu ĉi tie normale parolas kaj la sono rezonas tiel, ke ĝi aŭdeblas vaste – malproksime.

Mi estis preskaŭ naŭjara, kiam denove okazis kermeso, tre konata en nia vilaĝo. Mi konis multajn de tiuj ĉi homoj, kiuj serĉis simplan nutraĵon. Unu najbara almozulino tranoktis ĉe mia avino kaj avo en iliaj litoj, sed ankaŭ riĉaj sinjorinoj el Prago, kaj kelkaj monaĥinoj ĉi tie tranoktis, sed tiam miaj geavoj dormis sur la fojno.

Mi rigardis gurdiston kaj mi silente diris al mi: Tiel simple ellabori monon – nur ĉe turniĝo de la kranko, tion scipovus ĉiu! – Eble la gurdisto bone konis la homojn – kaj tralegis miajn pensojn kaj alvokis min. Li demandis, ĉu mi volus provi ludadon. Kiu bubo rifuzus tion? Do mi prenis la krankon, sed ho ve!

El tiu skatolo sonis anstataŭ bela melodio ia stranga kvikado. Per tiu kranko ne estis eble normale turni, la ĝusta turniĝo bezonis firman manon kaj grandan klopodon.

Do, kion mi konsideris ordinaran almozadon, estis peza laboro, se oni devis ludi la tutan tagon por salajri iom da mono. Kun honto mi redonis al la gurdisto la krankon kaj tielmaniere mi estis senigita de la envio.

Nur malofte ni bonŝancas, ke iu ajn permesus al ni “turni la krankon” por povi konstati malfacilecon de la penado. Kaj tiam ni envias sen kialoj.

Zdeněk Myslivec

Ostro, kiu ne estis vundita, ne produktas perlojn

Perloj devenas de doloro; ili rezultas el eniro de stranga aŭ nedezirinda substanco, kiel parazito aŭ sablero, en la internon de ostro (perlokonko). Perloj estas resanigitaj vundoj. En la interna parto de konko troviĝas rebrilanta substanco nomata perlamoto. Kiam sablero penetras en la konkon, la perlamotaj ĉeloj komencas labori celante protekti la sendefendan korpon de la ostro per produktado de sinsekvaj tavoloj, kiuj kovras la sableron. Rezulte de tio bela perlo ekformiĝas. Ostro, kiu neniel estis vundita, neniam sukcesos naski perlojn, ĉar perlo estas resaniĝinta vundo …

Ĉu vi jam sentis vin vundita per krudaj vortoj de aliulo?

Ĉu vi jam estis akuzita pri diraĵoj, kiujn vi ne diris?

Ĉu viaj ideoj jam estis rifuzitaj aŭ misinterpretitaj?

Ĉu vi jam suferis pro la senkompataj antaŭjuĝofrapoj?

Ĉu vi iam ricevis indiferentecon kiel pagon?

Doproduktu perlon! Kovru viajn ĉagrenojn per tavoloj de amo. Bedaŭrinde tre malmultaj personoj interesiĝas pri tia agmaniero. La plimulto lernas kulturi resentojn, subtenante la vundojn malfermitaj, ilin nutrante per varia speco de frivolaj sentoj ne permesante do, ke ili cikatriĝu. Tial, en la praktiko, kion ni vidas, estas “malplenaj ostroj”. Ne pro tio, ke ili ne estis vunditaj, sed pro tio, ke ili ne lernis pardoni, kompreni kaj transformi doloron en amon.

Ekrido, rigardo, gesto preskaŭ ĉiam pli valoras ol mil vortoj …

Post permeso transprenita el verdalando de Karesema – Brazilo

19-a IKF en Ústí n.L.

La 19-a IKF en Ústi nad Labem efektiviĝos la 30-an de novembro ĝis 2-a decembro 2007.

Vendrede la 30-an ek de la 17-a h. akceptado en la restaracio “Na Rychtě”;– 18h. ĝis 22h. societa vespero kun vespermanĝo samloke.

Sabate ek de la 9:30h. – 12:30h. Prelega matineo en la “Základní umělecká škola E.Randové” en Churchillstr. (kiel pasinte). Post komuna tagmanĝo ek de 14:30h. spirita koncerto en Ruĝa preĝejo. En 18:30h bunta kultura programo denove en ZUŠ de ER (kiel matene).

Dimanĉe: ekskursoj en la ĉirkaŭaĵo de Ústi nad Labem.

Tranoktado: Polica tranoktejo (Stříbrnická str. (trolebuso n-ro 53,55 ĝis halt. Elba aŭ 52 ĝis Orlická) (lito po 200 – 250Kč, aŭ pensiono Ekopros, str. Sociální péče (220Kč po lito), event. hotelo Palace (290 – 390Kč).

Aliĝkotizo Kč 200 (pagota surloke en akceptejo).

Aliĝlimdato: 20.11.07 – aliĝu al la adreso M.Smyčka, Dlouhá 20, 370 11 Čes.Budějovice, tel. 38 53 10 264, 721 962 612; m.smycka@seznam.cz.

Programproponoj bonvenaj.

La Ĉeĥa esperanta junularo kunsidis.

En la tagoj 26. – 28. 10. 2007 okazis la 4-a renkontiĝo de ĈEJ en Světlá nad Sázavou. Partoprenis 13 personoj inkluzive de gastoj el Slovakio, Aŭstrio kaj Brazilo. Sabate okazis jarkunveno, kie estis elektita nova komitato. Pluajn fotojn el la renkontiĝo vi trovos sur ĉi tiu adreso  http://www.ipernity.com/doc/30128/album/37531/?lg=eo
http://brichy.rajce.idnes.cz/Setkani_ĈEJ_ve_Svetle_2007/

kaj pluajn informojn pri ĈEJ ĉi tie: http://cej.esperanto.cz

500 novaj studentoj en Ĉinio

La 1-an de septembro 400 studentoj en nova semestro elektis Esperanton kiel ne-devigan studobjekton en kvar kursoj funkciigitaj en Shenyang Universitatoj. La 8-an de septembro 118 studentoj anoncis sin por dua Esperanto-kurso en Liaoning Universitato, sidejo de LEA ( Liaoning-provinca Esperanto-Asocio, Ĉinio), kaj plue 80 studentoj eniris en kurson de Evolua Historio de Esperanto en la sama universitato. Post reveno de ĉefaj estraranoj de LEA al Ĉinio el la Jokohama UK, ĝi plenumis por alveno de nova semestro streĉajn kaj sistemajn laborojn:


1) elekti E-instruistojn, inkluzive de disponeblaj instruistoj por aliaj kelkaj universitatoj, kiuj planos enkonduki Esperanton.
2) represi 1000 lernolibrojn “Esperanto-kurso de la nova jarcento”
3) elekti Esperanto-kurson en Liaoning Universitato kiel provo-unuon de Masanori-Metodo pri Esperanto-instruado. Wu Guojiang vic-prezidanto de LEA Chinio, Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo, CN-113008 Fushun Liaoning Chinio Retadresoj:
ghemelurboj@yahoo.com.cn, amikeco999@21cn.com

Lingva angulo: 

Ne korekta, sed ĝusta respondo

Je rozšířené mínění, že esperantské přídavné jméno «korekta» znamená «správný» nebo «korektní», to je však chybné.

Slovní kořen korekt je slovesný a znamená opravovat. Zamenhof v „Universala vortaro“ (součást Základu esperanta) význam kořene korekt takto definoval pomocí pěti cizojazyčných slovesných ekvivalentů. Tuto zásadu však ve svém díle sám mnohokrát porušil (jako člověk asi nechtěně chyboval) a užil přídavné jméno «korekta» chybně ve významu «správný», snad pod vlivem francouzského a německého correct a německého korrekt.

V esperantu musíme dodržovat zásadu, že každý slovní kořen má jen jeden gramatický charakter, jinak by nastal chaos. Jaký? V našem případě se ptejme: Korigovat (odstraňovat chyby) by bylo korekti nebo korektigi? Korektor by byl korektisto nebo korektigisto? Korekta by bylo ve významu opravný nebo bezchybný, správný? Docházelo by k nedorozuměním,

Pamatujte si, že korekti je opravit, opravovat, korekto je oprava, opravení, korektado znamená opravování, korekta je opravný, korekte není „správně“, ale česky popisně vyjádřené „opravným způsobem“, korektisto je korektor.

Esperanta resumo: Ni neniam uzu korekta en la senco „senerara, ĝusta“. Korekta respondo ne estas ĝusta respondo, sed „respondo, kiu montras manieron de ĝustigo“.
Jan Werner

☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼☼

Atentigo por ĉeĥaj membroj rilate de plialtigo de poŝtelspezoj.

Vážení členové AEH.

Téměř každý týden nás „překvapí“ nějaká ekonomická „jobovka“ týkající se nás všech jako jedinců.

Jsou ale záležitosti týkající se činnosti organizací, klubů, sdružení. Hlavně těch neziskových. Také nás zaskočila zpráva o zdražení poštovného od 1.1.2008. Tímto datem bychom se stali prodělečnou organizací, neboť rozdíl v poštovném převyšuje v součtu náš dosavadní nepatrný zisk a rozpočet sdružení. Po poradě s nejbližšími spolupracovníky, členy výboru, jsme nuceni zvýšit cenu za INFORMILO ze 150,-Kč na 200,-Kč, pokud chceme vydávat časopis nadále měsíčně. A to jistě chceme. Příspěvek na ostatní činnost AEH je i nadále dobrovolný.

Připomínáme, že již je vhodný termín pro zaplacení předplatného na rok 2008.

Pavel Nechvíle

Estas tempo rekotizi INFORMILON por la jaro 2008!

INFORMILO – monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
e-mail: aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300 Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo = 200,- Kč, příspěvek svazu dobrovolný. La jarabono de Informilo 15 €.
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.